Danoj eskapis persekuton. Pri la observemo de /SS kaj la spitemo de esperantistoj Ulrich Lins

To cite this version:

Ulrich Lins. Danoj eskapis persekuton. Pri la observemo de Gestapo/SS kaj la spitemo de esperan- tistoj. Beletra Almanako, Mondial, New York, 2015, 9 (22), pp.65 - 73. ￿hal-02743539￿

HAL Id: hal-02743539 https://hal.archives-ouvertes.fr/hal-02743539 Submitted on 3 Jun 2020

HAL is a multi-disciplinary open access L’archive ouverte pluridisciplinaire HAL, est archive for the deposit and dissemination of sci- destinée au dépôt et à la diffusion de documents entific research documents, whether they are pub- scientifiques de niveau recherche, publiés ou non, lished or not. The documents may come from émanant des établissements d’enseignement et de teaching and research institutions in France or recherche français ou étrangers, des laboratoires abroad, or from public or private research centers. publics ou privés.

Distributed under a Creative Commons Attribution| 4.0 International License Beletra Almanako, vol. 9, 2015, n-ro 22, pp. 65–73.

Ulrich Lins

Danoj eskapis persekuton

Pri la observemo de Gestapo/SS kaj la spitemo de esperantistoj

Estas bone konata fakto, ke Hitler estis fanatika malamiko de Esperanto kaj ke en 1936 la Esperanto-movado estis malpermesita en nazia Germanio. Pri tio mi detale skribis en mia libro La danĝera lingvo. Ni ankaŭ scias, ke la antaŭenmarŝo de la nazioj sinsekve neniigis la movadon en aliaj landoj aneksitaj aŭ okupitaj de la germana armeo, unue en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Ankaŭ pri tio troviĝas priskribo en La danĝera lingvo. Tiu libro tamen aperis en 1988, nelonge antaŭ la fundamentaj ŝanĝoj en orienta Eŭropo, kiuj interalie kondukis al la germana reunuiĝo.

Unu sekvo de la ŝanĝoj estis la alirebliĝo de naziaj aktoj pli frue konservataj en diversaj institutoj de GDR. Interesas min precipe la aktoj de la ”Regna Ĉefoficejo pri Sekureco” (Reichssicherheitshauptamt, ĉi-sekve RSHA), kiu estis kreita fine de septembro 1939 kiel la komuna centro de la (ŝtata) polico kaj la (partia) SS. Por mia libro mi utiligis tiujn dokumentojn, kiujn mi trovis – jam en la sesdekaj jaroj – en la Federacia Arkivo en Koblenz. Intertempe la disponeblaj aktoj pliampleksiĝis kaj estas konservataj en la nova, pli granda Federacia Arkivo en -Lichterfelde, kiun dum la lastaj jaroj mi vizitis plurfoje.

Dum tiuj vizitoj mi parte rerigardis, plejparte unuafoje rigardis aktojn de RSHA pri la Esperanto-movado. Tiu oficejo tre atente observis la esperantistojn. Por klarigi: Gestapo/SS havis apartan departementon, kies tasko estis kontraŭbatali malamikojn de la Tria Regno ̶ aŭ pli ĝuste, unue eltrovi kaj analizi la kontraŭbatalotajn malamikojn. Al la malamikoj apartenis komunistoj, marksistoj, judoj kaj framasonoj. La gvidanto de tiu departemento ekde 1937 estis 1937 Franz Alfred Six (1909–1975), partiano ekde 1930 kaj altrangulo en SS (ekde 1939 “Standartenführer”, do kolonelo). En 1938 li krome iĝis, en tre juna aĝo, universitata profesoro.

Six dediĉis sin al sia tasko kun scienca fervoro. Li estis konvinkita, ke la ideologia kontraŭulo estas pli danĝera ol la pli facile identigebla politika malamiko. Tial li serĉis kaj gajnis por kunlaboro verajn fakulojn, ekzemple juristojn kaj historiistojn. Ties sinteno ofte ŝajnis tute senemocia, akademieca, sed oni ne forgesu, ke la esplorlaboro celis liveri la bazon por persekutoj. Ĉio estis subigita al ideologia celo, kaj tiu celo estis unuvice la kontraŭbatalado de judoj. Post la milito Six ŝatis pozi kiel nura scienc-manaĝero, sed fakte li estis bone informita pri la ekstermo-planoj de la nazioj – aŭ, por formuli alimaniere, li ne vidis kontraŭdiron inter esploro kaj persekuto. Nenio substrekas tiun ligitecon pli forte ol la fakto, ke Six estis rekta superulo de Adolf Eichmann, kiu cetere esprimis sin tute admire pri la science bazita laboro de Six1. Por la tempo post germana invado en Brition (kiu ne okazis) Six estis antaŭvidita agi tie kiel ĉefreprezentanto de la Sekureca Servo. Li simile funkciis en Vieno (1938) kaj Moskvo (1941).

Eichmann laboris ekde 1936 en RSHA en la sekcio II 112 (“judaro”). Alia sekcio en la departemento de Six, II 122, respondecis pri kontraŭuloj aliaj ol judoj,

1 Lutz Hachmeister, Der Gegnerforscher. Die Karriere des SS-Führers Franz Alfred Six, München: C.H. Beck, 1998, p. 22.

framasonoj, marksistoj kaj eklezioj, nome pri liberalistoj, pacifistoj, elmigrintoj – kaj esperantistoj. La fakestro pri Esperanto estis la SS-leŭtenanto (“Untersturmführer”) Horst Kunze (1899–1944)2. Lin helpis konfidato („V- Mann“), Theodor Koch (1884–1962), instruisto en Bremen, kiu sciis Esperanton kaj unue meminiciate, poste laŭ komisio de RSHA legis kaj analizis Esperantajn fontojn3. En la aktoj de Gestapo estas ankaŭ longaj germanlingvaj tradukoj, faritaj de Koch, precipe el la duonmonata revuo Heroldo de Esperanto.

Surprizis min konstati, ke jam en 1938 Gestapo disponis pri adreslistoj de esperantistoj en Danlando. Al ĝi tamen unue pli gravis la materialoj kolektitaj pri aliaj landoj. En marto 1938, post la anekso de Aŭstrio, „specialtrupo“ de RSHA, kiun komence gvidis Six mem kaj partoprenis Eichmann, zorgis pri la konfisko de arkivaĵoj; ĝi ankaŭ fermis la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno4. Unu kaj duonan jarojn poste komenciĝis la Dua Mondmilito per la invado de germanaj trupoj en Pollandon. Jam la 6-an de oktobro 1939, unu tagon post la triumfa eniro de Hitler en la konkeritan Varsovion, la surloke establiĝinta Sekureca Servo raportis al Berlino, ke la familianoj Zamenhof estas arestitaj5. Tiu raporto troviĝas en la aktoj de RSHA, en kiuj ankaŭ estis registrite, ke la esperantistoj rimarkis la proksimiĝantan danĝeron. Nome, la spiono Theodor Koch atentigis, ke Heroldo de Esperanto publikigis artikolon pri

2 Ekde 1941 "Obersturmführer" (ĉefleŭtenanto). 3 Koch estis komisiita verki studon pri Esperanto (8-6-1940): Bundesarchiv (BA), R 58/384, folioj 217– 227; eltiraĵo en La danĝera lingvo, p. 124–125. 4 BA, R 58/7150, folioj 5–6, 11, 21, 37; kp. Christina Köstner, “Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien“, Language Problems and Language Planning, vol. 29, 2005, n-ro 2, p. 177–186. 5 Interna noto (sen dato), BA, R 58/7430, folio 25. ̶ La arestoj okazis 4-10-1939, la konfisko de materialoj 6-10-1939. Kp. Roman Dobrzyński, La Zamenhof-strato, Kaunas: Ryto varpas, 2003, p. 25.

la nazi-germana antaŭenmarŝo en Eŭropo kaj ties sekvoj por la Esperanto- movado, kun la titola frazo “La monstro faras saltojn“6.

Tio estis en majo 1940. (Nederlando kaj Belgio estis okupitaj la 10an de majo, unu monaton post la surprizatako al Danio kaj Norvegio.) La jam menciita respondeca fakestro Horst Kunze en junio ofice vojaĝis al Nederlando por informiĝi pri konfiskotaj materialoj7. En sia pakaĵo li havis adres-listojn de esperantistoj en Nederlando, Belgio, Danio kaj Norvegio8; ili estis sciigotaj al la specialtrupoj (””) de SS9. Kunze ankaŭ havis ĉemane tradukon el Heroldo10 liveritan de Koch pri la jarkunveno de Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL), kiu estis planata por majo 1940 en Holbæk11. (Oni nuligis ĝin pro la germana invado.) Koch ankaŭ atentigis pri la intenco de Internacia Esperanto-Ligo okazigi kune kun la sveda, norvega kaj dana asocioj Internacian Esperanto-Konferencon en Stokholmo meze de septembro 194012.

Post sia vojaĝo al Nederlando Kunze rekomendis al la filio en Hago malpermesi la pluan aperadon de la ”kontraŭgermana” Heroldo kaj konsideri la areston de ĝia redaktoro Teo Jung13. Verŝajne li jam preparis sin ankaŭ por vojaĝo al Kopenhago. La 30an de majo 1940 li sendis ok paĝojn de adresoj de danaj esperantistoj14 al Kopenhago, nome al Paul Kanstein (1899–1981), SS-

6 BA, R 58/6221 b, folio 102. Originalo: Heroldo de Esperanto, n-ro 9 (1049), 1-5-1940, p. 3; kp. Esperanto Internacia, vol. 4, 1940, p. 97–99. 7 Kp. Hachmeister, Gegnerforscher, p. 223. 8 Filio de Sekureca Servo, Dresden, al RSHA, 16-5-1940, BA, R 58/6221 b, folio 1; 27-5-1940, BA, R 58/6221 b, folio 55. 9 Marĝena noto de Kunze, 28-5-1940, BA, R 58/6221 b, folio 1. 10 Heroldo de Esperanto, n-ro 7 (1047), 1-4-1940, p. 11 Raporto de Koch, 11-4-1940, BA, R 58/6221 b, folio 97. Lia fonto estas Heroldo de Esperanto, n-ro 7 (1047), 1-4-1940, p. 2. 12 Sama fonto. La konferenco, kiun Koch rekomendis observi, ne povis okazi. Ĝi celis anstataŭi la 32an Universalan Kongreson en Marseille, kiun necesis malanonci pro la militeksplodo. 13 4-7-1940, BA, R 58/6221 b, folio 21. La regula apero de Heroldo estis ĝis numero 9 (1049), 1-5- 1940. Sekvis du “militeldonoj” (1-12-1940 kaj 15-3-1941). Jung ne estis arestita. 14 RSHA (Kunze) al SS-Oberführer Kanstein, 30-5-1940, BA, R 58/6221 b, folioj 11–19.

Oberführer15, kiu estris la civilan administracion de la germanaj okupaciaj fortoj kaj aparte respondecis pri interna sekureco. Jam la 7an de junio, do kvazaŭ poŝtrevene, Kanstein respondis al Berlino, ke li ne vidas kialon agi, ĉar la Esperanto-organizaĵoj politike ne ludas gravan rolon; germanaj militistaj interesoj ne estas minacataj, kaj tial provizore ne necesas konfiski Esperantan materialon16. Alivorte, la esperantistoj, laŭ Kanstein, estas nedanĝeraj.

Do, malaperis tuja minaco por la danaj esperantistoj. Sed la observado estis daŭrigata. Fine de la jaro 1940 venis al Berlino raporto17 el la proksima kun aparte tikla sciigo. Nome, la raporto entenis plenan, laŭvortan tradukon de kvazaŭa funebro-anonco aperinta en la norvega Esperantobladet18. En tiu anonco oni omaĝis al la likvidita Germana Esperanto-Asocio. La likvido, ordonita de Himmler, estas kontrastigita kun deklaroj de Hitler favore al “paco kaj konkordo inter la popoloj”. Do, vualite la norvegaj esperantistoj kulpigis Hitler pri nesincero. Transsendante sian raporton, kiu inkluzivis la provokan funebro-anoncon, la SS-anoj en Oslo deklaris pri intenco sia dissolvi Norvegan Esperanto-Ligon. Tamen, la berlina centro ne reagis je tio, almenaŭ ne kuraĝ ige. Sekve nek la dana nek la norvega asocioj estis malpermesitaj. La kolektitaj adreslistoj de esperantistoj ne estis utiligitaj, malsimile al la cirkonstancoj en Pollando, de specialtrupoj en Danlando kaj Norvegio.

Mi ne trovis dokumentojn pri plia aŭ plua observado en Danlando. Mi ankaŭ ne rimarkis reagon de Gestapo je la libro Tra densa mallumo, kiu aperis en

15 Rango inter kolonelo kaj generalo. Ankoraŭ en junio Kanstein iĝis SS-Brigadeführer (general- majoro). 16 Kanstein al RSHA, 7-6-1940, BA, R 58/6221 b, folio 20. 17 Der Befehlshaber der und des SD [Heinrich Fehlis], Oslo, al RSHA, 17-12-1940, BA, R 58/6221 b, folio 66–80. 18 Samloke, folio 72. – La "anonco" aperis en Esperantobladet, 1936, n-ro 7 (septembro), p. 8.

Kopenhago komence de 194219, eble pro tio, ke la spiono ne akiris ĝin. Tial Gestapo feliĉe ne rimarkis, ke tiu libro laŭdas la ĉinajn esperantistojn pro tio, ke ili ”tre vigle laboras metante Esp-on en la servo de sia lukto kontraŭ la japanaj invadantoj” (do, kontraŭ la aliancanoj de nazia Germanio), kaj ke ĝi kritikas la germanajn esperantistojn pro ties ”freneza agmaniero”, kiam ili, ”ŝajne por savi la movadon, deklaris sin pretaj servi al la nazismo”. Estas citita ankaŭ la aŭstra pioniro Otto Simon (1876–1941), kiu post sia elmigro al Danlando komence de 1938 estis ”feliĉa sole pro la fakto, ke nun li denove estis en libera lando, kie li povis libere paroli kaj libere morti”20. La spiteman eldonaĵon (en 1942 en la tuta mondo aperis nur dudeko da Esperantaj titoloj) eldonis la Laborista Esperanto- Klubo en Kopenhago. Pli frue, la 23-an de aŭgusto 1939 (kelkajn tagojn antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito) la Gestapo-filio de Kiel sendis al Berlino materialojn pri la SAT-kongreso ĵus okazinta) en Kopenhago (5/10-8-1939) kaj raportis, ke en tiu kongreso, kiu ”plene veladis en marksisma ŝanelo”, partoprenis anarkiistoj, komunistoj kaj socialdemokratoj (kaj nederlanda judo21); ĝi ne konstatis partoprenon de germanoj22. Poste nenio estis raportita pri la aktivado de danaj laboristaj esperantistoj.

Esperanto do pluvivis en Danio. En 1944 CDEL havis 800 membrojn. Ĝia agado ekde 1943 reduktiĝis, ne pro subpremo, sed – kiel oni povis legi en postmilita raporto de K.T. Hansen – ĉar multaj danaj esperantistoj aliĝis al la “subtera”

19 Tra densa mallumo. Esperanto-eseoj pri movado kaj lingvo, Kopenhago: Laborista Esperanto Klubo, 1942. (Kontribuaĵoj de Poul Thorsen, Paul Neergaard k.a.) 20 Samloke, p. 18, 25 kaj 27. 21 Petrus Serdyn [=Serdijn?] el Leiden. Kiel vojaĝ-gvidanto de la esperantistoj el Nederlando, Anglio kaj Francio estas indikita Thomas Aldworth, en kies pasporto Gestapo rimarkis, ke li en 1936 vizitis Sovetan Union. (Pri tiu vojaĝo vd. La danĝera lingvo, p. 193.) 22 BA, R 58/6221 c, folio 258. Kunze notis marĝene (5-9-1939), ke la sendaĵon „nuntempe” ne eblas trakti. En la aktoj estas ankaŭ kvar numeroj de Gazeto de la 19a kongreso de SAT. Pri la kongreso kp. Tra densa mallumo, p. 9–15.

armeo kaj tial ne havis tempon por Esperanto. La danaj aŭtoritatoj rekte apogis la instruadon de la lingvo kaj estis pro tio kritikata de enlandaj nazioj23.

Por konantoj de la dana historio, en ĉio ĉi estas nenio surpriza. Bone konata estas la savado de judoj komence de oktobro 1943. Miloj estis deportotaj de SS, sed pro la admirinda solidareco de siaj danaj samcivitanoj la plimulto povis boate eskapi al Svedio24. La judoj estis avertitaj helpe de Georg Ferdinand Duckwitz, ano de la Germana Legacio en Kopenhago.

Komparante la malsamajn reagojn en la eŭropaj landoj je la kontraŭjuda persekutado, ni konstatas, ke Danio okupas esceptan pozicion, ĉar tute ordinaraj civitanoj helpis la judojn, konsideratajn kiel kunhomoj en la sama socio kaj nacio25. Al tiu ĉi kunteksto apartenas la nesubpremo de la dana Esperanto-movado. Necesas aldoni pri tio ironian komenton. La plej grava nazia respondeculo en Danio estis Werner Best26. Tiu sama homo – li kaj lia subulo Franz Alfred Six apartenis al la gvidaj intelektuloj-teoriistoj de la nazia kontraŭjuda politiko ̶ antaŭe servis en RSHA, kiel anstataŭanto de . En tiu funkcio Best komisie subskribis la dekreton de Heinrich Himmler, kiu en junio 1936 ordonis la “libervolan” dissolvon de Germana Esperanto-Asocio27. En Danlando Best, kiu servis tie ekde novembro 1942, ne rekte rilatis al esperantistoj, sed estas notinde, ke li havis bonajn oficajn kaj personajn rilatojn kun sia anstataŭanto Kanstein28 – tiu homo, kiu deklaris la esperantistojn nedanĝeraj. Duckwitz pludonis siajn savocelajn informojn pri la

23 K.T. Hansen, "En Danujo dum la milito", Esperanto Internacia, vol. 9, 1945, p. 87. 24 Bo Lidegaard, Countrymen: The Untold Story of How Denmark’s Jews Escaped the Nazis, London: Atlantic, 2014. 25 Pri la „unika sinteno“ de la danaj popolo kaj registaro dum la milito vd. Hannah Arendt, Eichmann in Jerusalem. Ein Bericht von der Banalität des Bösen, München kaj Zürich: R. Piper, 1986, p. 212. 26 Pri li ni disponas elstaran studon: Ulrich Herbert, Best. Biographische Studien über Radikalismus, Weltanschauung und Vernunft 1903--1989. Bonn: J.H.W. Dietz, 1996. 27 Teksto de la dekreto de 20-6-1936 (kun la subskribo de Best): BA, R 58/7421, folioj 204--205. 28 Kanstein sekrete kunlaboris kun kontraŭuloj de la nazia reĝimo. Li estis antaŭvidita, se sukcesus la provo de ŝtatrenverso de la 20-7-1944, kiel estro de nova Sekureca Servo.

preparata deportado de judoj verŝajne kun la scio de Best, kiu strebis ne endanĝerigi siajn bonajn rilatojn kun la dana registaro.

La sinteno de la nazioj en Danio (kaj parte en Francio kaj Norvegio) estis malsama al la politiko de persekutoj kaj amasmurdo en orienta Eŭropo – pro taktikaj konsideroj, ĉar la nazioj deziris havigi al si la subtenon de okcident- kaj nordeŭropanoj. Tio tamen ne ŝanĝas la fakton, ke la nazioj celis ekstermi Esperanton en sia tuta regteritorio. Ankaŭ por tio ekzistas pruvoj en la aktoj de RSHA. La Sekureca Ĉefoficejo kolere notis dum la milito, ke en Italio kaj Hungario Esperanto ne nur disvastiĝas, sed estas eĉ subtenata de oficialuloj. Kontraŭvole oni devis gluti, do akcepti tiun anakronismon. Por la estonteco tamen gravis tio, kion RSHA interne notis en septembro 1941: „[…] lige kun la novordigo de Eŭropo necesas atingi, ke la Esperanto-movado en ĉiuj eŭropaj ŝtatoj estu malpermesita.“29 Tio signifas, ke la indulga politiko portempe praktikata en Danio estus veninta al fino, se la armeoj de Hitler estus venkintaj.

Tiu ĉi teksto baziĝas sur prelego farita en la jarkunveno de Dana Esperanto-Asocio en Kopenhago, 26- 4-2014.

29 Noto de Kunze, 11-9-1941, BA, R 58/7430, folioj 73–74.