La Cent Jaroj De La Cxefa Ljngva Institucio

La Cent Jaroj De La Cxefa Ljngva Institucio

LA CENT JAROJ DE LA ĈEFA LINGVA INSTITUCIO de Carlo Minnaja Sinsekvo de centjariĝoj ornamas la jaron 2005: UKoj, revuo "Esperanto", plej diversaj lokaj grupoj. Ĉiuj havas sian signifon, sed pleje al strikte difinita kaj limigita komunumo: revuo al sia legantoj, kongreso al siaj fidelaj partoprenantoj, grupo al siaj grupanoj nunaj kaj iamaj. Ĉu estas io kio rilatas senescepte al ĉiuj E-lingvanoj? Eble la nura karakterizo por komunumo kiu identiĝas tra la lingvo estas la firmeco de la lingvo mem: ĉio alia, de la interna ideo al la evoluigo de komuna kulturo, de la interfratigaj kontaktoj ĝis la organizaj bataloj cedas al io konsiderata sankta: la lingvo. Kaj se oni volas ataki alikaŭzan malamikon kun la certeco esti sekvata de la popolo oni atakas lin sur la lingva kampo: "Li malrespektas la Fundamenton!" La Fundamento, kiu konkretiĝis per selekto de la bazaj verkoj rigardataj kiel plej komunuzaj de la lingvanaro, estis sankciita en 1905 de la unua UK. Tiu sama kongreso en sia dua kunsido pri starigo de lingva institucio decidis laŭprotokole: "La Prezidanto demandas la Kongreson, ĉu ĝi konsentas pri la fondo de Komitato simple lingva kun Doktoro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo mem. Tiu propono estas unuvoĉe aprobata." El la protokolo de la 4a kunsido: "(La Prezidanto) legas la nomojn de tiuj personoj, el kiuj konsistos la provizora lingva komitato, kies elekton oni komisiis al Dro Zamenhof, en antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn nomojn, se estas necese, por plenigi la Komitaton." Estis merkredo, la 9a de aŭgusto, je la 9a matene en la teatro. Estis antaŭvidita alia kunsido en la posttagmezo, sed la Prezidanto, s-ro Boirac, proponis, ke tiu kunsido estu la lasta de la kongreso. Ni diru do, ke lasta ago oficiala de la pleno estis ĝuste la nomigo de la membroj de ĉi komitato. El la esprimo "simple lingva" ni deduktas, ke la kongreso volis flankelasi ĉiujn diskutojn kaj pri esperantismo, kiuj montris malkonkordajn poziciojn, kaj pri organizo, kiuj havis plurajn proponojn inter si kontrastajn, sed volis direktiĝi al tio, kio "estas ĉe ĉiuj egala": la lingvo. Bedaŭrinde jam de la unua establiĝo mankas precizeco: la 14-paĝa Oficiala Protokolaro de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, presita en 1905 en Parizo ĉe la Presa Esperantista Societo, je paĝoj 10-12 entenas 95 nomojn el 28 landoj. La Esperantista Dokumentaro, n. 1, 32-paĝa broŝuro presita de la sama pariza societo en 1906 kaj represanta la, laŭaserte, saman raporton entenas 98 nomojn: aldoniĝis parizano Huet kaj tri germanoj, Christaller, Hanauer kaj Meier, dum elfalis la germana profesoro pri astronomio Adolf Schmidt1. La Historio de la Lingvo Esperanto de Privat 1 Aliflanke la Enciklopedio de Esperanto registras Adolf Schmidt kiel membron de la Lingva Komitato jam ekde 1905 ĝis 1930. 1 (Dua parto, 1927) listigas la komencajn 95 nomojn. La Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio de 1935 enhavas tripaĝan mallongan historion de la Lingvaj Institucioj kaj mencias 102 membrojn el 26 nacioj; tio mirigas, ĉar se eblas, ke en fluida situacio iuj membroj aldoniĝis (aŭ estis aldonitaj de Zamenhof) postkongrese kaj tamen rezultis kvazaŭ dumkongrese elektitaj, tre maleblas, ke malmultiĝis la landoj2. Sama teksto estas ripetita en la Jarlibro de 1938. Aktoj de la Akademio 1963-1967 same raportas pri 102 membroj el 26 landoj, Esperanto en Perspektivo (1974) paŭsas la Aktojn. Se tiel konkludiĝis la unua etapo de fondo de lingva komitato (ankoraŭ ne oportunas skribi ĝin majuskle), la akuŝo ne estis sendolora. La reformemo estis suferinta haltigon per la referendumo en 1894, sed ideoj pri reformo de la lingvo daŭre vagadis inter la ĉefaj movadanoj. Tial Beaufront en sia L'Espérantiste "tre varme kontraŭmilitis la ideon fondi lingvan akademion aŭ komitaton esperantistan. Li opiniis, ke tiu rolo de supera lingva aŭtoritato povus aparteni nur al ekstera oficiala korporacio, kiu oficialigus Esperanton. Tial li subtenis per ĉiuj fortoj la iniciaton de sinjoroj Leau kaj Couturat por krei delegacion por elekto de Internacia lingvo"3. Beaufront ne volis, ke granda nombro de personoj havu en la manoj la povon pri la lingvo; li perfekte imagis, ke la amasoj estas konservativaj, kaj ke la lingvanoj estis jam atingintaj kritan mason kiu ne plu permesas esencajn ŝanĝojn de la lingvo: tro da personoj estus devintaj lerni novajn regulojn aŭ novajn vortojn. Pro la sama kaŭzo Zamenhof male volis liberiĝi el la respondeco mastri preskaŭ sola la regulojn: konfidante la lingvon al komitato li ne plu estus sub la premo de la reformemuloj. La tezon de Zamenhof apogis Kabe kaj Bourlet. Iom da konfuzo okazis pro la samtempa diskuto de du proponoj: fondo de lingva komitato kaj fondo de internacia propaganda organizo. Eĉ inter la plej influaj personecoj ne estis konkordo, tiel ke la fondo de internacia asocio, post la morto de la "Ligo" okaze de la malaprobo de la reformoj en 1894, ne trovis tiam konkretiĝon. Restis do sur la tablo nur la demando pri la lingva aŭtoritato. La tezo de Zamenhof venkis en Bulonjo, kaj la E-popolo alprenis al si la rajton direkti la evoluon de la lingvo. La provizoreco solviĝis en la dua kongreso. Jam la 25an de septembro 1905 la unua cirkulero por la organizado de tiom ampleksa komitato komunikis ke "Sro rektoro Boirac laŭ deziro de Dro Zamenhof efektivigos la direktadon de la Lingva Komitato". Tiun situacion laŭ peto de Zamenhof la dua UK formale konfirmis. La regularo pretigita de Boirac estis difinita du jarojn poste, kaj estis akceptita de la 4a UK en Dresdeno. Ĉar la Ido-krizo postulis lingve reprezentan sed rapiddecidan organon, krom la pli kaj pli gigantiĝanta Lingva Komitato estis difinita la ekzisto de Akademio maksimume 18-membra, kiu faru la unuan trastudadon de la lingvaj demandoj kaj nur poste starigu decidproponojn antaŭ la plena Komitato (en 1912 ĝi konsistis el 12 membroj). En Barcelono, 1909, la Komitato konsistas formale el 156 membroj, sed pli ol duono estis ne reprezentata, eĉ ne per delegoj. Plue montriĝas ke kelkaj anoj jam transpasis al Ido kaj agas kontraŭ Esperanto, tamen ili ne volas forlasi la Komitaton. Evidentiĝas do daŭra lukto por la povo ene de la lingvo. Reformistoj ankoraŭ esperas pri reformo en Esperanto konforme al siaj deziroj kaj ne volas forlasi la E-tendaron. Nova propono pri reformoj estis ekzamenita de la Akademio, kiu rifuzis ĉiujn novaĵojn. La lingvo establiĝas definitive. Kelkaj aferoj de la unuaj tempoj estas tamen rimarkindaj. Jam en 1909 aperas la demando pri forstreko de nelaborantaj membroj; aliflanke dum tiu kongreso la Lingva Komitato kunsidas 2 Eĉ dirindus, ke se oni volus kalkuli laŭ la landoj ekzistintaj en 1935 kompare kun tiuj ekzistintaj en 1905, oni devus aldoni Ĉeĥoslovakion, kies loĝantoj en 1905 estis klasataj kiel "aŭstrianoj". 3 El E. Privat, Historio de la lingvo Esperanto, Dua parto, Internacia E-Instituto, Hago, 1927, paĝoj 32-33. 2 kvarfoje kaj la raporto pri la kunsidoj ampleksas pli ol 13 paĝojn. Estas raportataj plej etaj diskuteroj. Fine en 1912 estas aprobita definitiva regularo, kiu difinas Lingvan Komitaton nelimigitan nombre kun la Akademio kiel ĝia supera komisi[on]o el maksimume 18 membroj. En 1913 la anoj de la Lingva Komitato estas 150, el kiuj la Akademio enhavas 13. La lingvoj reprezentataj estas 19, ne plu estas kalkulo laŭlanda. La plendoj ke la Akademio malmulte laboras periode ripetiĝas, sed ne tute prave. La problemo de la supersignoj estas preskaŭ la unua pritraktata, sen solvo alia ol la ĝisnuna: la supersignoj restis. La Akademio tre singarde alpaŝas al la oficialigo de novaj vortoj. Tiun singardemon nun oni prisarkasmus, ĉar la nuna lingvanaro estas tro fortika por povi cedi antaŭ bizaraj misproponoj; sed tiam oni sentis tre konkretaj kaj la riskon igi Esperanton malfacila, tro laboriga ĉe lernado pro abundo da diversnuancaj radikoj, kaj la timon, ke tio povas forlogi lernantojn al aliaj projektoj. La Lingva Komitato havis sian organon en la "Oficiala Gazeto Esperantista", kune kun la "Konstanta Komitato de la Kongresoj" kaj la "Esperantista Centra Oficejo". En ĝi aperis la jaraj raportoj kaj la raportoj de sekcioj aŭ komisionoj, plus iuj lingvaj konsiloj ĉefe prenitaj el malnovaj lingvaj respondoj de Zamenhof; sed post sia sin-fortira parolado en Krakovo en 1912 la Majstro fakte ne plu rolis entute ne nur en la movado, sed eĉ en la lingvo. La povon estis prenintaj aliaj. La Ido-krizo estis superita kaj preskaŭ forgesita, unu ĉefa referenca personeco ne plu estis bezonata. La unua milito kaj la morto de Boirac en 1917 kaŭzis interrompon de la funkciado de la Lingvaj Institucioj, kiuj denove akiris prezidanton en 1920, kun lingvisto Théophile Cart. La "Gazeto", financita de generalo Sebert, rezistis ĝis 1922; post la morto de la financinto la Lingva Komitato havis malfacilaĵojn kaj iel refirmiĝis kun la starigo de la Internacia Centra Komitato kaj poste de la Internacia Esperanto-Ligo. Inter 1926 kaj 1938 aperis dek du jarlibroj kaj inter 1929 kaj 1933 ses "Oficialaj Bultenoj". En 1934 la "Bulteno" estis anstataŭata de periodaj cirkuleroj titolitaj Oficialaj Sciigoj de la Akademio. Kiu rigardas la detempaltempan evoluon de la Lingva Komitato povus noti iujn apartajn punktojn. La Jarlibro 1929 enhavas "Regularon" kiu en la unua artikolo (Celo) diras: "Neniel la Fundamento nek la Lingva Komitato povos esti baro por la normale evolucio de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas." La Jarlibro 1935 enhavas "Statutaron" (tiele!) kaj "Internan Regularon". La Statutaro en la "celoj" parolas pri "la konservado de la fundamentaj principoj de Esperanto", do la majusklalitera Fundamento kiel triverka kolekto ne rolas entute. La lingvanaro ne plu bezonas alkroĉiĝi al malmultaj bazaj verkoj, sed rekonas ke ekzistas iuj "fundamentaj principoj". Al iuj principaj demandoj la Lingva Komitato dediĉis plurfoje siajn energiojn.

View Full Text

Details

  • File Type
    pdf
  • Upload Time
    -
  • Content Languages
    English
  • Upload User
    Anonymous/Not logged-in
  • File Pages
    7 Page
  • File Size
    -

Download

Channel Download Status
Express Download Enable

Copyright

We respect the copyrights and intellectual property rights of all users. All uploaded documents are either original works of the uploader or authorized works of the rightful owners.

  • Not to be reproduced or distributed without explicit permission.
  • Not used for commercial purposes outside of approved use cases.
  • Not used to infringe on the rights of the original creators.
  • If you believe any content infringes your copyright, please contact us immediately.

Support

For help with questions, suggestions, or problems, please contact us