Terminologiaj konsideroj Jan Werner K A V A - P E C H ENHAVO Anta ŭparolo A. Ĝenerale pri faka apliko de Esperanto kaj pri terminologio 1. Kulturo de komunikado 2. Ĉu konflikto inter vorto kaj nocio? 3. Perspektivo de planlingvo en scienco kaj te ĥniko 4. Apliko de Esperanto en la faka agado 5. Takse pri scienco, lingvo kaj terminologio 6. En Bad Saarow pri la scienca-te ĥnika apliko de Esperanto 7. Terminologiaj instigoj el Bad Saarow 8. Nuntempaj tendencoj en la maniero de nomumado 9. Dan ĝero de pragmata sperto en terminologio de planlingvo Terminologiaj principoj 10. Kompilante terminaron ni procedu kolektive 11. Faklingvaj principoj de vorta elekto kaj formigo 12. Stabiligo kaj normigo de terminaro 13. Antinomio de termina hejmeco kaj internacieco 14. Distingi kvalitojn en rilato de nocio kaj nomo 15. La klasifiko de nocioj 16. Difinoj en rilato al organizo kaj aran ĝo de terminara vortaro C. Leksikaj observoj kaj instigoj 17. Nocio akompanata per nom-problemo 18. El la anta ŭparolo al Matematika vortaro 19. Ĉu vere oblongo estas nekvadrata ortogramo? 20. Pri matematika termino grafo 21. Pri stuko kaj stukista metio 22. Terminologia analizo de la vortoj plafono kaj planko 23. Terminiga procedo en Esperanto. Pri la nocio truso 24. Pri la terminoj streno kaj streni ĝo en la terminaro de IFEF 25. Kio estas tegmenta lukarno ? 26. Terminologia sistemigo kaj klasifiko de flekse streĉataj konstruelementoj 27. Pri balko kaj trovoj de Bernard Golden 28. Meditado pri konzolo kaj kantilevro 29. Kompletigu vian vortaron per laminato 30. Buldozo – ekzemplo de nekonvena nomo 31. Medite pri terlaboraj ma ŝinoj 32. Ni revenu al rekta kurento 33. Pri panel-diskuto D. Prilingvaj konsideroj 34. Pse ŭdoelementoj en Esperanto 35. Kunmetitaj vortoj estas elastsencaj 36. Pri la verba aspekto 37. Pri verbaj adjektivoj celaj kaj agaj 38. Diferencigo inter adjektivoj rilataj kaj kvalitaj E. Esperanta terminaro de terminologia fako Enkonduko Terminaro 1 Lingvo kaj realo 2 Nocio 3 Klasifiko – rilatoj kaj nocio-sistemoj 4 Difinoj 5 Nomindikoj, formo de terminoj 6 Kreado kaj taksado de terminoj 7 Terminologia laboro 8 Terminologiaj produktoj 9 Terminologiaj datenoj Uzita literaturo Esperanta indekso Antaŭparolo En la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento mia profesio min venigis en medion ekster centroj de la esperanta movado en tiama Ĉeĥoslovakio. Izolita, mi turnis mian atenton al la faka apliko de Esperanto. En tiu direkto estis por mi grava impulso la partopreno en la 51-a Universala Kongreso en Budape ŝto, okazinta en la jaro 1966. Tie mi konati ĝis kun vasta te ĥnikista kolegaro, precipe la hungara (Antal Münnich, Ottó Haszpra, Árpád Máthé, Frederiko Bors, iom poste Iván Bujdosó k.a.). Tuj mi eklaboris en tiam fondata Teknika Ligo de ISAE gvidata de F. Bors. En Ĉeĥoslovakio kunlabore kun la ar ĥitekto Josef Drlík el Prago ni fondis te ĥnikistan sekcion ĉe la Ĉeĥoslovaka Esperanto- Komitato, aganta kadre de la Kleriga Instituto en Prago, kaj fine de la sepdekaj jaroj ni komencis la serion de konataj seminarioj kaj konferencoj „Apliko de Esperanto en scienco kaj te ĥniko“ (AEST). Esprimado de fakaj temoj, precipe la te ĥnikaj, estis tre malfacila, ĉar en Esperanto mankis nomoj por multaj e ĉ banalaj nocioj. Jam ekde fino de la sesdekaj jaroj mi pro tio komencis okupi ĝi pri terminologio. Kiel amatoro mi pene trovadis fakan literaturon, unue la ĉeĥan kaj slovakan, poste la rusan kaj germanan kaj fine anka ŭ la noromojn ISO (n-roj 704, 860, 919,1087). Ekde fino de la sepdekaj jaroj mi jam aktivis parole kaj skribe pri la aferoj ligitaj al speciala lingvo de fakuloj. La tekstoj estis sporade publikigataj, sed ofte ili atingadis nevastan publikon. Pro tio mi decidi ĝis parton de ili nun prezenti al la publiko en la formo de kolekto. Pioniraj jaroj de la esperanta terminologio ja ankora ŭ da ŭras, tiu agadsfero estas longtempe kvaza ŭ sor ĉita. Kolektinte la tekstojn mi konscias ilian partan terminan nekoherecon, ili ja la ŭ sia esti ĝo prezentas relative longan tempan disetendon, en kiu terminoj propraj al la terminologia fako evoluadis. Kaj ne nur en Esperanto. La koncernaj normoj de International Organization for Standardization ( ISO ) jam kelkfoje ŝan ĝiĝis, laste en la jaro 2000. Instigita de la eldonisto mem, mi observis la aktualan staton kaj nove prilaboris la esperantan terminaron de la fako. La rezulto trovi ĝas fine de tiu ĉi kolekto. Por ke la tekstoj estu termine harmoniaj, mi reviziis ilin kaj akordigis la ŭ la nuna stato de terminologio vidata pere de miaj kriterioj. La movado beda ŭrinde ne havas organon, kiu kolektive priju ĝadus terminarojn kaj deklarus ilin normoj, kiun mi povus konsulti. Mi mem decidi ĝis ne plu uzi la polisemian termionon indico kaj akceptas la terminon karakteriza ĵo, konservante anka ŭ la Wüster-an „karakterizan signon“. Anstata ŭ la komunuzaj speco, speca nocio, mi ekuzas pli fakecajn specio, specia nocio (baza sistematika unuo, subdivido de genro, konsistanta el la tuto de la individuaj objektoj, similaj inter si escepte de iu limiga karakteriza ĵo). Kun miro oni povas konstati, ke la Terminologia gvidilo de Heidi Suonuuti en la traduko de Sabine Fiedler evitis la nociojn „specio“ kaj „specia nocio“ kaj uzas sole „subordigita nocio“. Miaopinie ne estas eble el la terminaro specion ( species ) elimini. Koncerne la sinonimajn duopojn „enhavo – intensio“ kaj „amplekso – ekstensio“ mi notas, ke mi ne renkontis kolegon, kiu preferas la formojn intensio kaj ekstensio, malgra ŭ ilia harmonieco rilate al la novaj formoj de ISO (angle: intension , extension ). Tamen, por subjektive ne bremsi terminan „globali ĝon“, mi en la terminaron enmetas amba ŭ, sciante pri nedezirata sinonimio. Koncerne la kolekton mi esprimas mian deziron, ke ĝi atingu vastan publikon, veku interesi ĝon pri terminologio kaj, precipe, ke tiu interesi ĝo estu sekvata per kvalifiki ĝo de esperantistaj vortfarantoj kaj per establi ĝo de kvalifikita organo sekvanta la linion de ISO al vera planlingva karaktero de la speciala (faka) lingvo Esperanto ( special language ), konsista ĵo de Esperanto universala. Decembro 2003 La a ŭtoro A. Ĝenerale pri faka apliko de Esperanto kaj pri terminologio 1 Kulturo de komunikado La kunligo de la vortoj kulturo kaj komunikado eble ne estas unuavide klare komprenebla, ĉar kulturon ni vidas unuavice en la sfero de artefaktoj. Tamen la latina „cultura“ origine signifis klerigadon, kulturadon en la senco de nobligo. Ĝi estas tre proksima al la latina „cultus“, kiu signifas estimon kaj samtempe kulturitan kampon kaj regionon, nobligadon de spirito, de vivstilo. Kulturo de komunikado atestas pri ties kvalito. Enkonduko Amaskomunikiloj de la tria milenio, bazitaj sur la elektronika principo, estas altnivelaj kaj samtempe potencaj. Uzado de tiu potenco por monologoj povas esti certagrade misa, ĉar aplikebla profite por plej diversaj personaj interesoj. Kultura komunikado nepre devas respekti interesojn de du subjektoj de komunika akto: de elsendanto (parolanto) kaj de ricevanto (a ŭskultanto). E ĉ monologa mesa ĝo kalkulu kun nemuta akcepto, kun e ĥo, kiu kvalite ŝan ĝas kaj altigas monologon al spontana dialogo. La ricevanta partoprenanto de dialogo rajtas akcepti enhavon de mesa ĝo, modifi ties enhavon, esprimi sian propran starpunkton, rifuzi la enhavon, eventuale tialigi sian ju ĝon. Estas necese respekti la rajton je e ĥo, kies formoj povas esti variaj. Kulturo de komunikado supozas do spontanan a ŭ celatan dialogon, kiu okazas helpe de lingvo, kiu per sia kultureco garantias adekvatan precizecon kaj estetikajn kvalitojn. Eblas do konstati, ke kulturo de lingvo premisas kulturon de komunikado. En la sekvanta teksto estas montrite, ke ĝuste la precizeco de plene naturaj lingvoj estas certa obstaklo precipe por internacia komunikado, ke ofte ka ŝita troa polisemio de libere evoluintaj lingvoj povas ĝeni facilan interkompreni ĝon. Planata lingvo, bazita sur naturaj lingvoj, estas cel ŝtupo, kiun la homaro bezonas. Fakulaj esperantistoj devus tion konscii kaj al tiu cel ŝtupo gvidi siajn evolupa ŝojn. La E ŭropa Konsilantaro kaj la E ŭropa Unio lan ĉis la E ŭropan Jaron de Lingvoj 2001 kun la celo kura ĝigi la e ŭropanojn lerni lingvojn de aliaj nacioj. Evidentas, ke la alvoko ne akcentas nuran te ĥnologian facon de lingvo kiel interkomprenilo, sed komprenas nacian lingvon kiel komponenton de nacia kulturo kaj kiel neapartigeblan aspekton de komunikanto, same kiel de koncerna nacia lingva komunumo. La alvoko certe agitas por pluekzisto de naciaj lingvoj. Tamen la ekposedo de dua lingvo, do fremda lingvo, ne estas akompanata per plena akcepto de fremda kulturo kaj pensmaniero. Fremda lingvo, lernita post la gepatra, estas pli-malpi nur sobra ilo por interkompreni ĝi, kiu portas en si certajn barojn, se uzata en internacia dialogo. Motivigo de esperantistoj por persisti Anglaj fakuloj el la sfero de lingvistiko anta ŭtempe konstatis interesan reala ĵon. Helpe de ekzaktaj metodoj ili elektis 500 plej frekventatajn vortojn en la angla lingvo kaj trovis, ke al ili estas eble atribui pli ol 14 000 diversajn signifojn, do pli ol 28 signifojn por ĉiu vorto. Oni konscias, ke tio prezentas enorman spacon por erara interpreto de ĉiu vorto. Ĉiu ja povas al kiu ajn vorto alju ĝi alian signifon. Por minimumigi konsekvecojn de erara interkompreni ĝo estas tre grava senpera kontakto, okazo meti demandojn kaj ricevi respondojn, ser ĉi kaj en dialogo trovi pli klaran komprenon de problemoj, aferoj, cirkonstancoj. Ĥaoson ne eblas elradiki plene Estonto elrevita sur la sojlo de la tria milenio estas markita per la anglalingva hegemonio, kiu estas, dume, de la publiko akceptata relative facile. La angla minacas fari ĝi oficiala lingvo internacia. Ĉu indas paroli pri minaco? En la socipolitika sfero estas iom a ŭdebla modesta avertado koncerne lingvan diskriminacion de alinaciaj civitanoj kaj ties kulturoj. La motivigo por persisti nin direktu al lingva precizeco unuflanke kaj lingva elasteco duaflanke en gradoj optimumaj, distingi ĝantaj de ennatura ĥaoso. Amba ŭ, la precizeco kaj la elasteco, estas por bonkvalita homa lingvo necesaj.
Details
-
File Typepdf
-
Upload Time-
-
Content LanguagesEnglish
-
Upload UserAnonymous/Not logged-in
-
File Pages180 Page
-
File Size-