Kiam En La Infero De Kovno Fluis La Sango
Total Page:16
File Type:pdf, Size:1020Kb
Holokaŭsto, naciismo kaj ksenofobio en orienta Eŭropo: KIAM EN LA INFERO DE KOVNO FLUIS LA SANGO Persekutado kaj amasmurdo de la judoj en Litovio en la jaroj 1941-1944 kaj la litova kunlaborado en la mortigo de pli ol 200´000 judoj kaj sovetianoj kun aparta konsidero de la urbo Kovno (Kaŭno) Originale verkita en Esperanto por eviti forgesadon kaj prisilentadon Publikigita okaze de la 70a datreveno de la liberigo de la NS-koncentrejoj en Eŭropo Memore pri Robert Kuwałek (1966-2014), pola historiisto el Lublino Se iuj fotoj uzitaj en ĉi tiu verkaĵo kaj pruntitaj el la interreto estas daŭre protektataj de aŭtoraj rajtoj, la aŭtoro petas la posedanton de la aŭtoraj rajtoj anonci sin, alikaze validas la reuzado laŭ Creative Commons Lizenz "CC-BY-SA 3.0", vd. la koncernajn paĝojn en Vikipedio) 1 1a parto: Fundamentaj kondiĉoj por la holokaŭsto en Litovio Enkonduko Sojle de la Dua Mondmilito, kiu eksplodis en Eŭropo en septembro 1939, vivis en Litovio ĉ. 250´000 judoj, t.e. 8 procentoj de la loĝantaro, formante la plej grandan etnan minoritaton de tiu balta lando.1 Post la invado de la germana armeo la 24an de junio 1941 en Litovion, kiu estos, kune kun Latvio kaj Estonio, submetita al la nove kreita „Regna komisariato Ostland“, komenciĝis la holokaŭsto ankaŭ en tiu mondoparto.2 Sub germana reĝisorado kaj kun la kunlaborado de lokaj litovaj helpantoj kaj instancoj, kiuj parte agis en propra intereso, ĝis 1944 estis neniigita preskaŭ la tuta judaro de Litovio – tiel pli ol 200´000 judaj viroj, virinoj kaj infanoj perdis sian vivon. La judoj amase mortis ĉu en la getoj de Kovno, Vilno, Šiauliai kaj Švenčionys, ĉu en la diversaj fortikaĵoj de Kovno,3 ĉu en la amaspafejo de Paneriai (Ponary) apud Vilno, ĉu en sennombraj aliaj lokoj, entute pli ol 200. Sen havi la okazon por sin defendi aŭ organizi internan kaj eksteran helpon, la judoj estis ekstermitaj per neimageblaj senprokrasteco, rapideco, radikaleco, krueleco kaj kompleteco, tiel ke eĉ la germanoj kaj aŭstroj, kiuj aranĝis la tutan amasmurdon kadre de la „fina solvo“, miris kaj estis perpleksaj. Sed kial ĝuste Litovio estis tiu lando, en kiu la judoj estis tiel radikale elsarkitaj kompare kun aliaj okupataj ŝtatoj, restas malklare ĝis hodiaŭ. Ĉu ĉar Litovio estis la unua viktimo de la germana agreso en oriento, en kiu oni devis rapide atingi la militajn celojn, ĉu ĉar en Litovio vivis densa grupo de judoj, kiujn oni volis rapide likvidi, kvazaŭ en modela ekzerco por sekvantaj neniigaj operacoj en aliaj landoj? Ĉu la litovoj kunlaboris kun la germanoj en la neniigo de la judoj, ĉar ili povis profiti la unikan historian okazon por kvazaŭ nerimarkite kaj en la ombro de la tuteŭropa genocido radikale purigi sian landon de la judoj, kiuj amase vivis en Litovio dum jarcentoj, por liberigi sin de ĝena ekonomia konkurenco, kiu malhepis la litovojn konstrui sian etne homogenan nacian ŝtaton? La fakto estas, ke la judoj estis premataj kaj minacataj de pluraj flankoj: De la nacisocialistoj (nazioj), kiuj egaligis judojn kun marksistoj kaj bolŝevikoj, de la komunistoj, kiuj vidis en la judoj kapitalistojn-ekspluatantojn, klasmalamikojn kaj religiajn mistikulojn, kaj de la litovoj (aŭ litovaj naciistoj), kiuj perceptis la judojn kiel komunistojn kaj ekonomiajn konkurentojn. Por iel pravigi la persekuton de la judoj, litovaj naciaj historiistoj preferis emfazi la rolon de la „kontraŭ-bolŝevisma naciliberiga batalo“ de la litova popolo kaj precipe la proprajn litovajn viktimojn, kaŭzitajn de la stalinisma reĝimo. Kiel centra argumento por pravigi la eliminadon de la judoj en Litovio servis la hipotezo, ke la judoj estis komunistoj kaj do kulpis pri la reokupacio de Litovio fare de la Ruĝa Armeo. Ĉi tiu hipotezo evidentiĝis nekredinda, fakte falsa (kiel sube estos ankoraŭ pli detale montrate). Por senkulpiĝi cirkulis la plej diversaj pretekstaj, aŭ mensogaj asertoj, laŭ kiuj la litovoj estis devigitaj de la germanoj murdi la judojn, ke la litovaj kulpantoj apartenis al la plej malbonaj kaj krimaj elementoj de la litova socio, ke la murdistoj estis poloj portantaj litovajn uniformojn, ke la „monda judaro“ mem elpensis la fantaziaĵon de la holokaŭsto, aŭ ke la veraj friponoj estis litovaj komunistoj. Kvankam tiaj absurdaj asertoj nuntempe ne plu estas laŭte cititaj, ili tamen plu ekzistas en la litova (sub)konscio, almenaŭ ĉe parto de la pli maljuna generacio, kiu lernis tiun ´lernejan lecionon´. Surbaze de supozoj kaj onidiroj ĉi tiu tragika realaĵo de la historio neniam povis esti objektive traktita kaj praktike restis publike tabuigita en Litovio kaj 1 Oni povus diskuti, ĉu en Esperanto sufiĉus la landnoma formo „Litvio“, analoge al „Latvio“, aŭ „Mordvio“. Sed ĉar mi ne volas rompi la lingvouzan tradicion, mi uzos ankaŭ en ĉi tiu teksto la formon „litov-“, kun la argumento, ke la landnomo en la litova lingvo mem estas „Lietuva“, diference de „Latvija“ por Latvio (tamen, ekzemple en la lingvoj rusa, ukraina, pola kaj belorusa la landnomo estas „Litva/Litwa“, sed la adjektivo estas „litovsk-/litewsk/litousk-“). Kiel mi praktikis ankaŭ en pli fruaj artikoloj, mi tamen distingos „Litovujo“ kiel specon de arkaikaĵo por difini la landnomon ĝis 1918, kiam estis fondita la moderna „Litovio“. Kiel konate, ekzistas ankaŭ la formoj „Litvo“, kiu estis uzata en la traduko de la poemo “Sinjoro Tadeo“ de Adam Mickiewicz, kaj „litvako“, esprimo por nomi la litovajn judojn, t.e. la judojn en la Litova Grandprinclando, do trans la limoj de la Pola Reĝlando, kiuj parolis (nordorientan) version de la jida lingvo, kiu iom diferenciĝis de tiu de la polaj judoj. 2 Por la sama afero estas kutime uzataj la nocioj holokaŭsto, kiu signifas ´komplete bruligata´ (laŭ la greka vorto ὁλόκαυστος), kaj ŝoaho (laŭ la hebrea), kiu signifas ´katastrofon´. En la jida oni diras churbn, kio signifas ´detruon. Kvankam en la pasinteco okazis ankaŭ genocidoj kontraŭ aliaj popoloj, la nocion de la holokaŭsto oni konsideras kutime rezervata por la judoj. La armenoj nomas sian holokaŭston „Aghet“. 3 Pri kiuj mi detale skribos sube, en la 4a parto. Kovno estas la nomo de la urbo laŭ PIV. 2 Sovetunio. Eventuale postvivis mitoj kaj legendoj, duonscioj, kiuj manipulis, falsis kaj renversis la rigardon al la faktoj, kaŭzante misinformojn kaj miskomprenon ĉe vastaj tavoloj. La genocido kontraŭ la judoj en Litovio en 1941-44 longdaŭre malbonigis la rilatojn inter judoj kaj litovoj. Jam en 1946 la kvereloj inter ambaŭ popoloj komenciĝis, kiam en iuj konservemaj naciismaj medioj de la litova ekzilo oni provis senkulpiĝi en la senco, ke la judoj ne estis mortpafitaj, ĉar ili estis judoj, sed ĉar ili estis bolŝevikoj (ĉi tiu vidpunkto servos kaj al la litova ekzilo kaj al la historiografio kaj politiko en Litovio mem kiel bazo por reinterpreti la propran kulpon holokaŭston). La judoj reagis al ĉi tiu provo bagateligi kaj falsadi la faktojn en akra rezolucio de 1947, en kiu ili ĝenerale kulpigis ĉiujn „sociajn tavolojn de la litova popolo“ pri la partopreno de la amasmurdo de la judoj.4 Eĉ se la ĉefaj kaj principaj faktoj pri la amasmurdo de la judoj en Litovio oficiale ne estis prisilentitaj kaj la holokaŭsto en si mem ne estis neata de la (litova-)sovetia historiografio, la evento tamen estis krude kaj false reinterpretita laŭ la kompreno de la komunistoj. Pro kontraŭ-cionismaj konsideroj kaj la neekzisto de „juda demando“, la sovetia historiografio ne pretis agnoski la ekskluzivecon aŭ unikecon de la holokaŭsto kiel genocido, kiu koncernis speciale nur la judojn kiel ĉefan viktimgrupon, kiel tio estas la kutimo en Okcidento. Anstataŭ tio ĝi disvastigis la teorion, ke ĉe la judoj temis pri grupo de viktimoj de la faŝisma agreso, kiu estis nur parto de la amasmurdo de la „sovetia popolo“ kadre de la „Granda Patrolanda Milito“.5 En tiu senco la publikaj memorialoj pri la dua mondmilito, kie ĉefe judoj estis amase mortigitaj (ekzemple en Paneriaj en Litovio aŭ en Babij Jar en Ukrainio) estis redediĉitaj. Ne nur la sovetia historiografio havis grandan problemon objektive pritaksi la holokaŭston. Ankaŭ la nekomunisma naciisma litova historiografio traktis ĉi tiun temon laŭ senskrupule malhonesta maniero, kaj en la litova diasporo oni eĉ rifuzis kaj entute neis ian helpan rolon aŭ kulpon de la litovoj dum la holokaŭsto. Iuj ultrapatriotismaj litovoj en la diasporo turnis la lancon kaj eĉ ŝovis la kulpon al la judoj mem, preferante emfazi la tragedion de la litova popolo dum la stalinisma periodo.6 Tiel aperis la litova teorio pri la „duobla genocido“, per kiu ambaŭ tragedioj estis ne nur intermiksitaj kaj kvazaŭ interkalkulitaj aŭ ´kontraŭkalkulitaj´, sed kiu ankaŭ kaŭzis, ke la sorto de la judoj estis preskaŭ komplete forgesita.7 Sendube, la holokaŭsto kaŭzis al Litovio gravan, embarasan heredaĵon, kiu verŝajne okupos la litovojn kaj judojn ankoraŭ sufiĉe longan tempon. Ĝis antaŭ nelonge, la intereso aŭ preteco de la litovoj okupiĝi pri tiu ĉapitro de sia historio estis tre malforta kaj praktike ne ekzistis. Eĉ pli malgranda estis la 4 Tauber: Vergangenheitsbewältigung in Litauen. En: Lehmann u.a. 2012; Kohrs 2003. La rezolucio estis publikigita en: Eidintas, A.: Lietuvos žydų žudynių byla: Dokumentų ir straipsnių rinkinys.Vilnius 2001, p. 340s. 5 En la „fina raporto“ de la „Speciala ŝtata komisiono por la esplorado de la krimoj de la germanaj faŝistoj kaj ties komplicoj“, kiu estis starigita en Sovetunio post la milito, estis notite, ke „en Litovio la nazioj mortigis 165´000 militkaptitojn kaj 300´000 pacajn loĝantojn“. La litova kunlaborado estis prisilentata. (vd. Eidintas 2003, p. 350). Pri la manipulata prezento de la holokaŭsto en la sovetia historiografio kaj propagando vd. la artikolon de Erich Goldhagen. En: http://www.ifz- muenchen.de/heftarchiv/1980_4.pdf. En sovetia Litovio aperis en 1965/1973 la duvoluma dokumenta verko ´Masinės žudynės Lietuvoje 1941-1944. Dokumentų Rinkinys´ (Amasmurdo de la judoj en Litovio 1941-1944.) Ĉi tiu unika sovetia ´Elekto de dokumentoj´, redaktita de Boleslovas Baranauskas (1902-75) k.a.