The Intercultural Role of Esperanto Interkultura Rolo De Esperanto Międzykulturowa Rola Esperanta
Total Page:16
File Type:pdf, Size:1020Kb
Cross-linguistic and Cross-cultural Studies 2 The Intercultural Role of Esperanto Interkultura rolo de Esperanto Międzykulturowa rola esperanta Editors – Redaktoroj – Redakcja Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris Poznań 2021 The Intercultural Role of Esperanto Interkultura rolo de Esperanto Międzykulturowa rola esperanta 1 2 Uniwersytet im. Adama Mickiewicza – Adam Mickiewicz University Instytut Etnolingwistyki – Institute of Ethnolinguistcs The Intercultural Role of Esperanto Interkultura rolo de Esperanto Międzykulturowa rola esperanta Editors – Redaktoroj – Redakcja Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris Poznań 2021 3 Cross-linguistic and Cross-cultural Studies 2 Redaktor serii – Series editor: Ilona Koutny Recenzenci: Probal Dasgupta Nicolau Dols Salas Michael Farris Sabine Fiedler Wim Jansen Kimura Goro Ilona Koutny Carlo Minnaja Humphrey Tonkin Projekt okładki: Ilona Koutny Copyright by: Aŭtoroj – Authors – Autorzy Copyright by: Wydawnictwo Rys Wydanie I, Poznań 2021 ISBN 978-83-66666-31-3 DOI 10.48226/978-83-66666-31-3 Wydanie: Wydawnictwo Rys ul. Kolejowa 41 62-070 Dąbrówka tel. 600 44 55 80 e-mail: [email protected] www.wydawnictworys.com 4 Contents – Enhavtabelo – Spis treści Antaŭparolo / Foreword / Przedmowa ....................................................................................7 1. Esperanto: ligilo inter kulturoj / Esperanto: a link between cultures / Esperanto: łącznik między kulturami Carlo Minnaja Literaturo, peranto inter unuopuloj kaj inter popoloj ............................................................17 Humphrey Tonkin Esperanto and transnationalism: Soros, Zaleski-Zamenhof, Kosinski, and the crossing of languages ...............................................................................................31 Lorraine Wong Encounters between Esperanto and Chinese: Julio Baghy, Ba Jin, and Armand Su ............49 Probal Dasgupta Translating the anti-exotic: The modulation of cultural settings in a Bangla translation of Waitapu via Esperanto ....................................................................................65 Christian Lavarenne Fruaj interkulturaj valoroj en Esperanto en la kerno de la Zamenhofaj Hilelismo kaj Homaranismo .................................................................................................77 2. Esperanto: komunikilo por internacia parolantaro / Esperanto: a communication tool for an international language community / Esperanto: narzędzie dla międzynarodowych użytkowników / Gong Xiaofeng Diferencoj inter orientaj kaj okcidentaj kulturoj en Esperanta Instruado .............................93 Renato Corsetti Komuniki trans kulturaj baroj per Esperanto ......................................................................103 Emerson Werneck Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo ..................................................................117 Federico Gobbo Does Esperanto family use foster Europeanization? A pilot study .....................................135 Ida Stria Legitimacy in a multilingual community: how identity studies can benefit from experiences of the Esperanto community ...........................................................................147 3. Esperanto: lingvo inter lingvoj / Esperanto: a language among languages / Esperanto: język pośród języków Philippe Planchon Ĉu Esperanto enhavas la necesajn rimedojn por roli kiel interkultura lingvo? – Esploro de la esprim-rimedoj de Esperanto laŭ semantika, pragmatika kaj enunciativa vidpunktoj ........................................................................................................161 5 Guilherme Fians Lingvo kiel ĉies propraĵo, ŝanĝo kiel ĉies rajto: Vortelekto, lingva aŭtoritato kaj normigado en Esperanto ................................................................................................175 François Lo Jacomo Ĉu ekzistas bona lingvo? ....................................................................................................189 Marcos Cramer Empirical study on the use of gender-neutral pronouns in Esperanto ................................201 Natalia Dankova Rakontoj en parola Esperanto .............................................................................................219 Michał Kozicki Fervojaj paspagoj, fervojaj pordegoj, fervojaj mastoj aŭ fervojaj baroj? Komparo de la lingva bildo de fervoja terminologio en la pola, angla, nederlanda kaj Esperanto ....231 Abstrakty polskie ............................................................................................................... 243 Authors – Aŭtoroj .............................................................................................................. 251 6 Antaŭparolo Interkulturaj studoj iĝis gravaj en nia tutteriĝanta mondo por helpi la reciprokan komprenon kaj kunlaboron mondskale. La unua volumo de la eldonserio de la Etno- lingvistka Instituto de AMU “Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” (Interlingvaj kaj interkulturaj studoj) esploris la rolon de lingvoj en interkultura komunikado en diversaj kuntekstoj, krome la al ĝi rilatan lingvopolitikon kaj lingvoinstruadon. En la dua volumo Interkultura rolo de Esperanto ni prezentos la rolon de la internacia planlingvo en la multkultura mondo. Kiel lingvo kreita por internacia komunikado peras inter lingvoj, literaturoj, inter kulturoj; kiujn defiojn ĝi alfrontas en diverskultura internacia parolkomunumo. Nin inspiris ankaŭ la 5-a Interlingvistika Simpozio, organizita en la Etnolingvistika Instituto de UAM en septembro 2020 kie pluraj prelegoj tuŝis la supran temon. En la libro troviĝas esperantlingvaj kaj anglaj kontribuaĵoj de 16 aŭtoroj el 11 landoj, krome polaj resumoj. Ĝi konsistas el 3 ĉapitroj: (1) Esperanto: ligilo inter kulturoj, (2) Esperanto: lingvo por internacia parolantaro, (3) Esperanto: lingvo inter lingvoj. (1) La ĉapitro Esperanto: ligilo inter kulturoj komenciĝas per la esploro de Carlo Minnaja kiomgrade la esperantlingva literaturo ĉerpas el aliaj fontoj kaj montras valo- rojn de diversaj popoloj, pri la rolo de la esperanta PEN-centro kaj la kulturpera rolo de Esperanto en la serio Oriento–Okcidento de UEA. Humphrey Tonkin prezentas la interesajn vivovojojn de tri konataj personecoj: la hungardevena Tivadar Soros, la poldevenaj Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Zamenhof kaj Jerzy Kosinski kiuj estante judoj eskapis de sia patrolando pro naziismo kaj trovis komunikeblecon, sekurecon kaj filantropion en Esperanto. Lorraine Wong malkovras la kosmopolitecon de esperanta literaturo surbaze de la influo de hungara esperantista verkisto Julio Baghy al la ĉina esperantista poeto Ba Jin kaj kelkajn jarojn pli poste tra li al la poemoj de Armand Su kiu suferas en maoisma malliberejo pro siaj internaciaj rilatoj. Probal Dasgupta analizas la pon- torolon de Esperanta literaturo tra la traduko de la kroata infanromano Waitapu al la bengala, kiel eblas reorientigi la malekzotigan postnacian aliron en la multnacia kaj multkultura Barato. Christian Lavarenne reiras al la filozofiaj pensoj de Zamenhof pri Hilelismo kaj Homaranismo kaj prezentas la internaciajn valorojn de Esperanto aperantaj en la fruaj verkoj. (2) La dua ĉapitro Esperanto: komunikilo por internacia parolantaro traktas diversajn problemojn ekde lingvouzo tra denaskimo ĝis identeco en la esperanta parolantaro. Gong Xiaofeng prezentas diferencojn inter la okcidenta kaj orienta pens- manieroj kiuj speguliĝas en la lingvo (ekz. alparoloj, familiaj rilatoj) konsiderante Esperanton kiel portanton de okcidenta, t.e. eŭropa kulturo ĉe ŝi. Ŝi konsilas ilian 7 Antaŭparolo / Foreword / Przedmowa envolvon en la instruadon de Esperanto por ĉinoj. Ankaŭ Renato Corsetti konstatas la eŭropan influon al la esperanta kulturo kaj prezentas liston de tiaj diraĵoj kun klar- igoj kiuj por ne-eŭropanoj ne kompreneblas, krome kelkajn el aziaj diraĵoj kiuj por eŭropanoj kaŭzas problemojn. Emerson Werneck analizas specifan kazon de dulingveco, la denaskismon, kiam Esperanto iĝas gepatra lingvo de la infano. Li surbaze de propra enketo prezentas la brazilajn denaskulojn kaj komparas ilin al alilandaj denaskuloj. Tutmondeco kiel kerna valoro kaj eŭropismo pro la fontoj de Esperanto aperas en la studo de Federico Gobbo. Li intervjuis eŭropajn esperantlingvajn familiojn pri tiu temo por alveni al la konkludo ke esperantismo ne favoras eŭropiĝon. Ida Stria esploras la specifan identecon de esperanto-parolantoj (por kiuj Esperanto ne estas gepatra lingvo) kiuj diferencas de parolantoj de fremdaj lingvoj, ŝi komparas tiun identecon kun tiu de parolantoj de la angla kiel lingvafrankao (ELF). (3) La ĉapitro Esperanto: lingvo inter lingvoj koncentriĝas al la lingvaj ecoj de Esperanto. Philippe Planchon esploras, ĉu Esperanto enhavas la necesajn rimedojn por roli kiel interkultura lingvo analizante la esprim-rimedojn de Esperanto laŭ semantika kaj pragmatika vidpunktoj. Li emfazas ke la signifoj konstruiĝas dum interparolado, kaj malgraŭ la malsamaj kulturaj fonoj de la parolantoj kaj eblaj miskomprenoj la flek- sebleco de Esperanto multe helpas en la interkompreniĝo. Guilherme Fians – surbaze de soci-antropologia esploro – serĉas la mekanismon kiel esperantistoj elturniĝas por novaj vortoj, ĉu ekzistas lingva aŭtoritato. Li proponas 3 principojn – flekseblecon, in- ternaciecon kaj originecon – por evoluigi la vortoprovizon. Ankaŭ François Lo Jacomo revenas al la problemo de lingva evoluo kaj novaj vortoj diskutante la trouzon de la 15a regulo (transpreno de “internaciaj” vortoj) kaj konservante la econ de Esperanto kiel “bona