Danoj eskapis persekuton. Pri la observemo de Gestapo/SS kaj la spitemo de esperantistoj Ulrich Lins To cite this version: Ulrich Lins. Danoj eskapis persekuton. Pri la observemo de Gestapo/SS kaj la spitemo de esperan- tistoj. Beletra Almanako, Mondial, New York, 2015, 9 (22), pp.65 - 73. hal-02743539 HAL Id: hal-02743539 https://hal.archives-ouvertes.fr/hal-02743539 Submitted on 3 Jun 2020 HAL is a multi-disciplinary open access L’archive ouverte pluridisciplinaire HAL, est archive for the deposit and dissemination of sci- destinée au dépôt et à la diffusion de documents entific research documents, whether they are pub- scientifiques de niveau recherche, publiés ou non, lished or not. The documents may come from émanant des établissements d’enseignement et de teaching and research institutions in France or recherche français ou étrangers, des laboratoires abroad, or from public or private research centers. publics ou privés. Distributed under a Creative Commons Attribution| 4.0 International License Beletra Almanako, vol. 9, 2015, n-ro 22, pp. 65–73. Ulrich Lins Danoj eskapis persekuton Pri la observemo de Gestapo/SS kaj la spitemo de esperantistoj Estas bone konata fakto, ke Hitler estis fanatika malamiko de Esperanto kaj ke en 1936 la Esperanto-movado estis malpermesita en nazia Germanio. Pri tio mi detale skribis en mia libro La danĝera lingvo. Ni ankaŭ scias, ke la antaŭenmarŝo de la nazioj sinsekve neniigis la movadon en aliaj landoj aneksitaj aŭ okupitaj de la germana armeo, unue en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Ankaŭ pri tio troviĝas priskribo en La danĝera lingvo. Tiu libro tamen aperis en 1988, nelonge antaŭ la fundamentaj ŝanĝoj en orienta Eŭropo, kiuj interalie kondukis al la germana reunuiĝo. Unu sekvo de la ŝanĝoj estis la alirebliĝo de naziaj aktoj pli frue konservataj en diversaj institutoj de GDR. Interesas min precipe la aktoj de la ”Regna Ĉefoficejo pri Sekureco” (Reichssicherheitshauptamt, ĉi-sekve RSHA), kiu estis kreita fine de septembro 1939 kiel la komuna centro de la (ŝtata) polico kaj la (partia) SS. Por mia libro mi utiligis tiujn dokumentojn, kiujn mi trovis – jam en la sesdekaj jaroj – en la Federacia Arkivo en Koblenz. Intertempe la disponeblaj aktoj pliampleksiĝis kaj estas konservataj en la nova, pli granda Federacia Arkivo en Berlin-Lichterfelde, kiun dum la lastaj jaroj mi vizitis plurfoje. Dum tiuj vizitoj mi parte rerigardis, plejparte unuafoje rigardis aktojn de RSHA pri la Esperanto-movado. Tiu oficejo tre atente observis la esperantistojn. Por klarigi: Gestapo/SS havis apartan departementon, kies tasko estis kontraŭbatali malamikojn de la Tria Regno ̶ aŭ pli ĝuste, unue eltrovi kaj analizi la kontraŭbatalotajn malamikojn. Al la malamikoj apartenis komunistoj, marksistoj, judoj kaj framasonoj. La gvidanto de tiu departemento ekde 1937 estis 1937 Franz Alfred Six (1909–1975), partiano ekde 1930 kaj altrangulo en SS (ekde 1939 “Standartenführer”, do kolonelo). En 1938 li krome iĝis, en tre juna aĝo, universitata profesoro. Six dediĉis sin al sia tasko kun scienca fervoro. Li estis konvinkita, ke la ideologia kontraŭulo estas pli danĝera ol la pli facile identigebla politika malamiko. Tial li serĉis kaj gajnis por kunlaboro verajn fakulojn, ekzemple juristojn kaj historiistojn. Ties sinteno ofte ŝajnis tute senemocia, akademieca, sed oni ne forgesu, ke la esplorlaboro celis liveri la bazon por persekutoj. Ĉio estis subigita al ideologia celo, kaj tiu celo estis unuvice la kontraŭbatalado de judoj. Post la milito Six ŝatis pozi kiel nura scienc-manaĝero, sed fakte li estis bone informita pri la ekstermo-planoj de la nazioj – aŭ, por formuli alimaniere, li ne vidis kontraŭdiron inter esploro kaj persekuto. Nenio substrekas tiun ligitecon pli forte ol la fakto, ke Six estis rekta superulo de Adolf Eichmann, kiu cetere esprimis sin tute admire pri la science bazita laboro de Six1. Por la tempo post germana invado en Brition (kiu ne okazis) Six estis antaŭvidita agi tie kiel ĉefreprezentanto de la Sekureca Servo. Li simile funkciis en Vieno (1938) kaj Moskvo (1941). Eichmann laboris ekde 1936 en RSHA en la sekcio II 112 (“judaro”). Alia sekcio en la departemento de Six, II 122, respondecis pri kontraŭuloj aliaj ol judoj, 1 Lutz Hachmeister, Der Gegnerforscher. Die Karriere des SS-Führers Franz Alfred Six, München: C.H. Beck, 1998, p. 22. framasonoj, marksistoj kaj eklezioj, nome pri liberalistoj, pacifistoj, elmigrintoj – kaj esperantistoj. La fakestro pri Esperanto estis la SS-leŭtenanto (“Untersturmführer”) Horst Kunze (1899–1944)2. Lin helpis konfidato („V- Mann“), Theodor Koch (1884–1962), instruisto en Bremen, kiu sciis Esperanton kaj unue meminiciate, poste laŭ komisio de RSHA legis kaj analizis Esperantajn fontojn3. En la aktoj de Gestapo estas ankaŭ longaj germanlingvaj tradukoj, faritaj de Koch, precipe el la duonmonata revuo Heroldo de Esperanto. Surprizis min konstati, ke jam en 1938 Gestapo disponis pri adreslistoj de esperantistoj en Danlando. Al ĝi tamen unue pli gravis la materialoj kolektitaj pri aliaj landoj. En marto 1938, post la anekso de Aŭstrio, „specialtrupo“ de RSHA, kiun komence gvidis Six mem kaj partoprenis Eichmann, zorgis pri la konfisko de arkivaĵoj; ĝi ankaŭ fermis la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno4. Unu kaj duonan jarojn poste komenciĝis la Dua Mondmilito per la invado de germanaj trupoj en Pollandon. Jam la 6-an de oktobro 1939, unu tagon post la triumfa eniro de Hitler en la konkeritan Varsovion, la surloke establiĝinta Sekureca Servo raportis al Berlino, ke la familianoj Zamenhof estas arestitaj5. Tiu raporto troviĝas en la aktoj de RSHA, en kiuj ankaŭ estis registrite, ke la esperantistoj rimarkis la proksimiĝantan danĝeron. Nome, la spiono Theodor Koch atentigis, ke Heroldo de Esperanto publikigis artikolon pri 2 Ekde 1941 "Obersturmführer" (ĉefleŭtenanto). 3 Koch estis komisiita verki studon pri Esperanto (8-6-1940): Bundesarchiv (BA), R 58/384, folioj 217– 227; eltiraĵo en La danĝera lingvo, p. 124–125. 4 BA, R 58/7150, folioj 5–6, 11, 21, 37; kp. Christina Köstner, “Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien“, Language Problems and Language Planning, vol. 29, 2005, n-ro 2, p. 177–186. 5 Interna noto (sen dato), BA, R 58/7430, folio 25. ̶ La arestoj okazis 4-10-1939, la konfisko de materialoj 6-10-1939. Kp. Roman Dobrzyński, La Zamenhof-strato, Kaunas: Ryto varpas, 2003, p. 25. la nazi-germana antaŭenmarŝo en Eŭropo kaj ties sekvoj por la Esperanto- movado, kun la titola frazo “La monstro faras saltojn“6. Tio estis en majo 1940. (Nederlando kaj Belgio estis okupitaj la 10an de majo, unu monaton post la surprizatako al Danio kaj Norvegio.) La jam menciita respondeca fakestro Horst Kunze en junio ofice vojaĝis al Nederlando por informiĝi pri konfiskotaj materialoj7. En sia pakaĵo li havis adres-listojn de esperantistoj en Nederlando, Belgio, Danio kaj Norvegio8; ili estis sciigotaj al la specialtrupoj (”Einsatzkommandos”) de SS9. Kunze ankaŭ havis ĉemane tradukon el Heroldo10 liveritan de Koch pri la jarkunveno de Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL), kiu estis planata por majo 1940 en Holbæk11. (Oni nuligis ĝin pro la germana invado.) Koch ankaŭ atentigis pri la intenco de Internacia Esperanto-Ligo okazigi kune kun la sveda, norvega kaj dana asocioj Internacian Esperanto-Konferencon en Stokholmo meze de septembro 194012. Post sia vojaĝo al Nederlando Kunze rekomendis al la filio en Hago malpermesi la pluan aperadon de la ”kontraŭgermana” Heroldo kaj konsideri la areston de ĝia redaktoro Teo Jung13. Verŝajne li jam preparis sin ankaŭ por vojaĝo al Kopenhago. La 30an de majo 1940 li sendis ok paĝojn de adresoj de danaj esperantistoj14 al Kopenhago, nome al Paul Kanstein (1899–1981), SS- 6 BA, R 58/6221 b, folio 102. Originalo: Heroldo de Esperanto, n-ro 9 (1049), 1-5-1940, p. 3; kp. Esperanto Internacia, vol. 4, 1940, p. 97–99. 7 Kp. Hachmeister, Gegnerforscher, p. 223. 8 Filio de Sekureca Servo, Dresden, al RSHA, 16-5-1940, BA, R 58/6221 b, folio 1; 27-5-1940, BA, R 58/6221 b, folio 55. 9 Marĝena noto de Kunze, 28-5-1940, BA, R 58/6221 b, folio 1. 10 Heroldo de Esperanto, n-ro 7 (1047), 1-4-1940, p. 11 Raporto de Koch, 11-4-1940, BA, R 58/6221 b, folio 97. Lia fonto estas Heroldo de Esperanto, n-ro 7 (1047), 1-4-1940, p. 2. 12 Sama fonto. La konferenco, kiun Koch rekomendis observi, ne povis okazi. Ĝi celis anstataŭi la 32an Universalan Kongreson en Marseille, kiun necesis malanonci pro la militeksplodo. 13 4-7-1940, BA, R 58/6221 b, folio 21. La regula apero de Heroldo estis ĝis numero 9 (1049), 1-5- 1940. Sekvis du “militeldonoj” (1-12-1940 kaj 15-3-1941). Jung ne estis arestita. 14 RSHA (Kunze) al SS-Oberführer Kanstein, 30-5-1940, BA, R 58/6221 b, folioj 11–19. Oberführer15, kiu estris la civilan administracion de la germanaj okupaciaj fortoj kaj aparte respondecis pri interna sekureco. Jam la 7an de junio, do kvazaŭ poŝtrevene, Kanstein respondis al Berlino, ke li ne vidas kialon agi, ĉar la Esperanto-organizaĵoj politike ne ludas gravan rolon; germanaj militistaj interesoj ne estas minacataj, kaj tial provizore ne necesas konfiski Esperantan materialon16. Alivorte, la esperantistoj, laŭ Kanstein, estas nedanĝeraj. Do, malaperis tuja minaco por la danaj esperantistoj. Sed la observado estis daŭrigata. Fine de la jaro 1940 venis al Berlino raporto17 el la proksima Oslo kun aparte tikla sciigo. Nome, la raporto entenis plenan, laŭvortan tradukon de kvazaŭa funebro-anonco aperinta en la norvega Esperantobladet18. En tiu anonco oni omaĝis al la likvidita Germana Esperanto-Asocio. La likvido, ordonita de Himmler, estas kontrastigita kun deklaroj de Hitler favore al “paco kaj konkordo inter la popoloj”. Do, vualite la norvegaj esperantistoj kulpigis Hitler pri nesincero. Transsendante sian raporton, kiu inkluzivis la provokan funebro-anoncon, la SS-anoj en Oslo deklaris pri intenco sia dissolvi Norvegan Esperanto-Ligon.
Details
-
File Typepdf
-
Upload Time-
-
Content LanguagesEnglish
-
Upload UserAnonymous/Not logged-in
-
File Pages9 Page
-
File Size-