Sennacieca Revuo n-ro 148 2020 Sennacieca Asocio Tutmonda

Supplément au n° 11-12 (1385-1386 ) de Sennaciulo ISSN 1248-2293 Sennacieca Revuo estas eldono de SAT

Asocia sidejo de SAT 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio Telefono : (+33) 09 53 50 99 58 [email protected] www.satesperanto.org Poŝtkonto : SAT n-ro 1234-22 K, Paris IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 ; BIC : PSSTFRPPPAR Konto de SAT ĉe UEA : satx-s Konto de SAT ĉe PayPal : [email protected]

Plenum-Komitato de SAT Prezidanto : Vinko Markovo Vic-prezidanto : Pedro Sanz Sekretario : Diana Riŝar Kasisto : Bruno Henry Vic-kasisto kaj eldonestro : Guy Cavalier Ceteraj membroj : Paz (Jung Hyunsoo), Dieter Rooke, Dominiko Simeone Reprezentantoj de SAT en la LEA-Komitato : Paz kaj Dieter Rooke

Sennacieca Revuo Redaktoskipa kunordiganto : Vinko Markovo Enpaĝiganto : Serĝo Sir’ Ceteraj redaktantoj : Gary Mickle, Rob Moerbeek, Grazina Opulskiene, Marcelo Redulez, José María Salguero (Kani), Pedro Sanz, Rikardo Schneller, Franciska Toubale

Kontribuojn por ambaŭ gazetoj sendu elektronike al [email protected] aŭ paperpoŝte al SAT-Amikaro : 132-134 boulevard Vincent-Auriol, FR-75013 Paris, Francio

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem. Publikigo de artikolo ne signifas, ke ĉiuj redaktoskipanoj konsentas pri ĝia enhavo. Ricevitajn manuskriptojn oni ne resendas.

Imprimépar : TROIS A, 4 rue Theodule-Ribot, FR-75017 Paris. Parution annuelle. Aperas ĉiujare. Le directeur de la publication : Guy Cavalier

Abonnement annuel — Jara abono : Francio 39 eŭroj Autres pays — Aliaj landoj : vidu la detalojn en la kotiztabelo presita en Sennaciulo. Depôt legal à la date de parution : n-ro CPPAP 0525 G 86567

Suppl. au n° 11-12 1385-1386 de Sennaciulo

2 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Enhavtabelo

1 Enkonduka bildo al «La laborista komponanto de la esperantismo» (vidu sube) 2 Kolofono 4 Enkonduko Redaktoskipo 5 Tragedio de anarkia bolŝevisto LI Danyang kaj LIU Jian 12 50-a datreveno de la Hispana Revolucio Eduardo Vivancos 20 Morgaŭ matene Anne Wadman 24 Albanio : la sola eŭropa lando sen Tomasz Kamusella antisemitismo 38 Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo Hori Jasuo 42 Historia studo pri la japana politiko pri Miyazawa Naoto lingvoj 50 Persona bilanco pri Germana Demokrata Detlev Blanke Respubliko 54 La laborista komponanto de la esperantismo Georgo Lagranĝ’ 63 Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova Vinko Markovo renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado

Kovrilpaĝo Parto el la partoprenantaro de la 39a SAT-kongreso en Svanviko, Britio, 1966. (skanita laŭ ekzemplero transdonita de Marcelo Leereveld)

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 3 Prezento La redaktoskipo

Karaj legantoj,

Jen la numero 148 el Sennacieca Revuo, kiu proponas al vi tutmondan vojaĝon tra la 20a jarcento, el la perspektivo de la laborista Esperanto- movado.

La vojaĝo ekas en Ĉinio per priskribo de la tragika sorto de la anarkia bolŝevisto kaj esperantisto Vadim Stopani en la jaro 1921. Li cetere estis inter la unuaj SAT-anoj, kaj lia nekrologo aperis en la unua numero de Sennacieca Revuo, en oktobro 1921. La vojaĝo daŭrigas per rakonto pri la Hispana Revolucio de 1936, verkita de unu el ĝiaj partoprenintoj, Eduardo Vivancos. Sekvas novelo de la verkistino Anne Wadman pri la situacio en Frislando post la Dua mondmilito, en traduko de Sipke Stuit. Daŭre pri la Dua mondmilito, sed el vidpunkto de Albanio, en teksto de Tomasz Kamusella tradukita de Bardhyl Selimi. Fine, pri la azia flanko de la Dua mondmilito alportas informojn la atesto de travivinto de la bombado en Hiroŝimo, tradukita kaj prezentita de Hori Jasuo. La japanan lingvan politikon, en rilato kun la situacio de la ajnua minoritato, priskribas la kontribuo de Naoto Miyazawa. Pri la jaroj de la malvarma milito travivita en Germana Demokratia Respubliko rakontas letero el 1991 de Detlev Blanke. Alia retrovita manuskripto, el la tajpmaŝino de Georgo Lagranĝ’, iam regula kontribuanto al Sennacieca Revuo, donas vidpunkton pri la historio de la laborista Esperanto-movado, ĉi-foje el okcident-eŭropa perspektivo, ĝis la jaro 1985. La tridekkvin lastajn jarojn en la vivo de SAT ĝis la nuna tempo traktas, kun provo iom tutmondigi la rigardon al la antaŭaj periodoj, skizo de Vinko Markovo.

La redaktoskipo

4 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Memore al la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio en 2021 Tragedio de anarkia bolŝevisto LI Danyang kaj LIU Jian

Vespere je la 8a horo de la 29a de februaro 1920 la mallumo regas Ŝanhajon, kaj lampo lumiĝas en granda ĉambro de 1746 Siĉuan-Strato Norda. La ĉambro estas plena de ĉirkaŭ 40 dungitoj de ŝipkompanioj kaj havenstokejoj. Al tiuj malfeliĉaj ĉinoj prelegas juna fremdulo Esperante.. La prelego estis notita en informa suplemento de policejoj de la koncesia laborburoo kaj brita informsekcio en Ŝanhajo. La malnovaj arkivoj notis la nomon de la preleginto Vadim A. Stopani, junulo el Rusio. La arkivo notis la ĉef- enhavon kaj programon de la kunveno. Per ĝi oni povas ŝajne vidi la okazon antaŭ pli ol okdek jaroj. Stopani prelegas flue : Ŝanhajo estas granda centro de industrio. Ĉi tie la laborista klaso suferas ekspluaton teruran, kaj la plej multaj pezlaboras 14 horojn kaj gajnas malpli ol dekonon de sia laborprofito. La kapitalisto riĉiĝas de la ekspluato kontraŭ la laboristo, kaj per la nejustaj profitoj laŭplaĉe aĉetas aŭtomobilon, kaleŝon kaj ceterajn luksaĵojn. Tia situacio jam daŭras longan tempon. Prelegante, Stopani rekte traktas sian temon : nur importi kaj apliki la komunismon estas unika rimedo forigi tian situacion. Sekve li klarigis komunismon, kaj koncize rakontis sukcesan aplikon de la komunismo en Rusio. Li diris al la aŭskultantoj : «Antaŭ ol apliki la komunismon en Rusio, la rusiaj laboristoj samis kiel la servutuloj, sed nun ilia socinivelo similas al tiu de pasintaj kapitalistoj kaj nobeloj». Plie li agitis per la diro, ke «se ŝanhajaj laboristoj deziras unuiĝi kaj batali, tiel ni kredas, ke ankaŭ vi povos uzi la saman rimedon por altigi la socinivelon kaj vivstaton». Fine, li proponis al la ĉeestantoj lerni Esperanton, konvinkante, ke posedo de Esperanto povas akceli la internaciismon kaj komunismon. La prelegon de Stopani interpretis ĉinlingven ĉina esperantisto LU Shikai (Lu Ĉiĉin), kaj donis al la aŭskultintoj revoluciemon kaj lernemon de Esperanto. Post la prelegado dum horo kaj duono Stopani donis la ruĝfonan flagon kun verda stelo brodita sur blanka kvadrato oficiale al s‑ro ZHANG Futang ĉefiniciatanto de Ŝanhaja Ligo de Ŝipserva Laboristaro. La verda stelo estas simbolo de la Esperanto-movado, kaj la ruĝa flago estas tiama simbolo de revoluciaj socialismo kaj komunismo. En Ŝanhajo tio estas unua okazo propagandi publike al ĉinoj la komunismon kaj la rusian rimedon kontraŭ la kapitalistoj.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 5 Tia prelego timigis la instancon de la ŝanhaja koncesio. Sekvan tagon (1a de marto), polica agento de la Ŝanhaja Laborburoo minacis al Stopani areston kaj deportadon, se li refoje propagandos la komunismon kaj agitos ĉinojn kontraŭ ties dungantoj. Fakte, ekde februaro 1920 la koncesia polico kaj la sekcio pri fremdaj spionoj jam atente enketis pri la Esperanto-vesperkurso de la Lernejo Xinhua en Gongyi-kvartalo de Siĉuan-Strato Norda en Ŝanhajo. Esperanto estis kreita de la pola doktoro L. L. Zamenhof, miksita el lingvoj latina, latinidaj, angla kaj germana en la jaro 1887. Post la publikiĝo ĉi tiu relative facile lernebla artefarita lingvo rapide disvastiĝis en Eŭropo, precipe interesante tiujn, kiuj batalas por liberigi la laboristan klason. Iuj ŝtataj kaj internaciaj Esperanto-organizoj estis ĝenerale kontraŭ la kapitalismo kaj militarismo, kaj por la internaciismo, socialismo kaj liberpenso. Esperanto havis gravan funkcion en la internaciaj laboristaj organizoj kaj kongresoj. Post la Oktobra revolucio Esperanto iam estis rimedo de la soveta Rusio por akiri internacian helpon. La soveta Rusio iam esperis, ke la internacia Esperanto-movado sekvos la moskvan politikan linion. En la jaro 1921 speciala komisiono de la Internacio decidis alprenon de Esperanto kaj simpligita Esperanto kiel internacia lingvo (sed tio ne estis akceptita de la Internacio mem). En la fino de la 19a jarcento Esperanto estis portita de la rusia Vladivostoko en Ĉinion, kaj ĉinaj anarkiistoj por internaciismo kaj mondismo (kosmopolitismo) fervore lernis kaj uzis Esperanton, fondante Esperantajn institutojn, lernejojn kaj asociojn, redaktante kaj eldonante interalie revuojn kun Esperanto. Konklude, dum la jaroj 1919-1920 la ĉina Esperanto-movado estis ankaŭ malgranda. Pro tio, Esperanton propagandis kaj instruis energie Stopani, kiu sincere taksis Esperanton kiel ilon por forigi la homarajn konfliktojn kaj realigi la mondan unuiĝon. Alveninte Ĉinion, li tuj volonte instruis en sia loĝejo, poste fondis Esperanto-lernejon por senpage instrui al pli multaj homoj Esperanton. La Esperanto-vesperkurso ĉe Lernejo Xinhua nomiĝis ankaŭ Esperanto-Lernejo Xinhua. Komence, tri vesperojn de ĉiu semajno okazis leciono kun ĉirkaŭ 30 lernantoj, kaj poste okazis dumtaga kurso por lernantinoj. Ĝis la somero de la jaro 1920 ĝi atingis pli ol cent lernantojn. La 3an de Majo 1920 en la Ĵurnalo de la Ĉina Respubliko aperis anonco «Peranto de la monda unuiĝo», en kiu estis skribite, ke Esperanto estas ŝparvojo por amikeco, senklasigo kaj akademio, kaj estu komuna lingvo lerninda de ĉiuj, kaj ke ĝi estas bonvenigata de ĉiuj dezirantoj de monda unuiĝo, libereco, egaleco, interhelpo k.a. ; invitante al ĉiuj lerni Esperanton en Lernejo Xinhua. Por pli bone disvastigi Esperanton, Esperanto-lernejo Xinhua pli varbis kursanojn de la diversaj lernejoj dum la feriado. La 26an de Januaro 1921 en la Ĵurnalo de la Ĉina Respubliko aperis reklamo : LU Shikai, WANG Kesui, Stopani k.a. speciale instruos Esperanton dum la vintra ferio. La instruado okazos posttagmeze de la 1a horo kaj duono ĝis la 3a, kaj oni instruos ankaŭ en la dimanĉo. Ĉiuj estas bonvenaj sen pago. Krom la instruado en Lernejo Xinhua, Stopani instruis Esperanton ankaŭ en Ŝanhaja Korea Lernejo. Post la klopodo li rapide ekkonis kaj kolektis multajn esperantistojn ĉinajn, koreajn kaj eŭropajn en Ŝanhajo. Surbaze de tio li alvokis refondi la Ŝanhajan Esperanto-Asocion. Okaze de la instruado de Esperanto, Stopani ofte propagandis la teorion de la komunismo kaj la staton de la soveta Rusio. La lernejo ankaŭ uzis tiaman kuriozan diaskopon por interesi aŭskultantojn, ekzemple unu tagon de Junio 1920, ĉirkaŭ 60 ĉeestintoj aŭskultis prelegon pri la valoro de libereco faritan de s‑ro ZHANG Mochi, esperantisto kaj studinto reveninta el Japanio, rigardante klarigan projekciaĵon de diaskopo. Li prelegis : la nuntempa malfeliĉa stato de la ĉina laboristo estas kaŭzita de la premo de la kapitalistoj kaj manko de libereco. La laboristoj germanaj, rusaj kaj usonaj jam akiris egalan pozicion kiel la

6 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 kapitalistan, sed tia pozicio estas akirita post obstina batalado. Se la ĉinaj laborantoj volas plibonigi sian situacion, ili devas faligi la kapitalistojn. Se necesas, ili devas esti pretaj riski sian vivon por akiri tian pozicion. Se la popolo ne perfortos, certe ĝi neniam akiros bonajn loĝejojn, edukon kaj vestaĵojn. Kongrue kun la prelego estas projekciaj bildoj kun fotoj de socialismaj gvidantoj rusaj, germanaj, japanaj kaj usonaj, ankaŭ fotoj de laboristaj loĝejoj k.a. en Germanio kaj Rusio. La prelego kaj projekciaj bildoj donis al la aŭskultintoj impreson eksterordinare novan kaj freŝan. Vespere de la Nacia tago, la 10an de Oktobro 1920, en la ĉine regita distrikto de Ŝanhajo iu aŭto veturis laŭ stratoj disdonante ruĝajn presaĵojn kun titoloj Damninda Privat- proprietaĵo, Popola Revolucio k.a. ; ekzemple en unu flugfolio estis skribite : «Ĉu vi scias, ke la rusia revolucio jam sukcesas tri jarojn ? Kvankam Rusio ankoraŭ ne realigas plenan anarkiismon, tamen la rusia popolo jam havas vivon liberan, egalan kaj feliĉan. […] Alilandaj laborantoj ankaŭ pretas batali kontraŭ la regantoj kaj kapitalistoj. […] Se vi volas havi veran feliĉon, vi devas rapide ribeli por renversi la registaron.» Sekvan tagon, la polico arestis la junulon HU Jiating, instruisto de Esperanto-Lernejo Xinhua kaj membro de anarki-komunista societo. En lia loĝejo la polico elserĉis kelkajn abonleterojn por bolŝevismaj propagandaĵoj kaj libroj. HU Jiating konfesis, ke la flugfoliojn disdonis li kune kun sia frato kaj lernanto de Esperanto-Lernejo Xinhua, ankaŭ ke li havis rilaton kun la komunisto-anarkiisto ZHENG Peigang. Plie, ankaŭ la rilato inter li kaj Stopani estis malkovrita. Refoje Stopani kaj lia Esperanto-Lernejo Xinhua fariĝis rimarkindaj ĉe la ŝanhaja polico. Fakte, pli frue, en Februaro 1920, kiam la polico sekrete pridemandis la esperantiston LU Shikai (Lu Ĉiĉin), LU konfesis sub polica premo, ke li kaj aliaj kolegoj de la Esperanto-Lernejo laboras por la bolŝevismo ; kiam la lernantoj povos legi Esperanton, ZHENG Peigang povos alsendi de Kantono (Guangzhou) pribolŝevismajn librojn cele, ke ili legu. Pro tio, ke la flugfolioj disdonitaj de HU Jiating kaj la kantonaj presaĵoj de ZHENG Peigang ĉefe estas propagandaĵoj pri la anarkia komunismo, la polica notaĵo ne estas tute kredinda, konsiderante, ke la polico ŝatis trakti ĉiajn revoluciajn propagandaĵojn kiel bolŝevismaĵojn. Sed ni ne dubas, ke en tiaj presaĵoj estis propagandaj broŝuroj pri la soveta Rusio kaj vera bolŝevismo. Precipe en la somero de la jaro 1920 en Ŝanhajo, ZHENG Peigang fondis presejon Renova, en kiu investis la Komunista Internacio, kaj post tio la propagando de la bolŝevismo kaj anarkia komunismo komencis havi regulajn monrimedojn. Ĉu oni ne komprenas, kial tiuj anarki-komunismaj esperantistoj LU Shikai, ZHANG Mochi, ZHENG Peigang, HU Jiating k.a. povis labori por la bolŝevismo ? Kia estis Stopani, kiu intime kunlaboris kun tiuj personoj ? Kio estis lia celo, aktivante en Ĉinio ? Por respondi tiujn demandojn, ni devas koni la devenon, karieron, penson kaj kredon de Stopani. Stopani estas italdevena, naskita en Rusio. Lia patro estis soveta ĉefestro de rusia regiono. Kvankam Stopani kredis je la anarkiismo, tamen li subtenis la bolŝevisman revolucion. En la vintro de la jaro 1919 li venis de Kaŭkazo en Ĉinion, kaj laboris kiel statistikisto de preseldona kompanio de la ruslingva ĵurnalo Ŝanhaja Vivo (Шанхайска Жизнь), kaj ankaŭ kromlaboris kiel ĵurnalisto de la ĵurnalo. La ĵurnalo Ŝanhaja Vivo fakte estis bolŝevista organo kaj instanco grava en Ĉinio. Sub ĝia vualo en Majo de la jaro 1920 establiĝis la orientazia sekretariejo de la Komunista Internacio. En ĝi kiel publika redaktoro laboris la rusia kompartiano Grigori Naŭmoviĉ Voitinskij (Г. H. Bоитинский), kiu venis Ĉinion kvazaŭ ĵurnalisto de la ĵurnalo Ŝanhaja Vivo cele fondi la ĉinan kompartion. En la sama ĵurnalo ankaŭ Stopani laboris fakte por la soveta Rusio kaj la Komunista Internacio. Stopani konfesis en sia letero publikigita en la n‑ro 31 de la semajna gazeto Popola Voĉo

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 7 en 1921, ke li estas «bolŝevisto», ankaŭ deklarante sin «absoluta anarkiisto». Traktante la ŝajnan dilemon je sia sinteno, li klarigis : «Mi kredas, ke la vera feliĉo kaj libereco okazos nur en la anarkia socio … sed por realigi la celon, ni devas iniciati diversajn movadojn, kaj necesas sperti tiom da malfaciloj ; certe ne eblas atingi per unu salto. […] Lenin ankaŭ ne konsentas esti kontraŭ la anarkiismo, sed tre kredas ĝin realigebla. Sed la anarkiismo taŭgas por alpropagandi kaj veki senkonsciajn popolojn, kaj ne taŭgas por la revolucio. […] En la Manifesto de la komunista partio, ilia celo estas preskaŭ sama kiel la celo de la anarkiismo. Ili prenis tiun el la popolaj rimedoj ĉe okazo, en kiu pli da rusaj popolanoj ankoraŭ ne havas konscion, ke anoj de malplimulto hazarde akiris la ŝtatregadon. Pro tio ni ne devas kulpigi la rusian revolucion…». Li precipe indikis, ke la anarkiisto devas unue subteni la bolŝevistan movadon, ĉar la bolŝevismo povas atingi unuan etapon de nia celo. Stopani estis anarki-bolŝevisto samideala kiel multaj rusiaj anarkiistoj aliĝintaj al la bolŝevista partio, kiuj sindonis al defenda batalo por la soveta reĝimo en la Oktobra revolucio kaj la rusia interna milito. En Ĉinio li laboris por la bolŝevista ĵurnalo, propagandis ankaŭ la norman komunismon kaj anarki-komunismon plejeble, kaj persvadis ĉinajn anarki-komunistojn esperantistojn kunlabori kun la bolŝevistoj. Post la Oktobra revolucio, la bolŝevistoj iam kunlaboris kun alilandaj organizoj de la anarkiismo kaj anarki-sindikatismo. La Plenuma Komitato de la Komunista Internacio eĉ deklaris, ke ĝi tre sincere invitu ilin aliĝi al la ĝenerala movado de la internaciaj revoluciuloj kaj la soveta komunismo. Kaj en la invitletero al la Industria Laboristaro de la Mondo (IWW) kadre de la usona anarki-sindikatismo aliĝi al la Komunista Internacio, ĝi skribis, ke «nia celo estas sama kiel la via konstrui tian socion sen la ŝtato, registaro kaj klasoj. En tia socio la laboristo administros la produktajn rimedojn kaj distribuos por la feliĉo de la tuta popolo.» Kvankam tio estis portempa rimedo de la bolŝevistoj cele konkurenci kun la Dua Komunista Internacio, kaj por akceli la mondan revolucion kaj frakasi la fremdan intervenon kaj la sieĝon de kapitalismaj ŝtatoj kontraŭ la soveta Rusio, tamen tia kunlaboro fakte havis praktikan bazon kaŭze de komunaj finaj celoj, ekzemple, ke «ĉiu faru sian plejbonon, prenu sian bezonan», «unuiĝo de liberalaj kaj emancipiĝaj homoj» kaj la sama klasbatalo kontraŭ la burĝaro, la reakcia ŝtatreĝimo ktp. En la tiama Ĉinio ankoraŭ ne ekzistis la marksismo, kiam ĵus alvenis la bolŝevisto, kaj diversaj kluboj de la ĉina anarkiismo havis simpation kaj subtenemon al la Rusia revolucio. Pro tio la bolŝevisto povis facile kunlabori kune kun ĉinaj anarkiistoj. Stopani kiel anarki-bolŝevisto nature deziris kunlabori je iu ajn idealo. Sub konduko de la bolŝevisto, ĉinaj anarkiistoj ankaŭ deziris laŭ la situacio kunlabori por realigi la unuan celon de la anarkiismo : renversi la kapitalistojn kaj la registaron, helpe de la rusia bolŝevisto kaj ĉinaj sekvantoj. Por tiu celo ili fondis sian organizon Socialisma Federacio. Printempe de la jaro 1920, Esperanto-Lernejo Xinhua gvidita de Stopani kaj LU Shikai fariĝis peranto inter la ŝanhajaj bolŝevistoj kaj generalo CHEN Jiongming de la Ĉina Naciisma Partio en la urbo Zhangzhou, tendencanta al la socialismo kaj revolucio de la soveta Rusio, kaj ankaŭ anarki-bolŝevista centro nomita de la brita spiona sekcio, kolektanta anarki-komunistojn el diversaj regionoj de Ĉinio. Dum Aprilo aperis anonco en la ĵurnalo Fujian-a Stelo, alvokanta ĉinajn dezirantojn aliĝi al la bolŝevista organizo letersendi al s‑ro LU Shikai, 150a Poŝtkesto de la Ŝanhaja Poŝto, cele registriĝi. La tiama Ŝanhajo estis loko, en kiu prepariĝis la ĉinaj kompartio kaj organizo. En Februaro 1920 la profesoro CHEN Duxiu de Pekino vizitis Ŝanhajon. Per sia vizito al la suda Ĉinio li ne nur fuĝis de severa gvatado post sia liberiĝo el malliberejo, sed ĝi okazis ankaŭ pro tio, ke Ŝanhajo estas ĉina industria centro kaj la ĉefurbo de la ĉina laborista klaso. Laŭ la Konciza historio de la ĉina kompartio, la fondinto CHEN Duxiu «profunde sciis la gravan

8 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 konekson inter la kompartio kaj la laborista organizo», kaj pro tio «prenis Ŝanhajon kiel bazlokon de la laborista movado kaj sia aktivado». S‑ro ZHANG Guotao ankaŭ konfesis, ke li iam aliĝis al sindikato por trovi laboristojn taŭgajn por prepari kompartion. Ankaŭ CAI Hesen diris, ke la Ŝanhaja vizito de CHEN Duxiu «estis planita». La «plano» fakte apartenis al kompleta projekto de la bolŝevisto en Ĉinio por establi sekretajn sekciojn en Ŝanhajo, Tianjin k.a. La 2an de Aprilo 1920 CHEN Duxiu kun LI Hanjun, SHEN Xuanlu, SHEN Zhongjiu k.a. ĉeestis starigan kunvenon de la Ligo de la Ŝiphavenaj kaj Stokaj Laboristoj en Ŝanhajo (LŜLŜ). Tio estis la unua fojo, ke gravuloj preparantaj la proletan partion aperis publike en sindikata aktiveco. Tiuokaze CHEN Duxiu prelegis pri la laborista movado je la unua etapo plibonigonta la laboristan staton kaj je la dua, en kiu la laboristo prenu administran rajton. Tio estis lia plej frua grava deklaro pri la laborista movado. Kaj ĉi tiu LŜLŜ kiel unu el plej fruaj bazlokoj laboristaj por CHEN Duxiu k.a. en Ŝanhajo stariĝis danke al Stopani kaj ĝia organizanto ZHANG Futang. Kaj Stopani ankaŭ propagandis komunisman revolucion dum ĝia preparo. Certe, tia propagando kaj aktivado far Stopani al ŝanhajaj laboristoj estis parto de la preparo por naski la ĉinan kompartion. Stopani ankaŭ aktive kontaktis gravajn respondeculojn de diversaj tutlandaj asocioj, precipe laboristaj kaj edukaj el la movado de la 4a de Majo, kaj kuraĝigis diversajn asociojn reagi al la unua deklaro far Karaĥan (Лев Михайлович Карахан) al Ĉinio, kaj plie amikiĝi kun la soveta Rusio, kaj fari komunajn organizojn. En spiona raporto de la ŝanhaja polico, la 11an de Aprilo 1920 okazis diskutkunveno por akcepti «Leteron al la registaroj kaj popoloj de la norda kaj suda Ĉinio», kiun ĉeestis reprezentantoj CHEN Jianai, XIA Qifeng, MING De, YAO Zuobin k.a. nome de Ĉina Ligo de Diversaj Asocioj, Ĉina Ligo de Studentaj Organizoj, Samideana Asocio de la Ĉinaj Laboristoj k.a. Ankaŭ Stopani, Botapov, LU Shikai k.a. ĉeestis ĉi tiun kunvenon. La ĉeestantaro tute akceptis la rusian telegram-leteron kaj decidis, ke se la Pekina registaro ne akceptos, en Ŝanhajo ili organizos «Kvarlandan Ligon de Ĉinio, Japanio, Rusio kaj Koreio» cele unuigi la kvarlandajn popolojn por renversi la militaristojn kaj por kune ĝui la liberecon, egalecon, interhelpon kaj feliĉon. Koincide, la 3an tagdekon de Marto 1920 en la ĵurnalo Ŝanhaja Vivo aperis artikolo indikanta komunan sorton de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kaj proponanta Rusion kiel modelon por ilia liberigo. Tio ŝajne koincidis kun la preparo de «Kvarlanda Ligo de Ĉinio, Japanio, Rusio kaj Koreio». Ŝanhaja memorkunveno por la monda laboristaro okaze de la 1-a de Majo 1920 estis unuafoja komuna aktiveco de markismemaj intelektuloj kaj anarkiistoj por la internacia laborista tago la Unua de Majo. Inter la sep laboristaj organizoj kaj en la komuna deklaro «Respondo al la deklaro de la soveta rusia registaro» de ĉi tiu kunveno estis la Ligo de la Ŝiphavenaj kaj Stokaj Laboristoj en Ŝanhajo (LŜLŜ), kiun helpis fondi Stopani. Lia intima kontaktito ZHANG Mochi prelegis malgraŭ ĉio, prezentante sin tre elstare. La «Fremdlingva instituto» starigita somere de la jaro 1920 en Ŝanhajo estis lernejo fondita de la Orientazia Sekcio de la Komunista Internacio por trejni kandidatajn lernantojn por la soveta Rusio, kaj samtempe ĝi estis centra oficejo de la Ĉina Socialisma Junularo. Stopani ne nur instruis al iuj lernantoj Esperanton senpage, sed ankaŭ fervore kuraĝigis lernantojn viziti kaj lerni en la soveta Rusio, dirante : «la soveta rusia registaro bonvenigas la lernantojn», kaj li mem skribis rekomendajn leterojn por iuj lernantoj. Inter liaj rekomenditoj lernantaj en la Orienta Laborista-Komunista Universitato estis LIAO Huaping, QIN Huiseng, XU Dunrang kaj DU Xiaoma, kiuj pretendis en Moskvo, ke ili fondis Siĉuan-provincan komunistan organizon en Marto de la jaro 1920. S‑ro SHI Cuntong, unu el la kunfondintoj de la ĉina kompartio, rakontis pri la Ŝanhaja Fremdlingva

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 9 Instituto, indikante, ke la Esperanto-lernejo en la franca koncesio estis alia lernejo propagandanta la ismon. Li kaj XIE Jinqing eĉ estis por Japanio perantoj por la revuo Liberalo de la anarki-komunista organizo (Esperanto-Lernejo Xinhua estis ĝia eksteraĵo). En Esperanto-Lernejo Xinhua ne nur aktivis esperantistoj kaj anarkiistoj, sed en la lernejo invitite prelegis ankaŭ CHEN Duxiu kaj SHEN Xuanlu, kiuj tiam okupiĝis pri la fondo de la ĉina kompartio. Stopani energie laboris la tutan tagon en Ŝanhajo, kaj lia afero ankaŭ prosperis kiel li esperis. Imprese ĉe la kolegoj kaj lernantoj, li estis gaja kaj optimisma junulo entuziasma pri sia afero. Opinie de la polico, li ne kondutis kiel agento de la soveta Rusio, sed estis radikala utopiulo kiel oratoro en Hyde-Parko. Tiam neniu dubis, ke antaŭ ĉi tiu revanta junulo estos longa vojo. Sed, matene de la 27a de Marto 1921, en la domo 2098 de la strato Huade D.X. abrupte krakis kelkaj pafoj. Post kiam eŭropa policisto de la policejo Huishan alkuris al la okazejo, li vidis junan fremdulon falintan en sangaĵo, kun kvar pafvundoj je la kapo. Ĉi tiu forte alpafita junulo mortonta estis tuj sendita al la hospitalo Gongji (Shanghai General Hospital). Finfine, pro senefikeco de urĝa savo la junulo mortis en la sekva tago. Post la enketo la mortinto montriĝis esti Stopani. Laŭ la konkludo pro enĉambre restintaj testamentoj al siaj gepatroj kaj gefratoj kaj sespafa pistolo ĉe si, li mem plej verŝajne mortigis sin. La abrupta sinmortigo de Stopani forte surprizis liajn kolegojn kaj amikojn. La 10an de Aprilo 1921, Ŝanhaja Esperanto-Asocio kun kelkdek membroj aranĝis funebran ceremonion de Stopani en la patriota virina lernejo de la strateto Tianboli ĉe la strato Haining. LU Shikai prezidis la ceremonion, kaj je tiu okazo prelegis esperantistoj ĉinaj WANG Kesui, HU Yuzhi, SU Ainan, LI Shiliang kaj korea Park Younghun k.a. Ĉiuj esprimis pri la forpaso de Stopani bedaŭron kun la trista doloro kaj estima sentimento, kaj laŭdis, ke Stopani ĉiam senlace projektis Esperanto-aktivecon kaj elspezis multan tempon kaj monon. La ĉina rapida disvastiĝo de Esperanto dependis de lia kontribuo. Ĉu oni neniel komprenis, kial Stopani sin mortigis abrupte ? Artikolo «Unu sinmortiginta junulo» en la gazeto La Voĉo de la Popolo malkovris partan kialon : «Onidire lian sinmortigon kaŭzis spirita doloro, situacia premo kaj pleja ĉagreno». Do, kiaj spirita doloro kaj situacia premo povis doni al li mortan decidon mem fini sian vivon nur 27-jara ? Stopani eksplikis en diskutletero kun anarkiisto, kial li laboras por la bolŝevistoj, ankaŭ indikante iujn diferencojn inter la anarkiismo kaj bolŝevismo. Li skribis : la anarkiisto volas havi «plenan aŭtonomecon de la regiono kaj profesio, cele ke la regiona kaj persona spirito povos libere progresi por konstrui libere unuiĝan socion kontraŭ la centraliza ŝtato». Li opiniis, ke «se estos la potenco ĉe malmultaj kaj ĉia havaĵo en la mano de malmultaj potenculoj, tre facile renaskiĝos danĝero de la kapitalistoj». Lia antaŭsento ŝajnis realiĝi laŭ ricevita informo en la printempo de la jaro 1921. De la fino de 1920 ĝis la komenco de 1921, parto de la rusiaj laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj malkontentis pro la industria stagno, rikolta redukto kaj daŭranta politiko de «militotempa komunismo» kun kazerna administrado kontraŭ la laboristoj kaj perforta rekvizicio de «resta greno» kontraŭ la kamparanoj ankoraŭ post la interna milito, kaj okazis strikado kaj ribelado, ekzemple, estis plej ekscite, ke la 28an de Februaro 1921 en la fortikaĵo Kronŝtadto ribelis ŝipsoldatoj de la Balta eskadro. Ne malmultaj ŝipsoldatoj estis profunde influitaj de la anarkiismo kaj aliaj revoluciaj idealoj kaj estis radikalaj. La bolŝevistoj de frue taksis ĝin kiel emfazan armean forton honorigatan kiel «fieron kaj gloron de la rusia revolucio». La krozŝipo Aŭrora, kiu pafis al la Vintra Palaco okaze de la Oktobra revolucio, estis elveturinta de la fortikaĵo Kronŝtadto. Sekve, tieaj ŝipsoldatoj sin ĵetis al batalo por defendi la sovetan reĝimon. Ĉi-foje la ŝipsoldata ribelo esprimis

10 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 popolan deziron por libera elekto de la sindikato, memdecida kultivado ĉe la kamparanoj, permeso de sendependa administrado de la malgrandaj entreprenoj, komerca libereco, ĵurnala libero kaj sekreta baloto elektonta la sovetan komitaton k.t.p. Sed ilia alvoko por «abolicio de la privilegio de la kompartio» kaj «soveto sen la bolŝevistoj» minacis la regadon de la rusia kompartio. La 3an de Marto 1921 okazis la 10a kongreso de la rusia kompartio, kiu akceptis «la novan politikon de la ekonomio» proponitan de Lenin kondiĉite de la aktuala situacio, ankaŭ la rezolucion kontraŭ sindikatismo kaj anarkiismo kadre de la kompartio, ankaŭ malpermeson de la aktiveco de iu ajn skolo en la kompartio. Samtempe, ekster la kongreso, la soveta rusia registaro mobilizis multajn armeojn por ekstermi «la kronŝtadtan ribelon» kun la etburĝa karaktero de spontana nefidado. La sekva praktiko de «La nova politiko de la ekonomio», laŭ la ekspliko de Lenin, estas miksaĵo de la proleta reĝimo kaj ŝtata kapitalismo, permesanta limigitan progreson de la enlanda kapitalismo, kaj limigitan «kontribuon» al la monda kapitalismo. Okaze de la granda regreso en kaj ekster la soveta Rusio, la rusia kompartio pli centralizis la unuecon kaj potencon en kaj ekster la kompartio, cele kontraŭi la protestajn voĉojn. Ĉi tiu tendenco kaŭzis fortan proteston de la anarki-komunistaro, kiu emfazas purecon de la komunismo kaj malakceptas ŝtatan centralizismon je la politiko kaj ekonomio. Kaŭze de tio, la soveta Rusio pli forte premis la rusiajn anarkiistojn, kaj ankaŭ la Komunista Internacio komencis emfazi unuecon en diverslandaj kompartioj, forigante antaŭajn anarkiistojn kaj aliajn el la kompartio. Tiaj nova politiko kaj artifiko influis ankaŭ al la ĉina komunisma movado, kiu komenciĝis ne longe antaŭe. La kongreso de ĉinaj komunistaj organizoj en Marto 1921 en Ŝanhajo havis la ĉeftemon «Forigu anarkiistojn el nia organizo». Ĉirkaŭ la kongreso diverslokaj socialistaj societoj estis malfonditaj unu post aliaj. La ĉenreakcia okazaĵo en Rusio kaj Ĉinio sendube donis al Stopani fortan atakon. Laŭ lia obstina kredo al la anarki-komunismo li certe opiniis, ke «la nova politiko de la ekonomio» forlasis aplikadon de la komunismo, kaj restaŭris la kapitalismon. Pro tio li ege malesperis pri la rusia estonteco. Li ankaŭ sentis sin pereeme, post kiam la bolŝevistoj kruele premis kaj ekstermis la anarkiistojn. Li ankaŭ sentis sin tre senkapabla, vidinte la subitan disfalon de la kunlaboro inter la bolŝevistoj kaj la anarkiistoj, por kiu kunlaboro li energie laboris kelkajn jarojn. Ĉi tiu idealisma junulo naiva kaj emociema ne povis elteni en sia spirito la ĝismortan baton. Pro tio antaŭ li restis la nerifuzebla elekto de sinmortigo. Stopani senlace laboradis por sia idealo kaj kora afero en Ĉinio. Lia senlaca klopodado certe faris kontribuon por rapide disvastigi Esperanton en Ĉinio kaj por kunlaborigi la ĉinajn anarkiistojn kun la bolŝevistoj, ankaŭ por fondi la ĉinan kompartion. Tamen, kiel anarki-bolŝevisto li ne povis daŭre vivi en diversaj konfliktoj kaj severe skizoida stato, kaj finfine li havis la tragedian finon. LI Danyang kaj LIU Jian Elĉinigis : Chielismo Wang Tianyi La 6an de Februaro 2020 en Siano, Ĉinio. Retpoŝto : [email protected]

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 11 50-a datreveno de la Hispana Revolucio Prelego farita dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986. Eduardo Vivancos (21519)

Estas interesa la fakto ke la 59-a kongreso de SAT okazas en Barcelono en 1986 koincide kun la 50‑a datreveno de la Hispana Revolucio, ĉar estas precize en tiu ĉi urbo kie la revoluciaj eventoj de 1936 donis al la laboristoj la plej grandan esperon de kompleta emancipiĝo. Estis efektive en Barcelono kie troviĝis la kerno de la plej aŭdaca revolucia movado de tiu epoko. Kiam, la 17‑an de julio, generalo Franco kaj aliaj generaloj, kun la kompliceco de la eklezia hierarkio, la hispana plutokratio kaj kun materia helpo de faŝistaj alilandaj registaroj, ribeliĝis kontraŭ la respublika reĝimo troviĝis kun la neatendita (neatendita por ili) kontraŭstaro flanke de la popolo ĉefe organizita en la laboristaj sindikatoj kaj liberecanaj organizaĵoj. La aktiva lukto inter du kontraŭaj kaj nerepacigeblaj vivkonceptoj komenciĝis. Dum la lastaj 50 jaroj miloj da libroj aperis pritraktante kaj analizante tiujn eventojn. Multaj opinioj, ĉu favoraj, ĉu malfavoraj, estis esprimitaj, kaj preskaŭ ĉiam temis pri subjektivaj opinioj. Tre ofte la aŭtoroj interpretis tiujn eventojn laŭ tre personaj vidpunktoj kie antaŭjuĝoj estis tre evidentaj. Multaj ne komprenis nek la signifon nek la kaŭzojn de la popola reago. Por tiuj aŭtoroj temis pri civila milito, sanga, terura, tragika, cetere kiel ĉiuj militoj, ĉu civilaj aŭ ne. Sed la batalo de la hispana popolo estis pli ol milito, ĝi estis batalo por la plej profunda kaj originala socia transformiĝo de nia jarcento. Nova socio ekkonstruiĝis, maljusta socio malaperis, kaj kelkaj historiistoj komplete blindaj antaŭ la pozitivaj realigoj, ĝisnaŭze insistis pri malordo kaj perforto, ĉu supoza, ĉu reala, tre ofte troigita, sed ĉiamaniere ne pli bona aŭ pli malbona ol iu ajn perforta agado okazinta kaj okazanta ĉie en la mondo, plej ofte sankciita de registaroj, religiaj grupoj kaj senskrupulaj politikaj gvidantoj. Multaj el tiuj historiistoj ne nur montris mankon da objektiveco en la priskribo de tiuj gravaj eventoj, sed faris ĉion eblan por malnoble kaj malice senkreditigi la pozitivajn realigojn de la revoluciuloj. En 1936 mi estis 15-jarulo ; la eventoj de tiu epoko multe influis, kiel al multaj tiutempaj gejunuloj, en mia posta disvolviĝo kaj sopiroj. Pasis 50 jaroj, sed mi sentas ankoraŭ la atmosferon de tiu epoko. Ja memori estas vivi denove, kaj kiam mi, kiu loĝas nun eksterlande, revidas barcelonajn stratojn Ramblas, Paralelo, Rondas, Placo de Katalunio kaj aliaj, mi ne povas eviti revidi la memorindajn tagojn inter la 17‑a kaj 23‑a de julio 1936. Entuziasmo kaj eŭforio vidiĝis en la vizaĝoj de la popolo. Mi rimarkigu ke dum plena revolucia periodo, la stratoj de Barcelono estis pli sekuraj por la loĝantaro ol la stratoj de multaj usonaj kaj alilandaj urboj dum pacaj periodoj. Antaŭ ol daŭrigi la priskribon de la eventoj okazintaj dum tiuj tagoj necesas serĉi la kaŭzojn kiuj gvidis al tia streĉa situacio, ĉar ĝi ne aperis spontane aŭ estis kaŭzita, kiel kelkaj pretendas, pro ĵusaj laboristaj strikoj. La aktivaj preparoj por la puĉo komenciĝis tuj post la balotoj de la 16‑a de februaro kiam la partioj de la Popola Fronto konkeris la povon, kaj tre moderaj sociaj reformoj ekvidiĝis. Sed la ideo pri diktatoreco jam ekzistis en

12 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 la menso kaj en la celoj de la faŝistema koalicio ekde 1931 kiam la respubliko estis proklamita. Tiu koalicio konsistis el la tri grandaj fortoj kiuj dum jarcentoj estris kaj decidis pri la vivo de ĉiuj hispanoj : la Armeo, la Eklezio kaj la Plutokratio. Ili estis la heredantoj de la absolutismaj regantoj de la Mezepoko kaj ne povis toleri eĉ la plej malgrandan deviiĝon kiu povis, iom post iom, nuligi iliajn privilegiojn, la privilegiojn de la potenculoj. Tiuj fortoj kreskis kaj iĝis ĉiopovaj kiel rekta konsekvenco de la nomita «kristana rekonkero» de Hispanio en la 15‑a jarcento. La «rekonkero» kreis fortan militistan kaston kiu kune kun la Eklezio ricevis la terojn «rekonkeritaj» al la maŭroj. La maŭroj, kiuj sukcese kultivis vastajn spacojn da tero, estis forpelitaj. Ni notu ke la maŭroj, same kiel la judoj, ankaŭ forpelitaj, estis hispanoj de multaj generacioj. Alia konsekvenco de la «rekonkero» estis ekstrema religia netoleremo kiu daŭris dum pluraj jarcentoj. La kristanaj hidalgoj kontentiĝis kun la posedo de la tero sed ne kultivis ĝin, transformante fekundajn grundojn en spacoj por la bredado de taŭroj, tiel preparante la kondiĉojn al estonta malriĉeco de la andaluziaj kampoj. De tiu situacio disvolviĝis du klasoj da personoj. Kelkaj (tre malmultaj) bienposedantoj, riĉaj aristokratoj, kaj la granda plimulto da senteraj, malsataj kamparanoj. Tio klarigas kaj pravigas la ribeleman karakteron de tiuj kamparanoj. Poste, la disvolviĝo de industrio dum la 19‑a jarcento kreis similan situacion inter la loĝantoj de la urboj, kun la konsekvenca apero de la proletaro kaj samtempe de la klaskonscio. Jam antaŭ la mezo de tiu jarcento ekzistis en Hispanio «asociaciones obreras» (laboristaj asocioj) kiuj okazigis strikojn por defendi siajn rajtojn. En 1869, post la vizito de Giuseppe Fanelli, disĉiplo de Bakunin, kreiĝis la Hispana Sekcio de la Unua Internacio, kiu kun la tempo havis diversajn nomojn : Hispana Regiona Federacio, Pakto de Unio kaj Solidareco, Laborista Solidareco kaj, finfine en 1910 kreiĝis la Nacia Konfederacio de Laboro (CNT). En la jaro 1888 fondiĝis Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj (UGT) kies ĉefa gvidanto estis la socialisto Pablo Iglesias. Tiuj asocioj, kreitaj de laboristoj por defendi siajn rajtojn, estis sange persekutitaj de senskrupulaj personoj tia kia generalo Weyler kiu, sendita de la registaro al Barcelono por frakasi laboristan strikon, fanfarone anoncis : «Mi ordonis fermi hospitalojn kaj karcerojn ; nur la tombejoj estos malfermitaj». Same agis, kelkajn jarojn poste, generaloj Arlegui kaj Martínez Anido, kiuj kreis terorisman atmosferon en la barcelonaj stratoj kontraŭ la aktivuloj de CNT. Notinda estas la fama ribelo en 1892, en Jerez de la Frontera, en kiu partoprenis 4000 kamparanoj armitaj de bastonoj, okupante la urbon kaj postulante agraran reformon. Dumtempe, katastrofaj militoj, perdo de koloniojn en 1898 (Kubo, Porto-Riko, Filipinoj), kaj ekonomia ĥaoso kondukis al senkreditigo de la tiamaj politikaj institucioj. En la sekvantaj jaroj, la konstanta malkontenteco de la laboristoj, seniluziiĝo de parto de la burĝaro kaj de multaj intelektuloj, partopreno de la reĝo en la komploto kiu ebligis la diktaturon de Primo de Rivera en la jaro 1923, ĉio kontribuis al situacio en kiu la monarkio iĝis tre malpopulara. Konsekvence, en aprilo de 1931, okaze de lokaj balotadoj, respublikanaj kandidatoj triumfis kaj Respubliko estis proklamata. En la komenco, la Respubliko vekis iom da espero, sed tiam neniel temis pri socia revolucio. La nova registaro konsistis el liberalaj intelektuloj kun ideoj milde reformemaj. Ni povas diri ke temis pri plibonigo kompare kun la antaŭrespublika epoko, sed ne sufiĉa por fini kun la ekspluatado de la laboristaro ; mizeraj kondiĉoj daŭre persistis en la kamparo.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 13 Tamen, unu el pozitivaj intencoj de la novaj registaranoj estis iom limigi la influon de la Armeo kaj de la Eklezio. Laŭ la historiisto Gabriel Jackson, en la jaro 1931 estis en la hispana armeo 800 generaloj, ĉu aktivaj, ĉu en rezervo. Laŭ la bezonoj de la tiama armeo, oni bezonis nur 80 generalojn. Entute estis 26 000 oficiroj. Laŭ la projekto de la registaro la nova reformita armeo devus havi nur 7600 oficirojn. La nenecesaj oficiroj devus esti emeritigitaj, kun plena salajro, eĉ kun plialtigo se ili estus havinta la eblecon akiri pli altajn rangojn. Interparenteze mi diru ke la registaranoj ne estis tiom malavaraj kun la laboristoj, kiuj ricevis tre malaltajn salajrojn. La plejmulto el tiuj oficiroj, ĉefe el la plej altaj rangoj, venis el aristokrataj familioj ; ilia menso estis la sama kiun havis iliaj antaŭuloj, la hidalgoj de la Mezepoko. Iliaj privilegioj estis netuŝeblaj kaj la plej modera reformo limigante ilian povon estis konsiderata kiel grava kaj nejusta atako al iliaj «tradiciaj rajtoj». Konsekvence, krom kelkaj honorindaj esceptoj, ili estis nature malamikoj de la Respubliko kaj de ĉia socia transformiĝo. Simila situacio okazis rilate la Eklezion. La episkopoj havis grandegan povon, ankaŭ kiel heredaĵo de la Mezepoko, kaj ĝi etendiĝis ĝis la plej malgrandaj vilaĝoj. Por akiri laboron aŭ ricevi specialan favoron estis tre utile esti amiko de la pastro. Samtempe, opozicio al tiu povo povis kosti al nekonformistoj perdon de laboro, persekutoj aŭ ekzilo. En 1931 estis en Hispanio 20 000 monaĥoj, 60 000 monaĥinoj kaj pli ol 30 000 pastroj. Rilatoj inter Eklezio kaj Ŝtato estis ankoraŭ bazita en la Konkordato de la jaro 1851, laŭ kiu la katolika religio estis la sola oficiala en Hispanio. Geedziĝo devus esti nepre sakramento, neniel civila ceremonio ; la instruado, ĉu publika ĉu privata, devis akordiĝi kun la eklezia doktrino. Tamen, en 1913, registaro dekretis ke religia instruado ne plu estas deviga por infanoj kies gepatroj havas alian religion, sed kiam Primo de Rivera iĝis diktatoro en 1923, li restarigis la devigan religian instruadon, kaj minacis eksigi instruistojn kiuj esprimis opiniojn ne akceptatajn de la katolika religio. La respublika registaro volis ŝanĝi tiun situacion, kaj laŭ leĝo dekretita la 6‑an de majo 1931, la instruado en publikaj lernejoj estos laika ; religia instruo okazos nur se la gepatroj tion deziras. Aliaj reformoj temis pri separo de eklezio kaj ŝtato, leĝigo de eksedziĝo kaj sekularigo de geedziĝoj. La reago al tiuj reformoj estis fulmrapida. La sekvantan tagon, la 7‑an de majo, kardinalo Pedro Segura, ĉefepiskopo de Toledo, publikigis provokeman leteron kontraŭ la respublikaj reformoj. Laŭ li tiuj reformoj estis grava atenco kontraŭ la «rajtoj» de la hispana popolo. La letero de la kardinalo estis vera militdeklaro al la Respubliko. La alia forto de la kontraŭrespublika bloko estis la Plutokratio, la posedantoj de la grandaj bienoj kaj industrioj, kiuj estis ĝenerale multe pli reakciemaj al sociaj ŝanĝoj ol kapitalistoj en aliaj eŭropaj landoj. Dum kelkaj homoj posedis grandegajn bienojn, nur parte kulturitajn, 2 milionoj da kamparanoj ne posedis teron kaj dependis por sin nutri de la bonvolemo de la dungantoj. En multaj vilaĝoj, ĉefe en Andaluzio, Ekstremaduro kaj Kastilio, senteraj kamparanoj koncentriĝis tre frumatene en centra loko, en kondiĉoj tre similaj al sklavomerkatoj, kaj reprezentantoj de la bienposedantoj selektis, laŭ sia plaĉo, la nombron da laboristoj bezonataj. Tiu sistemo estis ankoraŭ aplikata ĝis julio 1936. Kompreneble, la laboristoj kiuj iam montriĝis ribelemaj aŭ kiuj montris maldekstremajn tendencojn estis tre malofte selektitaj. Evidentiĝis ke agrara reformo estis nepre necesa. En 1931 kelkaj paŝoj estis faritaj en tiu direkto, sed tute ne temis pri revoluciaj ŝanĝoj de la sistemo. Laŭ

14 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 la programo adoptita, la registaro akirus terpecojn de la grandaj posedantoj kiuj ne uzis ilin por terkulturo, estus dividitaj en parceloj kaj atribuitaj al kamparanoj. Tiu programo estis, tamen, ne sufiĉa kaj ĝia apliko estis tiom malrapida ke, je tiu ritmo, pluraj jarcentoj estus necesaj por ĝia kompletigo. La tre moderaj paŝoj faritaj rilate sociajn reformojn kolerigis la bienulojn kaj tute ne kontentigis la laboristojn, kiuj estis daŭre ekspluatataj kaj persekutataj same kiel antaŭ la ŝanĝo de reĝimo. Kiel dirite antaŭe, la homoj kiuj akiris la politikan povon je la proklamo de la respubliko en 1931 estis ĉefe burĝemaj intelektuloj, teoriuloj de liberalismo, milde reformemaj, sed ili ne kapablis, ne povis aŭ ne kuraĝis alfronti serioze la koalicion de la tradiciaj reakciuloj. En la jaro 1933, kiel rezulto de balotado, dekstraj politikaj partioj reakiris la povon kaj konservis ĝin en periodo de du jaroj nomata la «nigra jarduo». Dum tiu periodo la registaro nuligis ĉiujn reformojn, eĉ se ili estis tre moderaj, faritaj de la antaŭa registaro. 28 000 terkulturistoj estis senigitaj de la tero proviziita al ili de la Respubliko. Kiam ili plendis antaŭ la terposedantoj, tiuj lastaj respondis arogante : «Ĉu vi malsatas ? Manĝu respublikon» (raportite de deputito en la parlamento). La laboristaj organizaĵoj estis speciale persekutitaj kaj multaj sindikatanoj, ĉefe de la CNT, estis enkarcerigitaj. Kiam, la 7‑an de januaro de 1936, la parlamento estis dissolvita pro kelkaj financaj skandaloj, novaj balotoj estis anoncitaj. Tuj kreiĝis du grandaj politikaj grupiĝoj ; la dekstrema reakcia koalicio kies celo estis starigi faŝismon uzante leĝajn rimedojn, kiel faris Hitler en 1933 en Germanio, kaj la Popola Fronto, kiu promesis reaktivigi la agraran reformon kaj liberigi 30 000 politikajn malliberulojn. Notinda estis la fakto ke la Eklezio aktive kampanjis kontraŭ la Popola Fronto. La episkopo de Barcelono, Manuel Irurita, publike deklaris : «Estas grava peko voĉdoni por la Popola Fronto. Voĉdono al konservativuloj estas voĉdono al Kristo». Kaj el la predikejoj multaj pastroj minacis al eterna damno tiujn kiuj ne faris ĉion eblan por certigi la venkon de la dekstruloj. La anarkista movado, kvankam ne favora al parlamenta sistemo kiel rimedo por emancipigi la laboristaron, decidis konsili al siaj membroj apogon al maldekstraj partioj. Ja multaj el la enkarcerigitoj estis membroj de la CNT. Estis tiu sinteno de la anarkistoj kiu certigis la venkon de la Popola Fronto. Siaflanke, la reakcia koalicio ne akceptis bonkore la malvenkon, kaj tuj iniciatis la ofensivon kontraŭ la respubliko. Laŭ deklaroj faritaj, dum posta parlamenta kunsido, de la tiama registarestro, Portela Valladares, kiam la rezulto de la balotado estis konita, li ricevis viziton de la estro de dekstra politika partio CEDA, Gil Robles (je la 4‑a matene) kaj iom poste de generalo Franco proponante nuligon de la balotado kaj starigon de diktatoreco kun la apogo de la armeo. Sed Portela rifuzis. De februaro ĝis julio la situacio pli kaj pli malboniĝis. Provokoj de faŝistaj grupoj okazis ĉiutage. Antaŭvidante malvenko en la balotado, jam antaŭ ol ĝi okazis, generalo Sanjurjo, kiu devis esti la estro de la komploto, faris vojaĝon al Germanio kaj esploris detalojn pri sendo de aviadiloj kaj aliaj armiloj por la okazonta konspiro. Sed jam multe antaŭe, la 31‑an de marto de 1934, Antonio Goicoechea, monarkista politikulo, kaj generalo Emilio Barrera renkontiĝis en Italio kun Mussolini kaj mariskalo Balbo. La itala diktatoro pretis helpi al la renverso de la respubliko, kun promeso de tuja disdonado de 20 000 fusiloj,

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 15 20 000 grenadoj, 200 mitraloj kaj konsiderinda sumo da mono. Tio okazis pli ol du jaroj antaŭ la eksplodo de la milito. En Hispanio mem, dum la tuta printempo, la konspirantoj moviĝis libere kaj okupis influajn postenojn : Franco en la Kanariaj Insuloj, Goded en Balearoj, Mola – la kunordiganto de la komploto – en Pamplono. Dumtempe, la promesoj faritaj al la laboristaj organizaĵoj ege malrapide progresis, kaj tre ofte la sindikatoj devis premi por atingi eĉ la plej malgrandajn gajnojn ; la agrara reformo restis sen kontentiga solvo. Ni povas resumi la situacion konsiderante tri klare specifajn elementojn : 1. La reakciularo, kiu pli kaj pli adoptis faŝistajn metodojn, inkluzive la uzo de uniformoj kiel tiuj de la hitleraj grupoj. 2. La laboristaro, kiu en la sino de la du grandaj sindikatoj, CNT kaj UGT, iĝis senpaciencaj. 3. La respublika registaro, kiu tro hezitis eĉ kiam la danĝero de la komploto estis klare videbla. Unu semajnon antaŭ la puĉo jam estis elektro en la atmosfero. Ĉie oni aŭdis ke armea ribelo estis tuj okazonta ; faŝistaj provokoj kaj atencoj okazis ĉiutage, ĉefe en Madrido, sed ankaŭ en aliaj urboj. La 12‑an de julio grupo da falangistoj sturmis kaj kaptis la radiodissendejon en Valencio kaj elsendis provokan proklamon. En laboristaj sindikatoj aktivuloj deĵoris konstante kaj la rilato inter sindikatoj kaj defendkomitatoj de diversaj urboj estis tre efektiva ; vespere, grupoj da laboristoj varme diskutis en la ĉefaj urbaj bulvardoj pri la evidente tuj okazonta puĉo. La volo rezisti al faŝistoj estis tre firma, sed la laboristoj ne havis armilojn. La registaro, kiu havis la eblecon provizi ilin, obstine deklaris ke ĝi bone kontrolis la situacion kaj ke nenia serioza danĝero ekzistis. Kiam la 17‑an de julio parto de la armeo, sub Franco, efektive ribeliĝis en Maroko, la registaro ne plu povis nei ke io nenormala okazis, kaj dissendis jenan komunikon : «La registaro asertas ke la ribelmovado limiĝas al kelkaj lokoj de Maroko, kaj neniu, absolute neniu, en la metropolo aliĝis al tiu absurda entrepreno». Kaj la registaro mensogis ĉar ĝi jam sciis tre bone pri la konstantaj kontaktoj kaj agadoj inter la armeo kaj faŝistaj grupoj. Komisionoj de CNT kaj UGT urĝe petis armilojn al la registaro ; sed la tiama registarestro, Casares Quiroga, rifuzis, ĉar li bone sciis ke armita laboristaro signifis socian revolucion, kaj li, fidela al siaj burĝaj principoj, timis la revolucion eble pli ol li timis faŝismon. La 18‑an de julio CNT kaj UGT deklaris ĝeneralan strikon. Casares Quiroga demisiis kaj lin anstataŭis modera respublikano Martínez Barrios kiu, anstataŭ organizi la rezistadon, klopodis atingi kompromison kun la ribelantoj, kontaktis telefone generalon Mola kaj eĉ proponis al li postenon en la nova registaro. Dum tempo estis perdita la konspirantoj konstatis la malfortecon de la registaro kaj prenis poziciojn por la fina frapo. La hezitemo de la registaro estis fatala kaj ĝiaj konsekvencoj, tragikaj. Inter la 17‑a kaj 19‑a de julio ankoraŭ estis tempo armi la popolon kaj komplete fiaskigi la puĉon. Urboj strategie lokitaj, kiel Sevilla (Sevilo), Zaragoza (Zaragozo) kaj Oviedo ne estus falintaj en la manoj de la faŝistaj generaloj kaj la civila milito ne estus okazinta. Sed armita popolo signifis socian revolucion, kaj la registaro ne volis tion, tiel faciligante la taskon de la konspirantoj.

16 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 En Barcelono estis pli ol 12 000 soldatoj en la kazernoj komanditaj de faŝistaj oficiroj kiuj atendis ordonojn okupi la urbon. Sabate la 18‑an, kapitano López Varela, kontakthomo de Mola en Barcelono, ricevis telegramon kun la jena teksto : «Morgaŭ vi ricevos kvin rismojn da papero». Tiu frazo entenis la horon en kiu la soldatoj devis forlasi la kazernojn por okupi la lokojn fiksitajn de la stabo. Efektive, je la 5‑a matene, preskaŭ simultane la pordoj de la barcelonaj kazernoj malfermiĝis kaj la soldatoj, sub la gvido de faŝistaj oficiroj, helpitaj de civiluloj, membroj de Falange, ekiris kun la celo okupi registarajn oficejojn kaj la ĉefajn urbajn vojkruciĝojn. Ili kalkulis pri simpla promenado ĉar malmultaj, tre malmultaj, oficiroj opoziciis ilin, dum aliaj, ankoraŭ ne deciditaj restis neŭtralaj atendante la rezultojn. Sed anstataŭ facila promenado, la ribelantoj troviĝis antaŭ granda surprizo. Nur kelkajn minutojn post la eliro de la konspirantoj, sirenoj de diversaj fabrikoj stridante sonis alvokante la laboristojn al la defendo ; tuj, grupoj da homoj koncentriĝis en diversaj punktoj por bari la vojon al faŝismo, kaj barikadoj estis konstruitaj en ĉefaj vojkruciĝoj por malhelpi la antaŭiradon de la armeo. La ribelantoj atingis la centron de la urbo – Placo de Katalunio – kaj okupis kelkajn konstruaĵojn, sed neniam povis atingi la registarajn oficejojn nek kapti la radiostaciojn bone defenditajn de la laboristoj. Tiam la faŝistoj uzis la artilerion ; ili estis certaj ke, kiel okazis en oktobro de 1934, je la unuaj pafoj la popolamaso fuĝus senorde. Sed la laboristoj ne nur ne fuĝis, sed atakis la kanonojn pere de kamionoj rapide direktitaj kontraŭ ili ; estis la armeaj profesiaj oficiroj kiuj fuĝis, dum multaj soldatoj tute konfuzitaj kapitulaciis forlasante kanonojn, fusilojn kaj mitralojn. Jam pli bone armitaj la laboristoj iniciatis kontraŭatakon kaj unu post alia falis la rezistlokoj de la konspirantoj. Je la 5‑a posttagmeze, generalo Goded, estro de la ribelo en Barcelono, kapitulaciis antaŭ la atakoj de tiuj kiuj, laŭ li, estis la «kanajlaro», simplaj laboristoj kiujn li tiom malestimis. Je la unua posttagmeze de la 20‑a de julio la fortikaĵo Atarazanas estis sturmita. Tio estis la lasta rezistkerno de la faŝistoj. Sed kiom da viktimoj ! Antaŭ la muroj de Atarazanas falis unu el la plej valoraj kaj energiaj membroj de la laborista kaj anarkista movado, Francisko Ascaso. Post 33 horoj da konstanta batalo Barcelono estis komplete liberigita. Sur la barikadoj kaj multaj publikaj konstruaĵoj flirtis la ruĝnigra flago de la anarkistoj ; eĉ la policanoj kiuj restis fidelaj al la Respubliko demetis la jakon, salutis perpugne kaj kriis revoluciajn sloganojn ; tio ŝajnas nekredeble ĉar tiuj samaj policanoj, nur kelkajn tagojn antaŭe, obeante ordonojn de la registaro, arestis kaj persekutis strikantajn laboristojn. Sed nun la atmosfero estis nepriskribebla. Eŭforio kaj kontenteco brilis en la okuloj de miloj da homoj. Estis la senco ke nova periodo komenciĝis. La kataluna registaro, kiu siamaniere ankaŭ opoziciis la ribelantojn – kvankam du tagojn antaŭe obstine rifuzis doni armilojn al laboristoj – estis nur simbola organismo, ĉar la veraj organizantoj de la aktiva rezistado kaj de la venko en Barcelono estis la laboristoj en la sino de siaj sindikatoj ; ĉiuj decidoj, ĉiuj iniciativoj venis de la revoluciaj komitatoj kies ĉefaj gvidantoj estis Durruti, Oliver, Santillán kaj aliaj sindikatistoj. Fakte anarkosindikatistoj kontrolis la tutan urbon, kaj la vojo al socia revolucio estis larĝe malfermata, almenaŭ en Barcelono. Tuj post la malvenko de la konspirantoj, la laboristaj organizaĵoj organizis ĉiujn aspektojn de la vivo. La ŝtato praktike ne ekzistis ; la registaro havis nur simbolan povon. En tiu preciza momento ne estis forto kiu povus halti en Katalunio la starigon de Liberecana

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 17 Komunismo kaj la aplikon de la principoj ellaboritaj dum la kongreso de CNT en Zaragoza en majo 1936. Haste organizita plena kunsido de liberecanaj organizaĵoj okazinta en Barcelono vespere la 20‑an de julio ekzamenis kaj diskutis la revolucian situacion kaj pritraktis la eblajn tujajn paŝojn. Du tendencoj aperis : ĉu celi la tuton («ir a por el todo»), ĉu kunlabore kun burĝaj kontraŭfaŝistaj politikaj partioj koncentri ĉiujn fortojn ĝis komplete venki la ribelan armeon, kaj nur poste starigi la revolucian programon. Decido pri kunlaborado estis adoptita konsiderante ke la faŝistoj kontrolis preskaŭ duonon de la lando, ke ili posedis profesian armeon kaj ke en aliaj regionoj kie la armeo estis venkita la influo de la liberecana movado ne estis tiom granda kiom en Katalunio. Politika kunlaborado estis konsiderata necesa, sed ankaŭ ĝi estis la unua paŝo kiu bremsis la revolucian spiriton. Ĉiamaniere la sinteno de la anarko-sindikatistoj kaj de maldekstremaj socialistoj estis ke milito kaj revolucio estis nesepareblaj, dum aliaj politikaj grupiĝoj, uzante nebulajn argumentojn, insistis ke nur la milito gravis kaj ke nur poste la popolo decidos ĉu ĝi deziras revolucion, kvankam estis evidente ke tiuj politikuloj faris ĉion eblan por nuligi la jam akiritajn revoluciajn realigojn kaj ke ili estis decidintaj ke vera revolucio neniam okazos. Sed, aparte de tiuj konsideroj, danke al iniciativo de urbaj laboristoj kaj de kamparanoj, kreiĝis industriaj kaj agraraj kolektivigoj. En Barcelono, tute speciale, estis tre sukcesaj socialigoj de pluraj industrioj : metalurgiistoj, lignaĵistoj, bakistoj ktp. Tiuj kolektivigoj tre bone sukcesis kaj estis la plej pozitivaj aspektoj de la «Hispana Revolucio», aspektoj kiuj estis intence ignorataj de la plej multo da verkistoj kiuj traktis pri la eventoj de la jaroj 1936-39. En Aragono 75 procento de la tero estis kolektivigita. Pli ol 3000 kolektivigoj ekzistis en la tuta lando, donante laboron al 8 milionoj da homoj. La agrara produkto plialtiĝis je 46 procento, kaj sub la iniciativo de la laboristoj kreiĝis Instituto pri Agraraj Esploroj kun la partopreno de diverslandaj agronomaj inĝenieroj. Aliaj pozitivaj aspektoj menciindaj rilatas pedagogion. Kolektivigoj, sindikatoj, laboristaj organizaĵoj kaj kulturaj ateneoj kreis lernejojn bazitajn en la principoj de fama pedagogo Francisco Ferrer, fondinto de la Moderna Lernejo, mortigita en 1909 sub la instigo de la eklezia hierarkio, kiu ne pardonis al li liajn raciajn instrumetodojn. En pluraj urboj de respublika Hispanio kreiĝis Institutos Obreros, liceoj por laboristoj, kiuj ebligis al ili akiri pli altan studnivelon, ĝis tiam nur haveblan al tiuj kiuj havis monon. En la batalfronto mem, Kulturaj Milicianoj instruis legi kaj skribi al analfabetoj, ĉefe personoj el kampara deveno kiuj ne havis okazon ĉeesti lernejon kiam ili estis infanoj. Tiu pozitiva laboro en la kamparaj kaj industriaj kolektivigoj kaj en la kampo de la kulturo montris ĝis kioma grado la tiama laborista movado estis kapabla transformi arkaikan socion en pli moderna kaj progresiva. La revolucia eksperimento de 1936 ne fiaskis ; ĝi estis perforte detruita de faŝistemaj armeoj kaj de internacia reakciularo, kaj ankaŭ sabotita de senskrupulaj politikuloj el ĉiuj tendencoj. Sed, eĉ perforte detruita kaj malnoble kalumniata de ĝiaj malamikoj, ĝi restas kaj restos kiel ekzemplo kaj pruvo ke progresiva kaj justa socio povas ekzisti sen interveno de ŝtato kaj de kapitalismo.

18 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Antaŭ la fino de tiu ĉi parolado mi deziras mencii pri Esperanta vivo en Hispanio dum la Revolucio. En la tiel nomita «nacionalisma» flanko, la Esperanto-movado praktike ĉesis ekzisti ĉar esperantistoj estis suspektataj je maldekstremaj ideoj. En Kordobo, okupita de la faŝistoj ekde la komenco de la ribelo, la falangistoj mortpafis la membrojn de la Esperanto-Grupo. (Raportita en la libro La Danĝera Lingvo – Esperanto en la uragano de persekutoj de Ulrich Lins ; paĝo 20, kaj en Esperanto en perspektivo de Ivo Lapenna). La tuta movado estis suspektata, almenaŭ ĝis la jaro 1947, kiam laŭleĝe fondiĝis HEF [Hispana Esperanto-Federacio (NdR)]. Sed ankoraŭ en 1949, Universitato de La Laguna malpermesis Esperanto-kurson, ligante al la lingvo nebulajn ideojn pri politika maldekstrismo. Pro similaj kaŭzoj, en la jaro 1946, en Tarrasa, oni rifuzis permeson por publika kurso. (Vidu la revuon Esperanto, februaro 1968 ; paĝo 15). En la respublika flanko, Esperanto movado floris kaj la lingvo estis uzata por informado internacia. Unu el la kaŭzoj de la entuziasmo por Esperanto estis la revolucio mem. La hispana junularo, kaj ne nur la junularo, ĉefe en liberecanaj medioj, estis konvinkita ke ni troviĝis ĉe la sojlo de nova mondo, pli justa, pli racia, pli humana, kaj ke en tiu mondo Esperanto havis logikan kaj preferindan lokon. Okazis multaj kursoj, ne nur en urboj kaj vilaĝoj sed ankaŭ en la tranĉeoj ; kelkaj alilandaj volontuloj kiuj venis al Hispanio por partopreni la kontraŭfaŝistan batalon estis esperantistoj, kaj en multaj batalionoj ekzistis Esperanto-Rondoj. Mi menciu la Esperanto-parolantan grupeton de la 3‑a bataliono de la 121 brigado, 26‑a divizio (eksa «kolono Durruti»), al kiu mi apartenis dum la lasta jaro de la milito. Tiu grupeto konsistis el ĉirkaŭ 6 samideanoj inter kiuj troviĝis la batalionestro, Ginés Martínez, elstara esperantisto kaj membro de SAT. Ni ĉiam interrilatis esperantlingve. Kiam mi menciis pri la faŝistemo de la profesiaj armeaj oficiroj, mi diris ke estis kelkaj tre honorindaj esceptoj. Unu el la plej konitaj estis kolonelo Julio Mangada, lojala respublikano, elstara poeto kaj prezidanto de HEF. Mangada, kiu ekde la 19‑a de julio aktive partoprenis en la defendo de Madrido, mortis ekzilita en Meksikio en la jaro 1946. Ĝis la fino de sia vivo li restis fidela esperantisto kaj kontraŭfaŝisto, kunlaboris kun aliaj ekzilitoj kaj publikigis artikolojn en la organo de CNT en Meksikio, Solidaridad Obrera. Inter 1936 kaj 1939, multaj publikaĵoj aperis en la internacia lingvo. Inter la plej konataj laboristaj Esperanto-gazetoj mi menciu : Popola Fronto, en Valencio ; Proleta Voĉo en Barcelono, kaj Informa Bulteno de CNT-FAI, ankaŭ en Barcelono, kun la kunlaborado de membroj de ILES (Ibera Ligo de Esperantistoj Senŝtataj). Estas notinda la fakto ke laboristaj kolektivigoj, kiel ekzemple la lakto-industrio, uzis Esperanton por anonci siajn produktojn. Esperanto kaj Hispana Revolucio, du ŝajne malsamaj aferoj, sed kiuj por multaj junuloj de la jaro 1936 havis tre proksimajn rilatojn, ĉar ambaŭ celis la atingon de pli racia kaj humana socio. Eduardo Vivancos Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 19 Morgaŭ matene . Anne Wadman

Jen origine frislingva novelo [0] esperantigita de Sipke Stuit (1908-1974), frislanddevena esperantisto, kiu trairis Eŭropon kun ĉareto por instrui Esperanton per la rekta metodo. En Araso li enamiĝis kaj edziĝis en 1934 al unu el siaj lernantinoj, Simone Décaudin, filino de brutokomercisto, kaj establis sin kiel agrokulturisto. Ili inter si kompreneble parolis Esperante, kaj la kvin gefiloj iĝis nature denaskuloj. La anoj de la Esperanto-klubo de Arras bone konis unu el ili. Sipke Stuit partoprenis la regionan Esperanto- movadon. Li konatiĝis interalie kun Petro Stojan. Komence la fratinoj Piersma esperis, ĉiu por si, ke ĉio turniĝos favore. Viro estis altgrade stranga kaj miriga aperaĵo en ilia sekura mondeto de maljunaj fraŭlinoj, tamen viro, estaĵo honorinda. Eĉ soldato. Kaj ĉi tiuj viroj estis tiel lojalaj, tiel fidelkore amis kaj tiel lojale konkeris, ke la espero persistis, ankaŭ kiam ili, unu post la alia, rimarkis, ke ili estas gravedaj. Tiam la soldatoj estis jam for, profunde en Germanujo, kie ili havis ankoraŭ taskon, kvankam ne plu temis pri batalo, sed Tom, la sola, kiun ili bone komprenis, ĉar li havis nederlandan patrinon, estis dirinta, ke ili revenos, kiam tiu tasko estos plenumita. Sed tiam ne plu kiel soldatoj, sed kiel liberaj viroj en libera mondo. «Free men in a free world». Ankoraŭ iom da pacienco. Nu, la regimento estis malaperinta en Germanujon kaj laŭmezure, ke la inoj vidis sin mem kaj unu la alian ampleksiĝi, fandiĝis la espero. Ŝarĝitaj de la memoraĵo ili rigardis la mondon nun per aliaj okuloj ol antaŭe. Hinke, la plej juna, kiu kapablis sufiĉe bone manipuli la plumon, ja skribis al la Kanada Ambasadorejo leteron, en kiu ŝi demandis pri iu Edward Peter O’Dwyer de la tioma regimento kun numero kaj ĉio plia, sed kiam post duonjaro alvenis respondo, peza letero plena de stampoj kaj subskriboj kaj enhavanta la informon, ke Edward Peter O’Dwyer, metallaboristo en Ottawa, edziĝinta kaj patro de kvar infanoj, kies nomoj ĉiuj estis indikitaj, estis demobilizita antaŭ duonjaro, tiam la skandalo jam delonge disvastiĝis tra la vilaĝo kaj la tri idinoj Piersma, kun interspaco de ĉirkaŭ dek kvar tagoj, enmondigis siajn infanojn, kiuj nomiĝis ne O’Dwyer, nek Johnson aŭ Williams, sed simple Piersma. Hinke naskis eĉ du : tio estis do kvar Piersma- oj samtempe, du knaboj, la ĝemeloj, kaj du knabinoj. De tiam la fronto de la Piersma-familio staris solide kaj neskueble disde la vilaĝa komunumo, kiu moke ridetis, flustradis kaj klaĉadis plej fervore. Iuj sentis admiron antaŭ la virinoj, kiuj, apud la zorgoj de la gepatra farmeto, estis oferintaj sian virgecon kun solenaj vizaĝoj kaj fiera koro. Sed la pliparto parolis pri skandalo kaj peko, precipe tiuj, kiuj ne sciis kiel la akvo de la peko estis tuŝe proksiminta la lipojn de iliaj propraj filinoj, kaj tiaj estis multnombraj. La sorto ŝajne volis, ke la frapoj falu sur la Piersma-ojn kaj tio ne estis speciale novaĵo por tiuj, kiuj estis konintaj la maljunan Piersma kaj ties patron. Tiuj daŭre enkasigis sortobatojn kaj tiel sendube restos eterne. Sed finfine la sensacio formortis. Akceptiĝis kiel fakto, ke la tri filinoj Piersma ricevis kvar infanojn de kanadanoj. La infanoj restadis sub la deklive klinita tegmento de l’ malnova farmeto ; aŭ, ĉe bona vetero, en la fruktarba ĝardeno, ĵaluze protektataj kontraŭ la krudaj ventoj de la mondo. Ili grandiĝis kaj faris, ankaŭ sen patroj, kion aliaj infanoj faras : dormi, manĝi, ludi kaj kvereli. Ne estis dubo pri tio, ke la patrinoj serioze konsideris sian taskon. Kaj la infanoj, kvankam unu el ili, tiu de Gjerritsje, tre certe havis negran aŭ

20 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 indianan sangon en siaj vejnoj, estis ĉarmaj infanoj vere montrindaj, kvankam tio malofte okazis. Fakte la farmeto kontentige prosperis. La komuna ĉagreno kaj la komuna fiero estis forĝintaj konkordon, kian oni ne facile imagas inter virinoj, fratinoj kaj maljunaj fraŭlinoj. Kontakton kun la vilaĝo, escepte de butikistoj, bakistoj kaj ceteraj ĉepordaj vendistoj, ili havis apenaŭ. Jam pasis la periodo, kiam ili kiel sveltaj, timemaj birdoj, iom perditaj kaj rigidaj, flugetis tra la vilaĝa vivo. Iliaj vizaĝoj, fakte ne malbelaj, sed iom tro plataj kaj longecaj kaj seriozaj, kiel libroj de Bosboom-Toussaint[1], estis ricevintaj amaran trajton, ankaŭ ion fierecan, pro kio ili nun eksimilis la patron, kiu ĝis sia morto regis la etan farmon mizerete kun ia venĝa sento rilate la mondon kaj tiam devis lasi ĝin al la zorgoj de la tri apenaŭ plenkreskaj filinoj. Feliĉe, ke Aldert Piersma ne plu eksciis tion pri la kanadanoj, li estis ricevinta sufiĉe da frapoj kaj iom da ripozo li meritis honeste. Iun belan tagon subite okazis io, kion ili ne plu atendis. Unu el la kanadanoj revenis, tiu de Gjerritsje. Ili apenaŭ rekonis lin. Lia soldata kostumo iam flate tajlis lian korpon, sed nun li aspektis kiel almozulo, kiun oni eĉ ne akceptus por pasigi solan nokton en la fojno. Plej grave estis, ke ili ne komprenis lin. Tom, tiu de la nederlanda patrino, estis estinta ilia interpretisto, kiu ĉion fidele tradukis, sed kun ĉi tiu, li nomiĝis Pat, ili verdire ne sukcesis interŝanĝi eĉ unu vorton. Ili metis panon kun ŝinko antaŭ lian nazon kaj pacience atendis. Pat manĝis kaj lasis sin gliti en seĝon. Li, kiel antaŭe, ŝtopis sian pipon el la patra tabakskatolo. Tre klare rekoneble li estis la patro de l’ infano de Gjerritsje, ankaŭ en li estis io negra. La sango ne malkonfesis sin, ĉar kiam la kvar infanoj eniris iom timemaj antaŭ tiu fremda onklo, Pat spontane levis sian propran idon el inter ili, ĵetis tiun en la aeron, rekaptis ĝin kaj preskaŭ enamiĝis al sia propra filino. Tiam li alrigardis Gjerritsje, kiu staris apude kun fajroruĝa koloro, kun rideto plena de tenereco kaj diris ion kiel «merry» [2]. Estis stranga vorto en la nuna cirkonstanco kaj neniu komprenis ĝin. «Father» (patro) kaj «mother» (patrino) kaj tion dirante, li montris al si mem kaj al Gjerritsje, tio estis jam iom pli klara. Kaj tiam li prenis ŝian brakon kaj iris kun ŝi en la korton tien kaj reen. Akompane li kantis la fianĉinan ĥoron el Lohengrin, kiel nur ebria havenlaboristo kapablas. Nun ne plu estis dubo. Malfacilis trovi konsilon. Ili planis triope kaj ne sukcesis elturniĝi. Ĉu tiu bubo restu ĉi tie ? Kiel ili najlus en lian kapon, ke li ne estas malbonvena, sed tamen devus surtabligi pli konkretajn pruvojn pri siaj bonintencoj ? Precipe Hinke tute ne fidis ĉi tiun ulon. Kiu konfirmus, ke li ne jam edziĝis, same kiel tiu Edward Peter ? Kaj sub kia ŝtato li ŝipis ? — «Li aspektas kiel almozulo», diris Durkje, la plej aĝa kaj plej silentema el la tri. Kaj Hinke rekte demandis : — «Ĉu vi akceptus edziniĝi al li, Gjert ?» Ŝi ne respondis. Estis tre klare : ŝi ne forĵetis tiun penson anticipe. Profunde en ŝi la honto plu mordis, pli ol ĉe la aliaj. — «Kion vi farus ?» ŝi demandis fine. — «Li aspektas tiel malpura», diris Durkje. — «Tio povas esti sekvo de la vojaĝo», indulgemis Gjerritsje, «ne estas neniaĵo de Kanado ĝis ĉi tie.» — «Li restu kelkajn tagojn», proponis Hinke, «tiam ni plu konsideros.» Tiel okazis. Pat povis resti kaj kiam ili serĉis lin, ili povis lin trovi en la fruktarbejo ludanta kun sia propra infano kaj kun tiuj de la aliaj. Li mem kuŝigis la etan Gjerritsje en ŝian liton kaj li kantis kanadajn kantetojn por ŝi. Kaj post tio li sidis ĉetable, fumante pipon en malnova, blua kitelo de patro, kaj rakontis. Ili ne multon komprenis, sed estis tamen ia ŝanĝo – viro en la domo ; dum jaroj tio ne okazis. Kaj ĉi tiu viro estis simbolo, li reprezentis la tri iamajn kaj kiel tia li egale proksimis ĉiujn tri virinojn. Fakte kiel li

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 21 sidis tie kun rideto sur sia vizaĝo, kvazaŭ hejme, li estis la komuna edzo de ili triope. La inoj pensis pri la semajnoj post la liberiĝo, kiam estis same. Io el la pasinteco reaperis, miksita kun bedaŭro kaj honto, sed la pliparto jam definitive pasis. Ankaŭ Pat ne sciis, kie perdiĝis Tom kaj Edward. Li sciis nur, ke Tom ankaŭ en Germanujo estis havinta virinojn kaj ke Edward estis restinta en karcero, ĉar li estis frapinta civilulon per revolvero sur lian kapon, tiel – kaj li donis tutan prezentadon kiel tio okazis. «An’ the officer said… an’ the M.P. said…» (Kaj la oficiro diris… kaj la M.P. diris...). La pliparton ili ne komprenis. Vespere ĉe enlitiĝo ekestis eta incidento. «Sleep» kaj «sliepe» [3] multe similas. Sed Pat ne tre ŝatis, ke li devas iri en la fojnejon. «I don’t like hay» (Mi ne ŝatas fojnon), li diris grumblante. Kaj krome li havis aliajn rajtojn – kaj li kaŝe rigardis al Gjerritsje, kiu ne sciis, kiel ŝi solvu ĉi tion, alterne ŝi ruĝiĝis kaj paliĝis. Sed Hinke sukcesis trankviligi lin. «Letter» [4], ŝi diris, kaj tion Pat komprenis duonkonsente. Pat restis kaj disvolviĝis en la direkto de farmlaboristo. Li helpis dum la fojnrikolto kaj suprenigis grandajn staplojn. Li serioze aktivis. Sed post kelkaj semajnoj, kiam ili jam kutimiĝis unu al la aliaj kaj la interkompreno jam multe pliboniĝis, li ekhavis la ideon retroiri al Kanado. Kun la du Gjerritsje-oj. «To-morrow we’ll go off. To-morrow morning.» (Morgaŭ ni foriros. Morgaŭ matene.) Kaj li kantis sian plej amatan kanton : «Ho Kanado, ho Kanado !» Li havis grandajn leterojn kun stampoj de la kanada ambasadorejo. La virinoj ne estis preparitaj je tio kaj embarasa interparolo sekvis. Gjerritsje ja kuraĝus, ŝi diris, sed akceptus nur se okazos en bona amikeco. Hinke kaj Durkje ambaŭ malkonsilis tion al ŝi. Hinke ĵurpetis : — «Kiu scias, kia ulo li estas. Eble kolektisto de terpomŝeloj. Povas esti, ke li loĝas en loĝveturilo aŭ en truita barko.» Tio estis vera, Pat ne aspektis tre sociema. Kaj Gjerritsje sentis bone, ke la kutima kaj propra estas grava. Ŝi ĉirkaŭrigardis : ĉi tie kuŝis ŝia juneco, ŝia feliĉo. La Piersma-farmeto kuŝis tiel agrable kaj fidodone sub la altaj arboj. Ĉi tie estis tiel granda unueco interfratina, tiel granda ĝojo, etoso de intimeco. Kaj plie tiu fremda lando, fremdaj homoj, el kiuj ŝi neniun konis, kaj tiu larĝa maro, kiun ŝi devus transiri. La nostalgio tie, ŝi ja foje legis pri Kanado : dum tagoj vojaĝi sen unu vilaĝo. Eble ŝi neniam plu revidus ion de ĉio jena : nek la farmeton, nek la fratinojn, nek la fruktarbejojn, nenion. Nekonata viro, kiun ŝi apenaŭ komprenis kaj pri kiu ŝi ne sciis, kion li faras por vivgajni[5], eĉ ne, ĉu entute li havas domon… Sed aliflanke – li estas la patro de ŝia infano, li povus kaj volus forpreni la honton, kiu jam dum jaroj mordis ŝian animon. Ĉu tiu viro ne rajtis edzinigi ŝin, li estu kia li estas ? Ĉu li ne estis altirinta ŝin al si, la sola, kiu en pli ol tridek jaroj deziris ŝin. Iam ŝi estis permesinta, ke li venu en ŝian liton – volonte konsentinta, ke li karesu kaj posedu ŝin. Ĉu ŝi ne restu apud li pro la tiama konsekvenco ? — «Kaj ni do ?», demandis Hinke. Ŝia Edward neniam revenus por forviŝi ŝian honton. Kaj ankaŭ Durkje delonge perdis la esperon, precipe nun, kiam ŝi sciis tion plian pri Tom, tion pri la virinoj en Germanujo. — «Kaj ni do ?», ripetis Hinke. «Ni ja apartenas unu al la aliaj. Ĉu ni ne ĉion komune portumis ?» — «Estas vere», diris Gjerritsje. Larmoj puŝis sin tra inter ŝiaj palpebroj. «Sed se li postulos la infanon ?» — «Ke li unue pruvu, ke estas lia», diris Hinke, kiu sentis, ke ŝi estas venkanta. «Kaj tiam li kalkulu ankaŭ kun mi. Mi volus vidi, kiel li forprenos de ni la infanon. Ni ja apudas. Ĉu vere aŭ ne, Durkje ?» — «Estas vere», diris Durkje. — «Estas bone», diris Gjerritsje, «mi restas.»

22 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Pat ĉeestis kaj aŭskultadis. Li sentis, ke liaj ŝancoj ŝanceliĝas. Li ne volis plu petadi, okazu io. Ĉu ŝi kuniros, morgaŭ matene ? Jes aŭ ne ? — «Ne !» La voĉo de Gjerritsje sonis sufokite en ĉagreno, sed decide. Tiam Pat koleriĝis kaj pugne bategis sur la tablon. Ĉu ŝi rifuzus ? Ŝi devis kuniri. «To-morrow we’ll leave !» (Morgaŭ ni forvojaĝos !) Kaj li ĵetis la stampitajn leterojn sur la tablon. Ĉiuj tri rigardis al Gjerritsje ; ĉu ŝi rezistos aŭ cedos ? Bildoj fulmis tra ŝia kapo : longa, longa marvojaĝo, granda urbo, domo kun balkono kaj glaciŝranko, loĝveturilo… Ŝi ne sciis, ŝi ne sciis. Tiam intervenis Hinke. Ŝi estis la plej juna kaj plej akra laŭlange. Ŝi ekpostenis tuj antaŭ Pat : — «Mi diras jenon al vi, patreto. Gjert restas ĉi tie, ĉi tie ĉe ni, komprenite ? Ĉe ni, vi aŭdis ja klare, ĉu ne ? Ĉi tie sub ĉi tiu tegmento. Ni apartenas al ĉi tiu hejmo kaj ni restas ĉi tie. Vi jam kolektu viajn ĉifonojn kaj malaperu.» Kaj ŝi montris la pordon. Gjerritsje provis ankoraŭ iom mildigi la kazon, ŝi sentis kompaton ; ne necesis tiel krudi. Homo devas ja konservi sian decon. — «Ju kan blajben (Vi povos resti) ĉi tie ĉi-nokte», ŝi diris, «kaj iri to-morrow (morgaŭ).» Pat estis konsternita sub la atako de Hinke kaj jesis humile. Li ĉirkaŭrigardis : ĉi tie nenio plu farendas por li. La malamo de Hinke estis nuliginta lin. Sed ĉi-nokte li povis ankoraŭ resti. — «All right» (Ĉio en ordo), li diris kaj grimpis en la fojnejon. Kiam ĉio ripozis, li kaŝiris en la ĉambreton de Durkje. Eble ŝi volus lin konsoli nun, kiam li estis forsendita kiel hundo. Ŝi estis la plej aĝa, sed ankaŭ la plej mildanima, la plej silentema el la tri. Egale, se ŝi repuŝus lin. Li prenis ĉiujn riskojn, li kapablis bone kalkuli. Kaj la postan matenon mankis en la Piersma-farmeto tri personoj : Pat, Durkje kaj la eta Durkje. Ĉi-lasta ja ne havis negran sangon en la vejnoj, sed tio, konsidere la situacion, nepre ne estis malavantaĝo. Anne Wadman (1950) Originala titolo : «Tomorrow morning» Tradukis : Sipke Stuit

Notoj : [0] El Frisaj rakontoj en Esperanto. Eld. Laverman, Drachten (Nederlando), 1964. Novelo verkita en 1950 de Anne Wadman kaj esperantigita en 1963 de la SAT-ano Sipke Stuit (kies piedvojaĝon, en kiu li tiris sian domon per la brakoj, vi povis legi en Sennacieca Revuo de 2019). [1] Anna Louise Geertruida Bosboom-Toussaint (1821-1886): protestant-religia verkisto de i.a. historiaj romanoj (elstaraj: La Delfta mirakla kuracisto kaj Majoro Frans) mem spertis forlason de la koramiko kiu elmigris al Usono kaj rompis la rilaton. Poste si edziniĝis al la pentristo Bosboom. Ŝi meritas sian lokon inter la 19-a-jarcentaj nederlandaj aŭtoroj, i.a. pro profunda karakter-analizo. (NdR) [2] Laŭsone la angla vorto «merry» (gaja) tre similas al la frisa vorto «merje» (ĉevalino) kaj tial kaŭzis miskomprenon. [3] La angla vorto «sleep» kaj la frisa vorto «sliepe» signifas «dormi» kaj sonas preskaŭ same. [4] La frisa vorto «letter» kaj la angla «later» signifas ambaŭ «poste» kaj sonas preskaŭ same. [5] vivgajni: vivteni sin. (NdR)

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 23 Albanio : la sola eŭropa lando sen antisemitismo Tomasz Kamusella

En la jaro 2015, mi verkis artikolon pri grafitaĵo de la Stelo de Davido sur la balkona muro de apartamento en la Malnova Kvartalo de Tirana. Danke al mia propra sperto pri la antisemitismo en Eŭropo, tiun grafikaĵon mi interpretis kiel signon de antisemitismo. Sed Adam Ehrlich, eksa usona enmigrinto, nun establita en Albanio kiel universitata preleganto, klarigis la aferon : temis pri hebrea proprietulo kiu ĝoje kaj fiere anoncas al aliuloj pri ties hebrea identeco. Fakte tiu domo apartenis al la konata tradukisto el la germana, la hebreo Robert Schwartz, jam forpasinta. Ĉi tiu artikolo celas speguli fruan tradicion de la etno-religia toleremo en Albanio, kontraste al tio okazinta ĉie en Eŭropo ankaŭ dum Holokaŭsto. Surprizo en Tirana Fine de la jaro 2015, laŭ invito de konata albana esperantisto, Bardhyl Selimi [1], mi alvenis al Tirana. Mi ne sciis kio atendos min. La disvastigita imago pri Albanio kiel inventita komunisma aŭtarkio, ankoraŭ kuŝis en mia kapo, kvankam la totalisma sistemo estis malmuntita jam dudek kvin jarojn antaŭe. Bardhyl promenigis min tra la ĉefurbo kaj pacience eksplikis al mi la plej komplikajn momentojn de la nova historio de Albanio, travivitajn de li mem, de lia familio kaj liaj amikoj. Miaflanke, mi prelegis en kelkaj universitatoj en Tirana kaj en la najbara Kosovo, de kie devenas mem Bardhyl. Post mia diskuto en la Universitato de Novjorko en Tirana, alproksimigis min la sinjoro Adam Ehrlich [2]. Jarojn antaŭe, ni estis renkontiĝintaj mallonge en Pollando kaj korespondis dum certe da tempo, ĉar li estis esplorante pri sia doktoriga disertacio pri la regiono de Supra Silezio en Centra Eŭropo. Koincidis ke tiu temo estis ankaŭ mia esplorkampo, tial ni ambaŭ interŝanĝis opiniojn pri ĝi. Kia agrabla renkontiĝo tio estis ! Adam kaj lia edzino albana, Enida, konatigis min kun la postkomunista Tirana, fondita Tomasz, Enida kaj Adam en la post la falo de komunismo, fare de okcidentaj elmigrintoj restoracio ODA kaj la lokaj profesiuloj. Danke al la Nokto de Muzeoj, ni ekĝuis la ĉefajn punktojn kaj kulturajn eventojn ĝis la malfrua nokto. Poste venis la kulmino kun la tradicia kuirado por vespermanĝo en la fama restoracio ODA. Ĉi tiu restoracio troviĝas en la Malnova Tirana aŭ hodiaŭ Nova Bazaro, plejmulte damaĝita pro la «tertremo de 1967» dum la kampanjo politika de disiĝo disde la «malprogresinta» pasinto, inkluzive de la kultura heredaĵo. Tiun jaron, okazis forta tertremo en la areo de Dibra. Kelkaj homoj diris, ke la tertremo estis ia puno pro la oficiala nuligo de la religiaj institucioj, komence de la jaro. Rezulte, la komunista Albanio fariĝis la unua kaj la sola lando enmonde tute ateista !

24 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Promenante tra la malnova urbo al ODA [3], apud la Nova Bazaro (kiu baldaŭ estus rekonstruiĝonta), mi vidis trietaĝan domon malbone farbitan de ekstere. La balkona muro de ties apartamento sur la dua etaĝo estis duobligita ne majstrece per blanka Stelego de Davido. En kelkaj lokoj la farbo estis disvastigita malsupren formante iun pistolon kaj ŝajnigante arboradikaron. Mi montris ĉi tiun stelon al Adam kaj teruriĝis pro tiu evidenta esprimaĵo de antisemitisma koleraĵo, laŭ mi. Mia amiko trankviligis min tuŝante malpeze surŝultre. Ne, ne estas tio kion vi eble pensas nun, diris li. Mi ne sciis kiel ekspliki la vortojn de Adam, ĝis kiam mi eklernis ke li havas hebrean devenon. Li daŭrigis dirante, ke temas pri la familio de Ŝvarcoj. Ili estas simple fieraj ke ili estas hebreoj. Tiamaniere ili anoncas sian hebreecon al la amikoj kaj preterpasantoj. Tio estis novaĵo por mi, mi devintus fari foton de ĉi tiu grafitaĵo tiam. Ĝia graveco aperis ĉe mi nur kvin jarojn poste. Ĉie en Eŭropo la diskonigo de prezento de hebreeco tiamaniere estis nepensebla. Eĉ en tiaj landoj pli toleremaj kiel Britio, Francio aŭ Nederlando, kie floras la hebreaj komunumoj post Holokaŭsto kaj kie la hebreoj ankoraŭ ĝuas malaltan prestiĝon kaj preferas limiĝi en si mem. Tio estas preventa memdefendo kaj surviva taktiko. Ili estas lernintaj jam, 70 jarojn post Holokaŭsto, ke estas ankoraŭ danĝere malkaŝi la hebrean identecon al iu ajn homo, escepte al ili apartenantaj al la propra komunumo. La vestiĝo laŭ la karakteriza maniero ekster la sinagogo aŭ hebrea kvartalo estas evitinda La balkono hodiaŭ (2020), estas lokita pro timo de iu antisemita atako. super la vico da vendejoj en la surtera etaĝo Kaj se aperas pentrite la Stelo de Davido sur la en la Nova Bazaro nun renovigita, inter la balkona muro, tio povus provoki la antisemitulon stratoj Shenasi Deshnica kaj Shemsi Haka. por traserĉi la personojn kiuj loĝas tie kiel «nedezirataj hebreoj», tiel igante ilin objekton de iu perforta atako. Kaj jen, Albanio rezultiĝis alie ol en la cetera parto de Eŭropo. Ekde tiu momento, la ĝeno sentita de mi komence turniĝis al bonaĵo. Miaj okuloj malfermiĝis kaj mi komprenis kiom malmulte da scioj mi havis pri ĉi tiu lando La kresko de antisemitismo en Eŭropo La historio de Eŭropo, ekde la periodo de Mezepoko ĝis hodiaŭ, estis notita je akcentita antisemitismo. La kristanigo de la kontinento dissendis malamon pri hebreoj, kiuj estis konsiderataj laŭ stereotipa maniero kiel «la murdistoj de Jesuo» [4]. La Nigra Morto je la mezo de 14-a jarcento mortigis milionojn da homoj en la tuta Eŭropo, en Norda Afriko kaj en Azio. Tiu pandemio disvastiĝis pli multe en la Okcidenta Eŭropo pro la alta denseco de ties loĝantaro, kiu svarmis en multaj urboj kaj urbegoj. En tiu religia epoko, la pandemio interpretiĝis kiel Dia puno pro la homaj pekoj. La regantoj kaj ekleziuloj akuzis hebreojn pri ĉi tiu plago [5]. Sekve, la hebreaj komunumoj de la areo subiĝis al la pogromoj, forraboj kaj forpeloj disde la Okcidenta Eŭropo. Ilia rafinita survivado en Venecio ebliĝis nur en tiea kvartalo danke al la defendaj muregoj starigitaj ĉirkaŭ la kvartalo en la jaro 1516. [6] Tiamaniere naskiĝis la institucio de geto [7]. La forpelitaj hebreoj disde la Okcidento de la kontinento trovis rifuĝejon en la tiama Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 25 Iberio ankoraŭ islama kaj en Centra Eŭropo. Ĉi tiu lasta regiono pluretna kaj plurreligia de la monarkioj de Hungario kaj Pollando-Lituanio, eskapis disde pandemio sen damaĝoj, danke al la malalta denseco de la loĝantaro kaj manko de la urboj kaj urbetoj. [8] La reokupacio far la kristanoj de Iberio finiĝis en la jaro 1492. Sendistinge, oni forpelis la muslimojn kaj hebreojn, se ili ne konvertiĝas perforte al kristanismo. [9] La kristanaj potencoj de Hispanio kaj Portugalio, tamen neniam fidis al tia «konvertiĝo». La tiel nomataj «novaj kristanoj» estis forpelotaj dum la 17-a jarcento. Tio ripetigis la ondojn de la rifuĝintoj hebreaj kaj muslimaj kiuj estis bonvenigitaj en Maroko kaj tra la Otomana Imperio. Tiutempe, ĉi lasta etendiĝis de la hodiaŭa Alĝerio ĝis la hodiaŭa Irako. [10] La Franca Revolucio kaj la Napoleonaj Militoj sekvintaj tion, heroldis pri la nova epoko en la historio de Eŭropo. Krom la detruado kaj morto, tiuj eventoj disvastigis la idealojn pri la Egaleco, Libereco kaj Solidareco tra la kontinento. La egalrajta civitaneco kun respondecoj etendiĝis same ankaŭ por la hebreoj. La distingoj, pro la proprietaĵo, nuliĝis kaj la ŝtato disiĝis disde eklezio, igante religion privata afero por la civitanoj. La emancipiĝo disvastiĝis de Francio al Britio, Germanio kaj Aŭstrio. Rezulte la hebreaj komunumoj reestabliĝis en la Okcidenta Eŭropo, kie la ekonomiaj kaj edukaj eblecoj abundis, alie ol kie ajn alilande en la kontinento. [11] Intertempe la Ortodoksa Rusa Imperio estis akirinta multnombrajn teritoriojn en Eŭropo, malfavore al Pollando-Litovio, Svedio kaj Otomana Imperio. La plimulto de hebreoj vivis en tiu areo. Por ne lasi hebreojn «polui» la sanktan Rusion, en ĉi tiuj novaj landoj aneksitaj, Sankt- Peterburgo difinis certajn establejojn. La hebreoj estis permesitaj establiĝi nur en ĉi tiuj areoj kaj ne rajtis moviĝi ien ajn en alian lokon en la Rusa Imperio. [12] Dume, la kristanaj kaj muslimaj loĝantoj de la eŭropa sekcio de Rusio estis agnoskitaj laŭleĝe kiel «subjektoj» (civitanoj). La hebreoj estis rigardataj kvazaŭ «alienuloj» apenaŭ tolereblaj. La imperia jura termino pri ili, «innorodsky», laŭvorte signifis «naskita ie ajn aliloke» sed ne en la Rusa Imperio. Do, la hebreaj komunumoj en tiuj areoj vivis enpace kontinue dum centoj da jaroj, almenaŭ de 12-14 jarcentoj. Ne surprizinde ke la diversaj soci-ekonomiaj kaj politikaj ribeloj trafintaj la Rusan Imperion estis atribuitaj sendistinge al la hebreoj, kio sekvigis sennombrajn pogromojn tra la areoj de ilia loĝloko, aparte je la komenco de 20 jarcento. [13] La militistaj atakoj kaj la ekspansio rusa en Balkanion dum la 19-a jarcento malfavore al la Otomana Imperio, alportis la ideologion kaj praktikon de antisemitismo en tiu areo. [14] Ekzemple, la Konstitucio de Rumanio – lando starigita helpe de Rusio – ekskludis precipe hebreojn kaj muslimojn de la rumana civitaneco. [15] La ribeloj aŭ la militistaj intervenoj influintaj en la fondiĝo de Grekio kaj Bulgario kiel ŝtatojn en 1820 kaj 1878 respektive, estis sekvitaj de pogromoj kaj forpeladoj de la muslimoj kaj hebreoj. [16] Ĉiuj post-otomanaj ŝtatoj fonditaj en la 19-a jarcento (t.e. Bulgario, Grekio, Montenegro, Rumanio kaj Serbio) adoptis la ortodoksan kristanismon kiel ŝtata religio. Tiu fakto igis ilin pli profunde kaj ĉiam pli multe fali en la rusan influon, ĉar la Rusa Imperio estis la sola monda ortodoksa potenco. Tia influo alvenis komplete kun la ideologia kaj politika pakaĵo de la modernismo je rusa stilo, inkluzive ankaŭ la antisemitismon. La rusa antisemitismo skizis ankaŭ la lokan ortodoksan tradicion, kiu flankenlasis la hebreojn kaj same de tiu de Okcidenta Eŭropo, danke al la klopodoj por modernigado de Sankt-Peterburgo por kopii la okcidentan teknologion, la elementojn de la regado kaj administrado socia. [17] Finfine, la promeso por la okcidenteŭropa emancipiĝo komence estis kvazaŭ tremo,

26 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 etendota por la hebreoj de Rusujo, nur per la Rusa Revolucio de 1905. Sed la establejo estis dissolvita komplete nur kiam la Rusa Imperio falis per la Revolucio de 1917. Intertempe la Afero de Drejfuso (1894-1906) en Francio enmetis limigojn en la emancipiĝo de hebreoj en la Okcidenta Eŭropo, kiuj klare jam vidiĝis. La fakta antisemitismo okcidenteŭropa motiviĝinta de Cionismo (aŭ naciismo bazita sur la hebrea lingvo), alportis la fondiĝon de la ŝtato de Israelo en 1948. [18] Intertempe, komencante de 1890, multaj politikaj partioj adoptis antisemitismon kiel gravan elementon de ties programoj en Aŭstro-Hungario kaj en la Germana Imperio. [19] La moderna antisemitismo naskiĝis kaj disvastiĝis tra Eŭropo, de Portugalio ĝis Rusio, de Britio ĝis la Balkanaj landoj. Je tiu kunteksto, multaj konataj politikistoj kaj intelektuloj akuzis hebreojn pro la Bolŝevisma Revolucio kaj stariĝo de la komunista ŝtato en Sovetunio. [20] De la otomana escepto al Holokaŭsto Malgraŭ la kreskantaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj malfacilaĵoj kaŭzitaj de modernigado kaj premo aplikita de Okcidenta Eŭropo kaj Rusio, la malfrua Otomana Imperio daŭrigis bonvenigi la hebreojn. [21] Sed alie ol la simpligaj opinioj de kelkaj komentistoj, tiu islama imperio ne estis ja ekzemplo de la toleremo kaj de la homrajtoj. Ekzemple, la sklaveco kiel laŭleĝa institucio. La soci-politika organiziĝo bazita sur la Ŝario de la otomana socio parolis pri la difinitaj Miletoj je religia vidpunkto. Ĉi tiuj estis aŭtonomiaĵoj neteritoriaj por la monoteistaj religiaj diversaj grupoj, interalie ankaŭ por la hebreoj. [22] Similaj aŭtonomiaĵoj neteritoriaj certigis same toleremon por la Tomasz, Adam kaj Bardhyl en hebreoj, muslimoj kaj protestantoj en la fruaj monarkioj la fiŝrestoracio Kripë dhe Piper, modernaj katolikaj de Hungario kaj Pollando-Litovio en Tirana 2015. Centra Eŭropo. [23] Tamen nekatolikoj toleritaj en tiuj ŝtatoj kaj nemuslimoj toleritaj en la Otomana Imperio devus pagi pli altajn impostojn ol la katolikoj kaj muslimoj respektive. La religia toleremo havis sian prezon, sed tio estis karakterizo daŭrinta de la socia politika organiziĝo de Centra Eŭropo dum la pli frua periodo moderna en la Otomana Imperio ĝis ties fakta malmuntiĝo en 1912-1924. Evidentas ke la otomana toleremo ne estis sen kondiĉoj. La granda perdo de la teritorioj laŭlonge de Nigra Maro favore al la klientecaj ŝtatoj en la Otomana Balkanio kostis milionojn da muslimaj vivoj, [24] kaj kaŭzis milionojn da aliaj muslimaj rifuĝintoj (muhaĝiroj) en la substrahita Otomana Imperio. [25] La tragedio kaŭzis venĝojn en la landlimaj partoj otomanaj, interalie la genocidon de 1915 kontraŭ la mileton de armenoj kaj asiroj en la Orienta Anatolio, en la danĝerigitaj landlimoj kun Rusio dum la Granda Milito. [26] Do, tiajn tributojn oni ne postulis de la Mileto de Hebreoj, malgraŭ la fakto ke la antisemitismo devigis multajn eŭropajn hebreojn serĉi rifuĝon en la Otomana Palestino (tiam dividita inter la Sandĵako de Jeruzalemo kaj unu triono sude de la Vilajeto de Bejruto). Post la Afero de Drejfuso, la Cionisma Movado unuiĝis. Ili alvokis pri la hebrea patrio en Eretz Yisrael (Lando de Israelo), tio estas en la historia Palestino. [27]

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 27 En la jaro 1917 Londono same promesis varmete al la cionistoj unu israelan ŝtaton en la futuro, kiu povus stariĝi en Palestino. Post la finiĝo de la Unua Mondmilito, Britio ekregis Palestinon laŭmandate, preparante ĝian estontan sendependiĝon. [28] Malgraŭ la kreskanta antisemitismo, la plimulto de hebreoj de la mondo vivis en Eŭropo kaj ne intencis moviĝi al Palestino. [29] La Nazia Germanio gvidis Holokaŭston de hebreoj kaj ciganoj ŝanĝante radikale ĉi tiun egalecon. La hebreoj pereis fare de germanoj kaj aŭstroj, tra la landoj aliancanaj kaj okupaciitaj de la Nazia Germanio, tio estas Belgio, Bulgario, Kroatio, Francio, Hungario, Italio, Nederlando, Norvegio, Rumanio, Serbio kaj Slovakio. Loĝantaroj je etna (nacia) plimulto (tio estas bielorusoj, ĉeĥoj, estonoj, grekoj, latvoj, poloj, rusoj aŭ ukrainoj) en la teritorioj ampleksitaj rekte en la Granda Germana Imperio aŭ sub la germana okupacio, helpis al la germanoj kaj aŭstroj en la «ĉasado» de hebreoj kaj en la transportado de ili al la pereigaj lagroj. [30] La tuta Aŝkenasia civilizo de Eŭropo de la hebrea tero [31] kaj sefardaj hebreoj de Balkanio estis pereigitaj inter la jaroj 1941 ĝis 1945. Dum la Dua Mondmilito, multaj hebreoj survivis en la interno de Sovetunio. Sekve, ili rehejmiĝis en Centran Eŭropon [32] nur por alfrontiĝi al pliaj pogromoj kaj murdoj faritaj per la manoj de siaj najbaroj kaj samcivitanoj. [33] Des pli, en neniu tempo la Soveta Bloko ne adoptis antisemitismon, aparte komencante de la 1950-aj jaroj. [34] Sekve ĉiuj survivintoj de Holokausto en Centra Eŭropo aŭ en Sovetunio estis forpelitaj [35] aŭ klopodis foriri en la 1990-aj jaroj. [36] Iliaj ĉefaj destinoj estis Nordameriko kaj la hebrea ŝtato Israelo, fondita en Palestino en 1948. Pli sentebla estus se oni estus deviginta Germanion aldoni kelkajn amendojn pri Holokaŭsto ekzemple liverante parton de ties teritorio por la nacia hebrea ŝtato (Yidishland) en Centra Eŭropo. Por momento, tia tenta ebleco aperis meze de la jaroj 1940-aj. En 1945 en la Konferenco de Pocdamo, la Aliancanoj enmanigis la germanan regionon de la Malsupra Silezio al Pollando, kiu estis tiam sub la soveta kontrolo. La survivintaj hebreoj de Pollando estis kuraĝiĝintaj por krei hebrean aŭtonomiejon komunistan. Sed en la jaro 1948 Kremlo adoptis la antisemitismon kiel politiko de la Soveta Bloko rilate al hebreoj. Des pli, oni decidis, ke la postmilita Pollando estiĝu nacia komunista ŝtato por la etnaj poloj (tio estas nur por la katolikoj parolantaj pollingve). [37] La fondiĝo de Israelo kaŭzis la forpeladon de la plimulto de muslimoj lokaj (araboj). [38] Tiu malĝoja evento konata kiel Nakbah (katastrofo) [39] motivigis punojn tra la landoj arabaj de Magrebo kaj Mezoriento. El ĉi tiuj areoj la malnovaj komunumoj ekde jarcentoj de la sefardaj hebreoj estis forpelitaj dum la du jardekoj postmilitaj, stampante la nunan finon de la duonjarmilo otomana de la gastamo de hebreoj. [40] Kelkaj sefardoj estas survivintaj ankoraŭ hodiaŭ en Turkio, kiu restis neŭtrala dum la Dua Mondmilito. Sed en la hodiaŭaj tagoj oni rimarkas diluvon de la turka naciismo akompanita de la renaskiĝo islama (fojfoje esprimita per antisemitaj agoj [41]), kio igas la landajn hebreojn sin senti malpli bonvenaj. La situacio estas konvinkanta ilin por elmigri al Israelo kaj al Okcidento. [42] Samtempe, notinda kresko de la antisemitaj krimoj starigas demandpunkton pri la firmeco de la hebreaj komunumoj revivigitaj en la okcidenta Eŭropo, kiel en Francio, Nederlando kaj Germanio. [43] Areo ankoraŭ ne tuŝita de Holokaŭsto, rilate la hebreajn komunumojn historie dum longa tempo, restas Britio. Sed en la politika klimato nuna, ilia futuro ŝajnas ne tiel sekura. [44]

28 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 La albana escepto Tiu ĉi «normo» kaj «normaliĝo» ripetita en Eŭropo kaj pli multe lastan tempon same en Mezoriento kaj en Magrebo [45] pliigis mian surprizon pri la tradicia manko de antisemitismo en Albanio [46], pri kio la Senato de Usono gratulis albanojn okaze de la centjariĝo de ilia ŝtato en 2012. [47] La surprizo estis des pli granda ĉar antaŭ ol mi venu al Albanio en 2015 mi neniam aŭdis pri la kontinueco de la otomana stilo de gastamo de hebreoj en Albanio. Mi pensis en mi mem legi pri la historio de hebreoj en Eŭropo, sed multaj libroj kaj artikoloj de mi legitaj pri tiu temo, ja ne menciis la aferon, ne tiel malgravan, pri la saviĝo de hebreoj. Nature, mi estis aŭdinta pri la mito ofte ripetata ke la aliancano de la germana Balkanio el la tempo de la milito, Bulgario, staris brave al Berlino kaj kontraŭstaris sendi la lokajn hebreojn al Auschwitz. Bone inspiriga historio por internacia konsumo kaj instigo por nacia fiereco pli multe kiel ia kaŝo ol io kio povus vidiĝi oficiale de ĉiuj. Vere, la Ortodoksa Bulgara Eklezio blokis la estontan pereigon de la landaj hebreoj sed la nacia elito ne ŝatis tiun ideon, siaflanke. [48] Ĉiuj ili apenaŭ vidis ion eraran, kiam ili senproprigis «ties» hebreojn kaj kiam sendis ilin al la lagroj. [49] Aliflanke, en la «novaj teritorioj» aneksitaj de Bulgario malfavore al Jugoslavio (tio estas Norda Makedonio) kaj Grekio (ĝuste la Okcidenta Trakio) Sofio kunlaboris diligente kun Berlino kaj rezulte enmanigis hebreojn por pereigo. Al Bulgario ne estis problemo pagi per la vivo de ĉi tiuj hebreoj la bonon kaj malavaran donacon kiun ĝi ricevis de Germanio per ĉi tiuj novaj teritorioj. [50] Albanio estis periferia regiono en la Otomana Imperio, tre fore de la imperia ĉefurbo de Konstantinopolo (Istanbulo). La sistemo de toleremo bazita sur Miletoj survivis en la albanaj teritorioj ĝis la du fatalaj Balkanaj Militoj en la Sudorienta Eŭropo, kio daŭris seninterrompe ekde la Unua Mondmilito. [51] Hebreoj neniam estis multnombre en Albanio, ili konsistigis nur kelkajn dekojn. Tamen ilia ĉeesto en Albanio sentiĝas ekde pratempo. [52] La naciaj ortodoksaj ŝtatoj ĉirkaŭe –Bulgario, Grekio, Montenegro kaj Serbio– celis la disdividon de Albanio, samkiel ili estis farintaj en la kazo de la otomana regiono de Makedonio kaj multreligia loĝantaro (multmileta) kaj multlingva. Tamen, la albanparolantaj membroj de la miletoj de katolikoj, muslimoj kaj ortodoksaj kristanoj decidis kunigi siajn fortojn, cele al la prevento de scenaro tiel malbonvena. En la jaro 1912 ili proklamis multmiletan nacian ŝtaton de Albanio, unuiĝinta de la lingvo kaj ne de la religio. Unu jaron poste, la Grandaj Potencoj agnoskis tiun ŝtaton. [53] Dum la Unua Mondmilito, la retiriĝanta serba armeo okupis Albanion [54], postsekvata de aŭstro-hungaraj fortoj, por kuniĝi kun tiuj francaj kaj italaj. [55] Sed Albanio restariĝis kiel ŝtato en la jaro 1920. [56] Ĝi denove subiĝis al la ŝtataj strukturoj kiujn la militistaj aŭstro-hungaraj regantoj estis konstruintaj kaj nutrintaj dum la milito. [57] Sed la rapida kresko de la antisemitismo en Eŭropo inter la du militoj, inspirita de la Nazia Germanio, kaŭzis akutan pliiĝon de la nombro de hebreoj enlande. Unue, dum la komencaj 1930- aj jaroj la usona ambasadoro en Tirana, Herman Bernstein, entreprenis iniciaton por interkonsento rilate la establiĝon de la endanĝerigitaj hebreoj en Albanio. Se ne estus okazinta la Dua Mondmilito en Albanio la hebreoj estus akirintaj novan patrion kie la albanoj de la renovigita mileto de hebreoj kunlaborus preter siaj sampatrujanoj katolikaj, muslimaj kaj ortodoksaj. [58] En la jaro 1934 la tuta Eŭropo bolis pro la rabia antisemitismo. La ambasadoro Bernstein laŭdis Albanion rimarkante ke «Albanio povas

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 29 esti unu el raraj landoj en Eŭropo hodiaŭ kie ne ekzistas la religia antaŭjuĝo kaj la religia malamo, kvankam albanoj estas dividitaj en tri eklezioj.» [59] Sekve, en la jaro 1935 la reĝo de Albanio, Zog la Unua, ordonis siajn ambasadejojn kaj legaciojn en Eŭropo liveri albanajn pasportojn por la hebreoj dezirantaj establiĝi en Albanio. [60] En la jaro 1937, ĉirkaŭ 300 hebreoj vivis en Albanio. Ĉi jaron la albana monarko agnoskis al la hebreoj ilian etno-religian komunumon (mileton) kun egalrajtoj. Du jarojn pli poste, aprile 1939, Italio okupis kaj aneksis Albanion. Sed la antisemitaj rimedoj de Romo, kvankam spegulitaj en la italaj leĝoj, ne prikonsideriĝis en Albanio. La italaj regantoj ne postulis ke ili ekuziĝu devige. [61] Rezulte, aliaj hebreoj sin puŝis ĉi tien el Okcidenta Eŭropo. Fine de la jaro 1938 ĉirkaŭ 200 rifuĝintoj hebreaj alvenis en Albanion. [62] Kaj ili alvenis helpe de la albana diplomatia servo. Alia ondo alvenis dum la unua kvarono de 1939. [63] Ne estas surprizinde, ke maje 1939, Italio demandis de la albanaj kunlaboremuloj deporti 400 nerezidantajn hebreojn de Albanio, sed tio ne sukcesis. En la jaro 1941 la koalicio de Akso (Bulgario, Germanio, Hungario kaj Italio) atakis kaj disdividis Monumento pri Holokaŭsto en Jugoslavion. Italio igis Montenegron itala memregejo Tirana (fakte dependita). Kvankam plimulto de la marbordo, inklude la Golfon de Kotor (Cattaro) estis ampleksita rekte al Italio. Tre baldaŭ poste el la Golfa areo de Kotor 192 hebreoj alvenis al Albanio. Septembre 1941 alia ondo el 350 hebreaj rifuĝintoj alvenis el la dalmata marbordo, ties partoj inkluzivitaj al Italio aŭ transprenitaj dum la milito de Kroatio. [64] Dummilite, albanoj akceptis ĉirkaŭ 1800 fremdajn hebreojn, kio signifas ke la totala nombro de hebreoj enlande kreskiĝis almenaŭ dekoble, ĝis 2300 personoj. [65] Post kiam Italio kapitulacis kaj retiriĝis de la konflikto en la jaro 1943, Germanio okupis ĝin kaj ties proprietaĵojn en Balkanio, inkluzive Albanion. Germanoj premis sur la kunlaboremaj albanaj regantoj por enmanigo de la landaj hebreoj kaj sendado de ili al Auschwitz. Sed la civilaj albanaj oficistoj kontraŭstaris. La germanaj fortoj descendis sur la tereno kaj ripetis la demandon, sed ili ne intervenis militiste. [66] Tiu ĉi estis ja la prezo por la amika neŭtraleco de la kunlaborema Albanio. Berlino devis engluti ĉi tiun amaran pilolon. Albanoj helpis kiel eble kaj kaŝis hebreojn, provizis ilin per dokumentoj prezentante ilin kiel lokaj muslimoj aŭ kristanoj. [67] (sed kutime ne nepre konvertigis ilin [68]) Ĉi tio ne estis nur la lasta otomana tradicio kiu kuraĝigis tiun aktivan toleremon. Forta influo estis la heredaĵo el la mezepoka Kanuno (jura parola kodo) determinanta ĉi sintenon. [69] Konforme al la Principo de Besa de Kanuno (honora ostaĝo), la vivo kaj prospero de gasto alveninte en via hejmo, devas saviĝi je iu ajn prezo [70]. Xhafer Deva, ministro pri

30 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 internaj aferoj dum jaroj 1943-1944, estis mem antisemito, ĉar estis edukita en la germana mezlernejo en Tesaloniko, helpis en la fondiĝo de albana divizio SS «Skënderbej». Same li ordonis la mortpafigon de pluraj albanaj antifaŝistoj. [71] Sed, pro la devigo postulata de Besa, malpermesis al li plenumi la demandojn de la germanoj por enmanigi hebreojn kaj kompili ties nomlistojn por la deportado. [72] La respektitaj normoj de la otomana tradicio de miletoj kaj Kanuno estis pli malfortaj ĉe la albanoj de Kosovo sub Jugoslavio, kiujn Italio aligis al la dummilita Albanio. Antaŭ ĉio, la dividlinio etnolingva en ĉi tiu regiono inter la slavaj serboj kaj albanparolantoj, plifortiĝis ankaŭ pro la surmetiĝo de la religia divido. Alie de Albanio mem, albanoj de Kosovo estis dominanta plimulto muslima. Aliflanke, la serboj de Kosovo ekzercis la kristanan religion ortodoksan. [73] Due, Serbio estis okupinta, unu post unu, partojn de Kosovo en la jaroj 1878 kaj 1912. Inter ili kaj la jaro 1941 la netolereblaj praktikoj de la naciismo laŭ eŭropa stilo estis anstataŭigintaj fakte en Kosovo iun ajn spuron de la etnoreligia toleremo laŭ la otomana stilo. Ĉi tiuj faktoj ofertas eblan eksplikon kial do 100-200 hebreoj de Kosovo ne saviĝis de Holokaŭsto. [74] Sed estas memorinde ke multaj albanaj oficistoj faris plejeblon por liveri al hebreoj falsajn dokumentojn kaj transporti ilin al Albanio, kie la germanaj aŭtoritatuloj ekzercis pli malfortan observadon. Tiel almenaŭ du trionoj de la hebreoj de Kosovo survivis. Aldonindas ke la esploroj kaj diskutoj pri tiu temo daŭras [75], tial ni fokusiĝas ĉe Albanio, kie la faktoj de la praktika saviĝo de ĉiuj hebreoj estas jam pruvitaj sufiĉe bone. Se la antaŭmilita Albanio estus plu restinta okcidenta lando, estus estinta bona ŝanco ĉar unu kvinono de ties loĝantaro konsistus el hebreoj nun. Ĉar, dummilite, la reĝo Zog la Unua, kiu instalis sian registaron en Londono, promesis al la hebrea komunumo en Britio multe da tero (ĉirkaŭ 150 mil hektaroj) por almenaŭ 50 mil hebreaj familioj aŭ 200 mil personoj. [76] En la jaro 1939 la tuta loĝantaro de Albanio nombris ĉirkaŭ unu miliono [77]. Tiel la hebreaj loĝantoj estus vivintaj enpace kaj starigintaj siajn negocojn, sen iu danĝero pro la antisemitismo prezentata ie ajn en Eŭropo, dum aliflanke ili prosperigus la landan ekonomion. Sed tio ne okazis ĉar Albanio fariĝis komunista lando. Praktike ĉiuj hebreoj forlasis la landon, kiam tio ebliĝis, inklude ankaŭ tiujn vivintajn en Albanio de generacio al generacio. En la jaro 1946 la nombro de hebreoj en Albanio estis 150. [78] Kelkaj restintaj hebreoj suferis pro la persekutado fare de la komunisma totalismo, samkiel la cetera parto de la loĝantaro. [79] Eĉ kelkaj rifuĝintaj hebreoj el la komunisma Albanio karakterizis la landon kiel antisemita konsiderante la nuligon de la religiaj institucioj en la jaro 1967. Malebleco por praktiki sian religion, malfavoris al la hebreoj de Albanio esprimi sian identecon. [80] Oni povas ĉirkaŭkalkuli, ke 200 hebreoj vivis en la komunista Albanio, kvankam la oficialaj censoj en 1989 difinis ties nombron je 73. [81] Ne estas surprizo ke post kiam la komunismo falis en Albanio, la hebrea komunumo de la lando elmigris enbloke al Israelo, kie nun ili konsistigas komunumon intime ligitan. [82] Entute ĉirkaŭ 400 personoj (inklude ties geedzojn) forlasis la landon. [83] En la jaro 1991, la postkomunista Albanio starigis diplomatiajn rilatojn kun Israelo. Preskaŭ

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 31 du jardekojn poste, en 2010, Tirana agnoskis oficiale la religian hebrean komunumon de la lando. Okulfrapis tiurilate la promociiĝo de la ĉefa unua Rabeno en Albanio, 65 jarojn post la fino de la Dua Mondmilito kaj 73 jarojn post la simila agnosko havigita de reĝo Zog la Unua por la hebreoj de Albanio. [84] Nuntempe la nombro de hebreoj vivantaj en Albanio estas stabiligita je ĉirkaŭ 40-50 homoj (2017). [85] Tamen, ilia aktuala nombro povas esti 150, se la elmigrintoj en Nordameriko aŭ Okcidenta Eŭropo je hebrea deveno, ne civitanoj de Albanio, estos prikonsiderataj. La hodiaŭa Albanio ne bezonas antisemitismon Nuntempe, kiam la sentoj kaj perforto antisemitisma kreskas tra Eŭropo, la postkomunista Albanio restas libera rilate tiujn sintenojn. [86] Do, albanoj scias kio ja estas antisemitismo kaj ke ĝi prezentas danĝeron por la socio. Tial, ili elektis kontraŭstarigi aktive ĉi tiun senton. [87] Ni bedaŭras ke la historio de tradicia manko de antisemitismo en Albanio, kiu lastis longe ne estas konata bone eksterlande kaj precipe de la hebreaj komunumoj eŭropaj, kies risko pro antisemitismo ĉiam grandas. Albanio ne estas ankoraŭ prospera moderna lando. Sed la loĝantaro de la lando estas relative juna kaj la eduka nivelo estas sufiĉa. [88] Ĉi tiu evidenta evoluo, kombinita kun la manko de la antaŭjuĝoj etnoreligiaj [89], ofertas unikajn eblecojn por venigi hebreajn investistojn, same ne hebreajn, entreprenistojn aŭ edukistojn. (Ne forgesendas ke homofobio daŭre estas serioza problemo en Albanio. [90]) Esperplene, la albana registaro utiligos ĉi tiun mankon de antisemitismo, kiel unu el plej fundamentaj aferoj por montri tion al la fremduloj. Ĉi tiu kontraŭintuitiva historio, do baziĝas sur fortaj faktoj, tio plibonigos la bildon de la lando tutmonde kaj povas igi Albanion pli konata internaciskale. Io komencis ŝanĝiĝi tiudirekte. Post la tertremo de 2019 en Albanio kie mortis ĉirkaŭ 100 personoj kaj vundiĝis 3000 aliaj en la tuta lando, Israelo sendis specialigitan teamon por saviĝoj helpe al la survivintoj. [91] En la jaro 2020, monumento pri Holokaŭsto malkovriĝis en Tirana. La tekstoj en la angla, albana kaj hebrea sur tiu monumento sciigas ke «albanoj, kristanaj kaj muslimaj, endanĝerigis sian vivon por protekti kaj savi hebreojn.» [92] Internaciskale konata arkitekto rezidanta en Nov-Jorko, Stephen B. Jacobs, desegnis la monumenton. Tion li faris tutkore por Albanio kaj la mondo. Stephen Jakuboviĉ naskiĝis en Pollando inter la du mondmilitoj en la industria urbego de Lodz, dum la milito li kaj la masklaj membroj de sia familio estis senditaj al la koncentrejo de Buchenvald. Ĝis nun li ne aŭdis, ke Albanio estis la sola lando en Eŭropo okupita de germanoj, kie dekoble pli da hebreoj loĝis en ĝi post Holokaŭsto ol antaŭ Holokaŭsto. Post kiam li eksciis pri tiu fakto, ankoraŭ nekonata pri la saviĝo de hebreoj [93], li ne nur konsentis desegni la monumenton sed ankaŭ rezignis esti rekompencita pro sia laboro. Jacobs klarigis, ke li estis pensinta, ke tio estas tre grava historio rakontenda.[94] Tomasz Kamusella [*] Septembro 2020 Tradukis : Bardhyl Adem Selimi

32 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Notoj : [*] Mi dankas sinjoron Adam Ehrlich pro lia helpo per sugestoj kaj faktoj. [1] Bardhyl Selimi. 2020. EverybodyWiki. https://en.everybodywiki.com/Bardhyl_Selimi Alirita : Sept 19, 2020 ; Bardhyl Adem Selimi. 2020. Vikipedio. https://eo.wikipedia.org/wiki/ Bardhyl_Adem_Selimi Alirita : Sept 19, 2020. [2] A. Ehrlich, PhD. 2020. University of New York Tirana. https://unyt.edu.al/index.php/our_team/ adam-ehrlich-phd/ Alirita : Sept 19, 2020. [3] Oda. 2020. Tripadvisor. [4] Iancu. Carol. 2014. Mýty, na ktorých stojí antisemitizmus. Od antiky po súčasnosť (En : Libri Historiae Europea : Iudaica, Vol. 1) [tradukita el franca en slovaka fare de Stanislava Moyšová]. Bratislava : Libri Historiae, pp 35-36. [5] Cohn, Samuel K. 2007. The Black Death and the Burning of Jews (pp 3-36). Past and Present. Vol. 196, No. 1. [6] Katz, Dana A. 2017. The Jewish Ghetto and the Visual Imagination of Early Modern Venice. Cambridge : Cambridge University Press, pp 96-97. [7] Calimani, Riccardo. 2014. The Venetian Ghetto : The History of a Persecuted Community. Milan : Mondadori. [8] Cf Hundert, Gershon David. 2004. Jews in - in the Eighteenth Century : A Genealogy of Modernity. Berkeley CA : University of California Press, pp 21-31. [9] Ray, Jonathan S. 2013. After Expulsion : 1492 and the Making of Sephardic Jewry. New York : New York University Press. [10] Cf García-Arenal, Mercedes kaj Wiegers, Gerard Albert, eld. 2014. The Expulsion of the Moriscos from Spain : A Mediterranean Diaspora (Ser : Medieval and Early Modern Iberian World, Vol. 56) [tradukita el hispana fare de Consuelo López-Morillas kaj Martin Beagles]. Leiden : Brill ; Melammed, Renée Levine. 2004. A Question of Identity : Iberian Conversos in Historical Perspective. Oxford : Oxford University Press. [11] Sorokin, David. 2019. Jewish Emancipation : A History Across Five Centuries. Princeton NJ : Princeton University Press, pp 42-188, 210-223. [12] Sorokin. 2019. Jewish Emancipation, pp 189-209. [13] Klier, John D. kaj Lambroza, Shlomo, eld. 1992. Pogroms : Anti-Jewish Violence in Modern Russian History. Cambridge : Cambridge : University Press. [14] Stoianovich, Traian. 1963. The Social Foundations of Balkan Politics, 1750-1941 (pp 297-345). En : Charles and Barbara Jelavich, eld. The Balkans in Transition : Essays on the Development of Balkan Life and Politics Since the Eighteenth Century (En : Russian and East European Studies). Berkeley CA : University of California Press, pp 326-327. [15] Iancu. 2014. Mýty, pp 94-96. [16] Cf Klier kaj Lambroza. 1992. Pogroms, p 251 ; St. Clair, William. 1972. That Might Still Be Free : The Philhellenes in the War of Independence. : Oxford University Press, p 12. [17] Cracraft, James. 2004. The Petrine Revolution in Russian Culture. Cambridge MA : The Belknap Press of Harvard University Press. [18] Cohn-Sherbok, Dan. 2012. Introduction to Zionism and Israel : From Ideology to History. London : Continuum, p 47. [19] Pulzer, Peter. 1988 [1964]. The Rise of Political Anti-semitism in Germany & Austria. Cambridge MA : Harvard University Press. [20] Iancu. 2014. Mýty, pp 124-125 ; Śpiewak, Paweł. 2012. Żydokomuna. Interpretacje historyczne. Warsaw : Czerwone i Czarne.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 33 [21] Levy, Avigdor. 2003. The Jews of the . Princeton NJ : Darwin Press. [22] Shmuelevitz, Aryeh. 1984. The Jews of the Ottoman Empire in the Late Fifteenth and the Sixteenth Centuries : Administrative, Economic, legal and Social Relations as Reflected in the Responsa. Leiden : Brill, pp 15-29. [23] Cf Leszczyński, Anatol. 1994. Sejm Żydów Korony 1623-1764. Warsaw : Żydowski Instytut Historyczny ; Michałowska-Mycielska, Anna. 2016. The Council of Lithuanian Jews 1623-1764 [tradukita el pola fare de Alicja Adamowicz]. Warsaw : Dialog Wydawnictwo Akademickie. [24] Cf Richmond, Walter. 2013. The Circassian . New Brunswick NJ : Rutgers University Press. [25] McCarthy, Justin. 1995. Death and Exile : The of Ottoman , 1821-1922. Princeton NJ : Darwin Press. [26] Dadrian, Vahakn N. 1995. The History of the : Ethnic Conflict from the Balkans to to the . New York : Berghahn Books ; Gaunt, David ; Atto, Naures and Barthoma, Soner O., eld. 2017. Let Them Not Return : – The Genocide Against the Assyrian, Syriac, and Chaldean Christians in the Ottoman Empire. New York : Berghahn Books. [27] Dowty, Alan. 2019. Arabs and Jews in Ottoman Palestine : Two Worlds Collide. Bloomington IN : Indiana University Press, pp 198-199. [28] Schneer, Jonathan. 2012. The Balfour Declaration : The Origins of the Arab-Israeli Conflict. New York : Random House. [29] Mendelsohn, Ezra. 1993. On Modern Jewish Politics. New York : Oxford University Press, p 116. [30] Friedländer, Saul. 2007. Nazi Germany and the Jews (Vol 2 : The Years of Extermination, 1939–1945). London : Weidenfeld and Nicolson. [31] Cf Ehrenburg, Ilya and Grossman, Vasily. 2017. The Black Book of Soviet Jewry. London : Routledge. [32] Tomaszewski, Jerzy, ed. 1994. Najnowsze dzieje Żydów w Polsce w zarysie, do 1950 roku. Warsaw : Wydawnictwo Naukowe PWN, p 392. [33] Cf Canin, Mordechaj. 2019. Przez ruiny i zgliszcza. Podróż po stu zgładzonych gminach żydowskich w Polsce [tradukita el jida en polan fare de Monika Adamczyk-Garbowska]. Warsaw : Wydawnictwo Nisza ; Tokarska-Bakir, Joanna. 2018. Pod klątwą. Społeczny portret pogromu kieleckiego. Warsaw : Czarna Owca. [34] Cf Rubin, Ron. 1968. The Unredeemed : Anti-Semitism in the Soviet Union. Chicago IL : Quadrangle Books. [35] Cf Koszarska-Szulc, Justyna and Romik, Natalia. 2018. Obcy w domu. Wokół marca ’68 / Estranged : March ’68 and Its Aftermath. Warsaw : Muzeum Historii Żydów Polskich Polin. [36] Cf Korey, William. 1973. The Soviet Cage : Anti-Semitism in Russia. New York : Viking Press ; Wilczak, Dariusz. 2015. Most. Tajna operacja przerzutu Żydów. Moskwa-Warszawa- Izrael. Współfinansowana przez Art B. Warsaw : Fronda. [37] Egit, Jacob. 1991. Grand Illusion. Toronto : Lugus Productions, pp 44-63. [38] Pappé, Ilan. 2006. The Ethnic Cleansing of Palestine. London : Oneworld. [39] Bashir, Bashir kaj Godlberg, Amos, eld. 2019. and the Nakba : A New Grammar of Trauma and History. New York : Columbia University Press. [40] Bensoussan, Georges. 2019. Jews in Arab Countries : The Great Uprooting [tradukita el la franca fare de Andrew Halper]. Bloomington IN : Indiana University Press, pp 387-473. [41] Aviv, Efrat. 2019. Antisemitism and Anti-Zionism in : From Ottoman Rule to AKP. London : Routledge ; Jovanovski, Kristina. 2020. Anti-Semitism Spreads During Pandemic

34 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 in Turkey, Group Warns. themedialine. 25 May. https://themedialine.org/by-region/anti-semitic- conspiracy-theories-spreading-during-pandemic-in-turkey-group-warns/ Alirita : Sept 19, 2020. [42] Toktaş, Şule. 2006. Turkey’s Jews and Their Immigration to Israel (pp 505-519). Middle Eastern Studies. Vol. 42, No. 3. [43] kaj [44] Cossé, Eva. 2019. The Alarming Rise of Anti-Semitism in Europe : European Governments and Public Should Stand Up Against Hate. Human Rights Watch. 4 Jun. https:// www.hrw.org/news/2019/06/04/alarming-rise-anti-semitism-europe Alirita : Sept 20, 2020. [45] Cf Iancu. 2014. Mýty, pp 167-171. [46] Sarner, Harvey. 1997. Rescue in Albania : One Hundred Percent of Jews in Albania Rescued from Holocaust. Cathedral City CA : Brunswick Press, p 81. [47] Resolution : Commending the people of Albania on the 100th anniversary of the declaration of their independence from the Turkish Ottoman Empire on November 28, 1912, and commending Albanians in Albania and Kosova for protecting and saving the lives of all Jews who either lived in Albania or sought asylum there during the Holocaust. 2012. Washington DC : In the Senate of the United States. https://www.govinfo.gov/content/pkg/ BILLS-112sres601is/html/BILLS-112sres601is.htm Alirita : Sept 20, 2020. [48] Cf Todorov, Tzvetan. 2011. The Fragility of Goodness : Why ’s Jews Survived the Holocaust [trandukita el la franca fare de Arthur Denner]. London : Weidenfeld & Nicolson. [49] Avramov, Rumen. 2012. «Spasenie» i padenie. Mikroikonomika na dırzhavniya antisemitizım v Bılgariia 1940-1944 g. Sofia : Universitetsko izdatelstvo «Sv. Kliment Okhridski». [50] Berenbaum, Michael. 2012. The Jews in Macedonia during WWII. Skopje : Holocaust Fund of the Jews from Macedonia ; Ragaru, Nadège. 2017. Contrasting Destinies : The Plight of Bulgarian Jews and the Jews in Bulgarian-occupied Greek and Yugoslav Territories during World War Two. SciencesPo : Violence de masse et Résistance - Réseau de recherche. Troebst, Stefan. 2013. Macedonian Historiography on the Holocaust in Macedonia under Bulgarian Occupation (pp 107-114). Südosteuropäische Hefte. Vol. 2, No. 1. https://nbn-resolving.org/ urn:nbn:de:0168-ssoar-360907. Alirita : Sept 20, 2020. [51] Cf Hall, Richard C. 2000. The Balkan Wars 1912-1913 : Prelude to the First World War. London : Routledge. [52] Sinani, Shaban. 2014. Albanians and Jews : The Protection and Salvation : A Monographic Study [tradukita el la albana fare de Arben P. Latifi]. Tirana : Naimi, pp 21-22. [53] Skendi, Stavro. 1967. The Albanian National Awakening. Princeton NJ : Princeton University Press, pp 405-463. [54] Adams, John Clinton. 1942. Flight in Winter : An Account of the Serbian Retreat in 1915. Princeton NJ : Princeton University Press. [55] Borgogni, Massimo. 2007. Tra continuità e incertezza. Italia e Albania (1914-1939). La strategia politico-militare dell’Italia in Albania fino all’Operazione «Oltre Mare Tirana». Milan : Angeli. [56] Borgogni, Massimo. 2007. Tra continuità e incertezza. Italia e Albania (1914-1939). La strategia politico-militare dell’Italia in Albania fino all’Operazione «Oltre Mare Tirana». Milan : Angeli. [57] Kocaqi, Elena. 2019. Austria-Hungary and Albania 1912-1913 : The Role of Austria- Hungarian [sic] in the Creation of the Albanian State. Tirana : Botimet Email. [58] Sinani. 2014. Albanians, pp 39-41. [59] Herman Bernstein. 1934. In : Besa : A Code of Honor : Muslim Albanians Who Rescued Jews During the Holocaust. Yad Vashem. https://www.yadvashem.org/yv/en/exhibitions/ besa/index.asp. Alirita : Sept 20, 2020. [60] Luku, Esilda. 2019. Why Did Albanians and their Collaborationist Governments Rescue

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 35 Jews during the Holocaust ? (pp 33-49). Hiperboreea. Vol. 6, No. 2, pp 33-34. [61] Stafa, Monika. 2017. Attitude of Collaborative Governments in Defense of the Jews during the War (pp 35-40). Anglisticum Journal (IJLLIS). Vol. 6, No. 6, p 36. http://www. anglisticum.org.mk/index.php/IJLLIS/article/viewFile/1481/1985. Alirita : Sept 20, 2020. [62] Sinani. 2014. Albanians, p 71. [63] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 35 ; Stafa. 2017. Attitude of Collaborative Governments, p 37. [64] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 36. [65] Cama, Aida. 2012. Albanians Saved Jews from in WWII. DW. 27 Dec. https://www.dw.com/en/albanians-saved-jews-from-deportation-in-wwii/a-16481404.. Alirita : Sept 20, 2020 ; Luku. 2019. Why Did Albanians, p 33 ; Sarner, Harvey. 1997. Rescue, p 32 ; Sinani. 2014. Albanians, p 132 ; Qenaj, Taulant and Bowdler, Neil. 2020. The Promise : Why Albanians Saved So Many Jews During world War II. RFE/RL. 25 Jan. https://www. rferl.org/a/the-promise-why-albanians-saved-so-many-jews-during-world-war-ii/30395615.html. Alirita : Sept 20, 2020. [66] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 39-41 ; Sinani. 2014. Albanians, pp 131-156 ; Stafa. 2017. Attitude of Collaborative Governments, pp 38-40. [67] Gershman, Norman H. 2008. Besa : Muslims who Saved Jews in World War II. Syracuse NY : Syracuse University Press. [68] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 37 ; Sinani. 2014. Albanians, p 167. [69] Cf Hasluck, Margaret. 1954. The Unwritten Law in Albania [eldonia de J. H. Hutton. Cambridge : University Press. [70] Cf Sinani. 2014. Albanians, p 157-178 ; Winter, Randi. 2010. Understanding Besa, the Albanian Code of Honour. Diplomat & International Canada. 2 Sept. https://diplomatonline.com/ mag/2010/09/understanding-besa-the-albanian-code-of-honour/. Alirita : Sept 20, 2020. [71] Elsie, Robert. 2013. A Biographical Dictionary of Albanian History. London : I.B. Tauris in association with the Centre for Albanian Studies, p 108. [72] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 40. [73] Krasniqi, Vjollca. 2014. Kosovo : Topography of the Construction of the Nation (pp 139- 164). In : Pål Kolstø, ed. Strategies of Symbolic Nation-building in South Eastern Europe. Abingdon, Oxon : Routledge, p 150. [74] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 41 ; Malcolm, Noel. 1998. Kosovo : A Short History. London : Macmillan, p 310 ; Jewish Losses During the Holocaust : By Country. 2020. Holocaust Encyclopedia. Washington DC : United States Holocaust Memorial Museum. https:// encyclopedia.ushmm.org/content/en/article/jewish-losses-during-the-holocaust-by-country. Alirita : Sept 17, 2020. [75] Cf Luku. 2019. Why Did Albanians, p 41 ; Sinani. 2014. Albanians, pp 241-248. [76] Luku. 2019. Why Did Albanians, p 43 ; Sinani. 2014. Albanians, p 71. [77] Cf Pandelejmoni, Enriketa. 2019. Shkodra : Family and Urban Life (1918-1939) (En : Studies on South East Europe). Vienna : Lit, p 73. [78] Kaba, Hamit. 2007. Shqipëria në rrjedhën e luftës së ftohtë. Studime dhe dokumente. Tirana : Botimpex, pp 96-97. [79] Cf Rejmer, Małgorzata. 2018. Błoto słodsze niż miód. Głosy komunistycznej Albanii (En : Sulina). Wołowiec : Czarne. [80] Kamm, Henry. 1986. An Albanian Jew Flees, with a Grim Tale to Tell (p 2). . 30 Aug. https://www.nytimes.com/1986/08/30/world/an-albanian-jew-flees-with-grim- tale-to-tell.html. Alirita : Sept 15, 2020. [81] Elsie. 2011. Historical, p 219.

36 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 [82] Vickers and Pettifer. 2000. Albania, p 203. [83] Elsie. 2011. Historical, p 219. [84] Jewish World : 1st Chief Rabbi Inaugurated in Albania. 2010. ynetnews. 17 Dec. https:// www.ynetnews.com/articles/0,7340,L-3997848,00.html. Alirita : Sept 20, 2020. [85] Albania. 2020. World Jewish Congress. https://www.worldjewishcongress.org/en/about/ communities/AL. Accessed : Sept 20, 2020. [86] Cf Religious Tolerance in Albania. 2018. Tirana : United Nations Development Programme Albania and Oslo : United Nations Development Programme. file :///C :/Users/ Dom/Downloads/Religious-tolerance-in-albania.pdf. Alirita : Sept 20, 2020. [87] Cf Chemla, Sarah. 2020. Ex Albania minister becomes 1st Muslim to join Combat Antisemitism Movement. Jerusalem Post. 14 Sept. https://www.jpost.com/diaspora/ex-albania- minister-becomes-1st-muslim-to-join-combat-antisemitism-movement-642219. Alirita : Sept 20, 2020 ; Video Stop Antisemitism from Albania. 2017. Strasbourg : Council of Europe. https://www.coe. int/en/web/no-hate-campaign/-/video-stop-antisemitism-from-albania-november-2017. Alirita : Sept 20, 2020. [88] Cf Albania. 2020. In : The World Factbook. https://user.iiasa.ac.at/~marek/fbook/04/print/ al.htm. Alirita : Sept 20, 2020 ; Albania. 2020. In : The World Bank : Data. https://data.worldbank. org/country/albania?vie%C3%AB=chart. Alirita : Sept 20, 2020. [89] Religious Tolerance in Albania. 2018. [90] Likmeta, Besar. 2013. Albania is Europe’s Most Homophobic Country, Survey Says. BalkanInsight. 25 Mar. https://balkaninsight.com/2013/03/25/albania-is-the-most-homophobic-country- in-europe-survey-says/. Alirita : Sept 20, 2020. [91] Klein Leichman, Abigail. 2019. Israel Sends expert Aid to Albania After Deadly Earthquake. Israel21c. 4 Dec. https://www.israel21c.org/israel-sends-expert-aid-to-albania-after- deadly-earthquake/. Alirita : Sept 10, 2020. [92] Semini, Llazar. 2020. Albania Holocaust Memorial Honors Locals who Protected Jews. AP News. 9 Jul. https://apnews.com/030e86cdf2d52b5d87b2a0a3949736e4 . Sept 10, 2020. [93] Cf Sarner. 1997. Rescue in Albania. [94] Dolsten, Josefin. 2020. This Holocaust Survivor Turned Architect Designed a Memorial Honoring Albanians who Saved Jews. Jewish Telegraphic Agency. 11 Aug. https://www.jta. org/2020/08/11/united-states/this-holocaust-survivor-turned-architect-designed-a-memorial-honoring- albanians-%C3%ABho-saved-jews. Alirita : Sept 19, 2020.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 37 Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo HORI Jasuo

S-ino KIRIAKE Ĉieko naskiĝis en 1929 en Hiroŝimo. Fininte la kurson de la Virina Kolegio de Hiroŝimo (nuna Universitato de Hiroŝimo), ŝi eklaboris en la oficejo de Hiroŝimo. En la aĝo de 85-jaroj ŝi komencis rakonti sian sperton kiel atestanto de la atombombo. Iom malproksime de la centro de Hiroŝimo estas kvar grandaj konstruaĵoj faritaj el ruĝaj brikoj. Ili estas eksaj fabrikoj de vestaĵoj apartenintaj al la japana terarmeo. S-ino KIRIAKE Ĉieko vidadis S-ino KIRIAKE Ĉieko kun lernantinoj la konstruaĵojn ekde sia infaneco ĝis nun. Ili estis simboloj de la japana gloro kaj poste simboloj de kruelaĵo. Ŝi deziras, ke ili estu konservataj kiel memoraĵoj de la militoj. Nu, ni aŭskultu ŝian rakonton pri la tragedio de Hiroŝimo. La eksa vestaĵfabrikaro Mia hejmo estis tuj apud la ĉefa pordego de la fabrikaro, do ĉiun matenon mi vekiĝis pro la paŝbruoj de la laboristoj, kiuj vizitis la fabrikojn. Mia patrino laboris en la kassekcio de la fabrikaro, tial mi estis vartita en ĝia infanvartejo. Kiam mi estis en la dua lernojaro, komenciĝis la milito inter Japanio kaj Ĉinio. La bruoj «da, da, da !» el la kudromaŝinoj aŭdiĝis eĉ ekstere. En la terenon venis ŝarĝvagonoj kaj oni transportis grandan kvanton de la vestaĵoj al la haveno. Nun restas nur kvar fabrikaj konstruaĵoj, sed tiam estis multaj aliaj konstruaĵoj kaj la tereno estis tre granda. Oni nutris kuniklojn. Mi ĝoje donis al ili foliojn de karotoj kaj rafanoj. Estis diversaj specoj de kunikloj. Oni diras, ke ili estis uzataj por esplori, kiu speco havas la plej bonan kvaliton por tenadi varmon

La eksa vestaĵfabrikaro Ĝi estis konstruita en 1905 por produkti militistajn uniformojn kaj ŝuojn. La restantaj kvar fabrikaj konstruaĵoj estis konstruitaj en 1913 el ferbetono kaj brikoj surface. La tereno estis 17000 kvadratajn metrojn vasta. Post la atombombado ĝi fariĝis provizora rifuĝejo, kaj poste ĝis 1995 ili estis uzataj kiel studentaj loĝejoj kaj magazenoj. La gubernio Hiroŝimo planas konservi nur la eksteron de la unua fabriko kaj malkonstrui la duan kaj la trian fabrikojn, pretekstante, ke ili estas danĝeraj okaze de eblaj tertremoj. La kvara estas posedaĵo de Japanio.

38 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 por subŝtofo de soldataj manteloj. Troviĝis grandaj banejoj. Tiun tempon la terarmeo havis grandan buĝeton. Mi sentis ĝian potencon. En Hiroŝimo estis tri fabrikaroj, fabrikaro por vestaĵoj, fabrikaro por armiloj kaj fabrikaro por proviantoj. Mi estis lernanto de la virina supera mezlernejo de Hiroŝimo, sed mi lernis nur en la unua lernojaro. Poste mobilizite, mi laboris en tiuj tri fabrikaroj. En la vestaĵfabrikaro mi komence kudris soldatajn uniformojn per kudromaŝino. Kiam proksimiĝis la fino de la milito, mi lavis uzitajn vestaĵojn. De tempo al tempo mi lavis uniformojn kun kuglotruoj. La alia flanko de tiuj vestaĵoj estis makulita de sango. Ni metis tiujn sangomakulitajn vestaĵojn sur la lavtabulon kaj per sapo kaj broso ni lavis ilin, kaj kiam ili estis sekigitaj, ni flikis ilin. Eble jam mankis materialoj por fari novajn uniformojn. Mi demandis mian instruiston, ĉu Japanio povos venki, kaj li respondis, «Se vi eldiros tiajn malbonaŭgurajn vortojn, la sprito de tiuj vortoj kondukos nin al tiu malbona situacio». Aŭdinte lian respondon, mi decidis fermi mian buŝon. En 1944 mi estis mobilizita al la tabakfabriko. Mi plendis, ke tabako ne utilas por milito, kaj la instruisto respondis, «Tabako estas necesa por soldatoj. Kiam ili estas subpremitaj de laciĝo, tabako revigligas ilin. Vi faru tabakon, kredante tion». Venis la 6a de aŭgusto Tiun tempon mi estis mobilizita al la tabakfabriko, kio hazarde savis mian vivon. Ĉiun tagon, sen feriaj tagoj, mi starante laboris, pro kio mi suferis pro artrito. Jam en julio mi ekvizitis hospitalon. Tiun matenon, komence mi vizitis la fabrikon. Ni ĉiuj laboristoj direktis nin al la imperiestra palaco en Tokio kaj kultis la imperiestron. Poste mi ekiris al la hospitalo je la 8a horo. Survoje, kiam mi paŭzis ĉe apuda dometo du kilometrojn for de la epicentro de la atombombiĝo, eklumegis kaj mi estis faligita kontraŭ la teron kaj svenis. Tiam estis la 8a horo kaj 15 minutoj. Kiam mi reakiris konscion, mi kuŝis sub la falinta dometo. Pentraĵo desegnita de atombombito Bonŝance mi povis elrampi el la detruaĵoj. Antaŭ la atombombado, jam estis nuligita alarmo kontraŭ usona aeratako, do mi ne povis kompreni, kio okazis. Komence ĉirkaŭ mi estis mallume. Baldaŭ heliĝis kaj mi povis vidi la ĉirkaŭon. Ĉiuj domoj laŭ la strato, laŭ kiu mi ĵus paŝis, estis detruitaj. Sur la ponto, kiun mi intencis trapasi, mi vidis homojn kuri al la sudo, kie ankoraŭ ne estis fajro. Mi revenis al la tabakfabriko, sed por tio mi bezonis 50 minutojn anstataŭ 15 minutojn, ĉar la stratoj malaperis. Neniu estis en la fabriko krom unu amikino, kies kapo multe sangis. Ankaŭ sur ŝia kolo sangis pro enpikiĝintaj vitraĵpecoj. Mi faris sukuradon al ŝi. Tiam ŝi diris al mi, «Ankaŭ vi vundiĝis», kaj ŝi donis al mi sukuradon. Ni ne vidis fajron en la distrikto Uĵina, tial ni celis nian lernejon tie. La lerneja konstruaĵo ne estis difektita. Al la lernejo pli kaj pli revenis lernantinoj de la 1a kaj la 2a lernojaroj. Ili estis mobilizitaj al la loko du kilometrojn for de la epicentro por malkonstruado de domoj por fari vakajn spacojn por malhelpi disvastiĝon de fajro okaze de usonaj aeratakoj. Ili ĉiuj estis severe vunditaj kaj preskaŭ nudaj, ĉar la vestaĵoj estis forbruligitaj. Iliaj haŭtoj

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 39 estis disŝiritaj el la korpo, pendantaj de la fingroj aŭ tiritaj sur la tero ĉe iliaj piedoj kiel undarioj. Kiam instruistoj tranĉis ĝin per mano el iu lernantino, ŝi respondis per febla voĉo, «Dankon. Nun mi povas paŝi». Kiam ni metis ŝin sur la tablon, provizoran liton, ŝi diris, «Panjo, paĉjo», kaj havis tre trankvilan mienon kaj mortis. En la lernejo troviĝis nek kuracisto, nek medikamento. Tion, kion ni povis fari, estis nur ŝmiri malnovan oleon konservitan en la kuirejo. Ni, revenintoj el la tabakfabriko, faris tian sukuradon al la vunditoj, sed ili sinsekve mortis post angoro. Tiamaniere lernantinoj mortis unu post la alia. Ni devis bruligi ilin en la angulo de la sportejo. Mi rompis kadrojn de la fenestroj kaj faris brullignojn. Ni verŝis sur la kadavrojn pezan oleon ricevitan de la armeo. Kiam la fajro kovris la kadavrojn, stomakoj kaj instestoj plenaj de aero eksplodis same kiel krevoj de biciklaj pneŭmatikoj. Tiam la membroj moviĝis. «Ili ankoraŭ vivas !» Mi konsterniĝis. La instruisto ordonis, ke mi ne vidu, sed mi estis ŝtoniĝinta kaj tremante vidis la scenon. Iliaj ostoj estis hele rozkoloraj. Vidante ilin, mi la unuan fojon larmis. Mi kovris la ostojn per papero kaj redonis ilin al la gepatroj, dirante, «Pardonon. Mi pluvivis !» Antaŭ la milito mi povis manĝi bongustaĵojn kaj iom lerni en lernejoj, sed tiuj mortintaj lernantinoj pli junaj ol mi ne povis manĝi tiajn kaj estis ĉiam malsataj. Ili ne povis lerni, sed anstataŭe laboregis por la milito kaj fine mortis brulvundite. Ili estis la plej malfeliĉaj, sed ankaŭ ni, pluvivintoj, estis malfeliĉaj. En septembro mi suferis pro akuta radioaktiva malsano. Multaj homoj, kiuj ne vundiĝis, suferis pro ĝi kaj mortis, tial mi tre timis. Sed ĝis la nova jaro 1946 mi saniĝis kaj sur mia kapo ekkreskis haroj. En la postaj jaroj mi suferis pro utera kancero kaj ovaria tumoro. Ankaŭ nun mi suferas pro tiroida malsano kaj ĉiun tagon mi prenas medikamenton kontraŭ ĝi. Ofte mi fartas malbone. Mia avino serioze vundiĝis hejme. La elementa lernejo estis registrita kiel rifuĝejo, sed ĝi estis detruita, tial mia patrino portis ŝin al la magazeno de la vestaĵfabriko. Kiam mi alvenis tien, jam estis armea kuracisto kaj mia avino estis kovrita per bandaĝo. Post nelonge multaj homoj fuĝis tien, kaj la magazeno fariĝis plena de malbonega odoro de sango kaj fekaĵoj. Tiun sperton la poeto TOOGE Sankiĉi [*] esprimis en sia poemo Raporto pri la magazeno. Mi spertis samon kiel li. Mia avino ne povis toleri la odoraĉon kaj insistis, ke ŝi estu ekstere, eĉ se ŝi mortos. Ni sternis pajlmaton en la libera spaco antaŭ la magazeno kaj pasigis tie du, tri noktojn. Mi komencis rakonti tiun sperton kiel atestanto de la tragedio Post la milito, mi estis okupita, laborante en la urba oficejo, edziniĝinte, naskinte bebojn, kiujn mi vartis, kaj helpinte la eldonejon administratan de mia edzo. Krome mi ne emis rememori la mizeraĵojn. Tamen lastatempe mi sentis teruron, vidante la regantajn politikistojn, kiuj ignoras nian pacan konstitucion kaj sekvas la militeman politikon de Usono. Kiam homoj forgesas kruelaĵojn de militoj, ili ripetas samon. Mi ekpensis, ke se ni ne transdonas niajn spertojn kaj kruelaĵojn de la milito al junaj generacioj, denove okazos teruraĵoj. Kiam mi estis 85-jara, la unuan fojon mi ekpensis tion serioze. La lastan jaron mi lernis en la kurso por rakontistoj pri la tragedio, kaj komencis rakonti mian sperton al la lernantoj, kiuj vizitas la Pacmuzeon de Hiroŝimo. Hiroŝimo situas sur la delto de kvin riveroj, do la tero pro salo ne estas fekunda. La urbo progresis ne pro bona rikolto, sed pro la militoj. Kiam okazis la Japan-Ĉina Milito, la Imperiestra Ĉefstabejo situis ĉi tie. El la haveno de Hiroŝimo soldatoj estis senditaj al

40 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Lernantoj estis mobilizitaj sur la haveno kaj kuraĝigis la soldatojn per la japana flago kaj krioj «Vivu Japanio !» La vestaĵfabrikaro estis simbolo de la japana militarismo ĝis la fino de la dua mondmilito. Hiroŝimo estis armea urbo kaj antaŭ la tragedio de la atombombado ĝi estis unu el la grandaj motoroj por la japana invado al aliaj landoj. Se ni ne rakontus tiun historion kaj nur rakontus, ke Hiroŝimo estas plorinda, atombombita urbo, alvokante pacon, tio estus Pentraĵo desegnita de atombombito sensignifa. Tial mi rakontas la historion antaŭ la tragedio. Ni konservu la kvar vestaĵfabrikojn Tiu atombombita vestaĵfabrikaro estas valora atestanto de la milito. Iuj ja ne volas vidi ĝin, ĉar ĝi rilatas al la milito. Same post la milito iuj postulis, ke tiu Atombombita Domo estu malkonstruita, tamen se tiuj konstruaĵoj estos malkonstruitaj, ili perdiĝos eterne. Sub la Pacparko, kie staras tiu Domo, subtere troviĝas multaj ostoj, ĉar antaŭe tie estis prospera kvartalo. Oni ne povis kolekti ĉiujn, do ili ankoraŭ restas tie. Ĝi estas kvazaŭ tombejo laŭ mi, do kiam mi vizitas la parkon, mi preĝas por ili kun la vorto «Pardonon !» Eĉ post kiam la spertintoj de la militoj malaperos, tiuj konstruaĵoj restos kaj rakontos la tragedion. Mi forte deziras, ke la kvar vestaĵfabrikoj estu konservitaj kiel silentaj atestantoj de la milito. Por tio mi eĉ volas alvoki la kunlaboron al la mondo. Plej grave estas klopodi, ke ne okazu milito Mi sentas ion malagrablan en nia socio. Homoj komencis suspekti aliajn, ekzemple, kritikante tiujn, kiuj ne sekvas la instrukciojn de la registaro pri la koronvirusa epidemio, diras, «Ili estas perfiduloj, disĵetante koronviruson !» aŭ «Ne vizitu suspektindajn drinkejajn kvartalojn, kiuj estas epicentroj de la viruso». Mi rememoras, ke ankaŭ antaŭe estis memgardaj grupoj, kiuj gvatis najbarojn kaj suspektindulojn. Nun ne nur junuloj, sed ankaŭ maljunuloj opinias, ke Japanio estas paca lando, sed ĉu Japanio estas vere paca ? Ekdisvastiĝas malegaleco en nia socio, ekzemple malegaleco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, malegaleco inter viroj kaj virinoj. Tiuj malegalecoj povos fariĝi bazoj por komenci militojn. Ni devas forviŝi tiujn malegalecojn. Mia avino malamis Usonon. Ankaŭ mi, sed poste mi komencis opinii, ke ni ne redonu malamon al malamo kaj ne venĝu nin per armiloj. Plej grave estas klopodi, ke ne okazu milito. Paco ne venos al tiuj, kiuj sidas silente. Ni devas altiri ĝin al ni per nia tuta forto kaj protekti ĝin. Mi volas, ke ĉiuj komprenu tion. Se ne, paco tuj malaperos kiel ŝaŭmo. HORI Jasuo

Noto : [*] Tooge Sankiĉi (1917-1953). Kiam la atombombo estis faligita, li estis tri kilometrojn for de la epicentro. En 1951 li mem eldonis la poemaron Poemaro de la atombombo kaj famiĝis. La poemo Raporto pri la magazeno temas pri tio, kio okazis en la magazeno ĉiun tagon de la unua tago de la tragedio ĝis la oka tago. Komence la magazeno estis plena de vunditoj, sed iom post iom ili mortis kaj en la 8a tago ĝi estis jam preskaŭ senhoma. Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 41 Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj MIYAZAWA Naoto (33356)

La suba dokumento estas parto de mia esplorraporto kaj propono al la estraro de Japana Esperanto-Instituto en la 10-a de februaro 2020. Oni ofte traktas la ideon de erao multlingva kaj multkultura kiel naturan fenomenon. Sed, laŭ mia opinio, ĝi estas historia kategorio kaj havas materian bazon. Tutmondiĝo forprenas la rajton pri popola memdecidado tra la mondo. Tial, popoloj en diversaj lokoj tra la mondo leviĝas por memdecidado progreseme aŭ reakcie. La monda laboristaro agadu por popola memdecidado kaj influu la popolojn al sociaj ŝanĝoj progresemaj.

La vojo al la socio multlingva kaj multkultura en Japanio Ekzisto de multaj lingvoj kaj multaj kulturoj, komerco kaj rabado en la japana feŭdisma epoko En la japana feŭdisma epoko estis tiuj militoj, en kiuj Japanio batalis kontraŭ aliaj landoj kaj kiujn oni ofte mencias ĝis nun. La Mongola Imperio invadis tutan Ĉinion kaj Koreion, poste la imperio atakis Japanion dufoje, sed ne sukcesis (1274, 1281). Aliflanke, TOYOTOMI Hideyoshi, kiu reunuigis la tutan Japanion, invadis Koreion kaj batalis kontraŭ la korea armeo kaj ĝia aliancita ĉina armeo dufoje. Post la malvenko de la japana armeo, ili kuntrenis multajn koreajn metiistojn al Japanio (1593, 1597). Sed krom tio, ĝenerale, en Japanio estis erao por alilanda komerco kaj ensorbo de alilanda kulturo, kvankam estis diversaj streĉoj historie. Post la submeto de la orientnorda regiono de la ĉefa japana insulo, en moderna feŭdisma epoko, erao de Edo, Ezochi (insulo Hokkajdo) estis regata de la feŭdo Matsumae. Bazo de la Matsumae-ekonomio estis komerco kun la ajnua etno , ĉar en la teritorio de Matsumae, malsame ol en aliaj feŭdoj, oni ne povis kultivi rizon pro malvarma klimato. Pro la severa ekspluatado, la ajnua etno rezistmilitis trifoje kontraŭ la japanoj (1457, 1669, 1789). En ĉiu okazo ajnuoj malvenkis. La feŭdo Matsumae intencis ĉefe ekspluati la ajnuan etnon, ĝi ne havis politikon asimili la ajnuan etnon. Sur la insularo Ryukyu, la nuna Okinavo, en 1429 la reĝlando Ryukyu unuigis la tutan insularon, kiu havis la plej grandajn insularojn Amami, Okinavo kaj Sakishima. En 1609 la japana plej suda feŭdo Satsuma invadis la reĝlandon Ryukyu. Post tio, la reĝlando Ryukyu devas dependi kaj de Ĉinio kaj de Japanio. Pro severaj impostoj la okinava popolo suferis. Feŭdo Satsuma gajnis grandegan profiton pro komerco kun Ĉinio kaj orienta-suda Azio pere de la reĝlando Ryukyu. Post la revolucio Meizi, la revolucia registaro trude faris la reĝlandon Ryukyu feŭdo Ryukyu, poste gubernio Okinavo (1879 : Procedo pri Ryukyu). Oni ofte diras, ke la epoko de Edo estis epoko de fermiteco por la aliaj landoj. Fakte, Japanio havis ĉefe 4 vojojn por alilanda komerco. Ĉe la haveno Nagasaki kun Ĉinio kaj Portugalio, poste Nederlando, pere de la feŭdo Tsushima kun Koreio, pere de la feŭdo Matsumae kun la ajnua etno kaj aliaj etnoj en la norda kontinento eĉ por ĉina materialo. Pere de la reĝlando Ryukyu la feŭdo Satsuma komercis kun Ĉinio kaj orienta-suda Azio. La feŭdo Satsuma eĉ sekrete komercis kaj riĉiĝis ; poste tiujn grandegajn monkvantojn la feŭdo uzis por la revolucio Meizi. 42 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 En la epoko Edo, la registaro ne havis komunan nacilingvon, kiu unuigas diversajn dialektojn. Intelektuloj lernis sciojn de aliaj landoj per la ĉina lingvo aŭ la nederlanda lingvo. Formado de la moderna ŝtato, formado de la nacia lingvo kaj politiko de asimilado Post la revolucio Meizi, la registaro de Tokio detruis la ekonomian bazon de la ajnua etno kaj forte antaŭenpuŝis politikon kamparanigi kaj asimili la ajnuan etnon. Pro severa malriĉiĝo de la ajnua etno, la japana parlamento establis la Leĝon por protekti la antaŭan «Dozin-on» (1899-1987). «Dozin» estas diskriminacia vorto por praloĝanto en la japana lingvo, ĝi signifas sovaĝan popolon. Laŭ la leĝo, ajnuoj rajtas gajni terpecon por agrikulturo, kaj la registaro konstruis elementan lernejon en ĉiu ajnua vilaĝo. Sed, fakte, ajnuoj ofte ricevis terpecon netaŭgan por agrikulturo, kaj en la elementaj lernejoj neniam instruistoj instruis la ajnuan lingvon. La leĝo rezulte estis garnaĵo por kamparanigi kaj asimili la ajnuan etnon. Estas fakulo, kiu insistas pri apartaj karakteroj de la aplikado de la leĝo : 1. Konfiski teron de ajnuoj. 2. Malpermesi fiŝadon kaj ĉasadon, per kiuj ajnuoj perlaboris monon. 3. Malpermesi proprajn kutimojn kaj kulturon de la ajnua etno. 4. Devigi ajnuojn uzi la japanan lingvon. 5. Per ŝanĝo de la nomoj al japaneca formo, registrigi ĉiun ajnuon en civitaneco. Post la Ĉindinastia-Japana milito (1894-1895), moderniga ondo venis ankaŭ al Okinavo, kaj estis movado por ŝanĝi la okinavajn kulturon kaj kutimaron japanece. Dum 1935-1945 en Okinavo oni ŝanĝis la familiajn nomojn aŭ la prononcon de la familiaj nomoj japanece. En 1940 la registaro de la gubernio Okinavo antaŭenpuŝis la movadon por la norma japana lingvo. Pro devigo, malpermeso kaj puno en la movado, la okinava popolo sentis ĝin kiel movadon por elimini la okinavan dialekton. YANAGI Muneyoshi, kiu estis membro de la Japana Popol- Kultura Asocio kaj vizitis Okinavon tiam, kritikis dirante, ke tio estas tro severa. Tiam la lokaj registaro kaj instruistoj entuziasme enkondukis la t.n. dialektan karton, kiu estas ligna plato kun ŝnuro por pendigi ĝin ĉe la kolo de la lernanto, kiu parolis la dialekton. Se lernanto kun la karto trovis alian lernanton, kiu parolas la dialekton, la karto transiras al la alia lernanto. Sed, kontraŭ tio estis antipatio en kelkaj lernejoj, pro kio lernantoj parolis la okinavan dialekton pli ofte ol antaŭe. Dum la severa milito de la usona armeo por invadi Okinavon, la japana armeo mortopunis okinavanojn, kiuj parolis la dialekton, kiel spionojn. Kiel rezulto de la Ĉindinastia-Japana milito (1884-1885), Ĉinio cedis Tajvanon al Japanio. Komence, la kolonia registaro de Tajvano severe regis Tajvanon per milita agado. Sed ekde 1919 dum ĉirkaŭ 20 jaroj la kolonia registaro antaŭenpuŝis asimilan politikon, kunedukadis japanojn kaj tajvananojn, kondukis japanlingvan edukon. En 1937, kiam la Ĉinrespublika- Japana milito okazis, la kolonia registaro antaŭenpuŝis la imperianigan politikon por planti la japanan naciismon en Tajvano, ĉar Tajvano estis de Japanio taksita grava kiel materiala bazo por milito. La imperianiga movado estis japaniga movado celanta tajvananojn sur kvar kampoj, nome lingva movado, ŝanĝi familian kaj personan nomojn, sistemigi memvolan soldatiĝon kaj pliordigi religiajn kaj sociajn kutimojn. La politika fono de la imperianiga movado estis la nesufiĉeco de la popolo en Japanio dum la milito, pro kio la japana registaro devis fidi koloniajn popolojn. La japanlingva movado celis ĝisfundan uzadon de la japana lingvo, lernejojn por la japana lingvo loke metitajn, instigi tiujn japanlingvajn familiojn, en kiuj la familianoj parolas la japanan lingvon, kaj tio estis la fincelo de la movado. La procezo de la movado subpremis kaj malpermesis la tajvanan kaj hakaan lingvojn kaj la lingvojn de la praloĝantoj en Tajvano. En 1910 la japana registaro aligis Koreion post la Ĉindinastia-Japana milito (1894-1895) kaj

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 43 la Rusa-Japana milito (1904-1905) por la regado de Koreio kaj la profitrajto de Manĉurio. La kolonia registaro de Koreio havis edukan politikon, laŭ kiu, kvankam oni instruis la korean lingvon kaj la koreajn literojn, kaj oni permesis kulturan agadon per la korea lingvo, la instrua lingvo estis la japana. En 1940 la Projekto por Prospera Kuna Teritorio en Granda Orienta Azio konkretiĝis. En Koreio la imperianiga politiko kaj la politiko por ŝanĝi la familiajn nomojn estis trude antaŭenpuŝitaj. La nomo de la korea naciano estas formita el tri elementoj, kaj tradicie edzo kaj edzino havas malsamajn familiajn nomojn. La politiko por ŝanĝi la familiajn nomojn en Koreio signifis enmeti la koreojn en japanan paternalismon kaj sub la imperiisman ordon de la Tennoo (japana imperiestro). En 1931 okazis la Manĉuria Incidento, kaj la japana armeo okupis la tutan Manĉurion (nord- orienta Ĉinio). Poste, iniciate de la japana armeo, la Manĉuria Ŝtato, pupa ŝtato de Japanio, estis fondita (1932). La ideo ĉe la fondo de la manĉuria ŝtato estis kunvivado de kvin naciaj grupoj, nome japanoj, ĉinoj, koreoj, manĉuroj kaj mongoloj, slogani justan regadon kaj feliĉan teritorion. Faktaj oficialaj lingvoj estis la normaj ĉina kaj japana. Sed en la armeo kaj en la ŝtataj oficejoj la japana lingvo estis la unua oficiala lingvo, kaj en preskaŭ ĉiuj edukaj centroj oni instruis per la japana lingvo. Aliloke estis loĝantoj, kies gepatra lingvo estis la mongola aŭ la rusa. Ankaŭ troviĝis la faciligita japana kiel la kunviva lingvo. En 1920, la japana edukisto NITOBE Inazo estis elektita asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj. Li defendis la proponon Nuligi Rasismon, kaj ricevis plimulton da aprobo en la Ligo. Tamen, pro la opinio de la tiama prezidanto de la Ligo, la usona prezidanto Wilson, la propono malakceptiĝis. En 1921, NITOBE lanĉis proponon uzi Esperanton kiel laborlingvon en la Ligo, sed Francio kontraŭis la proponon. Fine, la Ligo ne akceptis Esperanton. La opinioj kaj agadoj de NITOBE reflektis senton kontraŭ Eŭropo kaj Usono, kaj ankaŭ antaŭenpuŝon de asimilo al aziaj landoj. Ni devas taksi lian aferon per du vidpunktoj. «Demokratiigo» post la mondmilito kaj la mito de ununacia ŝtato La japana politiko de asimilado atingis doni voĉdonrajtojn pli kaj pli al la loĝantoj de la japanaj kolonioj. Fakte, la kolonidevenaj loĝantoj havis voĉdonrajtojn en la ĉeflanda Japanio. En la 1-a de aprilo 1945, la homoj laŭleĝe loĝantaj en Tajvano kaj Koreio gajnis voĉdonrajton por la japana imperia parlamento, kvankam tio ne estis universala voĉdono. Unuiĝintaj Nacioj, kiuj okupis Japanion post la 2-a mondmilito, ŝanĝis la japanan edukan sistemon, ĉar la imperianiga politiko fare de la japana registaro antaŭenpuŝis militŝtatismon. La Imperiestra Ordono por Edukado estis nuligita el ĉiuj lernejoj kaj edukejoj kaj, anstataŭ tio, la Baza Eduka Leĝo estis metita. Tamen, la antaŭenpuŝo de la norma japana lingvo estis daŭrigata ĝis nun. Tuj post la fino de la mondmilito, koreoj en Japanio konstruis lernejon por sia nacia lingvo. En 1946 ĝi evoluis al oficiala lernejo de la Ligo de Koreoj en Japanio. En 1948, laŭ la politiko de la ĝenerala stabo (GHQ) de Unuiĝintaj Nacioj, la japana Ministerio por Edukado ordonis fermi la koreajn lernejojn en Japanio. Pro tio, la koreoj en Japanio suferis malfacilan tempon. Koreaj knaboj kun instruistoj tranoktis ĉe siaj lernejoj, alfrontis la Usonan Militistan Policon kaj gardis siajn lernejojn. En 1952 la Paca Pakto de San-Francisko validiĝis, do koreoj kaj tajvananoj perdis la japanan ŝtatanecon senkonsidere de sia volo. De 1960 ĝis 1975, pli kaj pli da gubernioj agnoskis koreajn lernejojn kiel neoficialajn lernejojn, kaj nun ĉiu korea lernejo en Japanio estas neoficiala lernejo. Ekde 1945 Okinavo estis okupita de Usono. En 1960, Asocio en la Gubernio Okinavo por Reveno al la Patra Lando estis organizita. En 1972 Okinavo estis redonita al Japanio. Oni diris, ke la Laborista Sindikato de Instruistoj en Okinavo estas la kolono de la movado. Sub la fono de la movado, la sindikato aktive antaŭenpuŝis eduki okinavajn geknabojn al

44 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 memkonscio kiel japanoj, kaj paroli la norman japanan. Dumtempe, la dialekta karto estis reuzata en okinavaj lernejoj. La politiko por asimilo de diversaj naciaj lingvoj kaj la mito de ununacieca ŝtato estas tute malsamaj politikoj, ĉar la situacio antaŭ kaj post la milito ege ŝanĝiĝis. Sed ili havas la saman bazon, ke la japanaj nacio kaj ŝtato estu speciala en la mondo. En 1986, la tiama ĉefministro NAKASONE Yasuhiro diris : «En Usono troviĝas multaj nigruloj, porto-rikanoj kaj meksikanoj, pro tio la eduka nivelo de Usono estas tre malalta. Male, ĉar Japanio estas ununacieca ŝtato, la japana eduko bone funkcias.» «Ĉar mi havas densajn brovojn kaj densan barbon, ŝajnas al mi, ke en mia korpo fluas multe da ajnua sango.» La usonaj amaskomunikiloj grande traktis la diron de la japana ĉefministro, kaj multaj organizaĵoj en Usono protestis. La Asocio de Utari en Hokkajdo (nuna Asocio de Ajnuoj en Hokkajdo) forte protestis. Multaj japanoj surpriziĝis pri la nomo de la leĝo pri ajnuoj, «La Leĝo por Protekti la Antaŭan ‘Dozin-on (Sovaĝan Popolon)’ en Hokkajdo». Fortiĝis la popola opinio, ke ni ŝanĝu la leĝon diskriminacieman kaj asimilan. Laŭ la statistiko, en 2018, en Japanio loĝis tricent kelkdek mil koreoj kaj, aldonante iliajn idojn, kore-devenaj japanoj atingas kelkcent mil. La popolnombro de la gubernio Okinavo estas 1,46 milionoj. Laū la Fako de Medio kaj Popolvivo de Hokkajdo, en 2006 la popolnombro de la ajnua etno estis 24 mil (estas sugesto, ke la popolnombro de la ajnua etno, kunkalkulante la migrintajn al Tokio kaj en la tuta Japanio, estas ĉirkaŭ 100 mil). En 2019, la nove venintaj japan-devenaj fremduloj, fremdaj laboristoj, alilandaj studentoj kaj fakuloj atingas 2,31 milionojn. Precipe, la sistemo de «teknika lernanto» por fremdulo estas granda problemo en Japanio, ĉar ili estas ekspluatataj per tre malalta salajro, kaj ne havas sufiĉajn rajtojn kiel laboristoj. Transiro de leĝoj pri ajnuoj post la mondmilito kaj rajtoj de la ajnua etno La Gubernia Muzeo de Hokkajdo, kiu malfermiĝis en 2015, havas kiel sian celon kontribui al la realigo de Kunvivada Socio Multkultura. La muzeo estis fondita per kunigo de du organoj. Antaŭ 2015 la muzeo estis Gubernia Muzeo Pionira de Hokkajdo ekde 1971, kaj Gubernia Stud-Centro pri Ajnuoj ekde 1994. Ili kuniĝis en 2015. La angla nomo de la iama Gubernia Muzeo Pionira de Hokkajdo estis «Hokkaido Colonial Museum». «Hokkajda Kolonia Muzeo» estis pli trafa nomo de la muzeo kaj la historio de Hokkajdo. La Leĝo por Protekti la Antaŭan «Dozin-on» daŭris longe eĉ post la mondmilito. Ĉar ankoraŭ restis iom da donitaj terpecoj al ajnuoj, inter ajnuoj estis voĉoj favorantaj daŭrigi la leĝon. En 1984, la Asocio de Ajnuoj en Hokkajdo lanĉis proponon de Leĝo pri la Etno Ajnua. Tiam tiu leĝo, kiu havis la familiaran nomon Nova Leĝo de Ajnuoj, estis vaste diskutata inter ajnuoj kaj eĉ japanoj. La jam menciita diro de la ĉefministro NAKASONE en 1986 vekis vastan antipation, do multaj japanoj havis intereson pri la historio de la ajnua etno kaj la tiama situacio de la ajnuoj. Tiu propono, la Leĝo pri la Etno Ajnua, havis riĉan enhavon, inkluzive de postuloj politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj. En 1992 la ajnuo KAYANO Shigeru kandidatiĝis por la Senato kiel la 11-a kandidato sur la listo de la Socialista Partio laŭ la sistemo de proporcia reprezentado. Tiam, inter japanoj aperis la movado por peti al la Socialista Partio meti ajnuan kandidaton sur la unuan rangon en la kandidata listo. En 1994 KAYANO elektiĝis kiel senatano pro la morto de senatano de pli alta rango sur la listo. Li unuafoje en la historio parolis en la japana parlamento ajnualingve. En 1997, la Loka Juĝejo en Sapporo verdiktis por ajnuoj pri la digo Nibutani, kiu estis konstruita ĉe rivero Saru en Hokkajdo. En la verdikto, kvankam la digo, kiu detruis ajnuan sanktejon,

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 45 estis ne laŭleĝa, tamen ne estis akceptita la peto de ajnuoj forpreni la digon. Sed la verdikto de la juĝejo kiel ŝtata organizo unuafoje agnoskis la ajnuan etnon kiel praloĝanton. Fakte, la ajnuoj malvenkis en la juĝo, sed la ŝtato kaj la gubernio Hokkajdo devis pagi la juĝkoston. En 1997, dum la mandato de KAYANO kiel senatano, la japana parlamento decidis nuligi la Leĝon por Protekti la Antaŭan «Dozin-on» en Hokkajdo, kaj establi la Leĝon por Akceli la Ajnuan Kulturon (Leĝo por Akceli la Ajnuan Kulturon kaj Disvastigi kaj Klarigi la Scion pri Ajnuaj Tradicioj). Plie, la japana parlamento aprobis la aldonan rezolucion «Praloĝanteco de la ajnua etno estas historia fakto.» Dum la procezo en la parlamento, la senatano KAYANO ofte aŭdis : «Se vi volas specialan seĝon en la parlamento por la ajnua etno, nepre necesas ŝanĝo de la japana konstitucio.» (Tute ne, ni povas establi sistemon por esprimi la politikan opinion de la etno sub la nuna japana konstitucio.) «Se vi ne akceptas la Leĝon por Akceli la Ajnuan Kulturon, ni konservos la Leĝon por Protekti la Antaŭan ‘Dozin-on.» La senatano KAYANO Shigeru ricevis multajn premojn en kaj ekster la parlamento. Fine, li aprobis la novan leĝon, kvankam la leĝo havis tre limigitan enhavon. En 1998, li finis sian mandaton de senatano. La Leĝo por Akceli la Ajnuan Kulturon neglektis ajnuajn postulojn por politiko kaj ekonomio, elspezi eksterordinaran ŝtatan buĝeton nur por kulturaj instalaĵoj kaj kulturaj agadoj de ajnuoj. La fenomeno nomata «speciala profito» aperis pro la ŝtata politiko laŭ la leĝo. Ajnuaj gejunuloj, kiuj havas sperton de tradicio en sia hejmo, aŭ lernis la ajnuajn lingvon kaj kulturon en sia hejmo aŭ universitato, estis laŭdegitaj en la ajnua kultura movado (naskiĝo de elito de la ajnua kulturo). En 2007, post 22 jaroj da pretigo, eĉ kun la aprobo de la japana registaro, «Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj» estis aprobita. En 2008, sub premo en kaj ekster Japanio, la japanaj parlamento kaj senato ambaŭ decidis la «Rezolucion por Agnoski la Ajnuan Etnon kiel Praloĝanton». De tiam, la movado de la ajnua etno antaŭeniras ree. En 2019, nova leĝo, kiu agnoskas la ajnuan etnon kiel praloĝanton, estis aprobita. La Leĝo por Akceli la Ajnuan Kulturon aboliĝis, kaj la 3-a leĝo pri ajnuoj, la «Leĝo por Antaŭenpuŝi Rimedojn por Realigi la Socion kaj Estimi la Dignon de la Ajnua Popolo» (Leĝo por Antaŭenpuŝi Rimedojn por Ajnuoj) estis aprobita. La Leĝo por Antaŭenpuŝi Rimedojn por Ajnuoj unuafoje kiel japana leĝo rekonis la ajnuan etnon kiel praloĝanton. Sed la leĝo neniam tuŝis rajtojn de praloĝantoj, kiujn multaj ajnuoj esperis. Laŭ la leĝo, nur municipoj en Hokkajdo povas havi projektojn por vigligi sian komunumon aŭ havi rimedojn por turismo per la ajnua kulturo. Tio malproksimigas la ajnuan etnon de la politika memdecidado kaj la ekonomia memstaro. Multaj ajnuaj grupoj postulas repristudon de la leĝo aŭ esprimas kontraŭopinion. Laŭ mia opinio, ekzemple, povas esti rimedoj por la ajnua etno, organizi leĝe oficialan ajnuan konsilantaron fare de ajnuoj por la japana parlamento. La konsilantaro povas raporti la ajnuan situacion kaj konsili la japanan politikon pri la ajnua etno. Reguli la universalan voĉdonrajton de ĉiu ajnuo por la konsilantaro necesas. La japana registaro kolektu la terenrenton de la publika tero kaj de la tero de grandaj kompanioj en Hokkajdo. El tiu financa fonto la ajnua etno fondos ajnuajn etnajn lernejojn, kiujn ajnuoj longtempe revis (kompreneble, oni instruos kaj per la ajnua kaj per la japana). Ajnua konsilantaro administros la fonduson por etnaj politiko, kulturo kaj ekonomia agado ktp. Estos multaj rimedoj realigeblaj.

46 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Ideoformado de kunvivada socio multlingva kaj multkultura, kaj tutmondiĝo En 1989, la tiamaj usona prezidanto George H. W. Bush kaj la sovetia sekretariestro M. Gorbaĉov deklaris la finon de la malvarma milito. Poste, la monda ekonomio akre stiriĝis al tutmondiĝo. La tutmondiĝo cirkuligas homojn, materialon kaj kapitalon tra la mondo. Precipe gigantaj kapitaloj mondskalaj regas la mondon trans la landlimoj. Tio kondukis al diferenca socio monda kaj al forpreno de popola memdecidado. La diferenca socio tutmonda plimultigas rapide la migrantajn laboristojn. Aliloke, la praloĝantaj socioj, kiuj jam estis damaĝitaj pro regado de koloniismo, alfrontas la finan ekspluatadon de sia bazo de vivo kaj ekzisto, nome, ekonomio, kulturo, tero ktp. fare de tutmondaj kapitaloj. Por mildigi la konflikton inter migrantaj laboristoj kaj la tradicia socio, faciligi ekspluaton de laboristoj el malsupra socitavolo, la ĝistiama politiko de asimilado tra la mondo ne sufiĉas. Materia bazo de la ideo de kunvivada socio multlingva kaj multkultura estas ĉi tie. Kaj ekspluategi la praloĝantojn estas ŝanco por okazigi mondan solidarecon kaj severan batalon de la praloĝantoj mem por gardi memdecidadon. En 1994, zapatistoj leviĝis. Kontraŭ la reakcia meksika registaro kaj kontraŭ NAFTA (Nordamerika Liberkomerca Interkonsento), kiu estas tutmondiĝa traktato, praloĝantoj en la subŝtato Chiapas en suda Meksiko ribelis per pafiloj kaj ĝis nun ili tenas liberigitan regionon. Necesas nova unuiga ideo de kulturo por kapitaloj kaj registaroj. Kune kun tiu unuiga ideo, ankaŭ necesas unuiga ideo por la migrantaj laboristoj kaj la ĉeftendenca socio, do ili iĝis ideo de «kunvivada socio multlingva kaj multkultura». Tiu ideo ofte havas progreseman rolon en nia socio. En 1996, la «Manifesto de Prago», prezentita en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago (Ĉeĥio), klare estis efiko de la ideo de kunvivada socio multlingva kaj multkultura. Estas nesufiĉe, ke la Manifesto insistas ĉefe pri tio, kiel Esperanto kaj la Esperanta movado konvenas al la nova socio kaj ideo monda. Esperantaj posteuloj devas pensi kontraŭ kiu ni batalu por nova socio kaj kiel ni ŝanĝu nian propran movadon por la ideo. En 2007, la «Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj», aprobita de la ĝenerala asembleo de UN, kvankam ne subtenas perarmilan batalon de la praloĝantoj, plene listigis la rajtojn de la praloĝantoj bezonataj en la nuna situacio. Kaj pri Okinavo, en 2014 la Komisiono por Aboli Rasismon de UN en la 29-a de aŭgusto publikigis finan opinion, kiu admonis la japanan registaron protekti la rajtojn de la okinavanoj kiel praloĝantoj. La komisiono ankaŭ postulis respekti la popolan opinion kaj admonis la registaron al pli da diskuto kun la reprezentantoj de la okinavanoj pri akcelado kaj protektado de iliaj rajtoj. La komisiono ankaŭ rekomendis preni kontraŭrimedojn, ekzemple enhavigi okinavajn lingvon, historion kaj kulturon en la lernolibron, por protekti la okinavanojn. Kontraŭ la finan opinion de la komisiono, la japana registaro diris en la parlamento, ke la registaro volas de la komisiono faktan retiron aŭ modifon. En Okinavo ne estas komuna okinava lingvo. Laŭ insuloj kaj vilaĝoj estas propraj okinavaj lingvoj. La lingvo ĉe Shuri, en kiu la reĝa palaco troviĝis, ŝajnas esti la plej aŭtoritata. Oni diras, ke junaj okinavanoj nunaj ne bone komprenas la tradician okinavan lingvon. Ilia lingvo ŝajnas esti okinavema japanlingvo, kiu iĝas komuna lingvo kiel kreola lingvo. Lastatempe, radioelsendo per okinavema japanlingvo estas populara inter okinavaj junuloj en Okinavo. Kvankam la ideo de kunvivada socio multlingva kaj multkultura esence enhavas progresemon, tamen ĝi estas ankaŭ kompletigaĵo de tutmondiĝo, eĉ ofte iĝis la figfolio de tutmondiĝo. En 2008, korea esperantisto maldekstra salutis en malgranda kunveno en Sapporo, Japanio,

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 47 kontraŭ la pinta konferenco ĉe la bordo de la lago Toya en Hokkajdo. En 2012, li vizitis Japanion kaj intencis partopreni en la Japana Esperanto-Kongreso. Kaj la Japana Oficejo por Enmigrantoj rifuzis lian viziton al Japanio. Tiam la Japana Esperanto-Instituto ne protestis kontraŭ la Japana Oficejo por Enmigrantoj, kaj eĉ la Loka Kongresa Komitato ne permesis al koreaj esperantistoj klarigi la aferon en la ĝenerala kunveno de la kongreso. (Poste, respondeculoj de la LKK pardonpetis al la koreaj samideanoj pri tio.) En la Administra Centro (enfermejo) por Enmigrantoj en Omura, sub respondeco de la Japana Ministerio pri Justico, en 2019, niĝeria enfermito mortis pro malsatstriko por protesti la maljustan traktadon fare de la japana registaro. Nur dum la jaro 2019, ĉirkaŭ 100 enfermitoj malsatstrikis en la centro. Ĉar en Japanio la konfirmado de rifuĝintoj estas tro malfacila kaj la plejparto de la rifuĝintoj ne sukcesas ricevi permeson por vivi en Japanio. Ili ankaŭ ne povas reveni al sia hejma lando pro politikaj kialoj k.a. Do multaj el ili tro longe estas enmetitaj en la centro. Dum JICA (Japana Internacia Koopera Agento, sub respondeco de la Japana Ministerio pri Fremdaj Aferoj) propagandas la kunvivadan socion multlingvan kaj multkulturan, la japana registaro forprenas la politikan esprimrajton de la alilandanoj, kaj surtretas la rajton je kunvivado de la familianoj de la eksterlandanoj. Problemoj por establi la «Leĝon por Akceli Rimedojn por Ajnuoj» La rajtoj de la praloĝantoj (oni kritikas, ke la difino de praloĝanto ne estas klara), laŭ internacia agnosko, estas : rajto memdecidi, rajto rifuzi trudan asimiladon, rajto postuli redonon aŭ kompenson pro perdo de tero kaj naturaj resursoj, rajto vivi laŭ siaj kulturaj kaj religiaj kutimoj, rajto instrui kaj lerni per la propra lingvo, rajto utiligi la teron kaj la resursojn tradicie kunligitajn k.a. Precipe rilate al la rajto pri memdecido, la en 2008 starigita «Interparola kunsido de kleruloj pri kia la politiko pri ajnuoj devas esti» havis 8 membrojn, estis prezidita de honora profesoro de ŝtata universitato de Kioto, kaj nur unu membro estis ajnuo. Laŭ decido de la kunsido, la japana registaro starigis la Kunvenon por Antaŭenpuŝi la Politikon Ajnuan, kiu estis prezidita de la kabineta sekretariestro SUGA Yoshihide kaj havis nur 5 ajnuojn el 14 entutaj membroj. En 2019, kiam la «Leĝo por Akceli Rimedojn por Realigi la Socion kaj Estimi la Dignon de la Ajnua Popolo» (Leĝo por Akceli Rimedojn por Ajnuoj) estis decidita kaj validigita, tiam troviĝis neniu ajnuo en la kabineto de la japana registaro nek en la japanaj parlamentoj. Kaj la ajnua etno ne havas decidrajton pri utiligo de la tero nek pri preno de sovaĝaj bestoj kaj plantoj ; ĝi devas peti al municipoj por tio. Multaj ajnuaj grupoj kritikas tiun punkton de la leĝo. La Ajnua Asocio en Urahoro kaptis salmonojn, kiujn la leĝo aŭ la regulo de la gubernio malpermesas kapti, insistas, ke kapti salmonojn estas propra rajto de la praloĝantoj, kaj denuncas la rajton de la ŝtato kaj la gubernio Hokkajdo. En septembro 2007 estis aprobita la Deklaracio pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj fare de UN (antaŭparolo kaj 46 artikoloj). Ĝi estis ratifita ankaŭ de la japana registaro. En la 26-a artikolo de la Deklaracio estas klare skribita la rajto pri tio, ke praloĝantoj povas kolektive utiligi kaj administri la teron kaj la resursojn. Tio estas nomata, ĝenerale, «Rajtoj de la Praloĝantoj». Fakte, sub la sistemo de la Leĝo por Akceli Rimedojn por Ajnuoj, municipoj en Hokkajdo decidas utiligi teron kaj resursojn de ajnuaj kulturo kaj religio. Rezulte, estas eble utiligi ajnuajn agadojn nur por vigligi japanajn municipojn aŭ japanan turismon. La japana registaro konstruas en Shiraoi, Hokkajdo, koincide kun la Olimpiaj Ludoj en Tokio, muzeon kaj la parkon Upopoy (ajnua signifo estas «kune kantas»), Nacia Kunvivada Simbola Spaco. Oni skeptikas, ke ĝi estos tema parko ekspluatanta la ajnuan kulturon. Upopoy

48 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 estas sur vasta tereno kaj havas muzeon, parkon kaj ceremonian konstruaĵon. Tiu ceremonia konstruaĵo estas por koncentri kraniojn kaj ostojn, kiujn diversaj japanaj universitatoj posedas. Iamaj japanaj esploristoj ŝtelis la plejparton de la kranioj kaj la ostoj de ajnuaj tomboj por siaj «studoj» kaj tenis la ostojn en siaj universitatoj kiel specimenojn. Lastatempe, la ajnua etno postulis redoni la kraniojn kaj la ostojn, eĉ akuzis la universitatojn. Tial la universitatoj parte redonis la kraniojn kaj la ostojn kun nur iom da pardonpeto. La esploristoj kaj la Universitato volas iel solvi la eternan problemon de la ostoj, el kiuj pri multaj jam ne estas konate, de kie kaj kiel la esploristoj ilin kolektis. La rolo de la ceremonia konstruaĵo estas la rezulto de politiko por solvi la problemon petata de la japanaj esploristoj, la japanaj universitatoj kaj la japana registaro. Fina «solvo» pri la ŝtelitaj ostoj de la ajnua etno. En la 1970-aj jaroj, ĝenerale, multaj hokkajdanoj, inkluzive de amaskomunikiloj de Hokkajdo, konsideris la ajnuan etnon kaj la ajnuan lingvon pereintaj etno kaj lingvo. Sed nuntempe, ĉar nova situacio kiel la reviviĝa movado de la ajnua etno, disvastiĝas, la ajnua etno plilaŭtigas sian voĉon transirante malfacilaĵojn, kaj ne malmultaj japanoj intencas solidariĝi kun la ajnua etno. Kaj pro la premoj internaciaj kaj enlandaj, tamen ankoraŭ ne sufiĉaj, la japana registaro kaj la gubernio Hokkajdo intencas trakti pli intense la etnan aferon por regado de Hokkajdo. Okaze de tiu situacio, ofte inter popolanoj aperas la demando pri tio, kiu estas vere ajnuo. Ke pura ajnuo, «pursanga ajnuo», jam ne ekzistas, estas ideo, kiu respondas al la deziro de la japana flanko, ke jam ne ekzistas problemo pri ajnuoj. Tio estas antaŭmoderna rasismo, kiu komprenas la etnan aferon kiel pursangismon. Aliflanke, la ajnua aktivistino Asiri Rera en Nibutani, Hokkajdo, insistas, ke japanoj kaj ajnuoj, ambaŭ, estas same ajnuoj, ĉar ambaŭ popoloj estas idoj de la tre antikva raso Jomon, kiu vivis sur la japana insularo de antaŭ 16 000 jaroj ĝis antaŭ 3 000 jaroj. Sed neniu ajnuo, escepte de ŝi, ŝajnas akcepti ŝian insiston. La internacia kriterio pri etneco estas la aparteno laŭ etna identeco de individuo. En Japanio, politike kaj movade, adekvata kriterio estas sekvi la regulojn pri membra kvalifiko de la Ajnua Asocio en Hokkajdo. Regula membro estas, grupe, ajnua komunumo, kaj, individue, ido de ajnuo, edzo aŭ edzino de ajnuo kaj guvernita homo en ajnua familio. Ĉu iu estas ajnuo aŭ ne, estas memklara en ajnua komunumo, tamen, okaze de ajnuo, kiu ne apartenas al ajnua komunumo, la ekzisto de ajnua nomo en malnova familia registro estas kriterio de iuj ajnuaj movadoj. Aparte de diskutoj pri ajnueco, diversaj agadoj aperas. Ekde 1987, komerca radiostacio elsendas kurson de ajnua lingvo 15 minutojn unufoje en ĉiu semajno. Ĉiusezone estas eldonata Ainu Taimuzu, tute ajnulingva gazeto fondita en 1997. Nun troviĝas kursoj de la ajnua lingvo en la universitatoj : ŝtata Hokkajdo, Sapporo, Sapporo Gakuin, Hokkai-Gakuen, Tomakomai Komazawa, ŝtata Chiba, Waseda, ŝtata Tokia pri Fremdaj Studoj k.a. Tiuj kursoj ankaŭ naskas junajn ajnuajn fakulojn pri etnaj kulturoj. Aliflanke, tre multaj ajnuaj junuloj vivas kun la sento esti ajnuo, kvankam ili ne posedas la ajnuajn kulturon kaj lingvon. Kaj ili sentas deficiton pro senajnueco. Ĉi tiuj junaj ajnuoj, kiuj perdas kunligilon kun la propra ajnua kulturo, povos movadi etne, kiam la politika movado de la ajnua etno aperos refoje antaŭ la ajnua popolo. Ankoraŭfoje la ajnua etno revenu al la spirito de 1984 kaj starigu novajn politikojn de la ajnua etno pri kulturo, ekonomio kaj politiko. Tiel, ajnuaj fakuloj pri etnaj kulturoj kaj amaso da ajnuaj popolanoj kune povos batali kaj naskos novan etnan movadon, en kiu multaj japanoj envolviĝos. Ajnuaj esperantistoj kaj ajnuaj subtenantoj de Esperanto povos ankaŭ partopreni en la grandaj ondoj popolaj.povos ankaŭ partopreni en la grandaj ondoj popolaj. MIYAZAWA Naoto (33356)

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 49 Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko Detlev Blanke

La ĉi-sube reproduktita letero estis retrovita en la arkivo de Robert Laudereau (1924-2013), tiutempe prizorganto de Esperantista Federacio de Laboro (france : Fédération Espérantiste du Travail). Ĝi ŝajne estas marĝene adaptita versio de teksto, kiun Detlev Blanke dissendis al diversaj homoj, kiujn li fidis, por malkaŝe dividi siajn pensojn pri la ĵus disfalinta GDR kaj pri la rezultanta situacio. Ni publikigas ĝin kun la konsento de Wera Blanke, opiniante ĝin koninda peco el la pensaro de unu el la ĉefaj figuroj de la Esperanto-movado en la iama GDR. Detlev Blanke esprimis sin amplekse pri la temo en Sennacieca Revuo 130-131, en la jaro 2003, kaj poste plu pliampleksigis sian kontribuon libroforme en 64-paĝa verko eldonita de la librejo Mondial : «Pri la movado sur «la alia flanko». La recenzo de tiu ĉi libro nutris abundan diskuton en Sennaciulo inter aŭgusto Detlev Blanke, 2008 2004 kaj junio 2005. Li neniam aliĝis al SAT, sed ĝis sia morto en 2016 estis fidela abonanto de Sennaciulo.

Berlino, la 19an de januaro 1991 Kara k-do Laudereau ! Mi tre ĝojis pri via bildkarto kaj dankas pro la bonaj deziroj. Ilin mi varme reciprokas. Jes, estas neimagebla evoluo, kiu okazis dum unu jaro, kaj oni ne povas estis vere certa, ĉu la evoluo iras en bonan direkton. Mi notis kelkajn konsiderojn tute personajn kaj informojn pri mi mem : Hodiaŭ mi sendas al vi leteron iom nekutiman. Ja necesus skribi al vi pli individue kaj klarigi viajn eventualajn demandojn multe pli precize, ĉar demandojn kaj komentojn pri la nova situacio en mia ekslando aŭ eks-GDR vi certe ja havas, ĉu ne ? Jes, mi evidente havas problemojn kun la ŝtatnomo... Multajn jarojn mi tute sincere klopodis helpi al la suvereneco de lando, kiu nun estas pereinta. Ke mi nun «sidas» en FRG [Federacia Respubliko de Germanio], tiuj kiuj iom konas min, ja komprenas, ke mi tion nur malfacile digestas... Nu, kion fari. Iuj fulmrapide ŝanĝas siajn konvinkojn (kaj evidente ne havis iujn), aliaj deklaras sin esti jam dum 40 jaroj rezist-batalintoj kontraŭ la reĝimo en GDR k.s.. Mi ne taŭgas por tiu kameleonado. Do, por tuj tion diri al vi, Wera kaj mi estas sanaj kaj principe fartas bone. Principe, tio signifas, ke ni tre kritike kaj ofte malbonfarte troviĝas en la procezo de «okcidentgermaniĝo». Fakte, ni ĉiam nin sentis GDR-civitanoj, eble mi pli ol Wera, kaj ni sentas, ke dum

50 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 malmultaj monatoj oni rabis al ni parton de nia identeco. Kaj estas multego por digesti... Sincere dirite, ni neniam estis tiom stultaj por ne kompreni, ke GDR ne estis ideala ŝtato, ke estas ege dubindaj trajtoj kaj necesegis fortaj reformoj. Post la apero de Gorbaĉov ni kredis, ke la maljunaj sterilaj (kaj evidente ankaŭ malkapablaj) gvidantoj ne longe eltenos kaj ke venos saĝaj homoj, tamen ja socialistoj. Kaj ni kredis, ke tiam el GDR oni eble vere povus fari funkciantan alternativon al kapitalisma ŝtato. Nu, la evoluo iris kontraŭ niaj imagoj. Pli rapide ol eĉ Kohl supozis, GDR malaperis. Malaperis la tuta orienteŭropa sistemo (mi kompreneble nun havas malfacilaĵojn paroli pri «socialisma sistemo», kion mi antaŭe ofte faris). Faktoj restas faktoj. La sistemo ne montriĝis konkurenckapabla kaj ĝi el si mem disfalis, parte, kaj tre partege estis disfaligita. La libermerkata sistemo, kiun dum nur malmultaj monatoj oni verŝis super nin, detruis ankaŭ tion, kio sufiĉe bone funkciis, ekzemple la agrikulturo, diversaj industrioj, partoj de la sociala sistemo, kulturo k.s.. Ĝenerale nun regas flanke de la Kohloniistoj la opinio, ke en GDR ne rajtis esti io, kiu funkciis bone. Ĉion oni devas detrui, nigrigi, krimigi k.s.. Feliĉe ni nun havas gigantan senlaborecon, frenezajn prezojn (do la samajn kiel en la iama FRG, sed nur trionon de la salajroj), ni havas neimageble kreskantan ĉiutagan krimecon, senloĝejulojn, alvenantan ondon de drogoj, ĝenerale, detruon de tiu modesta sociala stabileco, kiun tiu krima GDR ja tamen garantiis al ĉiuj. Certe, oni rajtas dubi, ĉu la modesta bonfarteco, kiun havis la meza GDR-civitano, estis adekvate pagita. Oni pagis per daŭra kaj kruda detruado de la homa medio, per izolado de tuta popolo (el kiu nur malmultaj povis vojaĝi okcidenten), per tolero de privilegiita kaj nekapabla partia burokratio, per primitivaj amasmedioj, varmankoj, k.s., kvankam ĉio ĉi - kompare al kelkaj aliaj disfalintaj soclandoj - ŝajnis milda. Verŝajne la fakto, ke ekzistis dua germana ŝtato, rezultis mildiĝon de kelkaj stalinismaj trajtoj en GDR. Kaj tamen, nun eksciinte pri la grandega sekurecaparato en GDR, ekz., oni ja estas konsternita. Malgraŭ ĉio, mi ne perfidos miajn bazajn konvinkojn. Kaj tiuj estas socialismaj (kion ajn oni komprenu sub tio). Ĉiujaze la pereo de unu sistemo tute ne pruvas, ke la alia sistemo estas adekvata al la humanismaj idealoj pri demokratia mondo. Devas esti tria vojo. Kvankam la iamajn GDR-anojn on nun traktas, kvazaŭ ni estus perdintaj militon, ne kredu, ke mi ne vidas certajn ŝancojn kaj pozitivaĵojn. Ja evidente tre bonvenas, aparte por esperantistoj, la vojaĝlibereco. (Mi ĉiam suferis sub tio, ke nur 2-3 povis viziti la kongresojn. Mi nur konsolas min iom, ke mi ne estis malaktiva.) Ke ankaŭ la ekonomia sistemo devis ŝanĝiĝi, estas evidente. Ankaŭ estas tute konvene, ekz. por mi mem, ke oni estas devigita forĵeti kelkajn dogmojn, okupiĝi pri la terura (kaj multfaceta) problemo de la stalinismo k.s.. Samtempe mi forte esperas, ke ankoraŭ aperos en Moskvo mia traduko de la Komunista Manifesto.... Iujn vidpunktojn mi nepre devas korekti kaj rekonsideri, se temas pri SAT kaj la historio de la laborista Esperanto-movado. Oni min demandis pri Lapenna. Nu, mi reprenos miajn asertojn, ke lia kritiko pri Sovetunio estis antisovetia aŭ antikomunisma. Ĉi-rilate li simple pravis. Ĉion alian mi ne devas korekti. Kaj pri la Esperanto-movado en la orienteŭropaj landoj ? Estas stranga afero : la stalina stalinismo ĝin detruis. La post-stalina stalinismo donis eblecon al evoluo de Esperanto- movado, almenaŭ en la t.n. popoldemokratioj, pri kio en la estonteco oni nostalgie

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 51 rememoros. Jam nun evidente la movado ŝrumpiĝadas al neniosignifeco, ĉar mankas la socia (jes ŝtata) subteno. Pri la kialoj de tiu subteno (kvankam de lando al lando malsama) oni iam devas rezonadi. Pri GDREA [GDR-a Esperanto Asocio]. Nu, ĝi ankoraŭ funkcias. Ankaŭ Kulturligo ankoraŭ funkcias. Kompreneble kun drastaj tranĉoj. Fondiĝis federacilandaj asocioj de GDREA (krom en Saksio-Anhaltio, kie agadas kelkaj senkarakteruloj). GDREA havis sian 5-an Centran Konferencon meze de decembro 1990 (15.12.90). Tie oni spertis tre solidaran, ja ankaŭ prave kritikan, atmosferon. Evidentiĝis, ke oni agnoskis, ke Kulturligo ĝenerale, kaj GDREA en ĝi, estis liberalaj kaj utiligis saĝe la ricevitajn moveblecojn. La atmosfero ĉe ni ĉiam estis lojala al la alipensantoj kaj demokrata. Tion oni nun agnoskas. Kaj tio ĝojigis min. Do, la laboro ne estis vana. Same, ni ja enportos iujn rezultojn en la tutgermanan asocion. Feliĉe «der esperantist» en la numeroj 4-6/90, ankoraŭ povis prezenti multe da bilanco. La revueto ne plu aperos. Mankas la mono. La elektoj donis jenan rezulton : reelektiĝis kiel prezidanto Ronald Lötzsch, vicprezidantiĝis mi mem, kaj la sekretario nun estas Ulrich Becker, krome 8 pliaj personoj apartenas al la Estraro de GDREA (inter ili la estroj de la federacilandaj asocioj). GDREA nun pretiĝas al la unuiĝo kun GEA. Ni klopodas, por ke tiu unuiĝo estu iom digna kaj kiel decas inter samrajtaj partneroj (iom neprobabla en la nuna pejzaĝo ? povas esti, ni vidu). Tiun procezon mi volas subteni. Sed funkcion mi ne transprenos en la tutgermana asocio. Mia identeco estas stampita per GDREA. Mi retiriĝos al la faka agado. Kaj tie atendas pli ol sufiĉe da taskoj. Jen kelkaj planoj : mi volas verki libron (ilustritan) kun la titolo «Esperanto en GDR». Tion mi ne nur simple ŝatus fari, mi tion ankaŭ ŝuldas al la multaj aktivuloj de la eks- GDR-a Esperanto-movado, aparte ankaŭ al la forpasintaj, kiuj ne povus defendis sin, se iuj distordas la historion de la movado en la iama GDR (kiel ekz. antaŭ nelonge faris Bartos en «Tejo Tutmonde»). Krome mi ne lasos la temon «laborista esperanto-movado». Mi havas multege da materialo, kiun mi volas ordigite prezenti. Ankaŭ tion mi ŝuldas al multaj veteranoj, inter ili honestaj komunistoj, kiuj influis mian vivon. Tria projekto estas granda «bibliografio de interlingvistiko/esperantologio», farebla nur per komputilo. Mi antaŭvidas pli ol 10 000 bibliografiajn unuojn. Kaj (certe ne fine) mi volus verki libron laŭ la modelo «Internationale Plansprachen» pri Esperanto. Laŭ mi vere kontentiga libro pri Esperanto kiel lingva kaj socia fenomeno ankoraŭ mankas. Do, planoj ne mankas, materialo por tiuj projektoj ankaŭ ne. Krome mi principe pretas por prelegvojaĝoj. (Sed tion, principe, prefere kune kun mia edzino Wera, kiu ankaŭ povus prelegi). Pro mia profesio mi ankoraŭ nenion diris. Nu, vi ja scias, ke mi estas dungito de Kulturligo. Tio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Sed ĉar Kulturligo ne plu povas vivteni tro da pagitaj funkciuloj, de 140 (nur la centra oficejo) entute restis 15 (inter ili, mi). Sed ekde majo 1991 ankaŭ mi estos senlabora. Kion fari ? Mi klopodas posteniĝi en Humbolt-Universitato kaj tie konstrui la studofakon interlingvistiko. Nuntempe mi jam estas honoraria dociento pri interlingvistiko kaj havas regulajn prelegojn. Sed la prelegoj estas libervola oferto por interesitaj studentoj, sen iuj sekvoj kaj konsekvencoj. Por la tuttempa posteniĝo mi ja havas subtenon en la universitato mem. Sed jam decidas aliaj pri la sorto de la universitato, nur ne la Konsilio de la universitato mem. Kontraŭ tiu aroganta sinteno flanke de okcidentberlinaj senatanoj la nuna rektoro (cetere teologo) obstine batalas. Ni vidu, ĉu li sukcesos. Verŝajne 1-2 jarojn mi estos senlabora. Mi uzos la tempon, mi menciis miajn planojn...

52 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Pri la perspektivo de Esperanto ? Pasis la tempo, kiam mi havis receptojn kaj facilajn respondojn. La pozicio de Esperanto en la orienteŭropaj landoj malfortiĝis kaj daŭre malfortiĝados. Ni baldaŭ atingos la nivelon de la okcidentaj landoj, ke la Esperanto- movado estis nenio alia ol sensignifa sekto. Ĉu restos io el la iam (relative) potenca orienteŭropa movado ? Eble. Kompreneble estas mia problemo, ke mi havis la iluzion, ke ĝuste el la «socialisma ŝtataro» (Eŭropa + Ĉinio, Kubo) eliros la ĉefaj impulsoj por plifortigi la mondan pozicion de Esperanto. Eble la evidenta fiasko de la sovetia lingvopolitiko (karikaturaĵo de la de Lenin skizita) kaj la forta kresko de la lingva memkonscio (kune kun la nacia) kaj la samtempa neevitebla akriĝo de la lingva problemo en la pligrandiĝonta Eŭropa Unio akrigos la sentemon por la lingva problemo kaj helpos al Esperanto. Eble ankaŭ simple venkos la mono, kaj kun tio la angla. Kvankam tion mi ne ŝatus kredi, ĉar tio estus kontraŭ la ja observeblaj tendencoj al demokratiiĝo de la internaciaj rilatoj. Nu - sufiĉas. Mi jam tro enuigis vin. Eble ni ie revidos nin, pri kio mi ĝojus. Tiam ni povus daŭrigi.... Aŭ, kion vi pensas pri letero al mi ? Kore salutas via Detlev Blanke Bv saluti la aliajn k-dojn, kiuj konas min pro mia prelegvojaĝo. Kompreneble, nenio el mia letero estas por publikigo.

Kovrilpaĝo de la dua eldono ĉe Mondial, Novjorko, 2007 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 53 La laborista komponanto de la esperantismo Georgo Lagranĝ’

La ĉi-suba teksto fontas el la arkivo postlasita de Georges Lagrange (1928- 2004) en Kvinpetalo. La manuskripto plej verŝajne estis bazo por prelego. Ni laŭeble adaptis la tipografion al artikoleca stilo.

Enkonduko La vorto «laboristaro» supozigas, ke ekzistas socia kategorio, socia klaso, kiu konscias, ke ĝi estas kreanto de la sociaj riĉaĵoj kaj ke ĝi ne ricevas ties ĝustan parton, do ke ĝi estas ekspluatata. Tiu esprimo estas do ligita nepre al industria, al kapitalisma socio. Kaj la komuna celo de ĉiuj laboristaj movadoj estos minimume plibonigi la vivkondiĉojn kaj pli fore renversi la kapitalismon. Ni parolos, konsekvence, pri «klaskonscia» movado kaj pri «klasbatalo». Sed la esprimo «laborista movado» supozigas, ke ekzistas minimuma organiza libereco en iu regno. Tial la studo pri laborista Esperanto-movado estos nepre limigita kaj historie kaj geografie. Cetere estas logike, se paroli pri laborisma esperantismo, dividi la jarcenton en tri periodojn, same kiel por ĉiuj aliaj aspektoj de Esperanto : • Ĝis la unua mondmilito. • Inter la du mondmilitoj. • Post la dua mondmilito. Kaj ni konstatos, ke tiuj periodoj ne estas egalaj : respektive dek-kvin, dudek kaj kvardek jaroj kaj ke se la unua estas ĉefe provotempo, la dua estas intensa kaj vigla kaj la tria stagna kaj eĉ regresa. Ni provos kompreni kial.

Unua periodo Tiu unua periodo estas tio, kion la Francoj nomas «la Belle Epoque». Ĝi estis la epoko de facila vivo : oni ridis en Parizo pro la komedioj de G. Feydeau, oni valsis plu en Vieno. La franko, la marko, la liro valoris oron. La rento estis firma. Oni vivis senzorge. Oni travojaĝis tutan Eŭropon kun nura vizit-karto... Tio estis «la Belle Epoque». Kompreneble okazis kelkaj militoj. Tio estis okazo ankaŭ por akiri kelkajn ordenojn. Okazis ankaŭ kelkaj sangaj strikoj. Sed la gazetoj treege diskretis pri tio. Foje ankaŭ eksplodis anarkiistaj bomboj. Sed tion oni rapide forgesis en la mondumaj vesperoj. Tio estis «la Belle Epoque». Tio estis «la Belle Epoque» por tiuj, kiuj havis monon. La dorsflanko de la medalo estis tute alikolora kaj al la idilia kaj iom siropa bildo de «la Belle Epoque» ni kontraŭmetu nur la unuan strofon de la Internacio : Leviĝu en mizer’ dronanta // Sklavar’ malsata de la ter’ Raci’ ni vokas indignanta // Al mortbatalo pro l’ liber’ ! Malnovan mondon ni detruos // Ĝis fundament’ de l’ tirani’ Kaj nian novan ni konstruos, // Ne nuloj, ĉio estu ni ! Jen en kelkaj versoj tuta etoso, tuta programo : «sklavar’ malsata», «mizero», «mortbatalo», «libero», «malnovan mondon ni detruos». Jen la tuta mistiko de la revolucio, de la «lasta revolucio», kiu definitive ĉesigu la maljuston kaj mizeron.

54 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Kia estis la vivo de la proletoj dum tiu «Belle Epoque» ? Oni laboris sesdek, sepdek horojn semajne. Ferio ne ekzistis. Emeriteco ankaŭ ne. Sociaj leĝoj preskaŭ ne, aŭ tute ne ekzistis. Estis multaj – malsanemaj – infanoj. Alkoholismo. Tuberkulozo. Prostituismo. Kriminaleco. Kaj en la fono de la dekoro : la gilotino. Sed ĉiu infero kunportas sian esperon. Kion kredis tiu «sklavar’ malsata de la ter’» ? La kristana eklezio odoris iom ŝime : ĝi tro komforte vivis kun la kapitalo. La nova kredo, la nova espero estis «la Revolucio», «la Granda Vespero», ne tre klara mistiko naskita el la marksismo kaj de la anarkiismo de la 19a jarcento. Ĝi estis la nova Evangelio, la nova atendado de la Paruzio. Kion povis alporti Esperanto al tiu mondo de ŝvito kaj alkoholismo ? Nu, tamen, ne ĉiuj laboristoj estis brutigitaj de sia laboro. Ekzistis ankaŭ iu «kleriĝema franĝo» de la laboristaro. El tiu medio ĝuste iam venos Eŭgeno Lanti... Tiuj laboristoj estis ja klaskonsciaj kaj sopiris al liberigaj bataloj. Nu, ni scias, ke ekde kiam aperis Esperanto, tuj ekzistis en ĝi du malsamaj tendencoj : la pragmatismo, kiu konsideris ĝin kiel nuran praktikan solvon al la lingvaj malfacilaĵoj, t.e. la lingvo de la komerco kaj de la turismo ; kaj la idealismo, kun Zamenhof mem, kiu vidis en la lingvo la «Internan Ideon», ian humanismon, la homaranismon ktp. Sed jam en la komenco de la jarcento, interne de tiu idealisma vojo estis du branĉoj, nome la «mistika» kaj la «revolucia». Mistika, tio estas konata. Tio estis la kaŭzo de la kolizio inter Zamenhof kaj la francoj, dum la Bulonja kongreso. Sed revolucia ? Revolucia estis Esperanto tial ke ĝi ebligis per uzo de senperaj, tutplanedaj rilatoj fornei la landlimojn en kiuj oni volis enfermi la proletojn. Revolucia ĝi estis, ĉar ĝi ebligis konkrete realigi la moton de K. Marks «Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu !», moto, kiu fakte nur en Esperanto trovas sian veran signifon. Tion ja komprenis kelkaj, kaj provis ĝin efektivigi. Tion ankaŭ komprenis, pli malfrue, la diktatoroj Hitler kaj Stalin. Tial ili sendis la esperantistojn al koncentrejoj. Ja Esperanto estas «esence» revolucia. Ĉu tiu revoluciemo iel konkretiĝis ? Fakte, ni trovos en tiu unua periodo, ĝerme, en la laboristaj movadoj ĉiujn ecojn kaj kontraŭdirojn, kiuj plene disvolviĝos eĉ ĝis drama paroksismo en la dua periodo kaj, ve, daŭras plu. Ĉu doni kelkajn faktojn ? [1] Ni scias, ke la unuaj esperantistoj estis ĉefe mezklasanoj, instruistoj, kuracistoj... do la laboristoj, kiuj ĉeestis Esperanto-kursojn troviĝis en la t.n. «neŭtralaj» medioj. Sed iom post iom kreiĝis memstaraj laboristaj asocioj. Tion ni trovos en Britio, en Francio, en Germanio, en Bohemio, en Hungario, en Svedio, eĉ en Ĉinio kaj Japanio... kie aktivis Osugi, heroo de Morta Suito de Mijamoto Masao. Proprajn revuojn ili eldonas : La Kulturo en Prago, Internacia Socia Revuo, Liberiga Stelo, en Francio, kiu estos la lulilo de Sennacieca Asocio Tumonda. En Rusio kompreneble neniu laborista movado povis ekzisti. Sed oni lernis tamen Esperanton... en la malliberejoj, ĉar ĝi estis io esence revolucia. Kaj ankaŭ ekde la komenco montriĝis malfacilaj organiz-problemoj. Ĉu «Internacio», laŭ la modelo de la socialista ? Ĉu tutplaneda, sennacieca, kiel sugestis la lingvo mem ? Oni multe diskutis pri tio en la laborista Esperanto-kongreso de Frankfurto en 1913 kaj oni esperis solvi tion en la Universala Kongreso okazonta en Parizo en aŭgusto 1914... Je la fino de tiu tragike finita periodo ni vidas intermiksiĝi plurajn kontraŭajn tendencojn en la laboristaj movadoj. Super la ĵus menciitaj organiz-problemoj daŭre ŝvebas la revoj kaj esperoj de la 19a jarcento, la espero pri la «Revolucio», la lasta, la fina revolucio.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 55 Sed ĉefe ni jam ekvidos en ĝerma stato ĉiujn kontraŭemajn tendencojn, kiuj kaŭzos la dramojn de la dua periodo, nome : kiel kunvivigi en sama organizo la tri ĉefajn komponantojn de la revolucia laboristaro : la anarkiistoj, la social-demokratoj kaj la aŭtoritataj, ortodoksaj marksistoj ? Krome tre sentebla estis ankaŭ la kontraŭeco inter la francoj de Liberiga Stelo (jam citita), ĝenerale anarkiemaj kaj nepre antiklerikalaj kaj aliflanke la britoj, nederlandanoj kaj germanoj, plejofte socialdemokratoj kaj pli-malpli religiemaj. Ĉion tion oni devis solvi en la Universala Kongreso de Parizo en aŭgusto 1914... Nu, ni scias, kio okazis en aŭgusto 1914 ! Ja ĉiuj registaroj deziris diverskaŭze tiun militon : la Habsburgoj kaj la Romanofoj por reorumi iom velkintan kronon ; Vilhelmo la Dua por definitive submeti Francion kaj rompi tiun inkuban tenajlon rus- francan ; la francoj por regajni Alzacon ; Britio, kiu jaluzis pro la nova surmara potenco de Germanio ; la serboj, kiu volis krei «Grandan Serbion» ; la italoj, kiuj celis la Terre Irredente. Kaj ni ne forgesu, ke apud la mito «Revolucio» ekzistis alia multe pli potenca mito : la naciismo. Tial la floroj ĉe la pafiloj en aŭgusto 1914. Tial la fiasko de la Internacio en aŭgusto 1914. Dua periodo Tiu dua periodo estas la sola dum kiu oni povas fakte paroli pri «laborista esperantismo». Ni starigu la dekoracion de la dramo : la bolŝevista Revolucio, la leviĝo de la faŝismoj, la ekonomia krizo kaj la senlaboreco, la kreskanta minaco de dua mondmilito, la interna hispana milito kaj ties sanga fiasko. La teatraĵo mem estas ĉefe SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, kaj ĝia ĉefrolanto estas Eugène Adam, alivorte Eŭgeno Lanti. Estas nekontesteble, ke la ĉefa konsekvenco de la unua mondmilito, se konsideri la historion, estas la bolŝevista revolucio. La unua mondmilito kaŭzis milionojn da viktimoj. Falis kelkaj rustaj kronoj ĉiel falontaj. Oni redesegnis la mapon de Eŭropo... kaj tio iĝis nur pretekstoj por nova milito. Sed la bolŝevista revolucio estis esenca fakto, definitiva rompo en la mondhistorio. Esenca fakto ĝi estas, ne tial ke ĝi forigis kapitalismon el la sesono de la mondo, kiel asertas la oficiala propagando, sed pro tute aliaj kaŭzoj, el kiuj jen tri ĉefaj : • ĝi kaŭzis definitivan, ĝis nun ne riparitan rompon en la laborista klaso ; • ĝi nerekte naskis la faŝismojn ; • ĝi estas ekspansiisma fenomeno. Disfendo en la laborista klaso Oni provu imagi la revolucian kaj preskaŭ mistikan etoson kiu regis tuj post la unua mondmilito. En la komenco de la bolŝevista revolucio okazis io simila kiel en la komenco de la kristanismo, kiam iuj diris : «Jen la Mesio, kiun promesis al ni la Skribo», dum aliaj diris nur : «Li estas falsa profeto !». Simile, tiam iuj diris : «Jen la Proleta Revolucio, kiun prognozis K. Marks», dum aliaj diris : «Via «diktaturo de la proletaro» estas nur diktaturo kun sia polico kaj siaj malliberejoj». La paralelo ne estas nura koincido. Kaj la disrompo, sepdek jarojn poste, daŭras plu. Kaj mi memoras pri tiu israela esperantistino, kiu iom amare diris : «Aĥ ! tiu Jeŝu’ estas Judo, kiu kaŭzis al ni multe da zorgoj !». Kaj oni rajtas demandi sin, ĉu oni ne povus pri tiu K. Marks diri la samon ? Fakte ne nur ĝenaj sed eĉ danĝeraj estas tiuj homoj, kiuj pretendas scii kaj klarigi la – blindan – evoluon de la homaro... La faŝismoj Ni konsciu, ke la faŝismo estas originala fenomeno de la 20a jarcento. Reakcia doktrino ĝi ja estas : naciismo, militarismo, eĉ rasismo. Sed ĝi ja apogis sin sur parto de la popolo kaj uzis revoluciajn

56 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 metodojn por kapti la politikan potencon. Krome ĝi ĉiam enhavis «socialistajn» leĝojn. La termino National Sozialismus ŝajnas sufiĉe ĝusta. Kaj ni ankaŭ konsciu, ke tiu fenomeno okazadis ĉefe pro reago kontraŭ la bolŝevismo, la ateisma bolŝevismo. Tial ĝiaj popolaj bazoj... Ekspansiismo Ni ankaŭ memoru ke en 1920 oni konsideris, ke la rusa revolucio estas nur la preludo al la Tutmonda Revolucio, kiun promesis K. Marks. Imagu la panikon ĉe la okcidentaj burĝoj ! Eskpansiisma ĝi estis same kiel la kristanismo kaj la islamismo kaj pro la samaj kaŭzoj : doktrinoj, kiuj pretendas posedi la Veron kaj havas Historian Mision ktp., nepre devas konkeri la mondon. Tia ekspansiismo nepre fariĝos imperialismo. Ni konas la sekvon... Ekonomia krizo La ekonomia krizo de 1930 kaj sekvaj estas normala kapitalisma krizo, male al la nuna, kaj tiukaze ni povas agnoski la marksismajn tezojn. Ĝi kompreneble estis unu el la fortoj de la faŝismo. Senlaborulo, mizera, soifante pri Savanto, kvazaŭ ĵetkube elektis inter la Kompartio kaj Hitler. Kaj gajnis Hitler. Kaj la militminaco estis ja la konsekvenco inter la revenĝemoj de tiuj faŝismoj kaj la t.n. «demokratioj» kie oni pli malpli respektis la homan dignon. La ĉefrolanto La ĉefrolanto de tiu perturbita periodo estas Lanti. Kurioza figuro fakte. Lanti la sennaciulo, Lanti, la sennaciisto, malgraŭ nekontesteblaj personeco kaj originaleco, estas tamen homo de sia tempo kaj de sia medio. Lanti estis franco naskita en 1879, do franco de 1900. Lanti estis metiisto el tiu kleriĝema franĝo pri kiu jam parolite. Lanti estis homo, kiu terure spertis la fiaskon de la Internacio en aŭgusto 1914. • Lanti estis Franco de 1900. Tial li estis antiklerikalulo, io evidenta por homo de lia tempo kaj medio, sed ne nur tio. Li ankaŭ estis profunde antireligia, konvinkita materialisto. Li prezentas siajn pensojn sub la titolo Cerbaj sekrecioj. Tio estas jam tuta programo. Kaj oni trovas de li tiun frazon (pri naciismo) : «Nacioj ekzistas. Sed ankaŭ religioj kaj epidemioj ekzistas. Tio ne pruvas, ke oni devas ilin pravigi.» Do, por Lanti religio estas speco de epidemio, speco de malsano. Religio estas plago. Kial ? Unue tial ke ĝi deturnas la homon de la veraj problemoj, kiuj estas ĉefe ekonomiaj, kaj tie ni retrovas la moton de K. Marks «La religio, opio de l’ popolo» ; sed ankaŭ la religioj pretendas klarigi la homon kaj tial unuecigi la homaron. Sed ĉar ili staras sur nekontroleblaj hipotezoj, fakte sur dogmoj, ili povas unuigi nur parton de la homaro kontraŭ alia parto, do finfine nur dividi la homaron kaj esti kaŭzo de fanatikismo. Se ni ekrigardas, kio okazas nun en Proksima Oriento, ni devas konfesi ke Lanti ne tute malpravis. Krome la plej terura el la modernaj religioj estas la naciismo. Kaj ĉi tie ni retrovas la tezojn de Edmond Privat. • Lanti estis raciisto. Ankaŭ tio estas franca tradicio kiu komenciĝas kun Descartes, daŭras kun Voltaire, la Enciklopedio, la Franca Revolucio, kaj pli poste Auguste Comte kaj la pozitivismo. La lernejoj de la frutempa tria respubliko provadis kontraŭmeti tiun novan religion, iom naciisman, al la malamika romkatolika Eklezio... • Lanti estis metiisto. Li estis lignaĵisto kaj poste teĥnikodesegnisto. Tio estas unu ĉefa akso de lia vivo. Tio klarigas alian aspekton de lia raciismo : se ponto disfalas, tio ne estas pro metafizika fataleco sed tial ke la inĝeniero ne ĝuste obeis la naturajn leĝojn, kiujn instruas la racio. Tio estas la raciismo de la metiisto, kiu estas dialogo inter la mano, kiu faras kaj la cerbo, kiu planas. Kaj tio kondukis lin al klara analizo de la faktoj kaj al konstanta kritikemo. Tiu metiista raciismo ankaŭ klarigas la teĥnikismon de Lanti ; la religioj kapablis nur dividi la homaron. La sola forto, kiu efektive unuigas, estas la teĥnologio, frukto de la racio. Kaj ankaŭ Esperanto estas lingvo racia, kiu unuigos plu la homaron. • Lanti ankaŭ estis homo kiu drame spertis la elreviĝon de Aŭgusto 1914, t.e. la fiasko de la

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 57 Internacio, kiu ne kapablis malebligi la tipe naciisman militon. Tiu fiasko venis de tio, ke oni kapablis pensi nur internacie, t.e. kun plena respekto al la mito «nacio», dum oni devus pensi nun ekster-nacie, sennacie, mondskale. Kaj ni, esperantistoj nepre devas krei sennaciecan konscion, ni devas detrui la naciismon. Kaj nur per Esperanto tio eblas. Kroman rimarkon pri la personeco de Lanti : lia raciismo, kiu fontas el lia franca kulturo kaj lia raciismo, kiu venis el lia metiisteco, klarigas, ke li ĉiam verkis en tre simpla, tre klara kaj tre klariga stilo. Sed tio komprenigas ankaŭ liajn limojn, pri kiuj ni parolos poste. Sennacieca Asocio Tutmonda. Kaj tiel, kaj tial naskiĝis SAT en la UEA-Kongreso de Prago, 1921. Ĝia patro estis ja Lanti kun kelkaj parizaj kamaradoj el kiuj postvivas nun [tiam NDLR]nur Bannier, pli ol 92-jara. Kaj ili ĉiuj venis el la antaŭmilita Liberiga Stelo. SAT devis esti peresperanta, eduka asocio en kiu la laboristoj revoluciemaj prezentu kaj komparu siajn tezojn. La moto estis «la Revolucio okazu unue en la mensoj !» Sed ni imagu tiun postmilitan revoluciecan periodon, en kiu la juna Kompartio pretendis esti «La Revolucio», «La nova Eklezio», «La Pravo». Kaj la tuta historio de SAT inter la du mondmilitoj estos konstanta provo teni ekvilibron – malkomfortan – inter la tendencoj. Ĝi estos barakto kontraŭ la «Internaciistoj», kiuj volis ŝanĝi la strukturon de la asocio. Jam en 1924 disiĝas la anarkiistoj – ne senkaŭze [2] – Pri ilia propra movado oni poste ne plu multe aŭdas. Ĉefe ĝi estas konstanta batalo kontraŭ la Kompartio, kiu volis kernumi la asocion, fari de ĝi ilon de la propra politiko. Ni vidos ankaŭ eksiĝon de la aŭstraj socialistoj en 1933, sed ankaŭ rekreskon de la movado pro alfluo de la nederlanda kolektivo, ĝis la dua mondmilito. Kelkaj datoj 1921 : Fondado de SAT en Prago. 1924 : Eksiĝo de la anarkiistoj. 1928 : Lanti eksiĝas el la Kompartio, li preferas memstarecon. Bartelmes estas sendita kiel talpo, de la lejpciga redakcia komitato al Parizo por subfosi la SAT-Aparaton profite al la Kompartio sed sub la forta influo de Lanti li iĝas kun Bannier plej fidela subtenanto de la Sennaciismo. La t.n. «Gotenburga Konvencio» difinas la respektivajn taskojn de SAT kaj de la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA). 1930 : La Plena Vortaro, plej grava ido de Lanti ! 1931 : Drezen, kiu preskaŭ dek jarojn klopodis por kaperi SAT-on fine skismas t.e., la tuta sovetia anaro estas forŝirita el okcidento. Kaj ekde tiam falos sur la sovetian esperantistaron krepusko, kiu daŭros pli ol tridek jarojn. Kaj Drezen, la fidela lakeo de Stalin mortos en 1937... pro dekdu kugloj en la bruston far sia mastro. Kiel ĉiuj konataj esperantistoj, li estis viktimo de la grandaj «purigoj» de 1936, 1937... Krome tiu skismo estis por SAT financa katastrofo, ĉar ĝi tial perdis gravan kapitalon blokitan en Sovetunio kaj gravan elcenton de sia membraro. 1932 : Kreo de la Socialisma Internacio – senmorgaŭa – far Jonas, en Aŭstrio. 1936 : Lanti forlasas Francion por sia mondvojaĝo de kiu li ne plu revenos. Popola Fronto provas reunuigi la komunistojn kun la alitendencaj laboristaj movadoj. Fiasko. La revolucio en Hispanio kaj sekve la intercivitana milito. Ĉu la kataluniaj anarkiistoj kapablos konstrui tiun «socialismon en libereco», kiun revis la laboristoj de la antaŭa jarcento ? Aŭ ĉu ankaŭ ili inventos novan tiranecon ? Tion ni neniam scios, ĉar malantaŭ Franco estis Mussolini kaj Hitler. La franca kaj brita demokratioj protestetis per bedaŭremaj vortoj sed fakte plektis la brakojn kaj Stalin pafigis al la katalunoj en la dorson, ĉar li preferis la venkon de la faŝismo ol ke ekestus alia revolucio, kiu ne estus sub lia boto.

58 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Kaj tio finiĝos en la sango. Kelkaj postvivantoj rifuĝos en Meksikion – interalie Azorín, kiu iam poste solidareme helpos al Lanti – kaj en Francion kaj de tie estis plu deportitaj en Daĥaŭ kaj aliaj feriejoj. Ja estis inter ili fervoraj esperantistoj. Menciinde ankaŭ estas, ke la nederlanda laborista asocio, unue «internaciista», fariĝis [sennaciema] sub la influo de Faulhaber, aktiva ano kaj diligenta kunlaboranto de SAT, ke ankaŭ en Nederlando fondiĝis Tutmonda Junulara Organizo (TJO) kiu iam iĝis TEJO, Tutmonda Esperanta Junular- Organizo, sendependa kaj plej vigla branĉo de la Esperanto-movado. Kaj jen okazas en 1939 la lasta kongreso de SAT en Kopenhago, kelkajn semajnojn antaŭ la fi-pakto de Hitler kun Stalin, kiu estis la eksplodilo de la dua mondmilito. Kaj rimarkinde estas, ke jam en tiu kongreso, antaŭ la urĝeco de la nazia danĝero ĉie plaganta Eŭropon, kelkaj partoprenantoj ekdubas pri la aktualeco de la «klasbatala» doktrino... Lanti kaj la laborista movado Lanti, la raciisto, la materialisto, la antireligiulo estis sufiĉe klarvida por kompreni, ke dogmoj ne nepre fontas el la religioj kaj ke ankaŭ el pseŭdoracia scienco oni povas inventi teologion kaj ĵongli per sofismoj. Lanti, la raciisto, vidis en Esperanto racian ilon de progreso, sed kiel ĉiu esperantisto li estis idealisto kaj tial iluziiĝis : li supertaksis la edukpovon de Esperanto kaj ties praktikan efikecon, interalie en la sindikatoj. Li subtaksis la gravecon de la politikaj kaj ekonomiaj bazoj de mond-lingvo. Li subtaksis la gravecon de la internaj dividoj de la laborista klaso. Li subtaksis la nigrajn fortojn de la reakcio kaj precipe de la naziismo. Inverse, kiel raciisto li ne plene komprenis, ke la forto de Esperanto kuŝas ne en ĝia racia strukturo – pri kio oni ĉiam povus diskuti – sed en la humaneca ligiteco, kiu ekzistas en la esperanta komunumo kaj kiu fontas el Zamenhof mem. Kaj ni vidos, ke Esperanto, kiu estis unue rimedo kaj ne celo en lia klasbatalo, iĝos iom post iom lia rifuĝejo. Ĉar en tio kuŝas la forto de nia lingvo, ke ĝi kaptas kaj kaperas la homojn, sed ankaŭ la malforto de la esperantismo, ke ĝi tial emas fariĝi fermita sekto... Paralele iom kvietiĝas la kvereloj internaj tial ke iom poste foriris la partiistoj kaj restis preskaŭ nur homoj, kiuj estis unue esperantistoj. Ĉu aldoni, ke Lanti, kiu ĉiam tiel klarstile verkis artikolojn, ne estis literaturisto, nek poeto, nek oratoro, sed ke lia granda, lia unika merito estas, ke li iniciatis la Plenan Vortaron ! Ĉu ankaŭ konfesi, ke la sennaciismo de Lanti, tiu tiel bone oleumita teĥnologia ideologio, kiu pensigas pri la mondo de la Hinoj de Sandor Szathmari, ŝajnas kelkiom nesufiĉa kaj eble tro meĥanike perfekta... Tria periodo 1947. Post Stalingrado, post Aŭŝvico, post Hiroŝimo, la Esperanto-movado provas reekvivi. La etoso tute ne plu estas kiel post la unua mondmilito. Ne plu estas revolucia entuziasmo. La komunistoj ja ĝuas certan popularecon, ĉar ili multon oferis kontraŭ la naziismo. Sed oni ne plu kuraĝas paroli pri la «Granda Milito» nek pri la «plej lasta milito», ĉar jam sentiĝas minaca kontraŭeco inter Usono kaj Sovetio, kontraŭeco, kiu kvardek jarojn poste daŭras plu kaj apokalipse pendolas super niaj kapoj. Kaj ni ja ĉiuj scias, ke se okazus nova milito, ĝi fakte estus «la lasta» ĉar ĝi detruus ĉian vivon sur la tero. Krome oni komencas flustri, ke en Siberio estas ankaŭ koncentrejoj, kiuj eble ne estas multe pli komfortaj ol Daĥaŭo aŭ Buĥenvaldo... Kompreneble temas pri faŝistaj kalumnioj. Nur iom post iom oni ekscios, kion fakte faris Stalin. 1947. Tamen menciinda cirkonstanco : okazis la kongreso de UEA en Berno kaj de SAT en Aarhuso, Danlando. En Berno, kiam germana delegito volis saluti la kongreson, jugoslavaj, polaj kaj izraelaj delegitoj

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 59 protestis kaj minacis forlasi la salonon. Tio estas «internaciismo». En Aarhuso povis ĉeesti neniu germano. Sed la karavano, kiu tra Germanio venis el Francio, Belgio kaj Nederlando portis nutraĵon al germanaj kamaradoj kaj premis al ili la manon. Tio estas «sennaciismo». Kaj en 1949, en mia unua kongreso, en mia unua kontakto kun eksterlandaj esperantistoj, la unua homo al kiu mi parolis kaj al kiu mi premis la manon estis ja germano. Tion mi neniam forgesos : apenaŭ kvar jarojn post la milito, tio por mi, franca civitano, havis signifon. Tuj post la milito okazis nekontestebla renaskiĝo. Junularo idealisma venis al SAT. Tio daŭris ĝis 1957... 1960... sed poste venis stagnado kaj eĉ fakta regreso. Nura nombro-komparo : En 1957 okazis SAT-Kongreso en Roterdamo : 600 partoprenantoj. En 1985 okazis SAT-Kongreso en Amersfoort : 200 partoprenantoj. Kio okazis ? Unuavide, en Eŭropo la kondiĉoj por esperanta laborista movado ŝajnas pli favoraj : Aŭstrio, grandparte Germanio, Italio, pli poste Hispanio, Portugalio kaj Grekio reiĝis demokratioj en kiuj eblas organiziĝi, sed... Sed ni ne forgesu, ke tri kvaronojn de la mondo regas diktaturoj : marksistaj, militistaj, teokratiaj, tribaj, rasistaj diktaturoj, ĉiel reĝimoj en kiuj oni eventuale toleras Esperanton, kondiĉe ke ĝi estu «neŭtrala», t.e. konformisma, nekontestema. Kaj en tiuj landoj «demokratiaj», kie libereco ankoraŭ ekzistas, kio do okazis ? Ĉi tie ni devas konsideri la «burĝiĝon de la laborista klaso» fenomeno esenca, kies gravecon oni tro ofte subtaksas. Dum Marks prognozis «proletigadon de la etburĝaj klasoj» fakte okazis etburĝiĝo de la laboristaro. Kial ? Kiel ? Pro la «progreso». Kion signifas la vorto «progreso» ? Nur ke oni bezonas malpli da tempo por fabriki objekton, aŭ ke oni nun scias fabriki ion, kion oni antaŭe ne sciis. Ĉiumatene je la 11a 20 mi aŭdas la aviadilon Concorde ekflugi. Ĉiuvespere je la 22a mi aŭdas ĝin alflugi. Intertempe ĝi estis en Novjorko. En 1939, luksa pasaĝerŝipo bezonis kvin tagojn por trairi Atlantikon. Simplige, oni povas diri, ke la aŭtoj, la plasto kaj la betono tute transformis niajn vivojn, niajn urbojn kaj eĉ niajn pejzaĝojn. Aliflanke, la sindikatismo ne sukcesis detrui la kapitalismon, sed ĝi profunde ŝanĝis ties strukturojn kaj la rilatojn inter la kapitalo kaj la laboro. La pendolo Unu el la konsekvencoj de la teĥnika progreso estas la pendola movo okazanta, de jam preskaŭ unu jarcento inter la laboristo kaj la maŝino : la laboristaro depostulas pli altan salajron. La mastroj, por reakiri sian profiton kaj defendi sin kontraŭ la konkurenco, modernigas sian labormaterialon. Tiam la laboristaro ree depostulas parton de la profito, kio devigas la mastrojn plu evoluigi la produktoprocedojn. La fina rezulto estas, ke la laboristaro ne plu estas la «laborforto» de la 19a jarcento. Jam en la «Modernaj Tempoj» de Charlie Chaplin ĝi estis nur servanto de maŝinoj. Nun laboristo estas nur anonima ero, kiun pli kaj pli eliminadas roboto kaj komputilo. Oni menciu nur kiel la estroj de la aŭto-industrio ĉiel klopodas por elimini milojn da nun senutilaj laboristoj. Tiu evoluo estas la ĉefa kaŭzo de senlaboreco en la evoluintaj landoj. Nun plej gravas la inĝeniero, la organizanto. Leviĝo de la vivnivelo La ĉefa konsekvenco de la teĥnika progreso estas kreskado de la laborhoro-kosto kaj malkresko de

60 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 la produkto-prezo, t.e. oni bezonas malpli da laborhoroj por akiri objekton. Leviĝas la vivnivelo. Oni ne plu riparas, oni forĵetas. Profesioj malaperas. Okazas terura fuŝperdado. Demografia evoluo Oni scias, ke en antaŭindustria socio, 70% aŭ 80% de la loĝantaro estas kamparanoj. Dum la unua periodo de industriiĝo parto de tiu kamparanaro transiras al la urboj kaj fariĝas laboristaro. Tio estas la tempo de «la Internacio» kaj tio daŭras preskaŭ ĝis la dua mondmilito. Sed nun kun la plua evoluo, la laboristaro siavice malkreskas dum pligraviĝas la t.n. tria sektoro. Kaj en tiu tria sektoro, kie estas la limo inter produktiva industrio kaj simpla parazitismo ? Ĉu la reklamoj, kiuj klabas nin per afiŝoj, radio kaj televido estas «industrio» ? Kaj tiu «tria sektoro» konsistas el mezklasanoj, el multaj mastretoj plej ofte treege reakciaj, se ne rekte faŝistaj. Ni memoru pri la rolo de la «sindikato de la kamionistoj» en la puĉo kontraŭ Allende en Ĉilio ! Fakte, kiel antaŭvidis Lanti, nia teĥnologio iĝas pli kaj pli tutmonda – eĉ multe pli ol ŝajnas laŭ la fabrikmarkoj, sed ĉu tio kreas ĉe la uzantoj de tiuj universale produktataj objektoj «sennaciecan» menson ? La sennacieco de la kapitalo estas fakto eĉ se oni alinomas ĝin «supernacia» aŭ «multnacia» firmaaro. Sed la laboristaro ne multe zorgas pri tio. Kaj eĉ la laboristaro de okcidento burĝe profitas de la ekspluatado de la laboristoj de la t.n. tria mondo. Krome, alia konsekvenco de la tutplaneda produktado estas ties niveliĝo, t.e. la forigo de originaleco en la produktado kaj, pli ĝenerale, la perdo de la originaleco en la penso kaj en la personeco, en la esprimebleco. Kaj tial kurioze Esperanto funkcias kiel rifuĝejo por tiuj, kiuj rifuzas la ŝafecon. Tio kompreneble ne estis la unua celo de nia lingvo... Mil naŭcent sesdek ok Tamen en tiu griza komforto, unu luma dato : 1968. Ĉu konfesi, ke mi travivis tiun printempon kun rikano, ĉar mi opiniis kaj opinias plu, ke oni ne faras revolucion kun homoj, kiuj disponas pri televidilo, lavmaŝino, aŭto, propra loĝejo ktp. Kaj en SAT mem oni komprenis nenion pri 1968. Oni postrestis en la ideologio de la 19a jarcento. En la tiujara kongreso de SAT estas nur sensignifa paragrafeto pri tiuj eventoj. Oni parolas ĉefe pri la ĵus aperinta PIV. 1968 en Francio estis la fino de la Degol-mito. Sed ne nur tio. Ĉar subite oni ekkonsciis, kaj ne nur en Francio, ke la demandoj ne plu estas tiuj de 1930, ke la komforto ne plu estas la sola celo, ke la burĝoj de la mondo estas ni, la mezklasanoj, kiuj profitas, dum aliaj, laŭvorte, mortas pro malsato kaj eĉ tute ne utilas en la ekonomio. Oni ekkomprenis, ke se oni efektive disdividus la riĉaĵojn de la monde egale, kiel celis Lanti, ni ricevus po unu sandviĉon tage, kaj ke la «lukto por la pano» de 1900 iĝis klopodo al pli «sofistikita» (kia ĵargono !) lavmaŝino, ke multaj laboras por fakte tute senutilaj taskoj, ke por nia nura komforto ni detruas la naturon kaj ke tion ni pagos kaj pagos koste. Nu, oni ekparolis pri ekologio, vorto ankoraŭ freŝdata. 1968 estis rompo. Rompo inter la generacioj. Kaj ribelo ne nur kontraŭ la kapitalismo sed ankaŭ kontraŭ la industria civilizo entute, eĉ kontraŭ la «progreso» aŭ pli ĝuste kontraŭ la mito de la progreso. Subite oni malkovris aŭ remalkovris, ke oni bezonas malmulte por vivi. Kaj dum plej multa junularo akceptis la komforton kaj la kondiĉadon per la mono, minoritato iel marĝeniĝis, t.e. rifuzis nian mondon. Kaj kio okazas en SAT intertempe ? Oni mencias, jam en 1953, ke ne plu estas konfliktoj inter la frakcioj. Jes, ĉar restas nur esperantistoj kaj ne plu la partianoj de 1930. Oni mencias, ke la vojaĝoservo ne funkcias pro manko de uzantoj, ke La Juna Penso ne aperas pro manko de materialo, ke la pasporta servo, ke la magnetofonservo ne funkcias... Jes ja en 1962 aperas Vojaĝo al Kazohinio, kiu devus aperi... en

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 61 1938. Jes ja en 1968 aperas PIV, fakte monumento. Sed ĉu tio estas specife «laborista» afero ? En 1972 malaperas la «sennaciista frakcio»... Kaj SAT plumpe sekvas la evoluon de la moroj : en 1977 ekaperas ekologiaj temoj ; en 1978 oni ekparolas pri regionismo, kio skuus Lanti-n en lia tombo ; kaj eĉ en SAT oni ekdubas, ke la ĉiopova raciismo povus ĉion solvi ; kaj eĉ en SAT aperas – kaj plu aperadas – diskutoj pri religiaj temoj, kio estus en 1930 absolute ne imagebla... Nu, finfine kio restas el la SAT-ideologio hodiaŭ ? La landlimoj estas anaĥronismo. Konsentite. Kaj tie ni retrovas la moton de Ejnŝtejn : «Mondo unuigita aŭ la neniiĝo». Informi la laboristaron ? Sed la laboristaro estas superinformata : ĝi sidas la tutan jaron antaŭ sia televidaparato kaj niaj – esperantaj – informoj ĉiam malfruas unu aŭ du monatojn. Kreado de tutmonda kulturo ? Sed ĉiu konscia esperantisto strebas al tio, kaj ne nur tiuj de SAT, kaj, krome, kia kulturo ? Ĉu nur teĥnika ? Formorto de naciaj lingvoj antaŭ Esperanto ? Sed pro la leviĝo de regionaj kaj regionismaj kulturoj tiu tezo nun tute kadukiĝis. Kaj laŭ homa etiko, jen kroma demando : kio fariĝis el tiu «kleriĝema franĝo» de 1900 ? Nu, ties filoj aŭ nepoj iĝis kuracistoj, inĝenieroj, profesoroj... ili fuĝis el la laborista klaso. Sed ja ekzistas plu iu «franĝo», iu nekonformisma minoritato, kiu pli-malpli devenas de 1968. Kaj tie, kompreneble, ni retrovas kelkajn esperantistojn. Ĉar ni, minoritato, nepre ĉerpas el minoritato. Kaj, se nun ni, fine, parolus pri «proletaro», tio estus la gastlaboristoj, kiuj ĝuste bezonus Esperanton por komuniki kun ni, la burĝoj de la industriaj landoj. Sed tie plian fojon la faktoj spitas la logikon : kreiĝas gettoj kaj kreskas rasismo.. Konkludo Ĉu laborismo alportis ion al Esperanto ? Certe jes. Sennaciismo, eĉ se ĝi iel aperas utopiisma, estas ja la kvintesenco de esperantismo. Krome, ni neniam forgesu, ke Lanti estis la iniciatinto kaj la ĉefa motoro de la Plena Vortaro kaj, do, de ties ido PIV. Sed ĉu oni povas ankoraŭ hodiaŭ paroli pri «laborista esperantismo» ? Ni diru, ke estas laboristoj, kiuj ja estas esperantistoj. Sed ĉu ili nun konsistigas apartan klason ? Ni ne plu estas en 1920. La tiamaj klas-kontrastoj malakriĝis. La ĉefaj kontrastoj estas nun inter la riĉaj kaj la malriĉaj landoj. Kaj la hodiaŭaj laboristaj esperantistoj estas – eĉ kun propraj problemoj – ĉefe, kaj unue,... esperantistoj. Georgo Lagranĝ’ Milano, 01/11/1985 Notoj : [1] Vd. Laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito (G.P. de Bruin – SAT) [2] Vd. Vivo de E. Lanti (Ed Borsboom – SAT) Bibliografio : Laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito (G.P. de Bruin – SAT) For la neŭtralismon ! (Lanti – SAT) Sennaciismo (Lanti – SAT) Historio de SAT (1921-1953) Historio de SAT (1953-1981) Morta Suito (Miyamoto Masao – Omnibuso/Kioto) Esperanto en Perspektivo (CED) Konsulti krome, se eblas, kolektojn de : Sennaciulo Sennacieca Revuo La Nova Epoko troveblajn en la biblioteko de CDELI en La Chaux de Fonds.

62 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado Vinko Markovo

Tiu ĉi teksto estas iom reprilaborita versio de kontribuo libroforme aperinta en la jaro 2017, kadre de 284-paĝa konsultlibro por portugallingvaj universitatanoj pri la Esperanto-movado (Pita kaj Fians, 2017). Pro tio, kvankam mi strebis doni ĝeneralan superrigardon pri la historio de SAT, kiu povus esti interesa por tutmonda publiko, mi kelkloke ilustrocele emfazis aferojn, kiuj devus esti aparte interesaj por portugallingvanoj. Pro la proksimiĝo de la centjariĝo de SAT, mi esperas, ke tiu skizo vekos ĉe aliaj la emon kompletigi ĝin. Veteranoj povas kontribui per atestoj pri malnovaj travivaĵoj. Kaj la energio de novuloj estos bonvena por plu esplori la malbone dokumentitajn partojn de nia komuna historio.

1. Origino de la laborista Esperanto-movado (1905-1921) La unuaj laboristaj Esperanto-grupoj kreiĝis en Eŭropo kaj Orienta Azio dum la jaroj 1905-1910. En tiuj jaroj okazis ankaŭ la unuaj provoj krei internacian movadon, kun la fondo de la asocio Paco-Libereco en Parizo en 1906. En 1910, ĝi transformiĝis al Liberiga Stelo okaze de kunfandiĝo kun alia organizo. La komunikado de la tiamaj aktivuloj okazis interalie pere de gazeto fondita en 1906 en Ĝenevo : Internacia Socia Revuo (De Bruin, 1936). Unu el la ĉefaj iniciatintoj, Paul Berthelot (Marcelo Verema), estis ankaŭ la kreinto de la gazeto «Esperanto». Fervora liberecano, li post vizito al Argentinio kaj Urugvajo instaliĝis en Brazilo en 1908, kaj provis vivi unue kiel instruisto, ĝis kiam li estis maldungita pro kontraŭmilita propagando. Li poste provis fondi liberecanan komunumon en la praarbaro, kaj tie mortis pro ftizo en 1910 (Vasco, 1912). Intertempe Internacia Socia Revuo plu disvolviĝis. Fine de 1912, la gazeto havis, inter kelkaj centoj da abonantoj, nur unu en Brazilo, kaj neniun en Portugalio, de kiu tamen kunlaboris E. Costa, Carlo Nobre kaj iu Gomes Pereira. Krome aperis kelkaj broŝuroj, plejparte tradukoj. La tiutempan embrian laboristan Esperanto-movadon jam okupis viglaj diskutoj pri la maniero organiziĝi (ĉu laŭnacie, ĉu sennaciece, kun individuaj aliĝoj al tutmonda strukturo), sed la milito interrompis la debaton, forprenante ankaŭ la vivon de kelkaj

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 63 gravaj aktivuloj (De Bruin, 1936). Tamen, ne ĉio ĉesis dum tiuj militaj jaroj. Iuj, kiel la franca ambulancisto Eugène Adam, lernis Esperanton en la tranĉeoj. Kaj en kelkaj landoj la movado daŭre antaŭeniris. Ekzemple, en 1917, la eldono de la gazeto «Lisbona Verda Stelo» necesigis la kreon de la unua laborista esperanto-asocio en Portugalio, iniciatita de Costa Junior (Carreira, 1934). Post la militfino, la movado reorganiziĝis, kaj denove ekfunkciis la asocio Liberiga Stelo. Post kvar jaroj da buĉado inter malsamlandaj laboristoj, apogita de multaj el iliaj gvidantoj, en etoso de vigla mondskala ŝanceliĝo de la kapitalisma ordo, kelkaj aktivuloj konsciis, ke «la ideala socio ne devenos tute preta el la Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon» (Historio de SAT, 1953). Tiam sentiĝis la bezono pri memstare organizita laborista movado, kiu disvolvu proprajn argumentojn pri la utileco de Esperanto por la laboristoj, kaj antaŭ ĉio klopodu praktike utiligi la lingvon. Tion plej detale klarigis serio de artikoloj en la gazeto «Esperantista Laboristo», tiam oficiala organo de Liberiga Stelo, kiun E. Adam publikigis sub la plumnomo «Sennaciulo» (vidu ilian reeldonon en Lanti, 1922).

2. La fondo de SAT, kaj ĝiaj unuaj ŝtormaj jardekoj (1921-1953) La oficiala fondo de SAT, dum kongreso en Prago en somero 1921, estis la konkreta elirpunkto el la teoriaj debatoj de la antaŭaj monatoj en «Esperantista Laboristo». La iniciatintoj ĉirkaŭ Adam, kiu baldaŭ poste ŝanĝis sian nomon al Lanti (= la kontraŭulo) sukcesis akceptigi la sennaciecan strukturon, malgraŭ kontraŭstaro de germanaj aktivuloj, kiuj pli favorus organizon laŭ naciaj sekcioj. Kaj ankaŭ la elektita nomo, sen tuja referenco al socialismo, montris la deziron havi agadkampon iom pli vastan ol tiun de la klasikaj politikaj partioj. De la komenco en la SAT-organoj estis loko por literaturaĵoj kaj sciencpopularigaj artikoloj. Ekde oktobro 1921, Sennacieca Revuo estis la oficiala monata organo de la nova organizo. SAT spertis en tiuj jaroj rapidan Gramatika leciono el la jaro 1922 kreskon, sed ankaŭ devis fronti la konkurencon de la tiam sufiĉe vigla Ido-movado, kiu ankaŭ klopodis ricevi oficialan apogon de aŭtoritataj instancoj, kaj ne timis disvastigi blufajn informojn. Tio estis la ĉefa instigo por vojaĝo de Lanti al Sovetio, kien li iris por peti de la Tria Internacio oficialan sciigon pri la stato de la esplor-laboro de la komisiono pri uzado de mondolingvo. Eksciinte, ke la komisiono estis likvidita sen alpreni oficialan decidon, Lanti dediĉis la ceteron de sia tempo al observado de la surloka realo kaj kontaktiĝo kun lokaj esperantistoj. Interalie, li kreis amikajn ligojn kun junaj moskvanoj, kiuj eldonis la gazeton «la Nova Epoko», kiu poste fariĝis aldona organo de SAT. El siaj tri semajnoj en Rusio, Lanti revenis kun sufiĉe fortaj duboj pri la tieaj disvolv- perspektivoj por socialismo. Kvankam li ĝis 1928 restis membro de la Komunista Partio, li kontraŭstaris la klopodojn de iuj fanatikaj partianoj fari el SAT unutendencan organon. Dum preskaŭ jardeko, defendantoj de Sovetio kaj revoluciuloj kun kritika rilato al ĝi sukcesis kunvivi kaj kunagadi relative pace, kaj SAT spertis rapidan membrokreskon, ĝis kelkaj miloj da membroj. Ofte aperis detalaj monografioj pri la situacio de la laborista

64 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 movado en iu specifa lando (vd. ekzemple Ribeiro, 1923), kaj tiu materialo utilis por nacilingvaj tradukoj. Ekde oktobro 1924, la monata gazeto fariĝis Sennaciulo. Ĝi dum kelkaj jaroj spertis problemojn en la aperritmo, kaj sinsekvis diversaj redaktoroj, ĝis stabiliĝo en 1928 kun Norberto Barthelmess. En la 1930-aj jaroj, ĝia aperritmo eĉ fariĝis semajna, kaj SAT havis tiam plurajn administrajn dungitojn en Lejpcigo. Krome, eldona fako kooperativa publikigis ĉiujare plurajn librojn kaj broŝurojn. Tamen, intertempe, la interna etoso difektiĝis, influite de la politika evoluo en Sovetio. Kun la venko de Stalin kaj la ŝanĝo de perspektivo, de monda revolucio al konstruado de socialismo en ununura lando, la sennacieca strukturo de SAT kaj forta kontraŭnaciismo de ĝiaj membroj fariĝis netolereblaj por la sovetiaj ortodoksuloj. La sennaciismo de Lanti fariĝis preteksto por ideologiaj disputoj, kiuj finiĝis per skismo, kiu perdigis al SAT la plej grandan parton de sia membraro, precipe en Sovetio kaj Germanio, kie la movado estis plej vigla. La skismintoj tamen ne povis longe prosperi, ĉar jam en 1933 la naziaj persekutoj malfaciligis la aktivadon de germanaj komunistoj, kaj ekde 1936, la stalina granda purigo malaperigis grandan parton de la sovetia movado, inkluzive de plej disciplinitaj sekvantoj de la oficiala partia linio (Lins, 2015). Dume, SAT transvivis la perdon homan kaj financan, interalie ĉar en tiu periodo aperis la Plena Vortaro, unuafoje eldonita en 1930, kaj jam reeldonita en 1934. La aperigo de tiu unua ampleksa unulingva klarigvortaro, denove aktive puŝita de Lanti, kiu jam de 1922 regule rilatis kun Grosjean-Maupin, la respondeculo pri la vortara sekcio de la Akademio, ludis gravan rolon por stabiligi la lingvouzon. Ĝi estis abunde mendita ankaŭ ekster la laborista medio, kaj forte kontribuis al la prestiĝo de SAT inter ĉiuj esperantistoj. Eĉ hodiaŭ, por multaj homoj ĉefe ekster SAT, la Plena Ilustrita Vortaro restas la ĉefa atingo la asocio (Markovo, 2013). En la 1930-aj jaroj, SAT profitis ankaŭ pro aparte grava kresko de sia membraro en Nederlando, kie la ŝtato kuraĝigis ĝian lernadon inter senlaboruloj. En la jaroj 1936-1939, alia fonto por pasiaj diskutoj estis la okazaĵoj en Hispanio, kie multaj laboristaj esperantistoj partoprenis, ĉefe en la respublikana tendaro, denove kun diversaj opinioj pri la maniero plej efike kontraŭbatali la frankismon. La eksplodo de la Dua mondmilito donis la lastan baton al la organizita SAT-movado en Eŭropo. Sennaciulo ĉesis aperi en 1940, post mallongdaŭra transiro de la redaktejo de Parizo al Nederlando. Tamen, la SAT- movado dume pluvivis en mondopartoj ne tiom tuŝitaj de la milito, kiel Oceanio kaj Latinameriko. Lanti, kiu rezignis je ĉia gvidposteno jam en 1933, tamen ludis gravan rolon en tiu aktivado, vizitante esperantistajn grupojn en la diversaj lokoj, kiujn li vizitis kadre de granda mondvojaĝo. Forlasinte Eŭropon por ĉiam el Portugalio en oktobro 1936, li unue vizitis Japanion, kie li spertis gravajn policajn malhelpojn, kaj poste Aŭstralion, Nov-Zelandon, Argentinon, Urugvajon kaj Meksikon, kie li fine mortis en 1947. Kontaktojn li havis en Brazilo, interalie kiun iu Braga, kiu foje helpis lin finance. Sed Braga malkonsilis al li viziti la landon pro la politikaj cirkonstancoj kaj risko de problemoj kun la polico (Borsboom, 1976). Ekde 1944, la malvenko de la nazioj ebligis restarigon de

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 65 kontaktoj tra pluraj landoj en Eŭropo. Sennaciulo baldaŭ denove aperis, kaj la SAT-movado profitis de la postmilita entuziasmo de multaj junuloj. Inter ili estis multaj fuĝintoj el frankisma Hispanio. La unua postmilita SAT-kongreso okazis en Arhuzo, Danio, en 1947, kun halto de la kongresa karavano ĉe la germana landlimo por transdoni pakaĵojn al la tie malsatantaj kamaradoj. En 1948 kaj 1949, la kongresanaro superis 1200 aliĝintojn. Sed jam en la postaj jaroj, la komenco de la malvarma milito denove malfaciligis la rilatojn, aparte kun la loĝantoj de tio, kio iom post iom fariĝos la orienta bloko.

3. SAT dum la malvarma milito (1953-1991) Pro tio, ke en ĝiaj organoj foje esprimiĝis kritikoj al la sovetia politiko, SAT ĝuis malbonan reputacion en Orienta Eŭropo dum la malvarma milito. Eĉ kiam ĝi sukcesis havi perantojn, kiel en Ĉeĥoslovakio, malmultaj homoj kuraĝis aliĝi, timante postajn persekutojn. La plej notinda escepto estis Jugoslavio, kie okazis tri SAT-kongresoj (Beogrado 1956, Novi Sad 1969, Rijeka 1980), kaj kie dum kelkaj jaroj estis presita Sennacieca Revuo. Ankaŭ en Ĉinio aŭ Vjetnamio, kie la esperanta agado okazis sub forta ŝtata kontrolo, SAT ne povis prosperi. Tamen ĝi daŭrigis sian vojon precipe en Okcidenta Eŭropo, Ameriko, Japanio kaj Oceanio. De tempo al tempo ankaŭ aperis kongresanoj el Afriko. Aldone al la jaraj kongresoj, la ĉefaj aktivaĵoj estis la aperigo de la monata Sennaciulo, kaj de ĝia jara suplemento Sennacieca Revuo. Pri la kvalito de iuj el la eldonitaj tekstoj atestas ekzemple la lastatempa decido de la reta filozofia gazeto «A vaca malhada» eldoni portugallingvan tradukon de la eseo de Simon Aarse pri Spinozo (Aarse 1976, trad. 2015). Aliflanke, la libroeldonado konsiderinde malpliiĝis, kompare kun la 30aj jaroj. Nur deko da titoloj estis presitaj dum tiuj jaroj. Tamen, funkciigo de SAT-broŝurservo ekde la mezo de la 70aj jaroj certigis la daŭran alireblecon de klasikaj tekstoj, kaj stimulis la cirkuligon de pli freŝdataj verkoj. Malgraŭ bonfarto el financa vidpunkto kaj stabila membraro, SAT en tiu periodo spertis certagradan malkonektiĝon rilate al la sociologia evoluo, kiu trafis la postmilitajn generaciojn. Ekzemple, la kongresa deklaracio en 1968 nur marĝene aludis la tutmondan revolucian ondon, kaj koncentriĝis unuarange pri preparo de la eldono de Plena Ilustrita Vortaro, preparita dum dudeko da jaroj, kaj efektiva en 1970. Malgraŭ dungo de juna nova oficisto, Kreŝo Barkoviĉ, en la jaro 1972, grandan parton de la administrado de la asocio plenumis plu, ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj, la veterano Lucien Bannier, naskiĝinta en 1893 kaj fidela kunbatalanto de Lanti ekde la naskiĝo de SAT. Same, la redaktadon de Sennaciulo prizorgis Norberto Barthelmess ĝis 1982. Li naskiĝis en 1896, kaj komencis prizorgi tiun taskon en 1924. Ja venis tamen pluraj junuloj, sed aliaj elektis agadi ekster la kadro de SAT. Pri la manko de entuziasmo fronte al tiu stagnado kaj regreso atestas la antaŭparolo al la Historio de SAT 1953-1981. Aliflanke, eĉ projektoj kiel kreo de sindikata fako ene de SAT, ne sukcesis veki sufiĉan intereson por vere prosperi. Inter la temoj, kiuj vekis pasiajn diskutojn en la jaroj 1980, estis la situacio en Pollando. Multaj verkantoj esprimis apogon al la movado «Solidareco», malgraŭ ĝiaj fortaj ligoj kun la katolika eklezio, dum aliaj esprimis pri dubeman sintenon pri la perspektivo de tiu movado. Sed ĉiuokaze, tiu debato donis pretekston por malpermesi al SAT kongresi en Pollando por la centjariĝo de Esperanto en 1987. Anstataŭe, skipo de sindonaj aktivuloj el Francio organizis en urĝo kongreson en Bulonjo ĉe Maro. La postan jaron, SAT kongresis en Campos do Jordão, la duan fojon ekster Eŭropo, post Toronto en 1973, kaj antaŭ Seulo en 2017. La kongreson organizis Gilbert Ledon, elmigrinta inĝeniero el Francio, kiu tie havis fabrikon de pumpiloj, kiuj li mem mastrumis, pagante la laboristojn kelkoble pli ol la tiea averaĝa meza salajro, sed ne sukcesinte partoprenigi siajn ekskolegojn en la

66 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 mastrumado de la entrepreno. Li signife kontribuis al la kresko de SAT en Brazilo, ĝis sia tragika morto en trafikakcidento (vidu nekrologojn de La Nano kaj de Redakcio en Sennaciulo, 2003).

4. De mondskale triumfanta kapitalismo al tutmonda krizo (1991-2009) La disfalo de Sovetio kreis novan disvolviĝ-eblecojn por SAT, faciligante la aliĝon de orienteŭropanoj, kiuj en kelkaj landoj estis sufiĉe multnombraj. Tio klarigas la rekordan nombron de kongresanoj (617) en Kaunas, Litovio, en 1992. En 1993, SAT havis 307 membrojn en Rusio, 165 en Bulgario, 81 en Litovio, 78 en Ukrainio, 35 en Ĉeĥio, 29 en Pollando, 20 en Estonio, 19 en Hungario, kaj 17 en Latvio (SAT-Adresaro 1993). Sed jam la postan jaron malfondiĝis la nederlandlingva Laborista Esperanto Asocio FLE, kiu iam estis la plej ampleksa rezervujo por novvarbotaj SAT-anoj. La disfalo de la orienta bloko donis la praktikan eblecon okazigi multajn kongresojn en orienta Eŭropo. Fakte, tie okazis preskaŭ ĉiuj SAT-kongresoj en la periodo 1992-2006, escepte de la jaroj 1997 (Aŭgsburgo, Germanio), 2002 (Alikanto, Hispanio), kaj 2003 (Ĉaŭdefono, Svisio). Tio limigis la partopreneblon por maljuniĝantaj okcidenteŭropaj aktivuloj, kaj por junuloj sen rimedoj por pagi longan vojaĝon. Aliflanke, la orienteŭropanoj, vivinte en tute alia mondo dum duonjarcento, ne ĉiam facile komprenis la SAT-kulturon. Interalie konceptoj kiel «klasbatalo» levis ĉe multaj malŝaton, pro la malagrablaj spertoj en la tempo de la orienta bloko, kaj tio estis fonto de pliaj pasiaj debatoj. Alia ŝanĝo, ĉi-foje teknika, estis la alveno de interreto. SAT ekhavis retkonekton en 1994. En la jaro 1997, okazis unuafoje publikigo de listo de individuaj retadresoj en Sennaciulo. Ili ankaŭ sisteme aperis en la posta papera adresaro. En 2000, estis starigita la retforumo SAT-diskuto, en kiu okazos foje viglegaj interŝanĝoj dum la postaj jaroj. En 2002, aperis plene rebakita versio de PIV, la Nova PIV, prezentita en Alikanto. Ĝi estis la rezulto de kolektiva laboro de kvindeko da personoj dum tuta jardeko. Michel Duc-Goninaz, kiu ĉefredaktoris kun Klaŭdo Roux, estis elektita esperantisto de la jaro pro tio. La ĵurio, konsistanta el diverstendencaj aktivuloj de la esperanto-movado, kunigitaj de la gazeto La Ondo de Esperanto, atestas pri la agnosko de la graveco de tiu ĉi verko ankaŭ ekster SAT. Alia ŝanĝo enkondukita de interreto estis la ebleco havi oftajn perretajn interŝanĝojn inter la membro de la Plenum-Komitato, kiu forigis la neceson, ke ili nepre estu samregionanoj – kio praktike signifis parizanojn ekde 1945. Ekde 2003, estis plenumkomitatanoj ankaŭ en Antverpeno, Alikanto, Liono kaj Londono. Krome, estis klopodoj plifortigi la personajn ligojn kun la aktivuloj el Japanio, per organizo de du unumonataj prelegturneoj en la jaroj 2003 kaj 2004. La unuan plenumis Kreŝo Barkoviĉ, la duan plenumis Jakvo Schram, tiam prezidanto de la Plenum-Komitato. Samepoke, ekaperis aktivula kerno en Koreio, inter partoprenantoj de la tiea kontraŭmilita movado. Ankaŭ en Eŭropo estis klopodoj por partopreni en alimondisma movado, interalie en la Eŭropa Socia Forumo, kiu okazis en Parizo. Paralele al tiuj novaĵoj okazis plua malfortiĝo de iuj eŭropaj LEAoj, foje ĝis plena ekdormo. La konstato pri tiu tendenco kondukis la la kreo en 2004 de la Poresperanta Fako, kiu transprenis la taskon nacilingve informi pri SAT, interalie pere de la retejo. Kaj dume la membronombro malkreskis, kun jam nur 881 membroj en la jaro 2001. Ĉi tiu evoluo streĉis la financan situacion, kaj ekde somero 2006, ĝi kondukis al la preparo de transiro al volontula sistemo post antaŭvidita emeritiĝo de Kreŝo Barkoviĉ, planita por februaro 2009. Tio okazis interalie per signifa ampleksigo de la redaktoskipo de Sennaciulo, kun deko da redaktantoj kaj enpaĝigo transprenita de Jakvo Schram ekde somero 2008. Krome estis restarigita eldonkooperativo en la jaro 2007.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 67 5. Novaj defioj por asocio de volontuloj (2009-2020) Ĉe la emeritiĝo de Kreŝo Barkoviĉ, liaj taskoj (redaktado, administrado, sekretariado) estis plene dispartigitaj inter kelkaj aktivuloj de la Plenum-Komitato. Al la daŭrigo de la tradiciaj taskoj, tamen kun transiro al dumonata gazeto ekde 2008, aldoniĝis novaj projektoj. Unu el ili estis la produktado de dokument-filmo pri Esperanto, el la vidpunkto de neesperantista reĝisoro, kiu klopodu montri la movadon tia, kia ĝi estas. La filmado ekis en 2010, kaj la finpreta DVD, dublita en la 6 oficialaj lingvoj de UN plus Esperanto, kaj subtitolita en 15 aliaj lingvoj (interalie la portugala), estis prezentita dum la SAT-Kongreso en Madrido en 2013 (Gautier, 2013). La produktado de tia filmo estas unu inter diversaj klopodoj krei rimedojn por rekrei pli fortajn ligojn kun ĉiuj, kiuj konscias, ke la kapitalisma sociordo ne plu kapablas alporti progreson al la homaro, eĉ se, kiel montras la indignula movado, ili ne nepre akceptas limiĝi al la kadro de la tradiciaj socialismaj organizoj. La zorgo plekti ligojn kun mondopartoj, kiuj spertas gravajn ŝanĝojn, manifestiĝis ankaŭ per la regula sendo de salutvortoj al la renkontiĝoj de mezorientaj esperantistoj, ofte apogita de konkreta partopreno de unuopaj SAT-anoj konsciaj pri la graveco de tiuj ĉi eventoj. Inter la gravaj nunaj defioj estas la demando kiel respekteme kaj konstrue debati pri naciecaj demandoj, kiuj denove vekiĝas en foje ege akra maniero. Fine menciendas, ke dum somero 2017 okazis SAT-kongreso en Seulo. Unuafoje la organizantoj por tia ekstereŭropa evento estis ne elmigrintoj el Eŭropo, sed homoj kreskintaj en la koncerna mondoparto, kaj aparte aktivaj en la tiea socia movado. La aktiva partopreno de azianoj en la du postaj kongresoj, en Kragujevac (2018) kaj Barcelono (2019), liveris pliajn atestojn pri tiu kuraĝiga evoluo. Fine, la kronvirusa pandemio puŝis la asocion al plia sennaciigo de la funkcimaniero, devigante ĝin en la jaro 2020 organizi retan kongreson kun horaroj laŭeble kontentigaj por partoprenantoj el ĉiuj partoj de la terglobo.

Konkludo SAT pruvis sian propran vivipovon, transirante dum preskaŭ cent jaroj gravajn politikajn skuojn, kaj plurajn generaci-ŝanĝojn en sia aktivularo. La ĉirkaŭ 500 nunaj membroj, kvankam malmultaj, povas apogi sin sur la laboro de la 36 000 kamaradoj, kiuj iam kontribuis al la funkciado de la komuna domo. La ekvilibro inter esprimlibereco kaj strebo al ia harmonia sintezo de la laborista pensado estas ĉiam malfacile atingebla. Tio certe limigas la kreskopovon de la asocio, sed ankaŭ verŝajne ŝirmas ĝin kontraŭ la klopodoj instrumentigi ĝin je la servo de iu specifa ideologio.

Vinko Markovo

68 Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 Fontoj Aarse Simon, Spinozo, la Filozofo de la homa feliĉo, Sennacieca Revuo (n-ro 98, 1970, p. 28-44). Portugallingva traduko de Ludovico de Clive, A vaca malhada, 5, 2015, p. 3-10. Borsboom Ed, Vivo de Lanti, SAT, Parizo 1976. Carreira Saldanha, artikolo «Portugalujo», en Enciklopedio de Esperanto, Literatura Mondo, Budapeŝto, 1934. De Bruin Gerrit Paulus, Laborista Esperanto-movado antaŭ la mondmilito, SAT, Parizo, 1936 Duc-Goninaz Michel kaj Roux, Klaŭdo (red.), La Nova Plena Ilustrita Vortaro, SAT, 2002. Gautier Dominique, Esperanto, Filmo, EFK de SAT, 63 min, 2013 Kolektiva, Historio de SAT 1921-1953, SAT, Parizo, 1953. Kolektiva, Historio de SAT 1953-1981, SAT, Parizo kaj SAT-broŝurservo, Laroque- Timbaud, 1982 La Nano, Liberecana Frakcio perdis majstron, Sennaciulo, aprilo 2003, p. 52 Lanti, Eŭgeno, For la Neŭtralismon !, SAT, Parizo, 1922. Lins Ulrich, La danĝera lingvo, reprilaborita eldono, UEA, 2015. Markovo Vinko, La radikoj de la Plena Ilustrita Vortaro kaj ilia kontribuo al la eduka rolo de SAT, 2013, En «Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj», Espero, Partizanske, p. 119-128. Pita Fernando kaj Fians Gijermo (red.), O Esperanto Além da Língua., Temática Editora, Porto Velho, 2017 Redakcio, Plia grava perdo por SAT, Sennaciulo, aprilo 2003, p. 51 Ribeiro Abilio, Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio, Sennacieca Revuo, okt. 1923, p13-14, kaj nov. 1923, p 7-8. SAT-Adresaro, 1993, 187 paĝoj. Vasco Neno, Les Temps Nouveaux, n-ro 54, 1912.

Sennacieca Revuo n-ro 148, 2020 69 Du longtempaj motoroj de SAT deĵorantaj en la SAT-sidejo :

Bannier

Bartelmes