Esperanto­movado en landoj de Eŭropa unio ĉirkaŭ la jaro 2010 Redaktis: Zlatko Tiljar Teknike aranĝis: Mario Vetrih Eldonis: Eŭropa Esperanto­Unio Bruselo 2013 2 Enhavo Enkonduko...............................................................................................5 La Aŭstra movado....................................................................................7 Belga Esperanto­movado.........................................................................9 Brita Esperanto­movado........................................................................13 Esperanto en Bulgario...........................................................................15 Esperanto­movado en Ĉeĥio .................................................................19 La Esperanto­movado en Danio............................................................25 Esperanto en Estonio.............................................................................31 La Finnlanda movado............................................................................33 La Francia Esperanto­movado...............................................................37 Germana Esperanto­asocio....................................................................45 La esperantista movado en Grekujo......................................................51 Esperanto­movado en Hispanio.............................................................57 Esperanto­movado en Hungario............................................................61 Irlanda Esperanto­movado ....................................................................63 Pri la situacio de Esperanto en Italujo...................................................67 Kroatia Esperanto­movado....................................................................71 Esperanto­movado en Latvio.................................................................77 Esperanto en Litovio..............................................................................81 Esperanto en Luksemburgio..................................................................85 Malta Esperanto­societo 50­jaraĝa .......................................................89 Esperanto en Nederlando ......................................................................93 Pola Esperanto­asocio – sojle je ĝeneralaj ŝanĝoj ................................97 Portugala Espearnto­movado..............................................................105 Rumania Esperanto­movado................................................................111 Esperanto en Slovakio.........................................................................117 Slovenia Esperanto­movado................................................................121 Esperanto en Svedio............................................................................125 3 4 Enkonduko En la jaro 2010 Renato Corsetti proponis aperigadon de artikoloj pri unuopaj landaj movadoj en Eŭropa Bulteno kiun mi redaktas. Mi entuziasme akceptis la proponon kaj startigis la serion. Ekde julio 2010 ĉiu numero aperigis unu artikolon. Tamen en kelkaj numeroj ĝi ne aperis, aparte ĉe la fino (en 2013) pro malfacileco trovi artikolantojn en kelkaj landoj. Sed la projekto tamen sukcese finiĝis en majo 2013. Kolektigis 27 artikoloj pri Esperanto­movadoj en ĉiuj EU­landoj krom en Kipro, kie la movado nur en tiu ĉi jaro (2013) ekaperetis. Ni havas informon pri okazigita unua E­kurso en tiu lando. Nun ni aperigas komence en formo de e­libro ĉiujn tiujn artikolojn laŭ la alfabeta listo de la landaj nomoj kaj kredas ke ĝi estos grava superrigardo de la E­movado en EU ĉirkaŭ la jaro 2010 kaj oni povos kompari la staton kun la situacioj en la estonteco. Oni povas vidi en pluraj landoj descendan evolulinion kaj ofte pesimismom en la opinioj de verkintoj, ja en nia epoko la E­movado malkreskas. Laŭ mi tio estas nur ŝajna fenomeno ĉar ne temas pri malkresko de la Movado sed pri kompleta ŝanĝo de la socia funkciado kadre de nova informadika epoko. Se oni entajpas al guglo la vorton Esperanto, ĝi tuj trovas 100 milionojn da trafoj! Tio montras ke Esperantistoj ege vigle funkcias en la reto ideala medio por ili, sed ke samtempe ŝrumpis la klasika organizmodelo kiam la E­movado funkciis ĉefe en societoj kaj kluboj. Ĝuste tial ĉi tiu libro estas grava, ĉar ĝi estas turnpunkta dokumento: kia estis la movado en la fino de klasika vivanta socio komparata kun la postaj virtualaj socioj. Zlatko Tiljar 5 6 La Aŭstra movado Esperantistoj ekzistis en la Aŭstro­Hungara Monarkio tuj post la apero de la krea verko de doktoro Zamenhof en la jaro 1887. Sed la unua organizita vivo kadre de la nova lingvo fondiĝis antaŭ 110 jaroj (en 1901), kiam la unua aŭstra (tiele!) Esperanto­klubo inauguriĝis en la ĉefurbo de Moravio, Bruenn­ Brno. La centjariĝo estis solene celebrita antaŭ 10 jaroj en la malnova gotika urbodomo de Brno ĉeeste de geesperantistoj de ambaŭ lan­ doj. Aŭstrio kontribuis al la tutmonda E­movado ĝis nun 4 Universalajn Kongresojn (1924, 1936, 1970, 1992), pli ol kiu ajn unuopa lando de la mondo. Post la Unua Mondmilito kaj la disfalo de la Aŭstro­Hungara Monarkio la ak­ centon pri la E­o movado donis la laboristaj esperantistoj, kies ano Franz Jonas en la ses­ dekaj jaroj elektiĝis prezidento de Aŭstrio. La dividiĝo politika en Aŭstrio montriĝis ankaŭ en la Esperanto­sfero: La burĝdevena Hugo Steiner sukcesis krei la "Internacian Esperanto­Muzeon Vieno" en 1927, kiu eniris la korpuson de la Aŭstria Nacia Bibliote­ ko en la jaro 1929, tiamaniere efektive "eternigita". Ĝi transvivis la nazian tempon preskaŭ sendamaĝe. Post la Dua Mondmilito rekolektiĝis la iamaj batalantoj, sed restis reeĥoj de la divido politika, kio kondukis al skismo: la refondita post la milito AEF (Aŭstria Esperantista Federacio) spertis en la sesdekaj jaroj proponojn de la pli junaj membroj sub gvido de dipl.ing. Hermann Schalk kaj kunuloj de la Viena Esperanto­ Junularo, nome de novaj konceptoj pri subteno amasa de la afero de Esperanto. La intertempe aĝiĝinta es­ traro de AEF ne povis akordiĝi kun la "junuloj", kaj sekve de tio kreiĝis AEM (Aŭstria Esperanto MSidejo poŝta estis la Inter­ nacia Esperanto­Muzeo, kie la sekretario Herbert März estis kunlaboranto. La di­ rektoro de la Esperanto Muzeo d­ro Walter Hube deklaris al mi kiu petis lin pri kontribuo al la 100­jara jubileo de Esperanto, ke li 7 tiam ne plu estos aktiva pro pensiiĝo kaj ne plu intencas iele kontribui al la afero. Tio instigis min demandi al la ministerio pri sciencoj pri la posteula proceduro. Montriĝis, ke estis intenco, nuligi la Esperanto­Muzeon kiel apartan kolektaĵon kaj enigi ĝin en la ĝeneralan Nacian Bibliotekon. Mi protestis, konstatante, ke ekzistas kandidatoj por postsekvi sinjoron Hube kaj tio finfine kondukis al oficiala alvoko de kandidatoj, je kio la nuna direktoro de la muzeo Mag. Herbert Mayer anonciĝis. Estis aliaj kandidatoj, inter ili la plenmerita magistrino Helga Farukuoye, kiu poste dungiĝis kiel scienca kunlaborantino, kiu prizorgis la diĝitigon de la trezoro de la Esperanto­muzeo sub la titolo "Trovanto". La Muzeo estas unika en la Esperanta mondo, ĝi estas centro de esplorado kaj scienca komunikado kaj organizas ankaŭ rilatajn konferencojn kaj simpoziojn. Sendube ĝi estas, nun de kelkaj jaroj sub nova tegmento en la palaceto Mollard en Herrengasse, centra punkto de aktivecoj de esperantistoj, ĉiam rilate al la celo de la Muzeo. AEF renomiĝis antaŭ nelonge. Nun anstataŭ "Esperantista" staras "Esperanto". AEM mortis pro morto de sia proponin­ taro. Nun nova skipo manaĝas la federacion. AEF estas atingebla per sia retadreso: [email protected] . En la sesdekaj jaroj fondiĝis forta junulara grupo en urbo Graz, kie fondiĝis ankaŭ Aŭstria E­Junularo. Organizinte plurajn internaciajn aranĝojn kaj E­kursojn la agado de AEJ kulminis en 1971 kiam en Graz estis organizita TEJO­kon­ greso. En la sama urbo en 1987 okaze de la 100­jariĝo de Esperanto okazis konferenco de Neŭtrala E­Movado kiun tiutempe prezidis Ivo Lapenna. Multa laboro estas farata interrete. Tamen okazas ankaŭ personaj renkontiĝoj (Vienaj kunvenoj monate), en 2008 julie okazis interregiona renkonto en Wörgl (Tirolio). Aktivado ekzistas nun aparte en Graz (kie pastro d­ro Florian Mayer celebris primican meson en Esperanto je la 6a de augusto), sed ankaŭ en aliaj lokoj de Aŭstrio. Hans Michael Maitzen 8 Belga Esperanto­movado La Ĝenerala Kunveno de "Belga Esperanto Federacio" (BEF) por 2011 okazis en Loverval la 26­an de marto 2011. Loverval situas 5 km sude de Karloreĝo (Charleroi). BEF estas la belga organizo agnoskita de UEA (ĉar UEA nur agnoskas naciajn organizojn) sed ĝi fakte estas reale senpova kaj estas nur kupolo de la tri regionaj memstaraj grupoj kiuj efektive aktivas en Belgio: FEL en nederlandlingva Flandrio, APE en franclingva Valonio, kaj EBG en dulingva Bruselo. Se FEL, APE, kaj EBG funkcias kiel "asocioj sen profitaj celoj" (ASPC) kun leĝaj statutoj, BEF estas nun fakta asocio, kvankam ĝi ankoraŭ principe sekvas la statutojn de la epoko kiam BEF ankaŭ estis ASPC. Fakte en Belgio ne plu estas interese ekzisti kiel tutnacia organizo, ĉar nur regionaj organizoj rajtas ricevi subvenciojn: FEL de la flandra registaro, APE de la valona registaro kaj EBG de la Franclingva Komunumo. Konsiderante tion oni povas demandi ĉu BEF havas alian celon ol servi kiel nacia reprezentanto por UEA. Feliĉe ne! Ĉar la jarkunveno de BEF estas la sola oficiala okazo por ĉiuj belgaj grupoj kune kunveni kaj interŝanĝi informojn pri iliaj propraj agadoj. En 2011 partoprenis la Ĝeneralan Kunvenon de BEF 18 aktivuloj kaj 15 petis senkulpigon.
Details
-
File Typepdf
-
Upload Time-
-
Content LanguagesEnglish
-
Upload UserAnonymous/Not logged-in
-
File Pages131 Page
-
File Size-