La Ondo de Esperanto Internacia sendependa magazino en Esperanto. 2019. №1 Bonan Jaron 2019! Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto Internacia sendependa magazino en Esperanto. 2019. №1 (291) Ekde 2017 La Ondo de Esperanto aperas nur elektronike, kiel bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Aperas ĉiumonate, krom aŭgusto. Senpaga literatura suplemento jarfine. Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov. Refondita en 1991. Eldonas kaj administras: Halina Gorecka Redaktas: Aleksander Korĵenkov Konstantaj kunlaborantoj: Paweł Fischer-Kotowski (vicredaktoro), Peter Baláž, István Ertl, Irina Gonĉarova, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵen- kov, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵa jevo, Sergio Pokrovskij Poŝta adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando Retpoŝtaj adresoj: [email protected], [email protected] Retejoj: http://esperanto-ondo.ru, http://sezonoj.ru Perantoj. Vidu la liston sur p. 71-72. Abontarifo por 2019 Internacia eŭra tarifo: 15 eŭroj Internacia dolara tarifo: 17 usonaj dolaroj Pollando: 60 zlotoj Ruslando kaj Belarusio: 850 ruslandaj rubloj Anonctarifo Plena paĝo: 50 eŭroj (3000 ruslandaj rubloj) Duona paĝo: 30 eŭroj (1800 rubloj) Kvarona paĝo: 15 eŭroj (900 rubloj) Okona paĝo: 10 eŭroj (600 rubloj) Triona rabato pro ripeto. Donacoj: La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia UEA-konto “avko-u” ĉe UEA. Recenzoj: Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso. Represoj: Oni povas represi tekstojn kaj bildojn nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto. “La Ondo de Esperanto” (Волна эсперанто). 2019, №1 (291). Ежемесячный журнал на языке эсперанто. Журнал зарегистрирован Министерством Российской Федерации по делам печати, телерадиовещания и средств массовых коммуникаций. Свидетельство о регистрации ПИ №77-9723. Учредитель и издатель: Горецкая Г. Р. Редактор: Корженков А. В. Подписано в печать: 1 января 2019 г. © La Ondo de Esperanto, 2019 2 En ĉi tiu numero Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto . 2 En ĉi tiu numero . 3 Temo .......................................................................5 Paweł Fischer-Kotowski . Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018 . .. 6 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2018 . 7 Tribuno .....................................................................8 Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018 (Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Francesco Maurelli, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Zhang Ping, Łukasz Żebrowski) . 9 Eventoj ....................................................................19 Povilas Jegorovas . Kongreso en Kaŭno: renkonte al la centjariĝo de LEA . 20 Ronaldo . Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo . 23 Katalin Kováts . Zamenhof-puzlo vendita kontraŭ pli ol 12 mil eŭroj . 24 Paweł Fischer-Kotowski . Zamenhofa naskiĝtago en Bjalistoko kaj Grodno . 25 Johann Pachter . Vieno: En la Pola Instituto . 26 Chen Ji . Ekspozicio kaj festkunveno en Pekino . 27 La unua islama Zamenhofa festo . 28 Arikapalli Girdhar Rao . BEK-18: Babilado, kantado, kaj nova Estraro . 29 Davis López Rueda . Tio estas Esperantujo: diverseco kaj efika komunikado samtempe . 31 Irina Gonĉarova . La 13a Moskva Lingva Festivalo: novaj perspektivoj . .. 34 Povilas Jegorovas . Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET . 36 Antanas Visockas . Ekskursa programo de BET-55 . 38 Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov . BET-55: Kontribuo de Vytautas Šilas . 39 Bert Schumann . AŬTUNE en la Esperanto-kastelo . 40 Pierre Oliva . Staĝo en Provenco . .. 41 AlKo . Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo . 41 Humphrey Tonkin . Speciala jaro, kun specialaj dankoj! . 42 Povilas Jegorovas . BET-55 vekas grandan intereson . 42 Koncize (11 informoj) . 43 3 Arkivo .....................................................................44 Aleksander Korĵenkov . Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2019 . 45 Vytautas Šilas . Tutanime por Esperanto . 46 Kulturo ....................................................................54 Jack London . Sanon al la viro sur la glitvojo (Tradukis el la angla Thierry Tailhades) . 55 Nikolao Gudskov . Esperantistoj ekkomprenis la rumanan! (Recenzo: Ioan Slavici . La muelilo de la fortuno) . 62 Unesko-Kuriero celebras la Tagon de Homaj Rajtoj . 63 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov . Kristnaska donaco de La Ondo . 64 Flo Martorell . Tro: nova bitalbumo aperos la 12an de januaro . 65 Ricevitaj gazetoj . 65 Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70a eldono . .. 66 Forpasis Gianfranco Molle kaj Baldur Ragnarsson . 67 Mozaiko ...................................................................68 Valentin Melnikov . Pisemismo . 69 István Ertl . Spritaj splitoj kaj preskeraroj . .. 70 Kiel aboni La Ondon . 71 Kovropaĝo: La organizantoj de la 13a Moskva Lingva Festivalo: Anton Somin, Irina Gonĉarova, Vladimir Fajer, Anastasija Golc, Igor Mokin, vd. p. 34-35. (Foto: Aleksej Bobrinjov) Ni en la reto: La Ondo de Esperanto: http://esperanto-ondo.ru/Ind-ondo.htm Abono 2018: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Elŝuteblaj libroj: http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php Novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Radio Esperanto: http://radio.esperanto-ondo.ru/ Halina en FB: https://www.facebook.com/halina.gorecka.3 Aleksander en LJ (ruse): http://sezonoj.livejournal.com/ Ruslingva informretejo: http://rusa.esperanto-ondo.ru/ 4 Temo La japana esperantisto Hori Jasuo estas elektita kiel la Esperantisto de la Jaro 2018. Li estas la dua sinsekva Azia ricevinto de ĉi tiu honora titolo. Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperant- isto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep- pel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016) kaj Trezoro Huang Yinbao (2017). En 2018 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 21a fojo. Ĉi-jare 18 kandidatigantoj proponis 22 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn: Hori Jasuo .............11 voĉoj Halina Gorecka .......5 voĉoj Carlo Minnaja ..........4 voĉoj Peter Baláž ..............3 voĉoj Kvar kandidatoj ricevis po du voĉojn, tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. Hori Jasuo, 77-jara universitata instruisto el Japanio, eksa estrarano de Japana Esperanto-Instituto (1993–2014) kaj de UEA (2007–2010), redaktoro de La Revuo Orienta kaj poste de Esperanto en Azio, prezidanto de Komisiono pri Azia Esper- anto-Movado (KAEM) en la jaroj 2001–2006 estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2018 pro la lanĉo kaj daŭra funkciigo de la populara legoprojekto “Esperan- to-Sumoo”, kiu en novembro 2018 atingis la 55an sesion kun pli ol 300 legemuloj el 33 landoj, kaj pro la regula verkado kaj eldonado de la esearo Raportoj el Japanio, kies 21a volumo aperis ĉi-jare ĉe lia eldonejo Horizonto. Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2018, Hori Jasuo! Paweł Fischer-Kotowski sekretario Legu pli detale pri la projekto La Esperantisto de la Jaro: http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm 6 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2018 Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto Renato Corsetti (Britio): eksprezidanto de UEA István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI Anna Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Katalin Kováts (Nederlando):
Details
-
File Typepdf
-
Upload Time-
-
Content LanguagesEnglish
-
Upload UserAnonymous/Not logged-in
-
File Pages30 Page
-
File Size-