Historio De Slovakio Kaj De La Slovakoj´ (Dejiny Slovenska a Slovákov) De Milan S
Total Page:16
File Type:pdf, Size:1020Kb
Slovakio: Mirinda ĥimero en la ombro de Hungario, Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Pollando Malmulte konata historio de mezorienteŭropa provinco kaj de la lukto de malgranda popolo por ekzistado kaj libereco Historia skizo Kun konsidero de politikaj, etnismaj, lingvistikaj, literaturaj, kulturaj, sociologiaj, ideologiaj kaj internacijuraj aspektoj Por tiuj, kiuj ignoras aŭ forgesis la historion Originale verkita en Esperanto de Andreas Künzli (Svislando) okaze de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio) de kiu ĉi tiu studo estis prisilentita Enhavo Enkonduko Slovakio en la mezepoko „Supra Hungarujo“ En la regno habsburga Aŭstria konservemo, hungara ŝovinismo kaj slovakaj reagoj Slovaka lingvo Ĉeĥoslovakio (1918-38) Vojo de Slovakio al ŝtata sendependeco kaj alianceco kun Germanio kaj la Slovaka Ŝtato (1938-45) (1938-45) – vojo al milito La slovaka pekokazo: „Fina solvo“ de la „juda demando“ en Slovakio (1938-45) Slovaka nacia ribelo de aŭgusto 1944 kaj la rolo de la judoj kaj komunistoj en ĝi Sorto de la ĉefaj protagonistoj de la slovaka ŝtato Antisemitismo kaj judfobio en Slovakio post la dua mondmilito Restarigo de Ĉeĥoslovakio (1945-48) Stalinisma regado post „glora februara revolucio“ aŭ „komunisma puĉo“ (1948-89) Reforma movado kaj sovetia invado en 1968 Fino de la komunismo kaj venko de la disidentoj Novaj perturboj kaj preparado de la ĉeĥ-slovaka disiĝo Prilaborado de la historia pasinteco en Slovakio Plua politika evoluo post Mečiar Etnaj malplimultoj kaj la situacio de la hungaroj kaj romaoj en Slovakio Ksenofobio, rasismo, antisemitismo en Slovakio nuntempe (t.e. 1990-2008) Pritakso de la demokratio kaj de la liberecoj en Slovakio Esenca literaturo 1 Enkonduko Kompare kun aliaj landoj kaj popoloj de la regiono, Slovakio estis malmulte atentata de la historiografio, pro pluraj kaŭzoj. Iuj historiistoj de slovaka deveno kredas, ke en Okcidento la publika opinio pri Slovakio kaj la slovakoj estis manipulata de la ´ĉeĥoslovaka´ interpretado de la slovaka historio, do, esence temis pri misinformado. La okcidenta imago pri Slovakio estis tiu pri malfruiĝinta, postrestinta kaj apenaŭ ekzistanta nacio, kvazaŭa apendico al la multe pli glora ĉeĥaj nacio kaj historio, speco de ĥimero. Povas esti. La malavantaĝo de la slovakoj estas, ke ili ne havis propran historiografion je dispono, kiu, kiel en la kazo de aliaj slavaj landoj de la 19a jarcento, povintus prezenti la slovakojn kiel elstaran nacion, kiel en la kazo de la ĉeĥoj (František Palacký), slovenoj, kroatoj, serboj, bulgaroj, poloj. Ŝajnas, ke la slovakoj estis simple malatentataj, kiam la venkintoj de la Unua Mondmilito komencis repentri la mapon de Eŭropo. Kaj kiam en 1918 la Ĉeĥoslovaka Respubliko (Masaryk) estis fondita, la historio de la slovakoj estis apenaŭ konata. En la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento okcidentaj historiistoj kaj slavo- logoj heziteme komencis okupiĝi pri la pasinteco de la slovaka popolo, sed apenaŭ ekzistis preparaj verkaĵoj, sur kiuj oni povintus baziĝi. Kvankam diference de la hungara tempo en la unua ĉeĥoslovaka respubliko la slovaka lingvo ja estis agnoskita kaj flegata, la slovaka historiografio ne prosperis. Male, slovakaj historiistoj, kiuj klopodis emfazi la apartan evoluon de sia popolo, estis suspektataj en Prago, ke ili povus esti separatistoj. En la centro de la politika propagando kaj scienca intereso troviĝis la tasko konstrui la historion de Ĉeĥoslovakio, kiu konsistas el du popoloj, ĉeĥoj kaj slovakoj. Tio sufiĉis, devis sufiĉi. Malmulte en ĉi tiu rilato ŝanĝiĝis ankaŭ post la Dua Mondmilito. Nature, en Okcidento kaj ĉe ĉeĥoj kaj slovakoj mem la konsterno kaj seniluziiĝo estis grandegaj, kiam oni devis konstati, ke Ĉeĥo- slovakio malaperis malantaŭ la „fera kurteno“ de la barbara komunisma imperio de Stalin, kiu komplete detruis la ĉeĥoslovakan demokration inkluzive de ĝia prosperanta ekonomio. Kvankam grandparto de Ĉeĥoslovakio estis liberigita de la 3a usona armeo, oni devis lasi Bohemion al la rusoj. Pro manko de aliro al la arkivoj la historiografio ne povis esti sufiĉe prilaborata, kaj en Ĉeĥoslovakio mem la oficialaj historiistoj ne povis forlasi la truditan kadron de la marksisma-leninisma ideologia koncepto kaj ĝian stalinisman interpretadon, kiu renversis la validan narativon, ĝis kiam la revolucio de la „Praga Prin- tempo“ en 1968 (Dubček estis slovako!) donis novajn esperojn. Ĉeĥoj kaj slovakoj subite aperis kiel herooj de la monda historio, eĉ se ili tion eventuale tute ne celis, ĉar esence ili volis plibonigi la socialismon. Ĉiukaze, la historiografio en Ĉeĥoslovakio estis farita de ĉeĥoj en Prago, je la ĉagreno de la slovakoj, kiu devis akcepti ĝin. La fondo de sendependa slovaka respubliko je la 1a de januaro 1993 celis pravigi la propran historian evoluon de la slovaka popolo sine de la eŭropa kulturo, en kiun ĝi intencis reintegriĝi kadre de Eŭropa Unio, for de la orienta bloko. Ĉefepiskopo Giovanni Cappa, unua ambasadoro de Vatikano en Slovakio, diris flate pri la slovakoj okaze de sia akreditiĝo, ke la slovaka popolo „estas multe ekzamenata de la historio, sed ĝi ne rompiĝis dum multaj jarcentoj de malfacila ekzistado; ĝi estas modesta kaj simpla popolo, inteligenta kaj ligita kun siaj tradicioj, kiel tio estas esprimata en ĝiaj poezio, muziko kaj tuta koloreco de riĉa folkloro; ĝi estas popolo tiel hardita kiel la Tatra montaro, tiel serena kaj optimisma kiel la verdaj vastoj de ĝiaj valoj kaj arbaroj; ĝi estas popolo, profunde ligita kun la valoroj de la eŭropa kultu- ro – sincereco, persista laboro, familio kaj religia kredo…“. La historiistoj avide akaparas ĉiun bonan libron, kiu traktas Slovakion, ĉar tia faka literaturo raras. Ankaŭ ĉi tiu studo, kiu celas esti objektiva kaj neŭtrala, baziĝas sur kelkaj verkoj kaj diversaj fontoj, kiuj okupiĝas pri terure neglektata temo, pri kiu ankaŭ la eksterlanda gazetaro raportas nur malofte, kaj ĉefe negative. En (okcidenta) Eŭropo Slovakio ne estas vere perceptata kiel reala ŝtato, sed kiel politika ĥimero. Slovakio en la mezepoko Unuaj slavaj triboj migris en la landon de nuntempa Slovakio en la frua sesa jarcento. Krom montaro kaj arbaroj, kiuj faras la landon malfacile alirebla, kaj krom forlasitaj regionoj, ili renkontis restaĵojn de keltaj kaj germanaj loĝantoj. Alia popolo, la lombardoj, estis ĵus formigronta al Italio, kiam la aziaj avaroj trans- lokiĝis al Panonio. En la jaro 623, Samo, legendeca frankonia komercisto kaj militisto kaj eventuala pra- 2 patro de la mojmiridoj, sukcesis unuigi la lokajn slavajn komunumojn. Sed kiam lia regado finiĝis en 658 la tieaj slavoj estis denove submetitaj al la avaroj, kies regno estis neniigita de Karolo la Granda (768- 814), kiu kristanigis la slavan popolon en Slovakio kaj Moravio. Lia posteulo, la orientfrankonia reĝo Ludoviko la Germano (843-874), subtenis tiujn strebadojn de la frankoniaj misiistoj se necese ankaŭ per milita perforto. Grava centro de la slava civilizo en tiuj tempo kaj regiono fariĝis Nitra. Ĉirkaŭ la jaro 828 tie estis inaŭgurita nova preĝejo, kvazaŭ kiel kulmino de la sukcesa kristanigo de Moravio. En Nitra regis la slava princo Pribina, kiu estis forpelita de Mojmír Ia (830-46), laŭ kiu la moravia mojmirida dinastio estas nomata (la origino de tiu ĉi dinastio estas nebula) kaj kiu estas konsiderata kiel unua reala reganto de Moravio. La moravianoj estis unuafoje menciitaj en la jaro 822 en la „Analoj de la Frankonia Regno“, kvankam verŝajne ili ekzistis jam antaŭe. Mojmír unuigis la tieajn slavajn tribojn, fondis la Regnon de Granda Moravio kaj enkondukis la kristanismon per amasa bapto kiel ŝtatan religion. La ekzistado de la Grandmoravia regno, kies regantoj etendis ĝiajn limojn al ĉiuj ĉirkaŭaj flankoj, signifis konstantan batalon. Unuflanke, la slavaj triboj devis esti kuntenataj, aliflanke la frankoniaj supereco kaj dependeco devis esti evitata kaj forpuŝata. Ludoviko la Germano rekte enmiksiĝis, eksigis Mojmíron kaj anstataŭigis lin per princo Rastislavo (846-70), kiu laŭ la fontoj estis lia nevo. Rastislavo (aŭ Rostislavo) montriĝis malpli obeema al la frankonia reĝo ol atendite kaj ne laciĝis kontraŭbatali la frankoniajn ambiciojn. Li petis papon Nikolao Ia fondi propran eklezian provincon en sia regiono kaj mendis ĉe la orientromia imperiestro Mikaelo IIIa pastrojn, kiuj devis esti konantoj de la slava lingvo, kaj episkopon. Per la fondo de propra episkopejo en Moravio ankaŭ Mikaelo vidis taŭgan okazon por limigi la frankonian potencon kaj establi la propran influon. En 863 li sendis la fratojn Konstanteno-Kirilo (aŭ Cirilo, gr. Κωνσταντίνος- Κύριλλος) kaj Metodo (laŭ PIV, mi preferas Metodio laŭ gr. Μεθόδιος), kiuj estis du bizancaj kleruloj el Tesaloniko, kiuj konis la slavan lingvon, al Granda Moravio. Ili tradukis la Biblion al la slava lingvo, kaj Kirilo eĉ inventis propran slavan alfabeton, nomatan glagolico. Sed pro koliziantaj interesoj kaj pretendoj de moravianoj kaj frankonianoj, la misio de la du ´slavaj apostoloj´ en Grandmoravio finiĝis per fiasko. En 864 Ludoviko la Germano atakis la moravianojn, kiuj dume tamen povis sukcese defendi sin. Inter- tempe, Kirilo kaj Metod(i)o forvojaĝis al Romo, kie ili klarigis al la nova papo Hadriano IIa la situacion en Moravio kaj klopodis konvinki lin, ke li permesu al la moravianoj legi la liturgion en la slava lingvo (kiel „sanktaj“ lingvoj tiam estis konsiderataj nur la hebrea, greka kaj latina). Dum Kirilo forpasis en februaro 869 en Romo, Metod(i)o estis nomita de la papo ĉefepiskopo de Panonio, kies limoj tamen restis nefiksitaj. Ludoviko akre reagis, arestis, blindigis kaj malliberigis Rastislavon en bavara