<<

LA CENT JAROJ DE LA ĈEFA LINGVA INSTITUCIO de

Sinsekvo de centjariĝoj ornamas la jaron 2005: UKoj, revuo "", plej diversaj lokaj grupoj. Ĉiuj havas sian signifon, sed pleje al strikte difinita kaj limigita komunumo: revuo al sia legantoj, kongreso al siaj fidelaj partoprenantoj, grupo al siaj grupanoj nunaj kaj iamaj. Ĉu estas io kio rilatas senescepte al ĉiuj E-lingvanoj? Eble la nura karakterizo por komunumo kiu identiĝas tra la lingvo estas la firmeco de la lingvo mem: ĉio alia, de la interna ideo al la evoluigo de komuna kulturo, de la interfratigaj kontaktoj ĝis la organizaj bataloj cedas al io konsiderata sankta: la lingvo. Kaj se oni volas ataki alikaŭzan malamikon kun la certeco esti sekvata de la popolo oni atakas lin sur la lingva kampo: "Li malrespektas la Fundamenton!"

La Fundamento, kiu konkretiĝis per selekto de la bazaj verkoj rigardataj kiel plej komunuzaj de la lingvanaro, estis sankciita en 1905 de la unua UK. Tiu sama kongreso en sia dua kunsido pri starigo de lingva institucio decidis laŭprotokole:

"La Prezidanto demandas la Kongreson, ĉu ĝi konsentas pri la fondo de Komitato simple lingva kun Doktoro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo mem.

Tiu propono estas unuvoĉe aprobata."

El la protokolo de la 4a kunsido:

"(La Prezidanto) legas la nomojn de tiuj personoj, el kiuj konsistos la provizora lingva komitato, kies elekton oni komisiis al Dro Zamenhof, en antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn nomojn, se estas necese, por plenigi la Komitaton."

Estis merkredo, la 9a de aŭgusto, je la 9a matene en la teatro. Estis antaŭvidita alia kunsido en la posttagmezo, sed la Prezidanto, s-ro Boirac, proponis, ke tiu kunsido estu la lasta de la kongreso. Ni diru do, ke lasta ago oficiala de la pleno estis ĝuste la nomigo de la membroj de ĉi komitato. El la esprimo "simple lingva" ni deduktas, ke la kongreso volis flankelasi ĉiujn diskutojn kaj pri esperantismo, kiuj montris malkonkordajn poziciojn, kaj pri organizo, kiuj havis plurajn proponojn inter si kontrastajn, sed volis direktiĝi al tio, kio "estas ĉe ĉiuj egala": la lingvo.

Bedaŭrinde jam de la unua establiĝo mankas precizeco: la 14-paĝa Oficiala Protokolaro de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, presita en 1905 en Parizo ĉe la Presa Esperantista Societo, je paĝoj 10-12 entenas 95 nomojn el 28 landoj. La Esperantista Dokumentaro, n. 1, 32-paĝa broŝuro presita de la sama pariza societo en 1906 kaj represanta la, laŭaserte, saman raporton entenas 98 nomojn: aldoniĝis parizano Huet kaj tri germanoj, Christaller, Hanauer kaj Meier, dum elfalis la germana profesoro pri astronomio Adolf Schmidt1. La Historio de la Lingvo Esperanto de Privat

1 Aliflanke la Enciklopedio de Esperanto registras Adolf Schmidt kiel membron de la Lingva Komitato jam ekde 1905 ĝis 1930.

1 (Dua parto, 1927) listigas la komencajn 95 nomojn. La Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio de 1935 enhavas tripaĝan mallongan historion de la Lingvaj Institucioj kaj mencias 102 membrojn el 26 nacioj; tio mirigas, ĉar se eblas, ke en fluida situacio iuj membroj aldoniĝis (aŭ estis aldonitaj de Zamenhof) postkongrese kaj tamen rezultis kvazaŭ dumkongrese elektitaj, tre maleblas, ke malmultiĝis la landoj2. Sama teksto estas ripetita en la Jarlibro de 1938. Aktoj de la Akademio 1963-1967 same raportas pri 102 membroj el 26 landoj, Esperanto en Perspektivo (1974) paŭsas la Aktojn.

Se tiel konkludiĝis la unua etapo de fondo de lingva komitato (ankoraŭ ne oportunas skribi ĝin majuskle), la akuŝo ne estis sendolora. La reformemo estis suferinta haltigon per la referendumo en 1894, sed ideoj pri reformo de la lingvo daŭre vagadis inter la ĉefaj movadanoj. Tial Beaufront en sia L'Espérantiste "tre varme kontraŭmilitis la ideon fondi lingvan akademion aŭ komitaton esperantistan. Li opiniis, ke tiu rolo de supera lingva aŭtoritato povus aparteni nur al ekstera oficiala korporacio, kiu oficialigus Esperanton. Tial li subtenis per ĉiuj fortoj la iniciaton de sinjoroj Leau kaj Couturat por krei delegacion por elekto de Internacia lingvo"3. Beaufront ne volis, ke granda nombro de personoj havu en la manoj la povon pri la lingvo; li perfekte imagis, ke la amasoj estas konservativaj, kaj ke la lingvanoj estis jam atingintaj kritan mason kiu ne plu permesas esencajn ŝanĝojn de la lingvo: tro da personoj estus devintaj lerni novajn regulojn aŭ novajn vortojn. Pro la sama kaŭzo Zamenhof male volis liberiĝi el la respondeco mastri preskaŭ sola la regulojn: konfidante la lingvon al komitato li ne plu estus sub la premo de la reformemuloj. La tezon de Zamenhof apogis Kabe kaj Bourlet. Iom da konfuzo okazis pro la samtempa diskuto de du proponoj: fondo de lingva komitato kaj fondo de internacia propaganda organizo. Eĉ inter la plej influaj personecoj ne estis konkordo, tiel ke la fondo de internacia asocio, post la morto de la "Ligo" okaze de la malaprobo de la reformoj en 1894, ne trovis tiam konkretiĝon. Restis do sur la tablo nur la demando pri la lingva aŭtoritato. La tezo de Zamenhof venkis en Bulonjo, kaj la E-popolo alprenis al si la rajton direkti la evoluon de la lingvo.

La provizoreco solviĝis en la dua kongreso. Jam la 25an de septembro 1905 la unua cirkulero por la organizado de tiom ampleksa komitato komunikis ke "Sro rektoro Boirac laŭ deziro de Dro Zamenhof efektivigos la direktadon de la Lingva Komitato". Tiun situacion laŭ peto de Zamenhof la dua UK formale konfirmis.

La regularo pretigita de Boirac estis difinita du jarojn poste, kaj estis akceptita de la 4a UK en Dresdeno. Ĉar la -krizo postulis lingve reprezentan sed rapiddecidan organon, krom la pli kaj pli gigantiĝanta Lingva Komitato estis difinita la ekzisto de Akademio maksimume 18-membra, kiu faru la unuan trastudadon de la lingvaj demandoj kaj nur poste starigu decidproponojn antaŭ la plena Komitato (en 1912 ĝi konsistis el 12 membroj). En Barcelono, 1909, la Komitato konsistas formale el 156 membroj, sed pli ol duono estis ne reprezentata, eĉ ne per delegoj. Plue montriĝas ke kelkaj anoj jam transpasis al Ido kaj agas kontraŭ Esperanto, tamen ili ne volas forlasi la Komitaton. Evidentiĝas do daŭra lukto por la povo ene de la lingvo. Reformistoj ankoraŭ esperas pri reformo en Esperanto konforme al siaj deziroj kaj ne volas forlasi la E-tendaron. Nova propono pri reformoj estis ekzamenita de la Akademio, kiu rifuzis ĉiujn novaĵojn. La lingvo establiĝas definitive.

Kelkaj aferoj de la unuaj tempoj estas tamen rimarkindaj. Jam en 1909 aperas la demando pri forstreko de nelaborantaj membroj; aliflanke dum tiu kongreso la Lingva Komitato kunsidas

2 Eĉ dirindus, ke se oni volus kalkuli laŭ la landoj ekzistintaj en 1935 kompare kun tiuj ekzistintaj en 1905, oni devus aldoni Ĉeĥoslovakion, kies loĝantoj en 1905 estis klasataj kiel "aŭstrianoj". 3 El E. Privat, Historio de la lingvo Esperanto, Dua parto, Internacia E-Instituto, Hago, 1927, paĝoj 32-33.

2 kvarfoje kaj la raporto pri la kunsidoj ampleksas pli ol 13 paĝojn. Estas raportataj plej etaj diskuteroj.

Fine en 1912 estas aprobita definitiva regularo, kiu difinas Lingvan Komitaton nelimigitan nombre kun la Akademio kiel ĝia supera komisi[on]o el maksimume 18 membroj. En 1913 la anoj de la Lingva Komitato estas 150, el kiuj la Akademio enhavas 13. La lingvoj reprezentataj estas 19, ne plu estas kalkulo laŭlanda.

La plendoj ke la Akademio malmulte laboras periode ripetiĝas, sed ne tute prave. La problemo de la supersignoj estas preskaŭ la unua pritraktata, sen solvo alia ol la ĝisnuna: la supersignoj restis. La Akademio tre singarde alpaŝas al la oficialigo de novaj vortoj. Tiun singardemon nun oni prisarkasmus, ĉar la nuna lingvanaro estas tro fortika por povi cedi antaŭ bizaraj misproponoj; sed tiam oni sentis tre konkretaj kaj la riskon igi Esperanton malfacila, tro laboriga ĉe lernado pro abundo da diversnuancaj radikoj, kaj la timon, ke tio povas forlogi lernantojn al aliaj projektoj.

La Lingva Komitato havis sian organon en la "Oficiala Gazeto Esperantista", kune kun la "Konstanta Komitato de la Kongresoj" kaj la "Esperantista Centra Oficejo". En ĝi aperis la jaraj raportoj kaj la raportoj de sekcioj aŭ komisionoj, plus iuj lingvaj konsiloj ĉefe prenitaj el malnovaj lingvaj respondoj de Zamenhof; sed post sia sin-fortira parolado en Krakovo en 1912 la Majstro fakte ne plu rolis entute ne nur en la movado, sed eĉ en la lingvo. La povon estis prenintaj aliaj. La Ido-krizo estis superita kaj preskaŭ forgesita, unu ĉefa referenca personeco ne plu estis bezonata.

La unua milito kaj la morto de Boirac en 1917 kaŭzis interrompon de la funkciado de la Lingvaj Institucioj, kiuj denove akiris prezidanton en 1920, kun lingvisto Théophile Cart. La "Gazeto", financita de generalo Sebert, rezistis ĝis 1922; post la morto de la financinto la Lingva Komitato havis malfacilaĵojn kaj iel refirmiĝis kun la starigo de la Internacia Centra Komitato kaj poste de la Internacia Esperanto-Ligo. Inter 1926 kaj 1938 aperis dek du jarlibroj kaj inter 1929 kaj 1933 ses "Oficialaj Bultenoj". En 1934 la "Bulteno" estis anstataŭata de periodaj cirkuleroj titolitaj Oficialaj Sciigoj de la Akademio.

Kiu rigardas la detempaltempan evoluon de la Lingva Komitato povus noti iujn apartajn punktojn. La Jarlibro 1929 enhavas "Regularon" kiu en la unua artikolo (Celo) diras: "Neniel la Fundamento nek la Lingva Komitato povos esti baro por la normale evolucio de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas." La Jarlibro 1935 enhavas "Statutaron" (tiele!) kaj "Internan Regularon". La Statutaro en la "celoj" parolas pri "la konservado de la fundamentaj principoj de Esperanto", do la majusklalitera Fundamento kiel triverka kolekto ne rolas entute. La lingvanaro ne plu bezonas alkroĉiĝi al malmultaj bazaj verkoj, sed rekonas ke ekzistas iuj "fundamentaj principoj".

Al iuj principaj demandoj la Lingva Komitato dediĉis plurfoje siajn energiojn. Unu estis tiu pri la landnomoj, kaj en la Jarlibro 1929 Théofile Cart notas pri la zamenhofa sistemo: "D-ro Zamenhof atente ekzamenis ĉiujn flankojn de la problemo. Se, sur kampo kie la perfekteco ne estas ebla, lia solvo ne estas "perfekta", ĝi tamen estas el praktika kiel el teoria vidpunkto pli logika, pli kontentiga ol ĉiuj ajn alia proponita sistemo." Sed la batalo fakte estis ne nur lingva: la uzadon de nomoj finiĝantaj per -io proponis Hodler, tiama prezidanto de UEA, la Lingva Komitato kondamnis tion konsiderante, ke ĝi estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj UEA estis bojkotita pro ĉi kvazaŭa deflankiĝo de la lingvo. Estis, kiel kutime, demando de povo. Ni citu Kalocsay: "Nun kiam pli ol duono de la E-istaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnis malŝparita heroaĵo." Sed M. C. Butler

3 kontraŭdiras: "Temis ne pri bojkoto al UEA, sed pri la fakto, ke la gazeto "Esperanto" misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraŭfundamentan formon. .[…] La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto."4 La proponantoj de -io anstataŭ -ujo vidis en la landnomoj la establiĝon de regantaj gentoj super regataj kaj la uzado de la io-sistemo (mise prezentata kiel nova sufikso) volis kontraŭi tion; cetere jam Zamenhof en sia "Alvoko al la diplomatoj" estis instiginta al uzado de ne-gentaj nomoj por la landoj.

La daŭra prezidado de la Lingva Komitato fare de francoj ekde la fondiĝo ĝis 1937, kun dujara interrompo 1931-33, ne donas adekvatan impreson pri la evoluo de la lingvo, kiu pleje evoluis en Centr-orienta Eŭropo. Al la viglo kaj brilo de la vortĵonglisto Schwartz respondis Baghy, Kalocsay, la Budapeŝta Skolo. La Akademion daŭre mastris francaj vortaristoj aŭ vortoteknikistoj, dum la vortojn oni konstruis kaj uzadis aliloke. La prezidanteco de inĝ. Isbrücker signis alian turniĝon: la duobla strukturo de tre vasta Lingva Komitato, kun kandidatiĝoj venantaj de plej diversaj fontoj, kun ene de si vertica Akademio, aperis pli kaj pli neoportuna. Sed la impulson renovigi la strukturon donis la dua mondmilito kaj ĝiaj detruoj.

En 1939 la lingvakomitatanoj estis 102, en 1946 nur 48 estis plurestintaj. Tio donis la oportunon por funda reorganizo, kiun oni danku al Isbrücker, kvankam lia alcentriga konduto certe kaŭzis al li plurajn malamikojn. Post kelkjara diskuto kaj voĉdonado, la nova statuto, kiu enprenis kaj samtempe eliminis la internan regularon, difinis ununuran institucion kun la nomo "Akademio de Esperanto", kiu transprenas "celojn kaj laborojn de la antaŭa Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio, kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj". Do la ĉefa celo estas "konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo". La majuskla Fundamento ne aperas inter la celoj, sed estas tamen menciita en du aliaj artikoloj, 9 kaj 16: la unua temas pri kandidatoj, kiujn la Prezidanto demandas pri "fideleco al la Fundamento", la dua diras ke la Akademio solvas la demandojn "laŭ la principoj de la '' ". Do la "fundamentaj principoj" de art. 1 iĝis komprenataj kiel "principoj de la Fundamento" aliartikole. La nombro de membroj estu principe 45, ora mezo inter tro vasta lingva komitato kaj tro pinta iama Akademio. La situacio ŝajnis stabiliĝi, kaj la duobleco malaperis. Negravaj ŝanĝoj pluvenos ankoraŭ poste en 1964. Sed la administra situacio estis en preskaŭ plena ĥaoso: elektoj de membroj okazis kun prokrasto, elektoj de la estraro ne okazis entute, la prezidanto Isbrücker havis ankaŭ la kasistan rolon tiel ke lia povo estis preskaŭ kompleta.

La klopodo limigi la povon de inĝ. Isbrücker kaj reguligi la administradon kaŭzis, ke en la Akademio trovis lokon nova batalo, kiu estis origininta aliloke. La disputo estis ĉi-foje, ĉu oni uzu - is -ata aŭ -is -ita kiam iu ago okazis kaj estas kompletiĝinta en la pasinteco. Tempesto en akvoglaso: la du uzadoj estis jam de longe kunvivantaj, unu estis uzata de tiuj kiuj sentis pli grava la eĉ momentan disvolviĝon de la ago, la alia estis uzata de tiuj kiuj sentis pli grava la finitecon de la ago5. La komencan sparkon kaŭzis la korektado fare de akademiano Jung, redaktoro de Heroldo, de artikoloj sendataj de akademiano Lapenna cele al publikigo. Nu, ĉar temis pri lingvaj sentoj pri tempoj kaj agoj, estas absurde diri "vi devas senti kiel mi"; la riĉo de la lingvo permesas esprimi sentojn diversajn. Se pleje maloportunas korektado de artikolo eĉ sen sciigo al la aŭtoro, tamen la afero evoluis al persona malpaco kiu etendiĝis de la du koncernatoj ankaŭ al trupo da aliaj, kiuj preskaŭ dividiĝis en du partioj: la preferantoj de -ata (atistoj) nomis sin "simetriuloj" aŭ "logikistoj", kaj nomis la aliajn "aspektuloj", la preferantoj de -ita (itistoj) nomis sin "zamenhofanoj", pretendante ke nur ilia uzo akordiĝas kun tiu de Zamenhof. Ambaŭflanke, la 4 Ambaŭ citaĵoj prenitaj el Enciklopedio de Esperanto, ĉe kapvorto "io-ujo-batalo". 5 Jam en la protokolaro pri la unua kongreso troviĝas la esprimo "estas aprobata" kvankam temas pri afero finita. En la diversaj Jarlibroj de la Lingva Komitato troviĝas plurfoje esprimoj kun -is ata, kvankam alia lingvosento estus doninta preferon al -is ita.

4 korifeoj vokis aliajn al solidaro ĉe la propra pozicio. Temis, ankaŭ ĉi-foje, pri povodemando. Apud Lapenna staris, kun malsameco de intenso, la ĉefaj lingvistoj de la movado, de Kalocsay al Waringhien, de Régulo Perez al Gregor, kaj, ni diru supraĵe-sinteze kvankam kun esceptoj kiel Neergaard, personoj el la okcidenta kaj suda parto de Eŭropo. Apudis al Jung membroj de aliaj teamoj: instruistoj kiel Ĉe kaj Pragano, kiuj vidis en nesimetrieco de la participa sistemo malhelpon en la klarigo al klasoj de lernantoj, skandinavianoj kiel Støp-Bowitz kaj Setälä, ĝermanistoj kiel Collinson aŭ Vilborg; ni diru, same supraĵe-sinteze, personoj el lingvoj de la ĝermana familio kaj el la norda parto de Eŭropo. Ne mirige, ke la batalo trairis la Akademion, kie sidis ĉepinte Isbrücker, flankumanta Jung, estro de teknika lernejo, alte estimata en la medio de la urba administrado. Isbrücker kaj lia ĉirkaŭaĵo ne rolis en universitato; la Ĉe-Instituto, la Universala Ligo, la revuo La Praktiko, estaĵoj orbitantaj sammedie kun centro en Nederlando, kie estis krome Heroldo, altiris publikon kiu restadis ekster UEA, al kies potenciĝo kaj tegmenteco Lapenna strebis. Estis do certa neŝato de la universitatuloj al ĉi alia grupo de ne-lingvistoj, tamen populara siavice.

En la t. n. "batalo pri ata/ita" enŝoviĝis do ankaŭ la deziro ŝanĝi la estraron de la Akademio, tiam en la manoj de la atistoj. Kiel ĉiam ĉe balotadoj estis cirkuleroj inter sampartianoj, kiuj difinas strategiojn diversajn; estis kontraŭmetitaj du proponoj por estraro, estis sekretaj decidoj koncentri siajn neojn al tiu difinita kandidato, ktp. En 1963 venkis la estraro proponita de la itistoj, kun Waringhien prezidanto; sub li estis proponita, voĉdonita kaj aprobita rezolucio, kiu deklaris konforma al la zamenhofa uzo nur la itistan sistemon. Sed la strukturo de aprobo kaj mal- ĉe la Akademio estis tiam, kaj same nun, ekstreme lanta kaj celanta konservemon: por atingi validecon de voĉdonado necesas, unue, alta kvorumo de partopreno, due, plimulto inter la voĉdonantoj. Tio donas la eblecon al minoritato bloki decidojn kiujn ĝi malaprobas, ĉar la simpla nevoĉdono aldoniĝas al tiuj kelkaj kiuj sisteme ne voĉdonas pro neinteresiĝo, aŭ tiuj kiuj hazarde tiun fojon ne povis doni sian voĉon. Do malplimulto ne povas aprobigi ion, tamen ja sukcesas patigi la situacion kaj malhelpi sukceson de la kontraŭuloj, eĉ se tiuj havas relativan plimulton. Honeste, ne eblas diri, ke la prezentado de la alternativoj estis senpartia: Warighien forte insistis pri sia modelo de la interpreto de la participoj apelaciante ne al lingvistikaj sed al moralaj sentoj: fideleco al la Fundamento kaj al Zamenhof. Eĉ la testofrazoj de la itista sistemo estis prezentataj sub marko "Z". La kvorumo de la voĉdonantoj plurfoje ne estis superita pro la nevoĉdona taktiko de la malgajnontoj, kaj la koncernaj rezolucioj sekve kolapsis. La afero do prenis kelke da jaroj, ĝis fina cirkulero de novembro 1967 deklaris definitivajn legitimajn rezultojn kaj do la demandon pri la participoj unusence respondita laŭ la itista sistemo. La itista partio ŝajnis triumfi, kaj la prezidanto tute ne kaŝis sian ĝojon pri la malvenko de la kontraŭuloj. Efektive, triumfis la studado pri la lingvo; okaze de ĉi kontrasto aperis tre seriozaj, kvankam ofte eksterpentagrame polemikaj, studoj fare de la plej reprezentaj kaj kompetentaj esperantologoj. Vilborg, la plej serioza kaj sperta filologo inter la atistoj eldonis altnivelan revuon "Fokuso" kiu pluesploris la participan uzadon, post kiam la rezolucio de la Akademio estis depreninta aktualecon al la demando. En 1972 Jung ne plu kandidatis kaj la atista partio, se tiel nomi ĝin, restis sen sia unua kaj ĉefa reprezentanto. Ekregis kompleta paco, kaj retrospektive oni povus demandi sin, ĉu indis tiom longe, kaj ofte akre, kontrasti.

En 1973 okazis tute minuskla evento, sed ĝi estis prezentita kiel simptoma. Anoncinte la rezultojn de elektado en cirk. 107, prezidanto Waringhien bonvolis skribi: "La estraro aparte ĝojas, ke la unuan fojon en la historio de la Lingvaj Institucioj estis elektita unu denaska esperantisto, nia kol. Carlo Minnaja. Ni rememoru tiuokaze la diron de Zamenhof: 'Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj

5 homoj' (O. V., p. 323)."6 La opinion de Zamenhof, ke por lingvo internacia la heredeco estas atuto, ne ĉiuj prikonsentas. Sed oni devas kompreni, ke je la komencaj tempoj la ĉefa kritiko al Esperanto estis la artefariteco kaj sekva nekapablo esprimi ĉion, kaj tiun aprioran antaŭjuĝon la fenomeno "denaskismo" plene dementas.

Pluis trankvile la laboro de la Akademio, ekzemple estis ellaboritaj aldonoj al la Oficiala Vortaro (lasta estis la oka, aperinta en la Aktoj II, kiu havas la daton 1968-1974, sed raportas lastajn administrajn sciigojn de 1976). Lasta statuta revizio ankoraŭ en 1988. Post 16-jara deĵoro G. Waringhien forlasis la prezidantecon, konfidante al sia posteulo bone organizitan akademion, kun regule ĝustatempe elektataj membroj, kun ne malmultegaj decidoj prenitaj, kaj kun du broŝuroj da "Aktoj" eldonitaj. La Akademio, kiu dum multaj jaroj neniam estis oficiale elirinta per siaj cirkuleroj al la publiko, celis denovan aleksteran kontakton per broŝuroj. La tuj posta periodo bendaŭrinde retrovenis laŭ vidpunkto de reguleco administra: la elektoj estis prokrastitaj unu jaron, cirkuleroj preskaŭ ne plu aperis. Mag. W. Auld estis la prezidanto kaj A. Goodheir la sekretario, sed ĉi lasta demisiis sufiĉe baldaŭ, kaj Auld petis d-ron Bormann plenumi la sekretarian laboron; dum unu jaro kaj duono aperis nenio, la balotoj estis prokrastitaj unu jaron. Tamen eĉ ĉi iom distirita mandato havis sian laboron kun 13 cirkuleroj kaj unu rezolucio.

La cirkuleroj iĝis la ĉefa, paĝokvante, regula eldonaĵo de la Akademio. Dum la du unuaj mandatoj de Prezidanto Albault, postveninta al Auld, inter 1983 kaj 1989, aperis 23 cirkuleroj kun sume 394 paĝoj; estis 20 voĉdonoj pri 162 demandoj, kio devigis la akademianojn intense kaj skrupule labori. Estis starigita asocio "La amikoj de l' Akademio de Esperanto" kiu eldonis bultenon "La leteroj de l' Akademio". Bedaŭrinde kelkaj iniciatoj estas forte ligitaj al unuopuloj, kaj do malaperas kun la malapero de la koncernulo. La forpaso de s-ro Thierry forportis kun si ĉi du lastajn aktivadojn. D-ro Albault gvidis intense laboradon pri la landnomoj, dornoplena kampo, kiun li klopodis plugi kaj prisemi: sed la rikolto estis, kiel antaŭvideble, magra. La popolo, la radiostacioj, la gazetoj solvas siajn vortarajn problemojn surmomente, dum la studadoj de la Akademio daŭras jarojn. Lastatempe la Akademio vidis en siaj vicoj serpentumadon de proponoj pri reformo de la ortografio. Neniun la Akademio prenis serioze, restante ĉiam ĉe iama rezolucio, ke la alfabeto kun siaj supersignoj perfekte kongruas kun la karaktero kaj la spirito de la lingvo. Malneto de alia rezolucio pri permeso de la alfabetoj kiaj la x-sistemo aŭ aliaj elturniĝoj ĉe manko de klavaro kun supersignoj kuŝas jam pli ol unu jaron ĉe la Sekcio pri prononcado, kaj ankoraŭ ne estis akuŝita definitiva teksto submetota al la pleno de la Akademio por voĉdono.

La alsturmo de Internet kaj la komunikado tra la reto kaŭzis ke dum certa tempo la retkuplitoj havis la eblon rapide diskuti. La retkuplado ne estis rapida (nek malmultekosta) por ĉiuj, do la senretaj restis kvazaŭ "senrajtaj": fortranĉitaj el la diskutoj, ja neoficialaj, tamen preskaŭ-decidaj. La akademianoj dividiĝis en du kategorioj: la retkuplitoj kaj la senretuloj. Ĉio oficiala certe plue iradis laŭ la paperpoŝtaj labirintoj, sed la freŝo de la diskuto ne atingis ĉiujn. La rapido de la komunikado ofte kaŭzis ke kelkaj membroj rapide skribis frazojn, kiujn poste ili pripentis, sed kiuj kaŭzis tujajn reagojn, diskutlaŭtiĝon, konfliktojn. Nenio malsama ol en ĉiuj aliaj medioj. Hodiaŭ apenaŭ ankoraŭ unu-du akademianoj estas nekuplitaj al la reto.

Ekzistas, devigaj laŭ la statuto, specifaj taskoj kiujn la Akademio dum sia plena centjara vivo tute neglektis. Art. 2 mencias la verkadon de akademia vortaro, de teknikaj terminaroj, la kontrolon kaj aprobon de tiaj terminaroj verkitaj de aliaj aŭtoroj, revizion de aperintaj verkoj kaj premiadon de la plej bonaj. Akademianoj abunde produktas persone: la kolosa laboro ĉirkaŭ la Plena Vortaro, poste 6 La verkinto de ĉi artikolo siavice aparte ĝojas, ke nun membras en la Akademio ankaŭ dua denaskulo, Prof. Francisko Simonnet (ĝisdatigo: Prof. Simonnet forpasis 21.11.2012).

6 la Plena Ilustrita Vortaro, poste la Nova PIV estis surportata grandparte de akademianoj, sed sub persona respondeco, neniam sub la ŝildo de la Akademio. Aperis grandaj (kompare kun la antaŭaj) vortaroj el la itala, la germana, la franca, la angla, la araba, la hispana, la hungara, aŭ pri komputiko, hejmaj vortoj, etimologio: neniam la Akademio esploris aŭ kritikis ilin. Aperis tuta florado da literaturaj kaj sciencaj verkoj, kiujn premias diversaj institucioj, de Literatura Foiro per sia konkurso "Aŭtoro de la jaro" ĝis la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino per sia "premio Pirlot"; neniam la Akademio de Esperanto elpaŝis per premio aŭ starpunkto. Multon faras la unuopaj akademianoj, sed la Akademio en si mem kapablas nur starigi komisionojn aŭ sekciojn, kies laboro estas tamen kutime kun tre magraj rezultoj. "Aktoj" ne aperas ekde 1991, aliaj eldonaĵoj mankas. En la post-Albault-a estraro, sub prezidanto Bormann, salutindas la unua virino, Perla Martinelli. Sekvis Prezidanto Mattos, kiu plu prezidas kun la sekretariado de Corsetti, siavice prezidanto de UEA. Ĉi persona koincido fortigas la integriĝon de la lingvo kun la movado.7

Kio nun? Unuflanke la ĉeesto de akademianoj kaj de la Akademio kiel institucio iĝas pli videblaj. Publikaj kunvenoj dum la UKoj montras ĝenerale intereson de la publiko al la Akademio en si mem, sed la demandoj, se entute ili estas, tuŝas tute marĝenajn punktojn. Komuna deklaro en 1987 en Graz inter la Akademio de Esperanto, la Akademio Comenius (nun de longe neaktiva) kaj AIS San Marino celis reciproke fortigi unu la alian, sed la triopo restis ĉiam klubeto de malfortuloj. Kunaj rekontiĝoj kun aliaj naciaj akademioj okazis en Zagrebo kaj Göteborg, rande de la UKoj: interesaj prelegoj kaj kontaktoj, sed nenio pli. La lastmandataj estraroj ŝajne limiĝas al rutino: ne okazas voĉdonoj pri lingvaj demandoj, la raportoj estas pli bedaŭrantaj kion oni ne sukcesi fari ol ĝojaj pro la laboro plenumita. Kandidatojn por la direktoreco de sekcioj, samkiel por la estraro oni longe serĉas, sed malofte trovas; tio klarigas ankaŭ la tiom oftan refojan elektadon de la samaj personoj. Al tiu daŭra malabundo aldoniĝis lastatempe kelkaj bizaraj infanecaj sintenoj: iuj kandidatoj retiras sian kandidatiĝon kiam ili rimarkas ke ili devus kunlabori kun tiu aŭ alia kolego; iuj estraranoj demisias meze de sia mandato, lasante sian antaŭe libervole akceptitan laboron sur la ŝultroj de la restantaj gekolegoj; tempo kaj energio estis dediĉitaj al la klopodo forigi akademianon, klopodo poste deklarita kontraŭstatuta. Alia membro, prezentante neniun kaŭzon, forlasas la Akademion nur kelkajn semajnojn post la elektiĝo al naŭjara mandato, senigante la gekolegojn je sia libervole akceptita kunlaboro (la proceduro ne permesas la alvokon de la unua el la neelektitoj). La literatura sekcio, kies tri sinsekvaj direktoroj longe revis pri vivigo, ne sukcesas realigi siajn planojn, certe fascinajn.8 Ĉie mankas laborforto, kvazaŭ la nun prijubileata centjarulo sentus la pezon de la aĝo.

Carlo MINNAJA

7 Ĝisdatigo: la nuna estraro (2020) konsistas el P. Dasgupta, B. Moon, O. Prytz, F. Lo Jacomo. 8 En 2018 aperis kiel persona verko, aŭspiciata de la Akademio de Esperanto, de la Internacia Akademio de la Sciencoj San Marino kaj de la Esperanta PEN-Centro, la jena: Carlo Minnaja, Historio de la Akademio de Esperanto, Itala Esperanto-Federacio.

7